— Ŝajnas al mi, ke vi ŝercas, estimata sinjoro.
— Tute ne. Konsiderinte mian proponon, vi venos al la konkludo, ke ĝi estas plena de prudento kaj simpleco. Oni ne povas kaŝi alenon en sako, kaj mi prenas sur min prepari lin konforme al la cirkonstanco kaj alkonduki lin al la kampo de la batalo.
— Vi daŭrigas la ŝercon, — diris Paŭlo Petroviĉ, leviĝante de la seĝo. — Sed post la afabla preteco, kiun vi ĵus montris, mi ne havas la rajton fari malfacilaĵojn … Do ĉio estas aranĝita … Ĉu vi posedas pistoletojn?
— Por kio mi havus ilin, Paŭlo Petroviĉ, mi ne estas militisto.
— En tia okazo mi proponas al vi miajn. Vi povas kredi al mi, ke jam dum kvin jaroj mi ne uzis ilin.
— Jen trankviliga novaĵo.
Paŭlo Petroviĉ prenis sian bastonon …
— Nun, estimata sinjoro, restas nur danki vin kaj vin lasi al viaj okupoj. Mi havas la honoron adiaŭi vin.
— Ĝis agrabla revido, mia estimata sinjoro, — diris Bazarov, akompanante la gaston al la pordo.
Paŭlo Petroviĉ eliris kaj Bazarov staris momenton antaŭ la pordo kaj subite ekkriis: «La diablo min prenu! Kiel bele kaj kiel malsaĝe! Kian komedion ni ludis! Instruitaj hundoj tiel dancas sur la postaj piedoj. Sed ne eble estis rifuzi; alie li ekbatus min kaj tiam … (Bazarov paliĝis ĉe ĉi tiu penso; lia tuta fiereco eksplodis.) Tiam mi sufokus lin, kiel katidon.» Li revenis al sia mikroskopo, sed lia koro estis ekscitita, kaj la trankvileco, necesa por la observoj, malaperis. Li vidis nin hodiaŭ — pensis li — sed ĉu li volas esti defendanto de l’ frato? Cetere, tiom da krio pro unu kiso? Ĉi tie estas kaŝita io alia. Ĉu li mem amas ŝin? Kompreneble, li amas; tio estas klara, kiel la tago. «Kia impliko! Malbela afero!» diris li fine, «malbela, de kiu ajn flanko oni ĝin rigardas. Unue, oni devos submeti sian frunton al la kugloj kaj en ĉiu okazo forveturi; poste … Arkadio … kaj la bonulo Nikolao Petroviĉ. Malbela, malbela afero.»
La tago pasis ankoraŭ pli trankvile kaj malrapide ol ordinare. Féniĉka kvazaŭ malaperis de la mondo; ŝi sidis en sia ĉambro, kiel muso en sia truo. Nikolao Petroviĉ havis embarasitan mienon. Oni sciigis al li, ke en lia tritiko, sur kiu li fondis grandajn esperojn, aperis lolo. Paŭlo Petroviĉ premegis ĉiujn, eĉ Prokofiĉon, per sia glacia afableco. Bazarov komencis skribi leteron al sia patro, sed disŝiris ĝin kaj ĵetis sub la tablon. «Se mi mortos, ili ekscios, — pensis li; — sed mi ne mortos. Ne, ankoraŭ longe mi vagos en la mondo». Li ordonis al Petro, ke li venu al li en la morgaŭa tago, ĉe la tagiĝo, por tre grava afero; Petro imagis, ke li volas preni lin kun si Peterburgon. Bazarov kuŝiĝis malfrue, la tutan nokton turmentis lin strangaj sonĝoj … Sinjorino Odincóv rondiris antaŭ li, ŝi estis samtempe lia patrino, ŝin sekvis katino kun nigraj etaj lipharoj, tiu katino estis Féniĉka; Paŭlo Petroviĉ aperis en la formo de granda arbaro, kaj tamen li devis dueli kontraŭ li. Petro vekis lin je la kvara horo; li tuj sin vestis kaj eliris kun li.
La mateno estis bela kaj freŝa; malgrandaj, multkoloraj nubetoj kovris kvazaŭ per siaj viloj la hele bluan ĉielon; eta roso tremis sur la folioj kaj herboj, arĝente brilis sur la araneaj retoj; la malseka, malhela tero, ŝajne, ankoraŭ konservis postesignojn de la matenruĝo; de la tuta ĉielo la alaŭdoj verŝis siajn kantojn. Bazarov atingis la arbaron, sidiĝis en la ombro ĉe ĝia rando kaj nur tiam sciigis al Petro, kian servon li atendas de li. La civilizitan lakeon ekregis morta timo; sed Bazarov trankviligis lin per la certigo, ke li devos fari nenion pli, ol stari flanke kaj rigardi de malproksime, kaj ke li submetas sin al neniu respondeco. «Sed pripensu», aldonis li, «kian gravan rolon vi ludos!» Petro disetendis la manojn, mallevis la kapon kaj kun verda vizaĝo sin apogis sur betulo.
La vojo de Marino arke ĉirkaŭis la arbaron; subtila polvo kuŝis sur ĝi, ankoraŭ de la hieraŭa tago ne tuŝita de rado aŭ piedo. Bazarov nevole direktis sian rigardon sur ĉi tiun vojon, deŝiris kaj mordis herbon kaj senĉese ripetis al si: «Kia sensencaĵo!» La matena malvarmeto devigis lin kelke da fojoj ektremi … Petro malgaje ekrigardis lin, sed Bazarov nur ekridetis: li ne timis.
Ĉevalaj paŝoj eksonis sur la vojo … Kamparano aperis de post la arboj. Li pelis antaŭ si du ĉevalojn, kies piedoj estis ligitaj, kaj preterpasante Bazarovon, iel strange ekrigardis lin, ne demetante la ĉapon, kio konfuzis Petron kiel malbona antaŭsigno. Jen ankaŭ li frue leviĝis, pensis Bazarov, sed almenaŭ por utila afero; kaj ni?
— Ŝajnas, ke la sinjoro venas, — subite murmuretis Petro.
Bazarov levis la kapon kaj ekvidis Paŭlon Petroviĉ. En malpeza jako el kvadratita ŝtofo kaj en pantalono blanka kiel neĝo, li rapide paŝis sur la vojo; sub la brako li portis kesteton, ĉirkaŭvolvitan per verda drapo.
— Pardonu, ŝajnas, ke mi devigis vin atendi, — diris li, salutante unue Bazarovon kaj poste Petron, en kiu li en tiu ĉi momento estimis ion kvazaŭ sekundanton. — Mi ne volis veki mian lakeon.
— Ne grave, — respondis Bazarov: — ankaŭ ni ĵus venis.
— Tiom pli bone! — Paŭlo Petroviĉ ĉirkaŭrigardis. — Oni vidas neniun, neniu malhelpos nin … Ni povas komenci?
— Ni komencu.
— Novajn klarigojn, mi supozas, vi ne postulas?
— Mi ne postulas.
— Ĉu vi volas ŝarĝi? — demandis Paŭlo Petroviĉ, elprenante la pistoletojn el la kesteto.
— Ne; ŝarĝu vi mem, kaj mi mezuros la paŝojn. Mi havas pli longajn krurojn, — aldonis Bazarov kun rideto. — Unu, du, tri.
— Eŭgeno Vasiliĉ, — malfacile balbutis Petro (li tremis, kvazaŭ li havus febron): — Faru, kion vi volas, sed mi foriros.
— Kvar … kvin …
— Malproksimiĝu, amiko, malproksimiĝu iom. Vi povas eĉ stariĝi post arbo kaj ŝtopi al vi la orelojn, sed ne kovru la okulojn. Se iu falos, alkuru lin levi … Ses … sep … ok … — Bazarov haltis. — Sufiĉe? — demandis li, sin turnante al Paŭlo Petroviĉ: — eble ankoraŭ du paŝojn?
— Kiel vi volas, — respondis Paŭlo Petroviĉ, enigante la duan kuglon.
— Bone, ni aldonu ankoraŭ du paŝojn. — Bazarov faris per la pinto de l’ ŝuo strekon sur la tero. — Jen la bariero. Sed kiom da paŝoj ĉiu el ni devas malproksimiĝi de la bariero? Tio estas ankaŭ grava. Hieraŭ ni tion ne diskutis.
— Dek, mi supozas, — respondis Paŭlo Petroviĉ, donante al Bazarov ambaŭ pistoletojn. — Volu kompleze elekti.
— Mi faros al vi la komplezon. Sed konsentu, Paŭlo Petroviĉ, ke nia duelo estas eksterordinara ĝis ridindeco. Vi rigardu nur la fizionomion de nia sekundanto.
— Vi daŭrigas la ŝercojn, — respondis Paŭlo Petroviĉ. — Mi ne neas la strangecon de nia duelo, sed mi opinias mia devo averti vin, ke mi intencas dueli serioze.
— Oh, mi ne dubas, ke ni decidiĝis ekstermi unu la alian; sed kial ne ridi iom kaj ne kunigi
— Mi duelos serioze, — respondis Paŭlo Petroviĉ kaj iris sur sian lokon. Bazarov, siaflanke, kalkulis dek paŝojn de la bariero kaj haltis.
— Vi estas preta? — demandis Paŭlo Petroviĉ.
— Perfekte.
— Antaŭen!
Bazarov malrapide iris antaŭen kaj Paŭlo Petroviĉ faris la samon, metinte la maldekstran manon en la poŝon, kaj iom post iom levis la tubon de la pistoleto … «Li celas rekte en mian nazon», pensis Bazarov, «kaj kiel zorge li fermetas la okulon, rabisto! Tamen tio ne estas agrabla sento. Mi rigardos la ĉenon de lia poŝhorloĝo», … Io akre ekzumis eĉ la orelo de Bazarov kaj en la sama momento eksonis pafo. «Mi aŭdis, do mi ne estas trafita, li havis la tempon ekpensi.» Li faris ankoraŭ unu paŝon kaj ne celante premis la risorton.
Paŭlo Petroviĉ iom ektremis kaj kaptis sian tibion per la mano. Sango fluetis sur lia blanka pantalono.