— Ah, kiel mi amas ĉi tiun estaĵon tiel sensignifan! — ĝemis Paŭlo Petroviĉ, sopire metante la manojn sub la kapon. — Mi ne toleros, ke ĉi bravaĉulo kuraĝu tuŝi… — murmuretis li post kelke da minutoj.
Nikolao Petroviĉ nur eksopiris; li eĉ ne suspektis, kiun koncernis la vortoj.
Bazarov venis al li en la sekvinta tago je la oka horo. Li jam enpakis ĉion kaj liberigis ĉiujn siajn ranojn, insektojn kaj birdojn.
— Vi venis adiaŭi min? — diris Nikolao Petroviĉ, leviĝante renkonte al li.
— Jes.
— Mi komprenas vin kaj plene aprobas. Mia kompatinda frato, certe, estas kulpa: pro tio li estas punita. Li mem diris al mi, ke li metis vin en neeblecon agi alie. Mi kredas, ke vi ne povis eviti ĉi tiun duelon, kiu … kiu parte povas esti klarigita per la konstanta antagonismo de viaj reciprokaj opinioj. (Nikolao Petroviĉ implikiĝis en siaj vortoj.) Mia frato estas homo de la malnova tempo, li estas flamema kaj obstina … Ni danku Dion, ke la afero tiel finiĝis. Mi faris ĉion por malhelpi la disvastigon de la famo.
— Mi lasos al vi mian adreson por la okazo, se la fakto havos sekvojn, — diris Bazarov per indiferenta tono.
— Mi esperas, ke ĉio glate pasos, Eŭgeno Vasiliĉ … Mi tre bedaŭras, ke via gastado en mia domo havis … tian finon. Tio estas tiom pli malagrabla, ke Arkadio …
— Mi kredeble vidos lin, — interrompis Bazarov, kiun ĉiam malpaciencigis ĉiuj «klarigoj», kaj «deklaroj»; — se ne, mi petas, volu kompleze saluti lin en mia nomo kaj esprimi mian bedaŭron.
— Ankaŭ mi petas … — respondis Nikolao Petroviĉ kun saluto. Sed Bazarov ne atendis la finon de la frazo kaj foriris.
Eksciinte pri la baldaŭa forveturo de Bazarov, Paŭlo Petroviĉ esprimis la deziron vidi lin kaj premis lian manon. Sed Bazarov ankaŭ en tiu ĉi momento restis malvarma kiel glacio; li komprenis, ke Paŭlo Petroviĉ volis ludi la rolon de grandanima viro. Li ne sukcesis adiaŭi Féniĉkan: li povis nur interŝanĝi kun ŝi rigardon tra la fenestro. Ŝia vizaĝo ŝajnis al li malĝoja. «Kiu scias, ĉu ŝi ne tro serioze rigardas la aferon! — diris li al si mem. — Nu, ŝi iel konsolos sin!»[107] Petro estis tiel kortuŝita, ke li ploris sur lia ŝultro, ĝis Bazarov trankviligis lin per la demando: «Ĉu viaj okuloj ne estis plantitaj en malseka loko?» Dunjaŝa devis forkuri en la arbaron, por kaŝi sian emocion. La kulpulo de la tuta malĝojo suriris la veturilon kaj ekfumis cigaron. Kiam sur la kvara versto ĉe kurbigo de la vojo lastfoje sin etendis antaŭ liaj okuloj la linio de la konstruaĵoj de Marino kun la nova sinjora domo, li nur kraĉis kaj murmurante: «Malbenitaj sinjoraj idoj», pli forte sin ĉirkaŭvolvis per la mantelo.
La stato de Paŭlo Petroviĉ baldaŭ pliboniĝis; sed li devis resti en la lito ĉirkaŭ unu semajnon. Li suferis sian «malliberigon», kiel li nomis ĝin, sufiĉe pacience, sed oferis tro da zorgoj al la tualeto kaj senĉese ordonis bruligi odekolonon. Nikolao Petroviĉ legis al li la gazetojn; Féniĉka servis al li, kiel ordinare, alportis buljonon, limonadon, mole kuiritajn ovojn, teon; sed sekreta teruro ekregis ŝin ĉiufoje, kiam ŝi eniris en lian ĉambron. La neatendita ago de Paŭlo Petroviĉ timigis ĉiujn en la domo kaj ŝin pli ol la aliajn; sole Prokofiĉ ne konfuziĝis kaj vaste rakontis, ke ankaŭ en lia tempo la sinjoroj duelis, «sed noblaj sinjoroj unu kontraŭ alia, kaj tiajn vagulojn oni ordonus, pro ilia bravaĉo, vipi en la stalo.»
La konscienco preskaŭ nenion riproĉis al Féniĉka; sed la penso pri la vera kaŭzo de la konflikto iafoje turmentis ŝin; Paŭlo Petroviĉ rigardis ŝin iel strange … eĉ, turninte al li sian dorson, ŝi sentis sur si lian rigardon. Ŝi malgrasiĝis pro la konstanta interna maltrankvilo kaj, kiel tio ofte okazas, fariĝis ankoraŭ pli bela.
Foje matene Paŭlo Petroviĉ sin sentis multe pli bone kaj transiris de la lito sur la sofon, kaj Nikolao Petroviĉ, demandinte pri lia farto, foriris en la draŝejon. Féniĉka alportis tason da teo, kaj metinte ĝin sur la tablon, volis foriri. Paŭlo Petroviĉ haltigis ŝin.
— Kien vi tiel rapidas, Feodósia Nikolavna, — komencis li; — ĉu vi havas ion por fari?
— Ne … Mi devas tie verŝi teon.
— Dunjaŝa faros tion anstataŭ vi; sidu iom apud malsana homo. Cetere, mi devas interparoli kun vi.
Féniĉka silente sidiĝis sur la rando de seĝo.
— Aŭskultu, — komencis Paŭlo Petroviĉ kaj ektiris siajn lipharojn: — Jam antaŭ longe mi volis demandi vin: vi kvazaŭ timas min?
— Mi?
— Jes vi. Vi neniam rigardas min, kvazaŭ via konscienco ne estus pura.
Féniĉka paliĝis, sed ekrigardis Paŭlon Petroviĉ. Li ŝajnis al ŝi tiel stranga, ke ŝi nevole ektremis.
— Via konscienco ja estas pura? — murmuretis li.
— Kial ĝi ne estus pura? — murmuretis ŝi.
— Ĉu mi povas scii! Cetere, al kiu vi povus esti kulpa? Al mi? Tio ne estas verŝajna. Al aliaj personoj en ĉi tiu domo? Ankaŭ tio ne estas kredebla. Al mia frato? Sed vi ja amas lin?
— Mi amas.
— Per via tuta animo, per via tuta koro?
— Mi amas Nikolaon Petroviĉ per mia tuta koro.
— Vere? Ekrigardu min, Féniĉka (la unuan fojon li tiel nomis ŝin). Vi ja scias, ke estas granda peko mensogi!
— Mi ne mensogas, Paŭlo Petroviĉ. Se mi ne amus Nikolao Petroviĉ, mi ne meritus vivi.
— Kaj vi ŝanĝus lin je neniu?
— Je kiu mi povus lin ŝanĝi?
— Je kiu? Ĉu mi scias! Jen ekzemple je tiu sinjoro, kiu ĵus forlasis nin.
Féniĉka leviĝis.
— Dio Sinjoro, pro kio vi, Paŭlo Petroviĉ turmentas min? Kion mi faris al vi? Kiel vi povas tiel paroli?
— Féniĉka, — rediris Paŭlo Petroviĉ per malĝoja voĉo, — mi ja vidis…
— Kion vi vidis?
— Tie … en la laŭbo.
Féniĉka ruĝiĝis ĝis la haroj.
— Ĉu tio estis mia kulpo? — respondis ŝi penege.
Paŭlo Petroviĉ leviĝis.
— Vi ne estas kulpa? Ne? Neniom?
— Mi amas la solan Nikolaon Petroviĉ en la tuta mondo kaj ĝis mia morto mi amos lin! — diris kun subita forto Féniĉka, dum ploregoj bolis en ŝia gorĝo. — Kaj kio koncernas tion, kion vi vidis, pri tio eĉ en la tago de la lasta juĝo mi diros, ke mi ne estas, ke mi ne estis kulpa; prefere morti ol esti suspektata pri tia ago, ke mi … al mia bonfaranto, Nikolao Petroviĉ …
Ŝia voĉo estingiĝis kaj samtempe ŝi eksentis, ke Paŭlo Petroviĉ prenis ŝian manon kaj premis ĝin … Ŝi ekrigardis lin kaj ŝtoniĝis pro miro… Li estis ankoraŭ pli pala; liaj okuloj brilis kaj, kio estis ankoraŭ pli miriga, peza, unuopa larmo ruliĝis sur lia vango.
— Féniĉka! — diris li per stranga murmuro, — amu, amu mian fraton! Por neniu en la mondo perfidu lin, aŭskultu nenies parolojn! Pripensu, kio povas esti pli terura ol ami kaj ne esti amata! Neniam forlasu mian malfeliĉan Nikolaon.
Sekiĝis la larmoj de Féniĉka kaj pasis ŝia timo — tiel granda estis ŝia miro. Sed kion ŝi sentis, kiam Paŭlo Petroviĉ, Paŭlo Petroviĉ mem alpremis ŝian manon al siaj lipoj kaj tiel tenis ĝin, ne kisante, sed nur konvulsie sopirante de tempo al tempo …
«Granda Dio!» diris ŝi al si, «ĉu tio ne estas atako de la malsano?»
En tiu momento dolore tremis en li lia tuta perdita vivo.
La ŝtuparo ekkrakis sub rapidaj paŝoj … Li forpuŝis Féniĉkan kaj ĵetis sian kapon sur la kusenon. La pordo malfermiĝis, kaj gaja, freŝa, ruĝvanga aperis Nikolao Petroviĉ. Mitja same freŝa kaj ruĝvanga, kiel la patro, saltis sole en ĉemizo sur lia brusto, alkroĉante siajn nudajn piedetojn al la grandaj butonoj de lia palto.
Féniĉka sin ĵetis al li kaj ĉirkaŭpreninte lin kaj la filon, alpremis sian kapon al la ŝultro de Nikolao Petroviĉ. Li ekmiris; Féniĉka, timema kaj modesta, neniam karesis lin en la ĉeesto de aliaj personoj.
— Kio estas al vi? — demandis li kaj rigardante la fraton, transdonis al ŝi Mitjan. — Vi ne fartas pli malbone? — li sin turnis al Paŭlo Petroviĉ.
Paŭlo Petroviĉ kaŝis la vizaĝon en batistan naztukon.
[107]
La traduko ĉi tie estas neĝusta. Bazarov pensas: «Ŝi estas pereonta, — li diris al si mem. — Nu, iel ŝi elturniĝos!»