— Ne … nenio … Kontraŭe, mi fartas multe pli bone.
— Vi tro frue transiris sur la sofon. Kien vi iras? — aldonis Nikolao Petroviĉ, sin turnante al Féniĉka; sed ŝi jam brufermis la pordon. — Mi alportis mian heroon, por montri lin al vi; li sopiris al sia onklo. Kial ŝi forportis lin? Sed kio estas al vi? Ĉu io okazis inter vi?
— Frato! — solene ekparolis Paŭlo Petroviĉ.
Nikolao Petroviĉ ektremis. Li sentis konfuzon, li mem ne sciis kial.
— Frato, — ripetis Paŭlo Petroviĉ, — promesu al mi plenumi mian peton.
— Kian peton? Parolu!
— Ĝi estas tre grava; de ĝi, laŭ mia opinio, dependas la tuta feliĉo de via vivo. Dum la lasta tempo mi multe pensis pri tio, kion mi volas nun diri al vi … Frato, plenumu vian devon, la devon de honesta kaj nobla homo. Ĉesigu la tenton, la malbonan ekzemplon por la aliaj, ekzemplon, kiun donas vi, la plej bona el la homoj!
— Kion vi volas diri, Paŭlo?
— Edziĝu kun Féniĉka … Ŝi amas vin, ŝi estas la patrino de via filo.
Nikolao Petroviĉ reiris unu paŝon kaj brubatis la manojn.
— Vi diras tion, Paŭlo? Vi, kiun mi opiniis ĉiam la plej nefleksebla kontraŭulo de tiaj edziĝoj! Vi diras tion! Sed ĉu vi ne scias, ke sole pro la estimo al vi mi ne plenumis tion, kion vi tiel juste nomis mia devo?
— Vane vi estimis min en ĉi tiu okazo, — rediris kun malgaja rideto Paŭlo Petroviĉ. — Mi komencas pensi, ke Bazarov estis prava, kiam li riproĉis al ni la aristokratismon. Ne, kara frato, ni ĉesu pozi kaj zorgi pri la opinio de la mondo; ni estas homoj jam maljunaj kaj humilaj; jam venis la tempo meti flanken ĉian vantaĵon. Kiel vi tion tre bone diris, ni plenumu nian devon; vi vidos, ke ni ricevos aldone ankaŭ la feliĉon.
Nikolao Petroviĉ sin ĵetis por ĉirkaŭpreni la fraton.
— Vi definitive malfermis al mi la okulojn, — ekkriis li. — Prave mi asertis ĉiam, ke vi estas la plej bona kaj saĝa homo en la mondo; nun mi vidas, ke vi estas same prudenta, kiel grandanima.
— Pli singarde, pli singarde, — interrompis lin Paŭlo Petroviĉ. — Kompatu la piedon de via prudenta frato, kiu en sia kvindeka jaro duelis, kvazaŭ sub-leŭtenanto. Do la afero estas decidita: Féniĉka estos mia
— Mia kara Paŭlo! Sed kion diros Arkadio?
— Arkadio? Li triumfos, vi povas esti certa! La edziĝo ne estas laŭ liaj principoj, sed tio flatos lian senton de la egaleco. Cetere, efektive, kion signifas ĉiuj ĉi kastoj aŭ
— Ah, Paŭlo, Paŭlo! Permesu, ke mi ankoraŭ unu fojon kisu vin. Ne timu, mi singarde…
La fratoj ĉirkaŭprenis unu la alian.
— Kiel vi opinias, ĉu oni ne devus tuj anonci al ŝi vian decidon? — demandis Paŭlo Petroviĉ.
— Por kio rapidi? — respondis Nikolao Petroviĉ. — Ĉu vi parolis kun ŝi pri tio?
— Kun ŝi?
— Tre bone. Antaŭ ĉio resaniĝu, kaj ĉi tio ne forkuros de ni, oni devas bone pripensi, konsideri …
— Sed vi ja decidiĝis?
— Kompreneble mi decidiĝis, kaj mi dankas vin kore. Nun mi lasas vin; vi devas ripozi; ĉiu ekscito estas malutila por vi… Sed ni ankoraŭ reparolos. Ekdormu, mia kara, kaj Dio donu al vi la sanon!
«Por kio li tiel dankas min? — pensis Paŭlo Petroviĉ, restinte sola. — Kvazaŭ tio dependus ne de li! Kaj mi, tuj kiam li edziĝos, forveturos ien malproksimen, Dresdenon aŭ Florencon, kaj mi vivos tie, ĝis mi mortaĉos.»
Paŭlo Petroviĉ frotis sian frunton per odekolono kaj fermis la okulojn. Lumigita de la hela taga lumo, lia bela, malgrasa kapo kuŝis sur la blanka kuseno, kvazaŭ kapo de mortinto … Kaj efektive li estis mortinto.
XXV
En Nikolskoje, en la ĝardeno, en la ombro de alta frakseno sidis sur herba benko Katja kun Arkadio; sur la tero, apud ili, sin lokis Fifi, doninte al sia longa korpo tiun elegantan kurbiĝon, kiun la ĉasistoj nomas «pozo de griza leporo.» Arkadio kaj Katja silentis: li tenis en la manoj duone malfermitan libron, ŝi kolektis el sia korbo la lastajn pecetojn de blanka pano kaj ĵetis ilin al malgranda familio de paseroj, kiu kun sia timema braveco, saltis kaj pepis tuj ĉe ŝiaj piedoj. Malforta vento, kiu ludis en la folioj de l’ frakseno, movis tien kaj reen pale-orajn lumajn makulojn sur la malhela vojeto kaj sur la flava dorso de Fifi; unutona ombro ĉirkaŭis Arkadion kaj Katjan; nur de tempo al tempo en ŝiaj haroj ekflamis hela strio. Ili ambaŭ silentis: sed ĝuste ilia silento, la maniero, kiel ili sidis unu apud la alia, esprimis konfideman proksimiĝon: ĉiu el ili kvazaŭ ne pensis pri sia najbaro, kaj interne ĝojis pro lia proksimeco. Iliaj vizaĝoj ŝanĝiĝis de la tempo, kiam ni vidis ilin lastfoje: Arkadio ŝajnis pli trankvila, Katja pli viva, pli kuraĝa.
— Ĉu vi ne trovas, — komencis Arkadio, — ke la frakseno[111] estas bone nomita ruse: neniu alia arbo tiel hele kaj diafane brilas en la aero, kiel ĝi.
Katja levis la okulojn supren kaj diris:
— Jes.
Arkadio pensis: «Jen ŝi ne riproĉas min, ke mi bele parolas».
— Mi ne amas
— Kaj mi amas lin, kiam li ridas, — rediris Arkadio.
— Tio estas malnovaj restaĵoj de via satira emo … («Malnovaj restaĵoj! — pensis Arkadio, — se Bazarov aŭdus tion!») Atendu iom, ni ŝanĝos vin.
— Kiu ŝanĝos min? Vi?
— Kiu? Mia fratino, Porfiro Platoniĉ, kun kiu vi plu ne disputas[112]; la onklino, kiun antaŭhieraŭ vi akompanis en la preĝejon.
— Mi ja ne povis rifuzi! Kio koncernas vian fratinon, ŝi mem, vi scias, en multaj aferoj konsentis kun Eŭgeno.
— Mia fratino estis tiam sub lia influo, same kiel vi.
— Kiel mi? Ĉu vi rimarkas, ke mi jam liberiĝis de lia influo?
Katja silentis.
— Mi scias, — daŭrigis Arkadio, — li neniam plaĉis al vi.
— Mi ne povas juĝi pri li.
— Ĉu vi scias, Katerino Sergéevna? Ĉiufoje, kiam mi aŭdas ĉi tiun respondon, mi ne kredas al ĝi … Ne ekzistas homo, pri kiu ĉiu ajn el ni ne povus juĝi! Tio estas simple elturniĝo.
— Do mi diros al vi, ke li ne malplaĉis al mi, ne; sed mi sentas, ke li estas fremda al mi, ke mi estas fremda al li … ke vi estas fremda al li.
— Kial?
— Kiel diri … Li estas sovaĝa, kaj ni estas hejmigitaj.
— Ankaŭ mi estas hejmigita?
Katja jese balancis la kapon.
Arkadio sin gratis post la orelo.
— Aŭskultu, Katerino Sergéevna: tio ja estas ofendo.
— Ĉu vi volus esti sovaĝa?
— Sovaĝa — ne, sed forta, energia.
— Tion oni ne povas voli … jen via amiko tion ne volas, kaj tamen li estas tia.
— Hm! Do vi pensas, ke li havas grandan influon je Anna Sergéevna?
— Jes. Sed neniu povas longe estri ŝin, — aldonis Katja duonvoĉe.
— Kial vi supozas tion?
— Ŝi estas tre fiera … ne, ne tion mi volis diri … ŝi tro ŝatas sian sendependecon.
— Kiu ne ŝatas ĝin? — demandis Arkadio, kaj preskaŭ samtempe li demandis sin: «por kio ĝi estas necesa?» «Por kio ĝi estas necesa?» — pensis ankaŭ Katja. Se junaj homoj ofte kaj amike kunvenas, senĉese venas al ili la samaj pensoj.
Arkadio ekridetis kaj iom proksimiĝinte al Katja diris murmurete:
— Konfesu, ke vi iom timas ŝin.
— Kiun?
— Ŝin, — ripetis Arkadio plensignife.
— Kaj vi? — siaflanke demandis Katja.
— Ankaŭ mi; rimarku, mi diris: ankaŭ mi.
Katja minacis lin per fingro.
— Tio mirigas min, — komencis ŝi, — neniam mia fratino estis tiel bona por vi, kiel nun; multe pli ol dum via unua vizito.