— Vere?
— Vi tion ne rimarkis? Vin tio ne ĝojigas?
Arkadio, ekmeditis.
— Per kio mi povis meriti la favoron de Anna Sergéevna? Ĉu ne per tio, ke mi alportis al ŝi la leterojn de via patrino?
— Jes. Sed ekzistas ankaŭ aliaj motivoj, kiujn mi ne diros.
— Kial?
— Mi ne diros.
— Oh! Mi scias, vi estas tre obstina.
— Jes, mi estas obstina.
— Kaj observema?
Katja rigardis Arkadion de la flanko.
— Ĉu tio estas malagrabla por vi? Pri kio vi pensas?
— Mi pensas pri tio, de kie devenas la observemo, kiun vi efektive posedas. Vi estas tiel timema, nekonfida; vi evitas ĉiujn …
— Mi multe vivis sola; oni tiam nevole meditas. Sed ĉu mi ĉiujn evitas?
Arkadio ĵetis sur ŝin penetreman rigardon.
— Ĉio ĉi estas tre bela, — daŭrigis li, — sed la homoj de via situacio, mi volas diri, de via riĉeco, malofte posedas ĉi tiun kapablon; ilin, kiel la reĝojn, la vero malfacile atingas.
— Sed mi ja ne estas riĉa.
Arkadio ekmiris kaj ne tuj komprenis Katjan. «Efektive, la tuta bieno apartenas al ŝia fratino!» diris[113] li; ĉi tiu penso ne estis malagrabla al li.
— Kiel bone vi diris tion! — aldonis li voĉe.
— Kiel?
— Vi bone diris tion: simple, ne hontante kaj ne afektante. Mi imagas, ke en la sento de la homo, kiu scias kaj diras, ke li estas malriĉa, devas esti io neordinara, ia fiereco.
— Mi spertis nenion similan, dank’ al mia fratino; mi parolis pri mia situacio, ĉar vi tion aludis.
— Jes; sed konfesu, ke ankaŭ vi posedas iom de la fiereco, pri kiu mi ĵus parolis.
— Ekzemple?
— Ekzemple, vi ja — pardonu mian demandon — vi ne edziniĝus kun riĉa homo?
— Se mi tre amus lin … Ne, ŝajnas, eĉ tiam mi ne edziniĝus kun li.
— Jen, vi vidas! — ekkriis Arkadio kaj post momento aldonis: — Kial vi ne edziniĝus kun li?
— Ĉar eĉ la kantoj malkonsilas neegalan edziĝon.
— Eble vi volas estri aŭ …
— Ah, ne! por kio? Kontraŭe, mi estas preta min submeti; nur la neegaleco estas malagrabla. Sed estimi sin mem kaj sin submeti, tion mi komprenas — tio estas la feliĉo; sed dependeco … Ne, sufiĉe.
— Sufiĉe, — ripetis post Katja Arkadio. — Jes, jes, daŭrigis li. — Ne vane vi estas de la sama sango kiel Anna Sergéevna; vi estas same memstara kiel ŝi; sed vi estas pli kaŝema. Mi estas certa, ke vi neniam malkaŝus unua vian senton, kiel ajn forta kaj sankta ĝi estus…
— Ĉu tio ne estas natura? — demandis Katja.
— Vi estas same inteligenta, vi posedas tiom da karaktero, kiom ŝi, eble eĉ pli multe…
— Ne komparu min kun mia fratino, mi petas vin, — rapide interrompis lin Katja, — tio estas tro malprofita por mi. Vi kvazaŭ forgesis, ke mia fratino estas bela, inteligenta, kaj … precipe vi, Arkadio Nikolaiĉ, ne devus diri tiajn vortojn, kaj kun tiel serioza mieno.
— Kion signifas: «precipe vi», kaj de kio vi konkludas, ke mi ŝercas?
— Kompreneble, vi ŝercas.
— Vi pensas? Kaj se mi estas certa pri tio, kion mi diras? Se mi trovas, ke miaj esprimoj ne estis ankoraŭ sufiĉe fortaj?
— Mi vin ne komprenas.
— Ĉu vere? Nun mi vidas, ke mi tro gloris vian observemon.
— Kiel?
Arkadio nenion respondis kaj sin deturnis. Katja trovis en la korbo ankoraŭ kelke da panpecetoj kaj komencis ĵeti ilin al paseroj; sed la svingo de ŝia mano estis tro forta, kaj la birdoj forflugis, antaŭ ol ili kaptis ion per siaj bekoj.
— Katerino Sergéevna! — diris subite Arkadio, — tio estas, kredeble, indiferenta al vi; sed sciu, ke mi ne ŝanĝus vin, ne nur je via fratino, sed je iu ajn en la mondo.
Li leviĝis kaj rapide foriris, kvazaŭ timigita de la vortoj, kiuj forflugis de liaj lipoj.
Ambaŭ manoj de Katja kun la korbo deglitis sur ŝiajn genuojn. Ŝi klinis la kapon kaj longe sekvis Arkadion per la okuloj. Iom post iom ardanta ruĝo koloris ŝiajn vangojn; sed ŝiaj lipoj ne ridetis, kaj la malhelaj okuloj esprimis miron kaj samtempe alian senton, kies nomon ŝi ankoraŭ ne konis.
— Vi estas sola? — eksonis apud ŝi la voĉo de Anna Sergéevna. — Ŝajnas al mi, ke vi iris en la ĝardenon kun Arkadio.
Katja, ne rapidante, direktis siajn okulojn al la fratino. Anna Sergéevna estis plenguste, eĉ elegante vestita; ŝi staris sur vojeto kaj per la pinto de sia malfermita ombrelo tuŝis la orelojn de Fifi. Katja ne rapidante respondis:
— Mi estas sola.
— Mi vidas tion, — respondis ŝi kun rido, — li do revenis en sian ĉambron?
— Jes.
— Vi kune legis?
— Jes.
Anna Sergéevna prenis Katjan je la mentono kaj levis ŝian vizaĝon.
— Vi ne malpaciĝis, mi esperas?
— Ne, — respondis Katja kaj delikate forigis la manon de l’ fratino.
— Kiel solene vi respondas! Mi pensis, ke mi trovos lin ĉi tie por proponi al li, ke li promenu kun mi. Li ĉiam petas min pri tio. Oni alportis por vi ŝuojn el la urbo, iru provvesti ilin: mi jam hieraŭ rimarkis, ke viaj antaŭaj estas jam tute eluzitaj. Entute, vi ne sufiĉe vin okupas per tio ĉi, kaj vi havas tiel belajn piedojn! Ankaŭ viaj manoj estas belaj … sed iom grandaj; do vi devas pli zorgi pri la piedoj. Sed vi ne estas koketa.
Anna Sergéevna iris antaŭen sur la vojeto, iom bruetante per sia bela vesto. Katja leviĝis de l’ benko kaj preninte kun si la volumon de Heine, ankaŭ foriris, sed ne por provvesti la ŝuojn.
«Belaj piedoj, pensis ŝi, malrapide kaj facile surirante la ŝtonajn ŝtupojn de la teraso, varmegigitajn de la suno; belaj piedoj, vi diras … Nu, li genuos ĉe ili.»
Sed ŝi tuj ekhontis kaj ŝi rapide kuris supren. Arkadio iris tra la koridoro en sian ĉambron; la administranto de la domo kure sekvis lin kaj anoncis, ke ĉe li sidas sinjoro Bazarov.
— Eŭgeno! — balbutis Arkadio preskaŭ kun timo, — ĉu li estas ĉi tie jam longe?
— Ĵus li venis, sed li ordonis, ke mi ne anoncu al Anna Sergéevna kaj ke mi konduku lin rekte al vi.
«Eble hejme okazis ia malfeliĉo?» — pensis Arkadio, rapide trakuris la ŝtuparon kaj larĝe malfermis la pordon. Ekvidinte la amikon, li tuj trankviliĝis, kvankam pli sperta okulo, kredeble, trovus en la energia, kiel antaŭe, sed iom malgrasiĝinta vizaĝo de la neatendita gasto signojn de interna ekscito. En mantelo, kovrita de polvo, kun ĉapo sur la kapo, li sidis ĉe la fenestra breto; li ne leviĝis eĉ tiam, kiam Arkadio kun laŭta ekkrio sin ĵetis al lia kolo.
— Jen surprizo! Kio alkondukas vin ĉi tien? — ripetis li, paŝante en la ĉambro, kiel homo, kiu mem imagas, kaj deziras montri, ke li ĝojas. — Ĉe ni ĉio estas en ordo, ĉiuj fartas bone, ĉu ne vere?
— Ĉio estas ĉe vi en ordo, sed ne ĉiuj estas sanaj, — respondis Bazarov. — Sed ne babilu, ordonu alporti por mi glason da «kvas»[114], sidigu kaj aŭskultu, kion mi komunikos al vi en malmultaj, sed, mi esperas, en sufiĉe fortaj esprimoj.
Arkadio eksilentis, kaj Bazarov rakontis al li sian duelon kun Paŭlo Petroviĉ. Arkadio tre ekmiris, eĉ ĉagreniĝis; sed li ne volis montri tion; li nur demandis, ĉu efektive la vundo de lia onklo ne estas danĝera, kaj ricevinte la respondon, ke ĝi estas tre interesa, sed ne de la kuracista vidpunkto, li penis ekrideti, sed interne li sentis maltrankvilon kaj honton. Bazarov kvazaŭ komprenis lin.
— Jes, amiko, jen kion signifas vivi sub feŭda tegmento. Vi mem adoptas la kutimon de la mezaj jarcentoj kaj partoprenas en kavaliraj turniroj. Nun mi revenas al la gepatroj, — tiel finis Bazarov sian rakonton, — kaj survoje mi turnis ĉi tien … por ĉion ĉi raporti al vi, mi povus diri, se mi ne opinius senutilan mensogon malsaĝaĵo. Ne, mi venis ĉi tien, la diablo scias por kio. Jes, Arkadio, iafoje utile estas sin preni je la hartufo kaj sin eltiri for, kiel rapon el bedo: mi faris tion antaŭ kelke da tagoj … Sed mi ekdeziris ankoraŭ unu fojon vidi tion, kion mi forlasis, la bedon, kie mi estis plantita.