— Mi esperas, ke ĉi tiuj vortoj ne koncernas min, — respondis Arkadio kun maltrankvilo; — mi esperas, ke vi ne intencas disiĝi de mi.
Bazarov fikse, preskaŭ penetre, ekrigardis lin.
— Ĉu tio vere tiel ĉagrenus vin? Ŝajnas al mi, ke vi disiĝis de mi. Vi estas tiel freŝa kaj pura … kredeble viaj aferoj kun Anna Sergéevna iras bone.
— Kiaj miaj aferoj kun Anna Sergéevna?
— Ĉu ne por ili vi venis ĉi tien de la urbo, birdido? Kiel progresas la dimanĉaj lernejoj? Ĉu vi ne amas ŝin? Aŭ eble jam venis por vi tempo esti modesta?
— Eŭgeno, vi scias, mi ĉiam estis malkaŝa kun vi; mi povas certigi vin. Dio estu mia atestanto, ke vi eraras.
— Hm! Nova vorto, — rimarkis Bazarov duonvoĉe. — Sed ne estu ekscitita, tio estas al mi tute indiferenta. Romantikulo dirus: mi sentas, ke niaj vojoj komencas disiĝi, kaj mi diras simple, ke ni tedis unu la alian.
— Eŭgeno …
— Mia kara, la malfeliĉo ne estas tiel granda; kio ne tedas en la vivo! Kaj nun, ĉu ni ne devus adiaŭi unu la alian? De l’ momento, kiam mi venis ĉi tien, mi sentas min abomene, kvazaŭ mi legus leterojn de Gogol al la edzino de la guberniestro de Kaluga. Mi ne ordonis maljungi la ĉevalojn.
— Kion vi diras! Tio estas ne ebla!
— Kial?
— Mi ne parolas pri mi; sed tio estus en la plej alta grado neĝentila al Anna Sergéevna, kiu nepre deziros vin vidi.
— En tiu ĉi punkto vi eraras.
— Kontraŭe, mi estas certa, ke mi estas prava, — rediris Arkadio. — Sed kial vi ŝajnigas? Se ni jam tuŝis la aferon, ĉu ne pro ŝi vi venis ĉi tien?
— Eble, tamen vi eraras.
Sed Arkadio estis prava. Anna Sergéevna deziris vidi Bazarovon kaj invitis lin al si per la administranto de la domo. Bazarov ŝanĝis la vestojn: lia nova kostumo estis enpakita tiel, ke li nenion bezonis tuŝi en la valizo, por elpreni ĝin.
Sinjorino Odincóv akceptis lin ne en tiu ĉambro, kie li tiel neatendite deklaris al ŝi sian amon, sed en la salono. Ŝi amike etendis al li la ekstremojn de siaj fingroj, sed ŝia vizaĝo havis nevole streĉitan esprimon.
— Anna Sergéevna, — rapidis diri Bazarov, — antaŭ ĉio mi devas vin trankviligi. Antaŭ vi staras homo, kiu jam plene revenis al la prudento kaj esperas, ke ankaŭ la aliaj forgesis liajn malsaĝaĵojn. Mi forveturas por longa tempo; kvankam mi ne estas mola estaĵo, tamen vi devas konsenti, ke malĝoje estus al mi forporti kun mi la penson, ke vi rememoras min kun abomeno.
Anna Sergéevna profunde ekspiris, kiel homo, kiu ĵus atingis la supron de alta monto, kaj rideto vivigis ŝian vizaĝon. Ŝi duan fojon etendis sian manon al Bazarov kaj respondis al lia premo.
— «Perdu la okulon tiu, kiu rememoras la tempon pasintan»[115], — diris ŝi; — tiom pli, ke verdire mi pekis tiam, se ne per koketeco, almenaŭ … iel alie. Unuvorte, ni restu amikoj, kiel antaŭe. Tio estis sonĝo, ĉu ne vere? Kaj kiu rememoras la sonĝojn?
— Kiu memoras ilin! Cetere la amo estas afekta sento.
— Ĉu vere? Estas al mi tre agrable aŭdi tion.
Tiel diris Anna Sergéevna, tiel diris Bazarov; ili ambaŭ kredis, ke ili diras la veron. Ĉu estis la vero, la plena vero en iliaj vortoj? Ili mem ne sciis tion, tiom pli la aŭtoro. Sed ilia interparolo havis tian karakteron, kvazaŭ ili plene kredis unu al la alia.
Anna Sergéevna interalie demandis Bazarovon, kion li faris en Marino? Li preskaŭ komencis rakonti al ŝi sian duelon kun Paŭlo Petroviĉ, sed detenis lin la penso, ke ŝi povus suspekti lin, ke li volas sin prezenti interesa; li simple respondis al ŝi, ke la tutan tempon li laboris.
— Kaj mi, — rediris Anna Sergéevna, — komence mi havis la
— Kia estas ĉi tiu rolo, permesu demandi vin.
— La rolo de onklino, de guvernantino, de patrino, nomu ĝin, kiel vi volas. Ĉu vi scias, ke antaŭe mi ne bone komprenis vian intiman amikecon kun Arkadio Nikolaiĉ; mi opiniis lin iom sensignifa. Sed nun mi pli bone konas lin kaj mi konvinkiĝis, ke li estas inteligenta … Kaj, la ĉefa afero, li estas juna, juna … ne kiel mi kaj vi, Eŭgeno Vasiliĉ.
— Ĉu li ĉiam ankoraŭ estas konfuzita en via ĉeesto?
— Ĉu … — komencis Anna Sergéevna kaj pripensinte iom, aldonis: — Nun li fariĝis pli konfidema, li parolas kun mi. Antaŭe li evitis min. Cetere, ankaŭ mi ne serĉis lian societon. Li estas pli amika kun Katja.
Bazarov malpacienciĝis. «La virino ne povas ne ruzi!» — pensis li.
— Vi diras, ke li evitis vin, — diris li kun malvarma rideto, — sed kredeble lia amo al vi ne restis por vi sekreto?
— Kiel? ankaŭ li? — nevole ekkriis Anna Sergéevna.
— Ankaŭ li, — ripetis Bazarov kun humila saluto. — Ĉu vi efektive ne sciis tion, kaj mi diris al vi novaĵon?
Anna Sergéevna mallevis la okulojn.
— Vi eraras, Eŭgeno Vasiliĉ.
— Mi ne supozas tion. Sed eble mi ne devus paroli pri tio. «Vi ne ruzu plu», — diris li al si.
— Kial ne? Sed mi pensas, ke ankaŭ tie ĉi vi tro alte taksas la gravecon de momenta impreso. Mi komencas suspekti, ke vi havas inklinon al troigo.
— Ni ne parolu plu pri tio, Anna Sergéevna.
— Kial? — rediris Anna Sergéevna, kaj ŝi mem tuj transmetis la interparolon sur alian vojon. Ŝi ne estis tute trankvila en la ĉeesto de Bazarov, kvankam ŝi diris al li kaj certigis sin mem, ke ĉio estas forgesita. Interŝanĝante kun li plej simplajn parolojn, eĉ ŝercante kun li, ŝi sentis iom da timo. Same sur vaporŝipo, sur la maro, la homoj interparolas kaj ridas senzorge, kvazaŭ sur la firma tero; sed se okazas la plej malgranda halto, se aperas la plej malgranda signo de io neordinara, tuj sur ĉiuj vizaĝoj estas legebla esprimo de speciala timo, montranta la konstantan konscion pri la konstanta danĝero.
La interparolo de Anna Sergéevna kun Bazarov daŭris ne longe. Ŝi komencis mediti, respondis distrite kaj fine proponis al li transiri en la salonon, kie ili trovis la princidinon kaj Katjan.
— Kie estas Arkadio Nikolaiĉ? — demandis la mastrino. Eksciinte, ke li malaperis jam antaŭ pli ol unu horo, ŝi sendis serĉi lin.
Ne baldaŭ oni trovis lin: li sin kaŝis en la densaĵo de la ĝardeno kaj apoginte la mentonon sur la krucitaj manoj, li dronis en meditoj. Profundaj kaj gravaj estis la meditoj, sed ne malĝojaj. Li sciis, ke Anna Sergéevna sidas sola kun Bazarov, sed li ne sentis ĵaluzon, kiel iam; kontraŭe, lia vizaĝo pli kaj pli sereniĝis; ŝajnis, ke li miras pro io, ĝojas kaj decidiĝis al io.
XXVI
La edzo de Anna Sergéevna ne amis novaĵojn, sed li ĉiam estis preta akcepti «la fantazion de la nobligita gusto», kaj tial li konstruis en sia ĝardeno, inter la varmigejo kaj la lageto ion de la speco de greka portiko el rusaj brikoj. En la posta, senfenestra muro de la portiko aŭ galerio estis faritaj ses niĉoj por statuoj, kiujn sinjoro Odincóv intencis venigi el la eksterlando. La statuoj devis prezenti: la Izolecon, Silenton, Mediton, Melankolion, Hontemon kaj Sentemon. Unu el la statuoj, la diinon de la Silento, kun fingro sur la lipoj, oni venigis kaj starigis; sed en la sama tago la kortaj buboj derompis ĝian nazon; kvankam najbara stukisto prenis sur sin fari al ĝi nazon, duoble pli belan ol la antaŭa, Odincóv ordonis forporti ĝin, kaj oni ĝin metis en angulon de l’ draŝejo, kie ĝi staris longajn jarojn, ekscitante teruron de la superstiĉemaj kamparaninoj. La antaŭa parto de la portiko jam longe estis kovrita de densa arbetaĵo: nur la kapiteloj de la kolonoj superstaris la seninterrompan verdaĵon. En la portiko, eĉ tagmeze, estis malvarmete. Anna Sergéevna ne amis viziti ĉi tiun lokon de la tago, kiam ŝi ekvidis tie vipuron; sed Katja ofte venis sidiĝi sur la malgranda ŝtona benko, metita sub unu el la niĉoj. Ĉirkaŭita de la freŝeco kaj ombro, ŝi legis, laboris, aŭ sin donis al la sento de plena silento, kiu, kredeble, estas konata de ĉiu, kaj kies ĉarmo konsistas en apenaŭ konscia kaj silenta ŝtelobservo de la vasta ondo de l’ vivo, senĉese ruliĝanta ĉirkaŭ ni kaj en ni mem.