Sinjorino Odincóv faris kelke da paŝoj en la ĉambro. Ŝia vizaĝo jen ruĝiĝis, jen paliĝis.
— Tia estas via opinio? — diris ŝi. — Mi, mi ne vidas malhelpojn … Mi estas kontenta pro Katja … kaj pro Arkadio Nikolaiĉ. Kompreneble mi atendos la respondon de la patro. Mi sendos Arkadion mem al li. Sed jen la pruvo, ke mi estis prava hieraŭ, kiam mi diris al vi, ke ni ambaŭ estas jam maljunaj homoj… Kiel mi vidis nenion? Tio mirigas min!
Anna Sergéevna ree ekridis kaj sin deturnis.
— La nuna junularo estas diable ruza, — diris Bazarov ankaŭ kun rido. — Adiaŭ, — daŭrigis li post mallonga silento. — Mi deziras al vi, ke vi finu la aferon en la plej agrabla maniero: kaj mi ĝojos de malproksime.
Sinjorino Odincóv rapide sin turnis al li.
— Ĉu vi forveturas? Kial vi ne povus resti nun? Restu … kun vi gaje estas paroli … oni paŝas kvazaŭ sur la rando de senfundaĵo. Komence oni timas, kaj poste venas la kuraĝo, oni ne scias de kie. Restu.
— Mi dankas por la invito, Anna Sergéevna, kaj por la bona opinio pri mia parola talento. Sed ŝajnas al mi, ke mi jam tro longe restis en mondo, kiu estas fremda al mi. La flugantaj fiŝoj povas dum iom da tempo sin teni en la aero, sed baldaŭ ili devas fali en la akvon; permesu ankaŭ al mi profundiĝi en mia elemento.
Sinjorino Odincóv ekrigardis Bazarovon. Maldolĉa rideto skuis ŝian palan vizaĝon. «Li amis min!» pensis ŝi, ekkompatis lin kaj konsole etendis al li sian manon.
Sed ankaŭ li komprenis ŝin.
— Ne! — diris li kaj reiris unu paŝon. — Mi estas mizera homo, sed ĝis nun mi neniam akceptis almozon. Adiaŭ kaj fartu bone.
— Mi estas certa, ke ne lastan fojon ni vidas unu la alian, — diris Anna Sergéevna kun nevola movo.
— Kio ne okazas en la mondo! — respondis Bazarov, sin klinis kaj foriris.
— Vi do decidis fari al vi neston? — diris en la sama tago Bazarov al Arkadio, kaŭrante antaŭ sia kofro. — Kial ne? Bona ideo. Sed tute senbezone vi ruzis. Mi atendis de vi tute alian direkton. Aŭ eble tio surprizis ankaŭ vin mem?
— Mi, efektive, tion ne atendis, kiam mi adiaŭis vin, — respondis Arkadio; — sed kial vi mem ruzas kaj diras: «bona ideo», kvazaŭ mi ne konus vian opinion pri edziĝo?
— Eh, mia kara amiko, — respondis Bazarov, — kiajn esprimojn vi uzas! Vi vidas, kion mi faras: mi trovis malplenan lokon en la kofro, kaj mi metas tie fojnon; same estas en la kofro de nia vivo; oni devas plenigi ĝin per io ajn, nur por ke ne restu en ĝi malplena loko. Mi petas vin, ne sentu vin ofendita: vi ja kredeble memoras, kian opinion mi ĉiam havis pri Katerino Sergéevna. Ekzistas fraŭlinoj, kiujn nur tial oni opinias saĝaj, ke ili saĝe sopiras; sed via per aliaj meritoj akiros respekton, kaj tiel ŝi ĝin akiros, ke ankaŭ vi estos ŝia humila servanto; sed tio estas tute en ordo. — Li brufermis la kofron kaj leviĝis de la planko. — Kaj nun mi ripetas al vi por la adiaŭo … (Ĉar senutile estus trompi unu la alian, ni disiĝas por ĉiam, kaj vi mem sentas tion…), vi agis prudente; vi ne estas kreita por nia maldolĉa, acida, vagabonda vivo. Vi posedas nek bravaĉon, nek malicon; anstataŭe vi havas junan kuraĝon kaj junan fajron; por nia afero tio ne taŭgas. Vi, sinjoroj nobeloj, vi povas iri nur ĝis nobla rezignacio aŭ ĝis nobla indigno, kaj tio ne multe valoras. Vi ekzemple ne batas plu viajn kamparanojn kaj tial imagas vin perfektaj homoj, kaj ni, ni deziras bati. Por kio multaj vortoj! Nia polvo ruĝigos viajn okulojn, Arkadio, nia koto malpurigos vin; vi ne atingis nian nivelon, vi nevole admiras vin mem, vi kun plezuro insultas vin mem; kaj nin tio enuigas; al ni oni donu aliajn, ni aliajn volas rompi! Vi estas brava knabo; sed malgraŭ tio vi estas mola, liberala sinjorido,
— Ĉu vi adiaŭas min por ĉiam, Eŭgeno? — malĝoje demandis lin Arkadio, — kaj vi ne havas aliajn vortojn por mi?
Bazarov gratis sian nukon.
— Mi havas, Arkadio, ankaŭ aliajn vortojn, sed mi ne diros ilin, ĉar tio estos romantismo, sentimentalismo. Jen mia lasta konsilo: edziĝu: plej baldaŭ, konstruu vian neston kaj faru multe da infanoj. Ili estos saĝaj jam tial, ke ili naskiĝos ĝustatempe, ne kiel vi kaj mi. Eh, mi vidas, ke la ĉevaloj jam estas pretaj. Jam venis la tempo … Mi jam ĉiujn adiaŭis … Arkadio, ĉu ni ĉirkaŭprenos unu la alian?
Arkadio sin ĵetis al la kolo de sia iama majstro kaj amiko, larmoj ŝprucis el liaj okuloj.
— Jen la juneco! — diris trankvile Bazarov. — Mi multon esperas de Katerino Sergéevna. Vi vidos, kiel rapide ŝi konsolos vin!
— Adiaŭ, frato! — diris li al Arkadio, jam sidiĝinte en la veturilo kaj montrante paron da monedoj, kiuj sidis unu apud la alia sur la tegmento de la stalo, li aldonis: — Jen modelo por vi!
— Kion tio signifas? — demandis Arkadio.
— Kion? Ĉu vi estas tiel malforta en la natursciencoj? Ĉu vi forgesis, ke la monedo estas la plej estiminda birdo, kiu ŝatas la familian vivon! Imitu ĝin! … Adiaŭ,
La veturilo ekkrakis kaj forruliĝis.
Bazarov diris la veron. Parolante vespere kun Katja, Arkadio tute forgesis pri sia majstro. Li jam komencis sin submeti al ŝi, Katja sentis tion kaj ne miris. Li intencis en la sekvanta tago veturi Marinon, al Nikolao Petroviĉ. Anna Sergéevna ne volis ĝeni Arkadion kaj Katjan kaj nur pro la konveneco ne lasis ilin tro longe solaj. Ŝi grandanime forigis de ili la princidinon, kiun la novaĵo pri la estonta edziĝo incitis kaj plorigis. En la komenco Anna Sergéevna timis, ke la spektaklo de ilia feliĉo ŝajnos al ŝi mem iom malagrabla; sed tute alie okazis; la spektaklo ne lacigis ŝin; ĝi interesis ŝin, fine kortuŝis. Anna Sergéevna ĝojis kaj samtempe malĝojis pro tio. «Ŝajnas, ke Bazarov estas prava, — pensis ŝi. — La scivolemo, sole la scivolemo, la amo al la trankvileco, la egoismo …»
— Infanoj, — diris ŝi voĉe, — ĉu la amo estas afekta sento?
Sed nek Katja, nek Arkadio komprenis ŝin. Ili evitis ŝin; la interparolo, nevole aŭdita, ne forlasis iliajn kapojn. Cetere, Anna Sergéevna baldaŭ trankviligis ilin; kaj tio ne estis malfacila por ŝi: ŝi mem trankviliĝis.
XXVII
La reveno de Bazarov tiom pli ĝojigis liajn maljunajn gepatrojn, ke ili tute ne atendis ĝin. Arina Vlasievna estis tiel ekscitita kaj tiom kuris tra la domo, ke Vasilij Ivánoviĉ komparis ŝin kun «perdrikino»; la malgranda trenaĵo de ŝia mallonga kaftano efektive faris ŝin simila al birdo. Vasilij Ivánoviĉ mem nur murmuris pro plezuro, mordis la sukcenan ekstremon de sia longa pipo, aŭ preninte sian kolon per la fingroj, li turnis la kapon, kvazaŭ provante, ĉu ĝi estas bone ŝraŭbita, kaj subite larĝe malfermis la buŝon, ridante senbrue.
— Mi venas al vi por plenaj ses semajnoj, mia maljunulo, — diris al li Bazarov; — mi volas labori, ne malhelpu min, mi vin petas.
— Vi forgesos mian fizionomion, jen kiel mi malhelpos vin! — respondis Vasilij Ivánoviĉ.
Li plenumis sian promeson. Lokinte la filon, kiel antaŭe, en sian kabineton, li preskaŭ sin kaŝis de li kaj la edzinon li detenis de ĉiu superflua esprimo de ŝiaj amaj sentoj. «Ni, mia maljuna», diris li al ŝi, «dum la unua gastado de Enjuŝka, lin iom tedis; nun ni devas esti pli prudentaj.» Arina Vlasievna konsentis kun la edzo, sed ŝi ne multe gajnis, ĉar ŝi vidis la filon nur ĉe la tablo kaj definitive timis ekparoli al li. «Enjuŝenka!» iafoje diras ŝi al li kaj Eŭgeno ne havas ankoraŭ la tempon sin turni, kiam ŝi jam turnas la laĉojn de sia triksaketo kaj murmuretas: «Nenio, tio estas nenio!» kaj poste ŝi iras al Vasilij Ivánoviĉ kaj apoginte la vangon sur la mano: «Kiel ni povas ekscii, kion Enjuŝa preferus hodiaŭ por la tagmanĝo, barĉon aŭ ŝĉi[119]?» — «Kial vi mem ne demandis lin?» — «Mi timas tedi lin.»