Cetere, Bazarov mem baldaŭ ĉesis sin ŝlosi, la febro de laboro forlasis lin kaj estis anstataŭita de malgaja enuo kaj silenta maltrankvilo. Stranga laceco estis rimarkebla en ĉiuj liaj movoj; eĉ lia paŝmaniero, firma kaj rapide kuraĝa, ŝanĝiĝis. Li ĉesis promeni sola kaj komencis serĉi societon; li trinkis teon en la salono, vagis en la legoma ĝardeno kun Vasilij Ivánoviĉ kaj fumis kun li la pipon «de la silento»; foje li eĉ demandis pri la patro Alekso. Komence ĉi tiu ŝanĝo ĝojigis lian patron, sed lia ĝojo ne estis longedaŭra. «Enjuŝa ĉagrenas min», li plendis konfidencie al la edzino, «li ne estas malkontenta aŭ kolera, mi eĉ preferus tion, sed li estas ĉagrenita, malĝoja: tio estas terura. Li silentas, mi preferus, ke li insultu nin; li malgrasiĝas, la koloro de lia vizaĝo estas malbona.» — «Dio Sinjoro!» murmuretis la maljunulino, «mi pendigus al li saketon kun relikvoj sur la kolo, sed li ne permesos.» Vasilij Ivánoviĉ provis kelkfoje plej singarde demandi la filon pri lia laboro, pri lia farto, pri Arkadio…
Sed Bazarov respondis al li nevolonte kaj malzorge; foje, rimarkinte, ke la patro en la interparolo, ŝteliras al io, li kolere diris al li: «Vi kvazaŭ paŝas ĉirkaŭ mi sur la fingroj. Ĉi tiu maniero estas ankoraŭ pli malbona, ol la antaŭa.» — «Nenio, mi nenion!…» — rapide respondis la malfeliĉa Vasilij Ivánoviĉ. Same senfruktaj restis liaj politikaj aludoj. Foje, okaze de la proksima liberigo de la servutuloj, Vasilij Ivánoviĉ ekparolis pri la progreso, esperante, ke la temo estos agrabla por la filo; sed Bazarov respondis indiferente: «Hieraŭ, pasante preter la ĉirkaŭbaro, mi aŭdis kiel la buboj anstataŭ ia malnova kanto, krias: „Venas, venas jam la tempo, amon sentas mia koro“ … jen via progreso.»
Iafoje Bazarov iris en la vilaĝon kaj kiel ordinare, kun mokoj, komencis interparolon kun kamparano: «Nu», diris li al li, «prezentu al mi viajn opiniojn, amiko, pri la vivo; en vi, oni diras, estas la tuta forto kaj estonteco de Rusujo, de vi komenciĝos nova epoko de la historio, vi donos al ni nian veran lingvon kaj la leĝojn.» La kamparano aŭ respondis nenion, aŭ diris vortojn, en la speco de jenaj: «Ni povas … efektive, ĉar … tio dependas …»
— Vi klarigu al mi, kio estas via
— Tio estas la tero, kiu staras sur tri fiŝoj, — klarigis la kamparano kun patriarka bonkoreco, per kantanta tono, — kaj super nia
Aŭdinte tian paroladon, Bazarov foje malestime levis la ŝultrojn kaj sin deturnis; la kamparano trankvile reiris hejmen.
— Pri kio li parolis? — demandis la lastan alia kamparano de meza aĝo kaj de malgaja aspekto, kaj kiu de malproksime, de la sojlo de sia kabano, vidis la interparolon. — Pri la ŝuldata farmpago?
— Pri kia farmpago, mia amiko! — respondis la unua, kaj en lia voĉo ne estis plu aŭdebla patriarka bonkoreco, sed kontraŭe malestima severeco, — li babilis kun mi, ĉar kredeble lia lango jukis. Konata afero: la sinjoroj, ĉu ili komprenas ion?
— Kiel ili povus kompreni! — respondis la dua kamparano. Skuinte la ĉapojn kaj mallevinte la zonojn, ili ambaŭ komencis diskuti pri siaj aferoj kaj bezonoj. Ho ve! la malestime levanta la ŝultrojn, la scianta paroli kun la kamparanoj Bazarov (kiel li gloris sin en la disputo kun Paŭlo Petroviĉ), la memfida Bazarov eĉ ne suspektis, ke ili rigardis lin kiel malsaĝan ŝerculon …
Cetere, li fine trovis por si okupon. Foje en lia ĉeesto Vasilij Ivánoviĉ bandaĝis al kamparano la vunditan kruron, sed liaj manoj tremis kaj li ne povis ligi la bandaĝon; la filo helpis lin kaj de tiu tempo komencis partopreni en la praktiko, ne ĉesante tamen moki la rimedojn, kiujn li mem konsilis, kaj la patron, kiu tuj aplikis ilin. Sed la mokoj de Bazarov tute ne konfuzis lian patron; ili eĉ ĝojigis lin. Subtenante sian makulitan negliĝan veston per du fingroj sur la ventro kaj fumante la pipon, li kun ĝuo aŭskultis la filon, kaj ju pli da malico estis en liaj vortoj, des pli bonkore ridis lia feliĉigita patro, montrante ĉiujn siajn nigrajn dentojn. Li eĉ ripetis ĉi tiujn vortojn, kiuj estis iafoje senspritaj kaj sensencaj; ekzemple, dum kelke da tagoj li tute maltrafe, ripetis: «bonega afero», nur tial, ke Bazarov uzis tiun esprimon, eksciinte, ke la patro aŭskultis la frumatenan diservon. «Dio estu benata! Li forgesis sian hipokondrion!» murmuretis Vasilij Ivánoviĉ al la edzino, «kiel li batis min hodiaŭ en la diskuto!»
La penso, ke li havas tian helpanton, plenigis lin per ravo kaj fiereco. «Jes, jes», diris li ofte al iu kamparanino en vira kaftano kaj angula kapvesto, donante al ŝi boteleton da plumbakvo aŭ poteton da hiskiama pomado, «vi devus, mia kara, ĉiuminute danki Dion, ke mia filo gastas ĉe mi: oni kuracas vin nun laŭ la plej scienca kaj nova metodo; ĉu vi komprenas tion? La franca imperiestro, Napoleono, eĉ li ne havas pli bonan kuraciston.» La kamparanino, kiu venis plendi, ke «pikoj levas ŝin», (la signifon de ĉi tiuj vortoj li mem ne povis klarigi), sin klinis ĝis la tero kaj metis sian manon sub la ĉemizon sur la brusto, kie ŝi havis kvar ovojn, envolvitajn en viŝtuko.
Foje Bazarov eĉ elŝiris denton al rondiranta komercisto de galanteriaĵoj; kvankam la dento estis tute ordinara, Vasilij Ivánoviĉ konservis ĝin kiel maloftaĵon kaj montrante ĝin al la patro Alekso, senĉese ripetis:
— Rigardu la radikojn! Kian forton havas mia Eŭgeno! La komercisto leviĝis en la aeron! Ŝajnas al mi, ke eĉ kverko ne povus kontraŭstari! …
— Laŭdinde! — respondis fine la patro Alekso, ne sciante, kion diri kaj kiel meti finon al la ekstazo de la maljunulo.
Foje kamparano de najbara vilaĝo alveturigis al Vasilij Ivánoviĉ sian fraton, malsanan je tifo. La malfeliĉulo kuŝis sur la vizaĝo sur pajlo kaj agoniis; nigraj makuloj kovris lian korpon, jam antaŭ longe li perdis la konscion. Vasilij Ivánoviĉ esprimis sian bedaŭron, ke oni ne turnis sin pli frue al kuracisto kaj diris, ke ne eble estas lin savi. Efektive, la kamparano ne povis esti vivanta alveturigata hejmen: li mortis en la veturilo.
Post tri tagoj Bazarov eniris en la ĉambron de l’ patro kaj demandis, ĉu li ne havas inferan ŝtonon[120]?
— Mi havas; por kio vi bezonas ĝin?
— Mi devas … kaŭterizi malgrandan vundon.
— Al kiu?
— Al mi.
— Kiel, al vi? Por kio? Kia estas via vundo? Kie!
— Jen ĉi tie, sur la fingro. Mi estis hodiaŭ en la vilaĝo, de kie oni alveturigis la kamparanon, malsanan je tifo. Mi ne scias kial, oni volis fari aŭtopsion[121]… Mi jam longe ne ekzercis min en tio.
— Kaj?
— Mi petis la distriktan kuraciston, ke li permesu al mi fari la aŭtopsion kaj mi tranĉis mian fingron.
Vasilij Ivánoviĉ subite paliĝis kaj dirante neniun vorton, kuris en sian kabineton, de kie li tuj revenis kun peco da infera ŝtono en la mano. Bazarov volis preni ĝin kaj foriri.
— Pro Dio, — diris Vasilij Ivánoviĉ, — permesu, ke mi mem faru tion.
Bazarov ekridetis.
— Kia amo al la praktiko!
— Ne ŝercu, mi vin petas. Montru vian fingron. La vundo ne estas granda. Ĝi ne doloras?
— Premu pli forte, ne timu.
Vasilij Ivánoviĉ haltis.
— Eble pli bone estus kaŭterizi per fero? Kiel vi opinias!
— Tion oni devus fari pli frue, kaj nun, verdire, ankaŭ la infera ŝtono estas superflua. Se mi estas infektita, estas nun jam tro malfrue…
— Kiel … malfrue… — apenaŭ povis diri Vasilij Ivánoviĉ.
— Sendube! De tiu tempo pasis pli ol kvar horoj.
Vasilij Ivánoviĉ ankoraŭ iom kaŭterizis la vundon.
[120]
Paŭsaĵo de la latina