— Ĉu la distrikta kuracisto ne havis inferan ŝtonon?
— Li ne havis.
— Granda Dio, tio estas nekredebla! Kuracisto, kiu ne havas tiel nepre necesan rimedon…
— Se vi vidus liajn lancetojn, — rediris Bazarov kaj eliris.
Ĝis la vespero kaj dum la tuta sekvinta tago Vasilij Ivánoviĉ trovis plej diversajn pretekstojn por eniri en la ĉambron de la filo. Li ne parolis pri la vundo, eĉ penis rakonti pri tute flankaj aferoj, sed li kun tia maltrankvilo observis lin, tiel persiste rigardis liajn okulojn, ke Bazarov perdis la paciencon kaj minacis forveturi. Vasilij Ivánoviĉ solene promesis al li, ke li trankviliĝos, tiom pli, ke Arina Vlasievna, de kiu li kompreneble ĉion kaŝis, komencis insiste demandi, kial li ne dormas kaj kio estas al li? Tutajn du tagojn li restis firma, kvankam la aspekto de l’ filo, kiun li kaŝe rigardis de tempo al tempo, ne plaĉis al li, sed je la tria tago dum la tagmanĝo li ne povis plu regi sin.
— Kial vi ne manĝas, Eŭgeno! — demandis li, donante al sia vizaĝo plej indiferentan esprimon. — La manĝaĵo, ŝajnas, estas bone preparita?
— Mi ne deziras, mi ne manĝas…
— Vi ne havas apetiton? Kaj la kapo? — aldonis li per nekuraĝa voĉo. — Ĝi doloras?
— Ĝi doloras. Kial ĝi ne dolorus?
Arina Vlasievna rektiĝis por atente aŭskulti.
— Ne koleru, Eŭgeno, — daŭrigis Vasilij Ivánoviĉ, — ĉu vi permesos al mi palpi vian pulson.
Bazarov leviĝis.
— Sen palpado mi povas diri al vi, ke mi havas febron.
— Febrotremon vi havis?
— Ankaŭ febrotremon. Mi kuŝigos min; sendu al mi tilian teon. Mi kredeble malvarmumis.
— Jes, jes; ni aŭdis hodiaŭ nokte, kiel vi tusas, — diris Arina Vlasievna.
— Mi malvarmumis, — ripetis Bazarov kaj foriris. Arina Vlasievna komencis prepari la teon el tiliaj floroj, kaj Vasilij Ivánoviĉ eniris en la najbaran ĉambron kaj silente tordis siajn harojn.
Bazarov ne leviĝis plu dum tiu tago kaj la tutan nokton estis en stato de peza duonkonscia dormeto. Je la unua horo nokte, malfacile malferminte la okulojn, li ekvidis super si ĉe la lumo de la lampeto la palan vizaĝon de la patro kaj postulis, ke li foriru. Vasilij Ivánoviĉ obeis, sed tuj revenis sur la piedfingroj kaj sin kovrinte duone per la pordo de la ŝranko, senĉese rigardis la filon. Ankaŭ Arina Vlasievna ne kuŝiĝis kaj malferminte la pordon de la kabineto, ĉiuminute venis aŭskulti, «kiel spiras Enjuŝa», kaj ekrigardi la edzon. Ŝi povis vidi nur lian senmovan, kurbigitan dorson, sed tio sufiĉis, por ŝin iom trankviligi. Matene Bazarov penis leviĝi; lia kapo, ekturniĝis, sango ekfluis el la nazo; li ree kuŝiĝis, Vasilij Ivánoviĉ silente servis al li; Arina Vlasievna eniris en la ĉambron kaj demandis la filon, kiel li fartas. Li respondis: «pli bone», kaj sin turnis al la muro. Vasilij Ivánoviĉ svingis ambaŭ manojn, por ke ŝi foriru; ŝi mordis la lipojn por ne plori kaj eliris. Ĉio en la domo subite kvazaŭ malheliĝis; ĉiuj vizaĝoj plilongiĝis, fariĝis stranga silento; de la korto oni forportis krieman kokon, kiun tio forte surprizis. Bazarov kuŝis, kiel antaŭe, turninte la vizaĝon al la muro. Vasilij Ivánoviĉ penis direkti al li diversajn demandojn, sed ili lacigis Bazarovon, kaj la maljunulo eksilentis senmove sur sia seĝo, nur de tempo al tempo tordante siajn fingrojn. Li iris por kelke da minutoj en la ĝardenon, staris tie kvazaŭ kolono, kvazaŭ kaptita de nekomprenebla miro (la esprimo de miro preskaŭ ne forlasis nun lian vizaĝon) kaj revenis al la filo, penante eviti la demandojn de l’ edzino. Fine, ŝi kaptis lin je la mano, kaj konvulsie, preskaŭ minace, demandis lin: «Kio estas al li?» Vasilij Ivánoviĉ rekonsciiĝis kaj volis responde al ŝi ekridi; sed li konstatis kun miro, ke anstataŭe li eksplodas per rido. Jam matene li sendis en la urbon, por venigi kuraciston. Li opiniis necesa antaŭsciigi tion al la filo, por ke li ne koleru.
Bazarov subite sin turnis sur la sofo, fikse kaj senpense rigardis la patron kaj petis ion por trinki.
Vasilij Ivánoviĉ donis al li akvon kaj profitis la momenton, por palpi lian frunton. Ĝi estis ardanta.
— Maljunulo, — komencis Bazarov per raŭka kaj malrapida voĉo; — malbona estas mia afero. Mi estas infektita kaj post kelke da tagoj vi enterigos min.
— Eŭgeno! — balbutis li, — kion vi diras! … Pro Dio! Vi malvarmumis…
— Ĉesu, — ne rapidante interrompis lin Bazarov. — Al kuracisto ne estas permesite tiel paroli. Mi havas ĉiujn simptomojn de infekto, vi mem scias.
— Kie estas la simptomoj … de infekto. Eŭgeno. Tute ne …
— Kaj tio ĉi? — diris Bazarov kaj levinte la manikon de la ĉemizo, montris al la patro ruĝajn makulojn, antaŭdirantajn malfeliĉon, kiuj kovris lian haŭton.
Vasilij Ivánoviĉ ektremis kaj glaciiĝis pro teruro.
— Eĉ se … — respondis li fine, — eble … eĉ se io en la speco … de infekto …
— De piemio, — sufloris la filo.
— Jes … en la speco … de epidemio …
—
— Estu, kiel vi volas … Tamen ni resanigos vin.
— Tio estas ŝerco. Sed ne pri tio ni parolu. Mi ne pensis, ke mi mortos tiel baldaŭ; tio estas akcidento, verdire, tre malagrabla. Vi kaj la patrino devas nun profiti tion, ke via religia sento estas forta; venis bona momento, por provi ĝian valoron. — Li trinkis iom da akvo. — Mi volas vin peti pri unu servo … dum mi ankoraŭ estas estro de mia kapo. Morgaŭ aŭ postmorgaŭ mia cerbo, vi scias, petos eksiĝon. Mi nun ne estas plu certa, ĉu mi klare esprimas miajn pensojn. Kiam mi kuŝis, senĉese ŝajnis al mi, ke ĉirkaŭ mi kuras ruĝaj hundoj, kaj ke vi staras super mi, kiel ĉashundo super tetro. Mi estas kvazaŭ ebria. Ĉu vi bone min komprenas?
— Certe, Eŭgeno, vi parolas tute kiel oni devas.
— Tiom pli bone; vi diris al mi, ke vi sendis en la urbon por venigi kuraciston … Tio estis por vi … kaj por mi: sendu kurieron…
— Al Arkadio Nikolaiĉ? — interrompis la maljunulo.
— Kiu estas Arkadio Nikolaiĉ? — rediris Bazarov, kvazaŭ meditante. — Ah, jes … tiu birdido! Ne, lin vi ne tuŝu; li estas nun monedo. Ne miru, tio ne estas ankoraŭ deliro. Sendu kurieron al sinjorino Odincóv, Anna Sergéevna, ŝi posedas ĉi tie en la ĉirkaŭaĵo bienon … Vi konas ŝin? (Vasilij Ivánoviĉ jese balancis la kapon.) Oni diru al ŝi: Eŭgeno Bazarov ordonis saluti vin kaj diri, ke li mortas. Vi plenumos tion?
— Jes, mi plenumos … Sed ĉu estas eble, ke vi mortos, vi, Eŭgeno, … Juĝu mem! Kie post tio estos la justeco?
— Tion mi ne scias; sed sendu kurieron.
— Senprokraste mi sendos kaj mi mem skribos la leteron.
— Ne, tio estas superflua; diru, ke mi ordonis ŝin saluti, tio sufiĉas. Kaj nun mi revenas al miaj hundoj. Strange! mi volas haltigi mian penson ĉe la morto, sed mi ne sukcesas. Mi vidas nur makulon … kaj nenion plu.
Li ree peze sin turnis al la muro. Vasilij Ivánoviĉ eliris el la kabineto kaj atinginte la dormoĉambron de la edzino, li falis sur la genuojn antaŭ la sanktaj pentraĵoj.
— Preĝu, Arina, preĝu! — ĝemis li, — nia filo mortas.
La kuracisto, la sama distrikta kuracisto, kiu ne havis inferan ŝtonon, venis kaj esplorinte la malsanan, konsilis atendantan metodon kaj diris kelke da vortoj pri la ebleco de la resaniĝo.
— Ĉu vi iam vidis homojn en mia stato, kiuj ne foriris al la Elizeaj Kampoj? — demandis Bazarov kaj subite kaptinte je la piedo pezan tablon, starantan apud la sofo, forpuŝis ĝin de la loko.
— La forton, la forton, — diris li, — mi havas ankoraŭ en ĝia pleneco, tamen mi devas morti! … [La] maljunulo havis almenaŭ sufiĉe da tempo por malkutimi de la vivo, sed mi … Nei, nei … Oni provu nei la morton! Ĝi vin neas, kaj finita estas la afero! Kiu ploras tie? — aldonis li post momento. — La patrino? Malfeliĉa! Kiun ŝi nutros nun per sia fama barĉo? Ankaŭ vi, Vasilij Ivánoviĉ, larmas, ŝajnas al mi. Nu, se la kristanismo ne helpas, estu filozofo, stoiko[122]! Vi ja gloris vin, ke vi estas filozofo?