— Anna Sergéevna estis tiel bona… — komencis Vasilij Ivánoviĉ.
— Patro, lasu nin. Anna Sergéevna, vi permesas? Ŝajnas, ke nun…
Li montris per signo de la kapo sian senforte kuŝantan korpon.
Vasilij Ivánoviĉ eliris.
— Dankon, — ripetis Bazarov. — Tio estas tute reĝa. Oni diras, ke la reĝoj ankaŭ vizitas la mortantojn.
— Eŭgeno Vasiliĉ, mi esperas…
— Eh, Anna Sergéevna, ni parolu la veron. Ĉio estas finita kun mi. Mi falis sub radon. Vi vidas, mi estis prava, ke mi ne zorgis pri la estonteco. La morto estas malnova ŝerco, tamen nova por ĉiu. Ĝis nun mi ne timis … kaj poste venos la senkonscieco kaj ft![129] (Li malforte svingis la manon.) Kion mi devas diri al vi? … Ke mi amis vin? Tio antaŭe estis sensenca, kaj tiom pli nun. La amo estas formo, kaj mia propra formo jam disfalas. Prefere mi diros … kiel bela vi estas! Kaj nun vi staras antaŭ mi tiel bela …
Anna Sergéevna nevole ektremis.
— Tio estas nenio, ne timu … sidiĝu tie … Ne proksimiĝu al mi: mia malsano estas ja infekta.
Anna Sergéevna rapide trapasis la ĉambron kaj sidiĝis sur la seĝo apud la sofo, kie kuŝis Bazarov.
— Grandanima! — murmuretis li. — Ah, kiel proksime… kaj tiel juna, freŝa, pura … en ĉi tiu abomena ĉambro! … Adiaŭ! vivu longe, tio estas la plej grava, kaj ĝuu, dum ne estas ankoraŭ tro malfrue. Vi rigardu, kia abomena spektaklo; duone dispremita vermo, kiu ankoraŭ tordiĝas. Ankaŭ mi ja pensis: multajn agojn mi plenumos. Morti? Mi? Ne, mi havas taskon antaŭ mi, mi estas giganto! Kaj nun, nun la sola tasko de la giganto estas dece morti, kvankam tio estas indiferenta por ĉiu … Tamen mi mortos kiel viro, ne kiel hundo.
Bazarov eksilentis kaj komencis palpi sian glason. Anna Sergéevna donis al li trinki, ne demetante la gantojn kaj time spirante.
— Min vi forgesos, — rekomencis li, — ĉar la mortinto ne estas kamarado de l’ vivanto. Mia patro diros al vi, kian homon perdas Rusujo … Tio estas sensencaĵo, sed ne seniluziigu lin. Vi ja konas la proverbon: kio ajn amuzas la infanon … Konsolu ankaŭ mian patrinon. Tiajn homojn, kiaj ili, en via granda mondo vi ne trovos, eĉ se vi serĉos ilin tage kun lanterno en la mano … Mi, necesa al Rusujo! … Ne, ŝajnas, ke ne. Kiu do estas necesa al ĝi? Ŝuisto estas necesa, tajloro estas necesa, viandisto … li vendas viandon … viandisto … atendu, mi miksas … ĉi tie estas arbaro …
Bazarov metis la manon sur sian frunton.
Anna Sergéevna sin klinis al li.
— Eŭgeno Vasiliĉ, mi estas ĉi tie…
Li demetis la manon kaj leviĝis.
— Adiaŭ, — diris li kun subita forto, kaj liaj okuloj ekbrilis per la lasta brilo. — Adiaŭ … Aŭskultu … mi ja ne kisis vin tiam … Blovu sur la mortantan kandelon kaj ĝi estingiĝu …
Anna Sergéevna almetis la lipojn al lia frunto.
[— Sufiĉas! — li diris, kaj malleviĝis sur la kusenon. — Kaj nun la mallumo…
Anna Sergéevna malbrue eliris.]
— Kio? — demandis murmurete Vasilij Ivánoviĉ.
— Li ekdormis, — respondis ŝi apenaŭ aŭdeble.
La sorto ne destinis al Bazarov pluan vekiĝon. Antaŭ la vespero li tute perdis la konscion kaj en la sekvinta tago li mortis. La patro Alekso plenumis sur li la religiajn ceremoniojn. Kiam oni sanktoleis lin, kiam la sankta oleo tuŝis lian bruston, unu lia okulo malfermiĝis kaj ŝajnis, ke io, kvazaŭ tremo de teruro trakuras lian mortan vizaĝon, kiam li vidis la pastron en la robo, la fumon de la incenso, la kandelojn antaŭ la sanktaj pentraĵoj. Sed tio daŭris nur unu momenton. Kiam fine li spiris la lastan spiron kaj en la domo ekĝemis ĉiuj, Vasilij Ivánoviĉ furioziĝis. «Mi diris, ke mi ekribelos», raŭke kriis li, kun flamanta vizaĝo, kurbigita de grimaco, skuante la pugnon en la aero, kvazaŭ por minaci iun; «kaj mi ekribelos, ekribelos!» Sed Arina Vlasievna, dronanta en la larmoj, ekpendis sur lia kolo, kaj ili ambaŭ falis sur la vizaĝojn. «Tiel», rakontis poste Anfisuŝka en la ĉambro de l’ servistoj, «unu apud la alia ili mallevis siajn kapojn, kiel ŝafoj dum la tagmeza varmego …»
Sed pasas la tagmezo, venas la vespero kaj la nokto, kiu kondukas en trankvilan rifuĝejon la lacajn kaj ŝarĝitajn …
XXVIII
Pasis ses semajnoj. Venis la blanka vintro kun la kruela silento de la sennubaj malvarmegoj, la densa, krakanta neĝo, la pale smeralda ĉielo, la roza prujno sur la arboj, la ĉapoj el la fumo super la kamentuboj, kun la fumturniĝoj el la subite malfermitaj pordoj, la freŝaj kvazaŭ morditaj vizaĝoj de l’ pasantoj kaj la rapida trotado de l’ tremantaj ĉevaloj. Januara tago jam proksimiĝis al sia fino; la vespera malvarmo ankoraŭ pli forte premis la senmovan aeron, kaj rapide estingiĝis la sanga ĉielruĝo. En la fenestroj de la domo en Marino ekbrilis lumoj. Prokofiĉ, en nigra frako kaj blankaj gantoj, kun tute speciala soleneco dismetis sur la tablo manĝilaron por kvin personoj. Antaŭ unu semajno, en la malgranda paroĥa preĝejo, senbrue kaj preskaŭ sen atestantoj, havis lokon du edziĝoj: de Arkadio kun Katja kaj de Nikolao Petroviĉ kun Féniĉka; kaj en la sama tago Nikolao Petroviĉ donis adiaŭan tagmanĝon al sia frato, forveturonta pro aferoj Moskvon. Anna Sergéevna ankaŭ forveturis tien post la edziĝo, doninte malavarajn donacojn al la juna paro.
Akurate je la tria horo ĉiuj kolektiĝis ĉe la tablo. Ankaŭ Mitja ĉeestis; li jam havis vartistinon en silka rusa kapvesto, kun oraj strioj. Paŭlo Petroviĉ sidis inter Katja kaj Féniĉka: «la edzoj», sin lokis apud siaj edzinoj. Niaj malnovaj amikoj ŝanĝiĝis en la lasta tempo: ĉiuj kvazaŭ plibeliĝis kaj «solidiĝis»; sole Paŭlo Petroviĉ malgrasiĝis, kio, cetere, donis ankoraŭ pli da eleganteco kaj «grandsinjoreco», al liaj esprimplenaj trajtoj … Ankaŭ Féniĉka aliiĝis. En nova silka vesto kun larĝa velura rubando en la haroj, kun ora ĉeno sur la kolo, ŝi sidis senmove-respektplene, respektplene al si mem, al ĉio, kio ŝin ĉirkaŭis, kaj tiel ridetante, kvazaŭ ŝi dezirus diri: «Pardonu min, mi ne estas kulpa.» Ne ŝi sola, ĉiuj aliaj ridetis kaj ankaŭ kvazaŭ petis pardonon; ĉiuj estis iom ĝenataj, iom malĝojaj, sed en la realeco tre kontentaj. Ĉiu servis sian najbaron kun komika ĝentileco; ŝajnis, ke ĉiuj interkonsentis ludi simplaniman komedion. Katja estis la plej trankvila el ĉiuj: ŝi konfide ĉirkaŭrigardis kaj oni povis rimarki, kiel Nikolao Petroviĉ jam amas ŝin. Antaŭ la fino de la tagmanĝo li leviĝis kaj preninte pokalon en la manon, sin turnis al Paŭlo Petroviĉ.
— Vi forlasos nin … vi forlasos nin, kara frato, — komencis li, — kompreneble, ne por longe; tamen mi ne povas ne esprimi al vi, ke mi … ke ni … kiom mi … kiom ni … La malfeliĉo estas, ke ni, rusoj, ne scias fari paroladojn! Arkadio, diru vi.
— Ne, kara patro, mi ne preparis min.
— Certe pli bone ol mi! Fine, frato, permesu, ke mi vin ĉirkaŭprenu kaj deziru al vi ĉion bonan. Plej baldaŭ revenu al ni!
Paŭlo Petroviĉ kisis ĉiujn, ne esceptante, kompreneble, Mitjan: krom tio li kisis la manon de Féniĉka, kiun ŝi ne sciis ankoraŭ etendi por tio, kaj trinkante el la replenigita pokalo, diris kun profunda sopiro: «Estu feliĉaj, miaj amikoj!
— Al la rememoro de Bazarov, — murmuretis Katja en la orelon de sia edzo kaj frapis lian pokalon. Arkadio responde forte premis ŝian manon, sed ne kuraĝis laŭte proponi la toaston.
Ŝajnas, ke ni atingis la finon? Sed eble iu el la legantoj deziras ekscii, kion faras en la nuna momento ĉiu el la personoj, kun kiuj li koniĝis. Mi estas preta kontentigi lin.
Anna Sergéevna antaŭ nelonge edziniĝis, ne pro amo, sed pro kalkulo, kun unu el la estontaj rusaj homoj de la ago, inteligenta juristo, kun forta praktika sento, firma volo kaj rimarkinda elokventeco, — homo ankoraŭ juna, bona kaj malvarma kiel glacio. Ili vivas perfekte akorde kaj ĝisvivos eble la feliĉon, eble … la amon. La princidino K. mortis, forgesita tuj en la tago de l’ morto. Ambaŭ Kirsanov, la patro kaj la filo, loĝas en Marino. Iliaj aferoj komencas pliboniĝi. Arkadio fariĝis fervora agronomo kaj la «farmbieno» jam donas sufiĉe grandan profiton. Nikolao Petroviĉ estas elektita juĝisto de l’ paco kaj ŝvite laboras, por forigi la malkonsentojn inter la liberigitaj servutuloj kaj la bienposedantoj. Li senĉese traveturas sian distrikton, diras longajn paroladojn, ĉar li opinias, ke la kamparanojn oni devas «prudentigi», tio estas per ofta ripetado de la samaj vortoj elĉerpi ilian paciencon. Verdire, li kontentiĝis nek la klerajn nobelojn, kiuj parolas jen kun ŝiko, jen kun melankolio pri la «emancipacio» (ili elparolas an laŭ la franca maniero), nek la neklerajn nobelojn, senceremonie insultantajn la «emuncipacion», (laŭ la elparolo de l’ kamparanoj). Por unuj kaj por la aliaj li estas tro mola. Katerino Sergéevna naskis filon, Koljan, kaj Mitja jam brave kuras kaj elokvente babilas. Féniĉka, Fedósja Nikolavna, post la edzo kaj Mitja, neniun tiel adoras kiel sian bofilinon, kaj kiam Katja sidiĝas al la fortepiano, ŝi estas preta la tutan tagon ne forlasi ŝin. Ni ne forgesu pri Petro. Li tute rigidiĝis pro la malsaĝeco kaj braveco, elparolas ĉiujn e kiel u: ulugantu, sed li edziĝis kaj ricevis belan doton; lia edzino, filino de urba ĝardenisto, rifuzis al du bonaj fianĉoj nur tial, ke ili ne posedis poŝhorloĝon; Petro havis ne nur poŝhorloĝon, sed eĉ lakitajn duonŝuojn.