Выбрать главу

— Vi do vidas, Eŭgeno, — diris Arkadio, finante sian rakonton, — kiel maljuste vi juĝis mian onklon! Mi ne parolas pri la servoj, kiujn li faris al mia patro, pli ol unu fojon donante al li sian tutan monon; vi ne scias, kredeble, ke ilia bieno ne estas dividita; li ĉiam estas preta helpi iun ajn kaj ĉiam defendas la aferojn de la kamparanoj, kvankam parolante kun ili, li sulkigas la frunton kaj flaras odekolonon…

— Konata afero: la nervoj, — interrompis Bazarov.

— Eble, sed li havas tre bonan koron. Fine, li estas tre inteligenta. Kiajn konsilojn li donis al mi … precipe … precipe pri la rilatoj al la virinoj.

— Ah! Kiun brogis varmega lakto, tiu blovas sur la malvarman. Konata afero!

— Unuvorte, — daŭrigis Arkadio, — li estas profunde malfeliĉa, kredu al mi; malestimi lin estas peko.

— Sed kiu malestimas lin? — respondis Bazarov. — Malgraŭ ĉio mi diras, ke homo, kiu sian tutan vivon metis sur karton de la virina amo, kaj kiam la karto malgajnis, tiel mallevis la kapon, ke li taŭgas, plu por nenio, tia homo estas nur individuo de la vira sekso. Vi diras, ke li estas malfeliĉa: mi kredas al vi, sed ne la tuta malsaĝo forlasis lin. Mi estas certa, ke li opinias sin brava homo tial, ke li legas Galignani kaj unu fojon en monato savas kamparanon de la vergoj.

— Ne forgesu la edukon, kiun li ricevis, la tempon, en kiu li vivis, — rimarkis Arkadio.

— Lian edukon? — interrompis Bazarov. — Ĉiu homo devas mem eduki sin, kiel mi, ekzemple … Kio koncernas la tempon, kial mi devas dependi de ĝi? Prefere ĝi dependu de mi. Ne, mia kara, ĉio ĉi estas malforteco, vanteco! Kaj la misteraj rilatoj inter viro kaj virino! Ni, fiziologoj scias, kiaj ili estas. Studu la anatomion de la okulo: de kie povas deveni en ĝi la enigma rigardo, kia vi nomis ĝin? Ĉio ĉi estas romantismo, sensencaĵo, putreco, artismo. Ni iru prefere rigardi la skarabon.

Ambaŭ amikoj iris en la ĉambron de Bazarov, en kiu jam ekregis medicine-kirurgia odoro, miksita kun odoro de malkara tabako.

VIII

Paŭlo Petroviĉ ne longe ĉeestis la interparolon de la frato kun la intendanto, alta kaj malgrasa homo, kun dolĉa voĉo de ftizulo kaj kun ruzaj okuloj, kiu ĉiujn rimarkojn de Nikolao Petroviĉ respondis per: «Kompreneble, konata afero!» kaj penis prezenti la kamparanojn kiel drinkulojn kaj ŝtelistojn. La nova maniero administri la bienon knaris kiel neŝmirita rado, krakis kiel meblo, farita de kampara lignaĵisto el malseka ligno. Nikolao Petroviĉ ne perdis la kuraĝon, sed ofte sopiris kaj meditis: li sentis, ke sen mono la afero ne iros bone, kaj monon li preskaŭ ne havis plu. Arkadio diris la veron: Paŭlo Petroviĉ pli ol unu fojon helpis la fraton; pli ol unu fojon, vidante kiel li vane rompas al si la kapon, serĉante rimedon sin savi el embaraso, Paŭlo Petroviĉ malrapide proksimiĝis al la fenestro kaj, metinte la manojn en la poŝojn, murmuretis tra la dentoj: «Mais je puis vous donner de l’ argent»[24], kaj donis al li monon; sed ĉi tiun fojon li mem havis nenion, li do preferis foriri. La disputoj pri la administrado de la bieno ĉiam enuigis lin; cetere, al li ĉiam ŝajnis, ke Nikolao Petroviĉ malgraŭ tutaj siaj fervoro kaj diligenteco, alpaŝas al la afero ne de la ĝusta flanko; sed montri, en kio estas la eraro de Nikolao Petroviĉ, li ne povus. «Mia frato, ne estas sufiĉe praktika», diris li al si mem, «oni trompas lin.» Nikolao Petroviĉ, kontraŭe, havis altan opinion pri la praktikaj kapabloj de Paŭlo Petroviĉ kaj ĉiam petis de li konsilon. «Mi estas homo mola, malforta, la tutan vivon mi pasigis malproksime de la mondo», ofte diris li, «vi, kontraŭe, tiel multe vivis kun la homoj, vi bone konas ilin: vi havas aglan rigardon.» Paŭlo Petroviĉ, responde al tiaj vortoj, nur deturnis sin, sed li ne senigis la fraton de la iluzio.

Lasinte Nikolaon Petroviĉ en la kabineto, li iris en la koridoron, kiu apartigis la antaŭan parton de l’ domo de la posta, kaj atinginte malaltan pordon, haltis ŝanceliĝante, tordis la lipharojn kaj ekfrapis.

— Kiu estas tie? Eniru! — eksonis la voĉo de Féniĉka.

— Tio estas mi, — diris Paŭlo Petroviĉ kaj malfermis la pordon.

Féniĉka salte leviĝis de la seĝo, sur kiu ŝi sidis kun sia infano; ŝi transdonis ĝin sur la brakojn de knabino, kiu tuj elportis ĝin el la ĉambro, kaj rapide ordigis sian tukon.

— Pardonu, se mi malhelpis vin, — komencis Paŭlo Petroviĉ, ne rigardante ŝin, — mi volis nur peti vin … hodiaŭ, ŝajnas, oni sendas en la urbon … ordonu aĉeti por mi verdan teon.

— Verdan teon, — ripetis Féniĉka, — kiom da ĝi vi deziras?

— Duona funto sufiĉas. Sed mi vidas ĉe vi ĉi tie ŝanĝon, — aldonis li, ĵetante rapidan rigardon, kiu glitis ankaŭ sur la vizaĝo de Féniĉka. — Jen, la rulkurtenoj, — diris li, vidante; ke ŝi ne komprenas lin.

— Jes. Nikolao Petroviĉ donacis ilin al mi; sed jam longe ili estas ĉi tie.

— Jam longe mi ne estis ĉi vi. Nun vi havas ĉi tie belan loĝejon.

— Dank’ al la boneco de Nikolao Petroviĉ, — murmuretis Féniĉka.

— Vi loĝas ĉi tie pli komforte, ol en la flankdomo? — demandis Paŭlo Petroviĉ ĝentile, sed sen plej malgranda rideto.

— Kompreneble, pli komforte.

— Kiu estas nun en la ĉambroj, kiujn vi okupis?

— Nun tie estas la lavistinoj.

— A!

Paŭlo Petroviĉ eksilentis. «Nun li foriros», pensis Féniĉka; sed li ne foriris, kaj ŝi staris antaŭ li, kvazaŭ ŝtonigita, malforte movante la fingrojn.

— Kial vi ordonis elporti vian etulon? — ekparolis fine Paŭlo Petroviĉ. — Mi amas infanojn, montru ĝin al mi.

Féniĉka tuta ruĝiĝis pro konfuzo kaj ĝojo. Ŝi timis Paŭlon Petroviĉ: li preskaŭ neniam parolis kun ŝi.

— Dunjaŝa, — vokis ŝi, — alportu Mitjan[25], mi petas vin (Féniĉka al neniu en la domo diris «ci».) Ne, atendu; oni devas vesti lin.

Féniĉka sin direktis al la pordo.

— Ne grave, — diris Paŭlo Petroviĉ.

— Mi tuj, — respondis Féniĉka kaj rapide eliris.

Paŭlo Petroviĉ restis sola, kaj nun tre atente ĉirkaŭrigardis. La malgranda, malalta ĉambro, en kiu li estis, estis tre pura kaj agrabla. En ĝi odoris la planko, antaŭ nelonge kolorita, kamomilo kaj meliso. Apud la muro staris seĝoj kun dorsoj en formo de liroj; ili estis aĉetitaj de la mortinta generalo en Polujo, dum la militiro. En unu angulo staris malgranda lito sub kurteno muslina, flanke de kofro kun feraj strioj kaj kun ronda kovrilo. En la kontraŭa angulo brulis lampo antaŭ malhela bildo de Nikolao Miraklofaranto; eta porcelana ovo kun ruĝa rubando pendis ligita al la aŭreolo sur la brusto de la sanktulo. Sur la fenestraj platoj verde brilis vitraj vazoj kun konfitaĵoj, preparitaj en la pasinta jaro kaj zorge fermitaj; sur iliaj paperaj kovriloj Féniĉka propramane skribis per grandaj literoj: «grosoj.» Nikolao Petroviĉ tre amis tiun ĉi konfitaĵon. Sub la plafono, sur longa ŝnureto pendis kaĝo kun mallongvosta fringelo; ŝi senĉese pepis kaj saltis kaj la kaĝo senĉese balanciĝis kaj tremis: kanabaj grajnoj kun malforta bruo falis sur la plankon. Inter la du fenestroj super malgranda komodo pendis malbonaj fotografaj portretoj de Nikolao Petroviĉ en diversaj pozoj faritaj de trapasanta artisto; apude pendis malsukcesa fotografaĵo de Féniĉka mem: senokula vizaĝo nenature ridis en nigra kadro — nenion plu oni povis distingi. Super Féniĉka la generalo Jermolov, en ĉerkesa mantelo minace sulkigis la brovojn, rigardante la malproksimajn montojn de Kaŭkazo el sub silka ŝueto por pingloj, falanta sur lian frunton.

вернуться

[24]

France: sed mi povas doni al vi monon.

вернуться

[25]

Rusa karesformo de la virnomo «Dmitrij» (Demetrio; do, samkiel «Miĉjo»).