Выбрать главу

— Mi postulas doni akvon al mi, ĉar mi faros protokolon, kaj se mi mortos pro soifo, la respondeco ŝarĝos vin.

— La akcia societo, kiel patrolo submetas sin al la statuto de la armeo — respondis Vernin.

— Se mi ricevos tiun honormedalon, mi tutcerte lasos vin en la dezerto. Je mia honorvorto!

Kelkajn kilometrojn antaŭ Azumbar, li jam ĉiuminute diris al siaj kamarado, ke li estas sur la sojlo de la morto. Ili sciiĝis relative kun vireca rezigno la proksimiĝantan katastrofon kaj cigaredis.

Trans la dezerto jam videbliĝis la plilongaĵoj de la montaro Atlaso. Ĝi estis la lasta oazo en Saharo: Azumbar. Stacidomo, puto kaj kelkaj kabanaĉoj el argilo montris, ke tiu loko estas fervojnodo. La Sahara ferjo staris en ĉiu sesa semajno tutan duonhoron ĉi tie, sed neniu scias, kial? Zanzar, la berbera ribelulo, kiu ruze vendas siajn malbonkvalitajn razilklingojn kaj malmultekostajn cigaredingojn al la soldatoj de la proksimaj garnizonoj, nun li rikanis kun afabla vizaĝo al la alvenintoj.

— Mi havas bonegan viskion en mia duaro. Mi pensas, ke la eŭropaj soldatoj ŝatas ĝin.

— Ni aĉetos la viskion de vi, Zanzan — diris Vernin. — Ni bezonos ĝin, ĉar ni venis viziti Hopkins-on la Belan, se li ja estas ĉi tie.

— Hazarde li estas ĉi tie, sinjoro. La restoraciestro de la stacidomo revenos per la vespera trajno, kaj Hopkins volas bati lin.

Ili do aĉetis la viskion kaj vizitis la faman personon, nomatan Hopkins la Bela, en lia konstanta restadejo, inter du relparoj, en la societo de tre maljuna kapro.

Kial oni nomis Hopkins-on bela, neniu scias tion, Hopkins plie meritis ĉiun ajn epiteton. En la mezo de lia ovala, variolcikatra vizaĝo, lia plata, ruĝa nazo estis entute misforma. Li kunigis en si ĉiun karakterizaĵon de sovaĝulo, kiel eŭropano. Li vivis nomadan vivon, li faris interŝanĝan komercon, kaj fine li vere estis sovaĝa, ĉar se oni kolerigis lin, li batis senhezite, kaj se li batis, tio ĝenerale restis longtempe en ties postsignoj sur la korpo kaj animo de la insultita homo. Rilate lian profesion, oni opiniis pri li, ke li estas ekskluzive alkoholisto. Ankaŭ la alkoholaĵon li akiris pere de interŝanĝa komerco. Kie oni drinkis, tie Hopkins la Bela aperis, kaj interŝanĝe por la alkoholaĵo li batis neniun.

Hopkins la Bela estis preskaŭ du metrojn alta, tute maldika, larĝbuŝa, hel-blonda, simile al albino, palokula kaj ostoza homo. Lia ŝiriĝinta vetaĵo ne kontentigis eĉ la pretendon de birditimigilo. Momente li sidis inter la reloj kaj rigardis sian tute bonan ŝuon sur sia dekstra piedo. Lia alia piedo estis nuda, ĉar li lasis sian maldekstran ŝuon antaŭ du jaroj en la pitoreska Cape-Town ĉe unukrura hundkaptisto por unu litro da bonega arako. Nun li atendis pacience, sidante sur la relo por bati la restoraciestron, alvenontan per la vespera trajno, al kiu li vendis la militistan mapon de la ĝendarm-partolo, provizitan per celofanujo por unu paro da kokino. De tiam iu kokino mortis, kaj laŭ Hopkins la Bela la restoraciestro manĝigis la kortbirdon per ia speciala grajno, por ke ĝi aspektu vigla en la momento de la aĉet-vendo, same, kiel certaj ĉevaloj, kiujn oni stimulas per drogoj antaŭ la vetkurado. Tiam okazas tiel nomata apelacio sur la gazono, kaj la ĵurio nenigias la rezulton. Ĉar ankaŭ Hopkins la Bela preparis sin al sama apelacio kaj neniiogo, kaj tiucele li kunportis framon de viandomuelilo por speciale emfazi sian rajtan indignon.

Restos eterna enigmo, ke Vernin, kiu laŭdire estis pensiigita oficiro, kiel gajnis la koron de la sovaĝulo, kiu laŭ ĝenerala koncepto, en tiu simbola senco de la vorto tute ne ekzistis. Estas fakto, ke Hopkins la Bela ŝatis Vernin-on laŭ sia maniero.

— Alo, Hopkins! Ni aĉetis botelon da viskio. Vi povas trinki ĝin kun ni.

— Tio estos tre bona…

— Mi volas ekripozi ĉe vi — diris Vernin. — Ni povas temi ankaŭ pri negoĉo.

— Mi ne konas tiujn dubindajn homojn — li respondis kaj rigardis la soldatojn kun muta abomeno.

— Borck, la matroso, kuntiris siajn densajn, blankajn brovojn.

— Vi ne estas tre delikata homo — li diris kaj kraĉis longarke apud sia pipo. — Ankaŭ tio povas okazi, ke mi ekbatos vin, se vi daŭrigos tiel.

Hopkins la Bela turnis sin al Vernin.

— Tiu golil-mienulo povas veni al mi. Li aspektas sufiĉe honesta knabo.

— Se ĝi dependas nur de tiaĵo — diris Pugaĉev leĝere, la ekzekutisto, — vi povas ricevi kelkajn vangofrapojn ankaŭ de mi…

Vernin paŝis sur la viandomuelilo, kiun Hopkins la Bela uzis, kiel armilon, kaj li estus ĵetina ĝin al Pugaĉev, sed li staris inter ilin:

— Se vi estas stulta, Hopkins, kaj ne estas sufiĉe da garantiaĵo, ke tiuj homoj estas miaj amikoj, tiam mi fajfas pri vi, kaj ni lasos vin ĉi tie.

— Nu bone — diris la sovaĝulo pli milde, — nek vi devus estis tuj sur la sesa etaĝo. Mi ne ofendis viajn amikojn. Mi diris nur tion, ke ili ne plaĉas al mi. Mi estas nenies fianĉino, ke iu koleru pri mi. Ĉu ni iru en la duaklasan vagonon?

— Jes. Tiuj homoj konservos la sekreton. Mi garantios por ili.

— Kia idiotaĵo estas la duaklasa vagono? — demandis Dormand.

— La proprieta loĝejo de Hopkins — respondis Vernin enigme.

— Li estas idioto… — ekparolis Gottfreid Maria Puŝkin, kiu ĝis nun malsanetis silente ie en la fono.

— Tial ni bezonas la helpon de Hopkins la Bela — diris Vernin, — ĉar Puŝkin kaŝiĝos ĉe li, dum ni kaptos kelkajn rabistojn en la ĉirkaŭaĵo de In-Sallah. Tial ni devas aligi lin en nian akcian socion, kiel kontrolkomisiono.

— Vi faros tion per via parto, kion vi volas — diris Puŝkin. — Sed la altigo de la baza kapitalo ne eblas, ĉar ni malakceptas tion laŭ mia minioritata propono.

— Laŭ mi — diris Borc, la matroso, — ĉar Gottfried Maria Puŝkin estas la baza kapitalo, li devas almeti al nia okmilionoj da frankoj la koncernan parton de Hopkins. Miaj dumilionoj da frankoj tute ne estas ŝarĝeblaj.

Borck, la matroso estis tre nervoza. Ŝajnis, ke sur la maroj aŭ en la stratetaĉoj de la havenoj ĝis nun tre malofte okazis al li, ke li devis vagaĉi sen dumilionojn da frankoj.

Dume ili atingis la monton kaj iris sur vojeto, kiu serpentumis ne malproksime de la fervojo, en senlima foro, tra Atlaso. Ĉi tie jam kelkaj palmoj faris pli varia la pejzaĝon, kaj ankaŭ la relative larĝa, sezona rivero de la ravino Mellach torentis proksime de sur la monto, ondruliĝante de katarakto al katarakto kun laŭta bruego. Kiel la vojeto atingis la montofendon apud la grandarka fervoja ponto, Hopkins la Bela kaj Jozefin, la orgojla, altaĝa kapro malsupreniĝis en la valon inter densa vegetaĵo. La soldatoj sekvis ilin. Kiel ili penetris ĉiam pli profunden, pli kaj pli densa duonlumo ĉirkaŭis la malgrandan grupon, ĉar la abundkreska vegetaĵo tunelforme fermis la flankojn de la montofendo. Malsupre, ne malproksime de la fervoja ponto, ili ekvidis la proprietan loĝejon de Hopkins la Bela. Bonege! Prekaŭ glekom-simile ĉirkaŭvolvite per grimpoplantoj, staris vagono apogita al la muro de la montofendo. Grandega tabulo pendis sur ĝi:

K U P E O   P O R   V I R I N O J

M A R O K O — A Z U M B AR — B R I M I D A D

D U A K L A S A

— Ni alvenis — diris Vernin al siaj miregantaj kamaradoj, kun la superemo de iniciato.

Iu flanko de la kupeo iom rompiĝis pro ia grandega bato, sed cetere ĝi estis en sufiĉe bona stato. Hopkins la Bela loĝis ĉi tie, kaj nur tre malmulte da homoj konis tiun kaŝejon. La kunkreskinta, densa vegetaĵo kovris ĝin sur la supra rando de la montofendo, kaj neniam vagas vagabondo en ties profundo.