— Kie estas Dormand? — demandis Pugaĉev.
— Li tuj alvenos — respondis Vernin. — Ĝis tiam mi rakontos la planon al vi detale. Kiu opinias ĝin tro riska, tiu ankoraŭ povas retiriĝi.
— Idiotaĵo — diris Hopkins la Bela. — Ni ŝtelos divizian generalon kaj ĉiuspecajn dokumentojn. Nu kaj? Mi jam ŝtelis ankaŭ vagonon.
— Mi jam parolis kun Dormand, li entreprenas fari la plej danĝeran parton de la plano.
La araba kelnero metis vinon antaŭ ilin. Nenio okulfrapa estis en tio, ke ĝendarm-serĝento drinkas kun kelkaj legianoj.
— Ni do aŭdu la planon — ekparolis Borck kaj ekfumis pipon. — Sed mi diras antaŭe, ke mi ne cedos eĉ unu frankon el miaj dumilionoj.
— La generalo certe alvenos al la ĉefstabo kun la militistaj dokumentoj. Nur speciale, per tute aŭdaca artifiko eblas provi, ke ni ŝtelu la paperojn.
Vernin estis nekutime serioza, kaj ankaŭ la aliaj sentis, ke nun jam temas ne ludo infana…
— Hazarde, ke mi havas la bezonatan sperton al grandioza artifiko, ĉar la ruzaĵon, kiun ni uzos, mi konas ĝin el mia propra vivo — diris Vernin tre malgaje. — Tiam ni konatiĝis ankaŭ kun Hopkins la Bela. Oni tenis ĉiujn pasaĝerojn de la trajno en kaptiteco du tagojn. Oni pridemandis, traserĉis min, kaj Hopkins portis manĝaĵon, cigaredojn kaj ceteraĵojn al mi. Mi estis fianĉo… Mi staris antaŭ bonega, militista kariero. Mi vojaĝis antaŭ kolonelon Tison por akcepti lin, kiun mi devis atendi ĉe la stacidomo ĉi tie. La kolonelo travojaĝis al Maroko. Oni konfidis al mi gravan dokumenton pro transdoni ĝin al la kolonelo. Dumvoje oni narkotigis lin, kaj iu alia aperis en lia uniformo. Mi ne konis la kolonelon persone… Kaj mi transdonis la aktujon al spiono… Mi tute ne pensis kontroli lian legitimilon, ĉar elrapidis de ie homo en fervojista vestaĵo, en uniformo de staciestro, li longe premadis la manon de la spiono kaj parolis kelkajn vortojn kun li ridetante. Ĝi estis genie fia! Kun ŝajno de ĉi-tiea, oficiala persono deturni la eblon de suspekton. Poste evidentiĝis, ke ankaŭ la staciestro estis lia komplico. Oni eltrajnigis ĉiun en la sekva stacio. Mi estis veturigita tien per aŭto. La subkolonelo malaperis. Oni restigis la pasaĝerojn tie du tagojn. Oni traserĉis ĉiun kupeon, ĉiun poŝon, ĉiun pakaĵon. Sed la dokumento ne troviĝis.
— Oni ja ne povis kulpigi vin en tiu afero — diris Pugaĉev.
— Oni ne akuzis min per malfidelo, sed per la preterlaso de la devo. Ankaŭ tio eblas, ke oni estus absolvinta min… Sed okazis tiel, ke la verdikto dependis de ekspertizo de tre severa, puritana oficiro. Tiu severa homo diris, ke soldato ne rajtas erari.
— Tamen se la staciestro estis apud la trompisto — murmuris Borck, la matroso, — vi vere povis pensi, ke la kolonelo estas ĉi-tieulo.
— Mi defendis min tiel. Sed la oficiro diris, kies ekspertizo estis decida, se ni vidas arbokronojn ĉe la pozicioj de la malamiko, facile povas estis anstataŭ la trunkoj bateria pozicio, kamuflita. Do preterlasi singardemon pro evidenta ŝajno, ĝi nepre estas neplenumo de devo. Oni kondamnis min nur simbole, sed mi tuj estis pensiigita, kaj la belaj planoj pri la geedziĝo vaniĝis. Tiel mi lernis lertan artifikon. Ni devas kamufli trompiston, kiel baterion. Ni ne havas staciestron, sed taŭgos ankaŭ ĝendarmo…
— Ili ĉiuj rigardis al Hopkins la Bela… kaj silentis. Dika fumonubo leviĝis el la pipo de Borck, Hopkins la Bela verŝis la vinon, kaj en la malbonodora varmo, grase brilis la vaporo de la aero sur ilia vizaĝo.
Sed la idilio finiĝis en tiu momento, ĉar iu enpaŝis, kaj ili sentis tiel dum kelkaj sekundoj, ke la varmo degelis ilian cerbon. Bela, juna kapitano staris antaŭ ili.
Tiu kapitano estis Dormand, la fortepian-humuristo, kiu kunlaboris en malvarmakava-sanatorio, kiel muzikisto por amuzi la flegatojn dum kolaziono…
6
Divizia generalo Darincourt kaj lia filino, la feine bela, sed ĉiam malgaja Susanne, leviĝis instinkte, kiam la trajno skuiĝante, bruegante trarapidegis sur la kruciĝantaj relparoj unu post la alia. La generalo prenis sian aktujon.
— Eblas, ke de tiam oni jam kuratakis ankaŭ la oazon El-Golea.
— Kiel terure! Mi esperas, ke oni punis la kanajlojn.
— Ni ekscios tion de kapitano Percival, kiu atendos nin ĉe la stacidomo.
— Ĉu vi konas tiun kapitanon?
— Ne, sed mi jam aŭdis pri li… Li estas manova oficiro, servanta en Saharo… Rigardu! Li staras tie kaj paroladas kun la stacidoma ĝendarmo…
— La divizia generalo freŝmove saltis de sur la trajno, li helpis al Susanne. La kapitano frapetis la ŝultron de la ĝendarmo ridetante kaj rapidis anonciĝi…
— Kapitano Louis Percival, je la servo de via ekscelenco.
La divizia generalo premis lian manon.
— Mi venis akcepti vin per ĉaro, ekscelenco… Okazis terura friponaĵo, kiel vi jam certe informiĝis pri tio. La kanajloj, bedae
— Kio do estas, mon vieux?
— Mi veni por akcepti vin per aŭto, ekscelenco… Okazis teura friponaĵo, kiel vi jam certe informiĝis pri tio. La kanajloj, bedaŭrinde, fuĝis, sed eblas, ke ili militvagas en la ĉirkaŭaĵo. Estus plej saĝe, se via ekscelenco tranoktus en la fortikaĵo Abudil.
— Tre bone…
— Ankaŭ la serĝento venos kun ni. La vojo estas dudek kvin kilometrojn longa. Vespere ni estos tie. Mi akiris malpezan ĉaron kun bona ĉevalo.
— Ek do!
La ĉevalo de la kabrioleto trotis gaje en la dezerto. La ĝendarmo galopis malantaŭ ĝi sur kamelo. La divizia generalo ĉirkaŭrigardis ĝue en la malnova, bona Saharo, kiu estas tiel granda timigilo por tiu, kiu ne ŝatis ĝin, kaj tio apartenas tiel fortela al la maljuna, kolonia soldato.
Ili veturis proksimume unu kaj duon horon, kiam la ĝendarmo subite ekkriis laŭte.
— Hej! Haltu!.. La radu tuj elfalos!
Iu spoko vere turniĝis tre loze, kiam ili rigardis ĝin, evidentiĝis, ke kelkaj najloj mankas el la akso. Tiuj najloj troviĝis en la poŝo de Hopkins, kiu surprenis la uniformon de la ĝendarmo.
— Ni povas fari nenion alian — diris la kapitano, — ni devas ekbivaki, ĝis la serĝento reiros en El-Golea-on por akiri alian ĉaron.
— Tre boen! — ĝojadis Susanne. — Almenaŭ mi povos rakonti, ke mi bivakis en Saharo.
— La rabistoj ne kuraĝas veni en ĉi tien. Ĝi estus tro granda risko por ili.
La simpatia, ĝentila kapitano amuzis Susanne-on unuarange.
Poste ili kuiris kafon kaj trinkis konjakon al ĝi, la divizia generalo eĉ kantis, kaj la kapitano bedaŭris, ke li ne povas fortepiani al ĝi. Poste vesperiĝis iom post iom, sed la serĝento ne venis…
Dume Susanne endormiĝis, kaj ankaŭ la divizia generalo ekdormetis. Kiam ili vekiĝis, la kapitano malaperis…
Kaj ankaŭ la aktujo estis for!
La akcia societo rapidis al Aumbar en la aŭrora dezerto. Ili estis en morte laca stato. Polvokovritaj, langvoraj en ĉifona vestaĵo…
— Nun kion fari? — demandis Borck.
— Ni iros al Gottfried Maria Puŝkin, transdonante la aktujon al li, poste ni batos lin ĝissange, por ke li portu la aktujon al la divizia generalo en sufiĉe ŝirits stato. Ĝi estas bona, ĉu ne?
— Ĉu ĝi estas bona, aŭ ne — diris Hopkins la Bela, — tiu ulaĉo meritas kelkajn vangofrapojn. Vi povas konfidi al mi tiun parton de la afero trankvilanime.
— Kie estas Vernin kaj Dormand kun la aktujo? — demandis Borck.
— Ili venas malantaŭ ni. Alo!.. Alo!
Maldensaj herboj malgajis ĉe la rando de la dezerto, kaj prujno blankis sur tiuj en la aŭrora malvarmiĝo.
— Alo… — kriis nun inerta voĉo, kaj Dromand alvenis malrapide, amblante en la polvo ĝisgenua. — Kie estas Vernin?
— Li restis kun vi malantaŭ ni.
— Damne
La suno jam leviĝis. Ĝiaj friskaj radioj etendiĝis sur la flavaj sablodunoj per viol- kaj purpurkoloraj rebriloj. La matena aerblovo kirlis travideblajn sablofunelojn rapide turbulantajn al la horizonto.