Kie estas Venin?… Ili serĉis liajn spurojn. Malproksime, ĉirkaŭ en du hora distanco, fine ili trovis postsignon de solaj soldatŝuoj. Ili povis konstati eĉ tion, ke li sidis sur kamelo kaj forgalopis al oriento. Nur Vernin povis esti tiu! Iu atendis lin kun kamelo ĉi-loke.
— Sinjoroj! — diris Pugaĉev, kaj li staris en la aŭroro tiel, en severa, decidiĝinta pozo, kiel ĉefprokuroro, kiu ordonas la alkondukon de la deliktulo. — Sinjoroj! Nun mi konstatas, ke Vernin, kiu rakontis al ni sian kortuŝan historion hodiaŭ vespere, li estas fiulo, ĉar sendubas, ke li prirabis nin!
— Tiaĵo ankoraŭ nenian okazis al mi — murmuris Hopkins la Bela. Borck, la matroso, maĉis sian pipon nervoze kaj ĉirkaŭrigardis senkonsile. Dormand diris nenion. Sola li havis striktan ramikan ilaton kun Vernin. Certe lin doloris la afero pleje.
— Bedaŭrinde — rimarkis la fortepianisto, — neniu ricevos honormedalon pro tiu ŝtelo.
— Mi rifuzas vian frivolon — kriis Pugaĉev nervoze, — ĝi estas makabra humuro. Mi petas vin! Nun ni devas esti solidaraj, kaj decidi ion…
— Vidu, sinjoro hundkaptisto — interrompis Hopkins la Bela, — ne oratoru kontante, ĉar mi batos vin je la kapo forte.
Ili ekiris tre malgaje por reveni en la fortikaĵon Lafayette post la ĉiumaniere malfeliĉa entrepreno. Sed unue ili devas informi Puŝkin-on taktoplene.
— Kompatindulo… — diris Pugaĉev, — eblas, ke apopleksio trafos lin.
— Mi esperas jam nek tion… — murmuris Borck, kaj ili ambladis malgaje en la dezerto, kiel kvar-membra venkita armeo…
7
Aŭroris. Du pasaĝeroj revenis al la stacidomo de El-Golea. Anstataŭ la kavaliraspekta, grandega, gaja, divizia generalo revenis anime rompita, maljuna soldato, apogate de sia filino.
— Ĉu vi pensas, ke oni atribuas tiel grandan gravecon al la afero? — demandis Susanne, sen ĉiu konvinkiĝo, ĉar ŝi sciis bone, ke la aktujo enhavis tre konfidencajn, militistajn sekretojn.
— En ĝi estis la kopioj de la planoj de la komenciĝonta ofensivo — respondis la divizia generalo per senkolora voĉo. La staciestro estis je ilia dispono komplezeme. Li notis la telegramon: „Pseŭdovestita kapitano kaj lia komplico, kiu maskis sin ĝendarm-serĝento, forrabis la aktujon de divizia generalo Darincourt, en ĝi kun tre gravaj militistaj dokumentoj.”
La fervojisto rapidis tuj al la telegrafo.
Patro kaj filino sidis unu kontraŭ la alia en la ĉambro de la polvo-odora gastejo kun kolorperdiĝintaj brikoj. Susanne ne trovis konsolajn vortojn.
— Ne vi estas la kulpa… Ĝi estis tiel erariga… — ŝi diris sen konvinkiĝo.
— Jes, jes… Nun… tamen mi skribos. Vi ekripozu dume.
Li metis paperon sub sin kaj elprenis sian fontoplumon.
— Kion vi skribas?
— Mian demision.
— Ĉu nun… tuj?
— Jes. Nun. Tuj.
Susanne ne respondis. Ŝi sidis malesperiĝinte kaj rigardis sian kurbadorsan, blankharan, patron, kiu egalritme skribis la literoj, profunde klinate sian altan frunton super la papero, kaj…
Kaj iu frapetis sur la pordo. Antaŭ ol kiu ajn el ili povintus respondi, ĉifone vestita legiano paŝis en la ĉambron.
— Andre Vernin, la senranga soldato n-ro naŭ de la plotono n-ro dudek de la kompanio la unua anonciĝas, mon général!
Regis tia silento, kaj ili rigardis tel al tiu morna, trolaciĝinta, tute polvokovrita soldato, kvazaŭ fantomo estus enpaŝinta. La knabino diris kun senvoĉa buŝmovo: Andre…
— Vi… — diris la divizia generalo kaj leviĝis pezmove, poste apiginte sin sur siajn pugnojn, li kliniĝis antaŭen super la tablo kun rigida, esplora rigardo — vi estas tiu… Andre…
Atako de raŭkiĝo forglutis tion, kion li ankoraŭ volis diri.
— Mi estas tiu, mon général.
— Kion vi deziras?
— Mi aŭdis la informon, ke iu ŝtelis ankaŭ vian aktujon en tiu ĉi stacidomo, sinjoro divizia generalo.
— Oni erarigis min…
— Eminenta oficiro diris el la juĝista seĝo: soldato ne rajtas erari!
— Mi diris tion — respondis la divizia generalo pale, sed rezolute.
— Mi perdis mian fianĉinon, vian filinon, kaj mi perdis la kvaston… Pro tiu frazo.
— Mi absolvos nek min mem!
La ĉifone vestita soldato, griza de la polvo faris unu paŝon enen.
— Se la eraro okazintus al mi, kiel divizia generalo, eble mia pensiigo estintus malpli granda katastrofo.
— Kial vi venis ĉi tien?
— La telegrafo diskonigis la novaĵon ĉien… Mi bivakis proksime al la urbo, kaj mi rapidis ĉi tien por rigardi en la okulojn de sinjoro divizia generalo. Por ke mi demandu plej humile: kiel ĝi povis okazi?
— Min… erarigis homo en uniformo de kapitano, kaj erarigis min, ke li paroladis kun ĝendarm-serĝento… Ĝi faris tiom verŝajna…
— Ekscelenco! Se soldato vidas arbokronojn en la malproksimo, pensu pri tio, ke ĝi povas esti bateria pozicio, kamuflite.
La divizia generlo aŭskutis siajn vortojn senmove! Poste li paŝis al Vernin.
— Aŭskultu min, senrangulo! Konsiderante la cirkonstancojn, mi ne respondigas vin pro via konduto. Eĉ. Mi volas respondi! Ĉu vi pensas, ke eksigita divizia generalo tiras konsekvencon pli facile, ol emeretigita ĉefleŭtenanto. Vi eraras! La pli alta rango signifas pli grandan respondecon. Jen ĝi estas mia opinio!
Li gluis la koverton kaj adresis ĝin.
— Senrangulo! Tuj alpoŝtigu tiun leteron. En ĝi mi demisias mian rangon kaj rekonas la preterlason de deviga antaŭgardemo. Vi povas foriri! Ŝanĝo de l’ front!
— Sinjoro divizia generalo! Mi rifuzas obei!
— Kiel?… — demandis Darincorut konsternite kaj retropaŝis.
— Mi ne kunportas la leteron. Neniu scias pri la malapero de la aktujo. Eble ĝi estos trovita!
— Malfrue! La staciestro telegrafis ĉien.
— Li ne povis fari tion, ĉar mi tratranĉis la telegraf-kablon!
— Ĉu vi scias, ke Saharo estas milita kampo?! Ĉu vi estas klarvida pri tio, ke la difekto de la telegrafo apartenas al la krizostata juĝejo?
Susanne staris inter ilin pala, kiel la muro.
— Andre… mi ne volas, ke vin pro mia patro… — Ŝi senspiriĝis kaj etendis siajn fingrojn al sia hararo kun malesperiĝinta movo. Ŝajnis por momento, ke ŝi freneziĝis. Poste ŝi diris eksplode. — Hontu… Vi venis ĉi tien por triumfi! Vi venis ĉi tien por moki! Mi amis vin ĝis nun, kaj mi ne rigardis sur alian viron…
— Susanne, mi ordonas — diris la divizia generalo kategorie, sed la kanbino interrompis lin.
— Mi ne estas soldato! Mi ne devas plenumi vian ordonon!.. Mi eldiras: Andre Vernin! Hontu, mi malamas kaj malestimas vin…
Vernin apogis sin kubute al la pordofosto kaj aŭskultis la knabinon kun ŝajna indiferenteco.
— Sinjoro divizia generalo — li diris fine mallaŭte, — antaŭ ol mi tranĉis la telegram-kablon, pro kio vi povas mortpafigi min provizore, neniu scias oficiale la malaperon de la aktujo, kaj ĝis tiam vi ne devas prezenti vian demision….
— Sufiĉe! Ĉu hodiaŭ aŭ morgaŭ oni ekscios, la aktujo malaperis.
— La aktujo… jen estas! Sinjoro divizia generalo… Mi petas pardonon. Vi venkis…
Elpreninte la aktujon el sub sia kamizolo, li demetis ĝin sur la tablon, kaj dum Susanne kaj ŝia patro kunrigardis konsternite, li mansalutis kaj foriris rapide…
La divizia generalo malfermis ĝin lante kaj elprenis la dokumentojn. Poste li rigardis al Susanne enpensiĝinte. La frunto de la knabino klakis sur la tablo kaj ploris amare. Kelkaj, profundaj sulkoj konvulsiis sur la vizaĝo de la blankhara soldato kaj karesis la hararon de Susanne tenere…