Выбрать главу

La membroj de la akcia societo adiaŭis kortuŝite Puŝkin-on, escepte Vernin-on, kiu forlasis la fortikaĵon pli frue por anonciĝi je aktiva servo, kiel ĉefleŭtenanto kaj kiel fianĉo.

Puŝkin rigardadis sian honormedalon fiere kaj diris al siaj amikoj instrue:

— Vidu, oni povas atingi sian celon ĉie per ambicio kaj diligentemo.

— Kial vi fanfaronas? — admonis lin Dormand. — Ĉiu ricevis la honormedalon ĉi tie, ne nur vi!

— Alia honormedalo estas tiu, kiun oni ricevas individue, ol la viaj, kiujn sendis la altestimata ĉefstabo pakite en teksaĵo — li respondis kun malestimo. — Kion kutimas diri la sinjoro majoro? „La individua plenumaĵo estas la vera!” Vidu… vi!.. Tamen nia mono jam estas en bona loko, mi volonte donos ĝin al vi, ĉar vi estas tute bonaj soldatoj…

— El mia parto — diris Borck, la matroso, — kiu estas dumilionoj da frankoj precize, donu kvardek mil frankojn al la Ŝipasocio Merkur, sed nur tiam, se ili nuligos la denuncon.

La skribisto transdonis la eksiĝan soldon al sinjoro Puŝkin, kaj la soldatoj inundis en la kantinon por trinki ruĝan vinon.

— Dio benu vin. Nun vi fariĝis milionuloj. Vi povintus atingi ne multe sen mi.

Poste oni malfermis la pordegon de la fortikaĵo, sed antaŭ ol la honeste eksiĝinta legiano estus elpaŝinta tra ĝi porĉiam, serĝento Gouron ankoraŭfoje alkriis lin severe:

— Senrangulo! Oni kutimas saluti en la armeo!

— Humile via — diris Puŝkin kaj eklevis sian ĉapon ĝentile.