Surprize kaptite de la neatendita decido, Jeziel estis kondukita al la punŝtipo fronte al sia korpremata patro. Apud li ekstaris la kamarado de Pescenio, kiu lin sen- kompate ligis al la bronzaj ringoj, kaj la unuaj skurĝo- frapoj eklekis lian dorson, kruelaj, egaldaŭraj.
Unu... du... tri...
Joĥedeb vidigis profundan malfortiĝon, lia brusto dolore leviĝadis kaj malleviĝadis, dum lia filo laŭŝajne elportis la torturon kun heroa kaj noble serena teniĝo; ili ambaŭ havis okulojn fiksitajn sur Abigail, kiu ilin ri- gardadis treege pala, travidigante tra la varmaj larmoj, kiujn ŝi verŝis, la turmentiĝon de sia amanta spirito.
Kiam la terura puno estis jam preskaŭ duone plen- umita, jen kuriero envenis kaj, laŭte kaj solene, anoncis al la delegito:
Plej nobla moŝto, senditoj el via domo sciigis, ke la servanto Rufilio ĵus mortis.
La kruela patricio kunŝovis la brovojn, kiel li kutime faris en la momentoj de kolereksplodo. Revenĝaj sentoj ekmontriĝis sur lia vizaĝo, kiun la maliceco de la incit- ita egoismo sulkis per neforviŝeblaj faltoj.
Li estis la plej bona el miaj servantoj - li ek- kriis. - Tiuj malbenindaj judoj tre kare pagos por tia ofendo. Filokrio, kalkulo al tiu dudek batojn plie kaj tuj poste konduku lin en la karceron, el kiu li iru en la galerojn.
Inter la kompatindaj viktimoj kaj la afliktita jun- ulino interŝanĝiĝis rigardo de neesprimebla signifo; tiu kaptiteco estis samvalora kiel ruiniĝo kaj morto. Kiam ili ankoraŭ ne rekonsciiĝis de la kruela surprizo, jen la neelpetebla juĝisto daŭrigis:
Rilate vin, Pescenio, reprenu vian taskon. Tiu maljunulo, krima kaj senskrupula, pagos por la morto de mia fidela servanto. Skurĝu liajn manojn kaj piedojn tiel longe, ĝis li ne kapablos plu iradi kaj fari malbonon.
Ĉe tiu maljusta verdikto Abigail falis genue kaj var- me ekpreĝis. El la brusto de ŝia frato sonis profundaj ĝemoj, kaj siajn okulojn li sentis nebulitaj de doloraj larmoj, prezentante al si la nepran malfeliĉon de sia fratineto, dum lia patro, timante la ekstreman momenton, maltrankvile serĉadis ilian rigardon.
La skurĝobatoj daŭris plu senĉese, sed ĉe unu el ili Pescenio ne sukcesis teni la ekvilibron: la akra bronza pinto de la skurĝo funde vundis la gorĝon de la kompat- inda izraelido kaj la sango torente ekŝprucis. La junuloj ekkomprenis la seriozecon de la situacio kaj afliktite ri- gardis unu la duan. Per altege fervoraj preĝoj Abigail sin turnis al Dio, al tiu mildkora, amanta Dio, kiun ŝia patrino instruis al ŝi adori. Filokrio estis fininta sian taskon. La frunto de Jeziel pene leviĝis, montrante glu- ecan ŝviton, ruĝigitan de sango. Liaj okuloj fiksiĝis sur lia tre amata fratino, sed laŭ sia aspekto li travidigis grandegan malvigliĝon, kiu neniigis liajn lastajn fortojn. Nekapabla difini siajn proprajn pensojn, Abigail dividis sian angoran atenton inter la patro kaj la frato, sed post nelonge, pro la senĉesa fluegado de la sango, la blank- hara kapo de Joĥedeb ekpendis por ĉiam. La sango abun- de malsekigis liajn vestojn kaj pastece amasiĝis sur liaj piedoj. Sub la kruela rigardo de la delegito neniu ku- raĝis diri eĉ unu vorton. Nur la skurĝo, tranĉante la pezan aeron de la ĉambro, rompis la silenton per stranga siblado. Ĉe unu momento oni rimardis, ke la brusto de la viktimo ankoraŭ eliĝas malklaraj vortoj, el kiuj elstaris la karesaj esprimoj:
Miaj infanoj, miaj karaj infanoj!
La junulino eble ne povis kompreni, ke venis la de- cida momento, sed Jeziel, malgraŭ la terura sufero de tiu horo, ĉion komprenis kaj per grandega peno ekkriis al sia fratino:
Abigail, paĉjo mortas; havu kuraĝon, fidu... Mi ne povas akompani vin en la preĝado... sed faru por ni ĉiuj... la preĝon de la afliktitoj...
Montrante enviindan fidon en tiaj doloraj cirkons- tancoj, la junulino surgenue longe rigardis la maljunan patron, kies brusto jam ne moviĝadis; poste, levante la okulojn al la ĉielo, ŝi ekkantis per voĉo tremanta, sed harmonia kaj klara:
"Di', hoPatro de l'plorantoj De l' malĝojaj, sklavigitaj, Fortikaĵo de l' venkitaj, Konsol' de ĉia sufer', Kvankam en erar' ni ploras, Kaj de l'peko nutrasflamon, Ni petegas Vian amon El ĉi ekzil' sur la Ter'.
En l' afliktoj de la vojo, En la nokto plej malhela, Via riĉa fonto bela Fluigas bonon sen fin'; L' eterna lumo Vi estas De l' ĝoj' kaj paco sur Tero, Nia pordo de l' espero, Kie Vi akceptas nin."
Ŝia voĉo plenigis la ĉambron per nepriskribeblaj so- noroj. La kanto similis pli ĝuste ian dolortriladon de najtingalo, kiu, vundite, kantus ĉe iu mateniĝo en prin- tempo. Tiel granda, tiel sincera montriĝis ŝia fido al la Ĉiopova, ke ŝia teniĝo estis tiu de amanta kaj obeanta filino, komunikiĝanta kun sia silenta kaj nevidebla patro. La ploro malhelpis ŝian tremantan voĉon, sed ŝi brave ripetadis la preĝon, kiun ŝi lernis en sia hejmo, kun la plej bela esprimo de fido al la Plejaltulo.
Peza emocio posedis ĉiujn. Kiel agi kun knabino, prikantanta la torturon de siaj amatoj kaj la kruelecon de iliaj ekzekutistoj? Ĉeestantaj soldatoj kaj gardistoj apenaŭ kaŝis sian emocion. La kvestoro mem estis kva- zaŭ paralizita, kvazaŭ en ĝenanta situacio. Abigail, al kiu estis nekonata la maliceco de la homoj, petegante la helpon de la Ĉiopova, ne sciis, ke ŝia kanto nenion utilas al la savo de ŝiaj karuloj sed vekos kompaton por sia senkulpeco, tiel havigante al ŝi la liberecon.
Rericevinte fortojn kaj rimarkinte, ke tiu sceno vund- is ĉies sentemon, Licinio klopodis por ne perdi la mal- decon de sia spirito kaj per ordona tono rekomendis al unu el siaj malnovaj servantoj:
Justeno, forkonduku tiun virinon sur la straton kaj liberigu ŝin, sed ŝi plu ne kantu, eĉ ne unu noton!
Ĉe ĉi tiu tondra ordono Abigail ne finis sian preĝon kaj tuj silentiĝis, kvazaŭ obeinte strangan stakaton.
Ŝi direktis al la sangokovrita kadavro de sia patro neforgeseblan rigardon kaj, tuj ekrigardante sian vund- itan kaj mankatenitan fraton, kun kiu ŝi interŝanĝis la plej profundajn impresojn per la lingvo de la dolorantaj kaj maltrankvilaj okuloj, sentis, ke ŝin ektuŝas la kala mano de maljuna soldato, kiu krudete diris al ŝi:
Akompanu min!
Ŝi ektremis, sed, direktinte al Jeziel la lastan kaj signifoplenan rigardon, sen kontraŭstaro sekvis la sub- ulon de Minucio. Trairinte kune kun ŝi sennombrajn malseketajn kaj mallumajn koridorojn, Justeno, senteble ŝanĝante la tonon de la voĉo, komprenigis al ŝi senfinan simpation por ŝia preskaŭ infana figuro, kortuŝite mur- murante ĉe ŝia orelo:
Mia infano, ankaŭ mi estas patro kaj mi kom- prenas vian turmentiĝon. Se vi volas elaŭdi amikon, aŭs- kultu mian konsilon. Plej rapide forkuru el Korinto. Profitu de ĉi tiu momento de kortuŝiteco de viaj turmentant- oj kaj ne revenu ĉi tien.
Abigail rekuraĝiĝis ĉe tiu neatendita simpatio kaj treege konfuzita demandis:
Kaj mia patro?
Via patro ekripozis por ĉiam - respondis la nobla soldato.
La larmoj de la junulino ekfluis pli abunde el ŝiaj malgajaj okuloj; tamen, dezirante defendi sin kontraŭ ia soluleco, ŝi ankoraŭ demandis:
Sed... kaj mia frato?
Neniu revenas el la galeroj - respondis Justeno kun signifoplena rigardo.
Abigail almetis la malgrandajn manojn al la brusto, dezirante sufoki sian propran doloron. La hokoj de mal- nova pordo malrapide ekknaris kaj ŝia neatendita pro- tektanto ekkriis, montrante al la multemova strato:
Iru en paco kaj la dioj vin protektu.
La kompatinda knabino baldaŭ eksentis la solulecon inter la vicoj da homoj, kiuj rapidece trairadis la strat- on. Kutima al la familiaj karesoj, en la hejmo, kie la patra lingvo anstataŭis la lingvon de la stratoj, ŝi sentis sin ia fremdulino meze inter tiom da homoj malkvietaj, okupitaj de materiaj interesoj kaj zorgoj. Neniu rimark- is ŝiajn larmojn, nenia amika voĉo penis ekscii ŝiajn do- lorojn.
Ŝi troviĝis tute sola! Ŝia patrino antaŭ kelke da jaroj estis vokita de Dio; ŝia patro ĵus mortis, malnoble murdita; ŝia frato, arestita kaj sklavigita, sen ia espero pri saviĝo. Malgraŭ la tagmeza suno ŝi havis senton de frosto. Ĉu reveni al la hejma nesto? Sed por kio, se ili estis el tie elpelitaj? Al kiu konfidi sian grandegan mal- feliĉon? Ŝi ekpensis pri malnova amikino de ŝia familio, kaj iris al ŝi. La vidvino Sostenia, kore sin doninta al ŝia patrino, akceptis ŝin kun la afabla rideto de sia bon- anima maljuneco.