En larmoj la malfeliĉa rakontis al ŝi ĉion okazintan. La respektinda maljunulino, karesante ŝiajn buklajn har- ojn, diris emociita:
Dum la antaŭaj persekutoj niaj suferoj estis tiaj
samaj.
Kaj komprenigante, ke ŝi ne deziras revivigi malnov- ajn dolorajn okazaĵojn, Sostenia aldonis:
Estas necesa la plej granda braveco en tiaj prem- antaj situacioj, kiel ĉi tiu. Ne estas facile altigi la koron el inter tiom da teruraj ruinaĵoj, sed estas necese fidi Dion en la plej amaraj momentoj. Kion vi intencas fari nun, kiam ĉiuj rimedoj malaperis? De mia flanko mi nenion povas al vi oferi krom amika koro, ĉar mi ĉi tie loĝas almoze, ĉe malriĉa familio, kiu karite donis al mi rifuĝon post la lasta tempesto de nia vivo.
Sostenia - diris sopire Abigail -, miaj gepatroj preparis min por ekzistado de brava propra penado. Mi nun pensas iri al la delegito kaj peti lin pri ia anguleto en nia bieno, por tie vivi honestan vivon, esperante re- havigi ĉe mi Jezielon. Kiel ĝi ŝajnas al vi?
Rimarkinte la sendecidecon de la respektinda amik- ino, ŝi dauzrigis:
Ĉu mi scias, eble la kvestoro Licinio kompatos mian sorton. Mia decido eble kortuŝos lin; mi revenos en la hejmon kaj prenos vin kun mi: vi estus ia dua patr- ino por la restantaj tagoj de mia vivo.
Sostenia premis ŝin al sia brusto kaj emfaze diris kun malsekaj okuloj:
Mia kara, vi estas anĝelo, sed la mondo estas ankoraŭ havo de la malbonuloj. Mi vivus kune kun vi eterne, mia bona Abigail; sed vi ja ne konas la delegiton kaj lian klikon. Aŭdu, infano! Estas necese, ke vi for- kuru el Korinto, por ke vin ne trafu pli akraj humiligoj.
La junulino senkuraĝe sopirĝemis kaj post longa paŭzo diris:
Mi akceptas viajn konsilojn, sed antaŭ ĉiu paŝo mi bezonas reveni hejmen.
Por kio? - mire demandis la amikino. - Vi nepre devas foriri de ĉi tie kiel eble plej baldaŭ. Ne re- venu hejmen. En ĉi tiu momento via domo eble estas okupita de senskrupulaj viroj, kiuj vin ne respektus. Kon- venas al vi sintenado de sincera morala forteco, ĉar ni vivas en tempo, en kiu ni devas evitigi al ni pereon, kiel okazis al Lot kaj liaj familianoj, riskante esti ŝanĝitaj en senutilan statuon, se ni rigardos posten.
La fratino de Jeziel sorbadis ŝiajn vortojn kun do- lora miro, ĉe la neatenditeco de la situacio.
Post momento Sostenia metis la manon al la frunto, kvazaŭ venis en ŝian kapon iu oportunokaza ideo, kaj entuziasme diris:
Ĉu vi memoras Zeĥarjan, filon de Hanan?
Tiu amiko ĉe la vojo al Kenkrea?
Ĝuste tiu. Mi eksciis, ke li kune kun sia edzino, sin preparas por definitive forlasi Akajon, ĉar ilia solin- fano antaŭ kelke da tagoj estis mortigita de fiaj romanoj.
Animita de varma espero, ŝi vivece finis:
Kuru al la domo de Zeĥarja! Se vi lin ankoraŭ trovos, parolu al li en mia nomo. Petu de li rifuĝon. Rut havas malavaran koron kaj sendube etendos al vi siajn fratajn manojn; mi estas certa, ke ŝi akceptos vin kun patrina amo!
Abigail ĉion ĉi aŭdadis kvazaŭ indiferenta pri sia propra sorto, sed Sostenia igis ŝin konsideri la neceson de tiu rimedo, kaj post kelkaj minutoj da reciproka kon- solado, la junulino, sub la rostanta sunvarmego de la unuaj posttagmezaj horoj, ekiris al Kenkrea, farante la impreson de ia aŭtomato, vaganta tra la vojo, kiu forte svarmis per pluraj veturiloj kaj sennombraj piedirantoj. La haveno de Kenkrea situis en kelka distanco de la centro de Korinto. En tia situacio, ke ĝi servis al la komunikiĝoj kun la Oriento, ĝiaj multehomaj kvartaloj estis plenaj de izraelidaj familioj, de longe loĝantaj en la regionoj de Akajo aŭ transire al la ĉefurbo de la Im- perio kaj ĉirkaŭaĵoj. La fratino de Jeziel venis al la domo de Zeĥarja en terure deprimita stato. Kune kun la maldormo en la lasta nokto kaj la afliktiĝoj de tiu tago, peza fizika laceco pliigis ŝian senkuraĝecon. Mal- firme paŝante, rememorante sian patron mortintan kaj sian fraton malliberigitan, ŝi ne atentis sin mem, en la kaduka stato de sia malsana, sennutra organismo. Nur veninte antaŭ la loĝejon de sia amiko, ŝi konstatis, ke febro ekkonsumas ŝian internaĵon, devigante ŝin pensi pri siaj doloraj bezonoj.
Kurinte al ŝia voko, Zeĥarja kaj Rut, lia edzino, mire kaj afliktite ŝin renkontis.
Abigail!
La krio de ambaŭ elmontris grandan surpriziĝon, ĉe la aspekto de la junulino kun diskombitaj haroj, ruĝega vizaĝo, enfalintaj okuloj kaj neordigitaj vestoj.
Afekciite de malvigleco kaj febro, la filino de Joĥedeb sin ĵetis al la piedoj de la geedza paro, ekkriante per korŝiranta tono:
Miaj amikoj, kompatu mian malfeliĉon! Mia bon- kora Sostenia sugestis al mi vian karesemon en la dolora momento kiun mi travivas. Mi kiu estis jam perdinta mian patrinon, hodiaŭ perdis mian patron, murditan, kaj mian fraton Jeziel, senrevene sklavigitan. Se estas vero, ke vi estas forlasontaj Korinton, pro karitato prenu min kun vi!
Abigail nun afliktite brakumis Ruton, dum la amik- ino ŝin karesis en larmoj.
Plorĝemante, la junulino rakontis la hieraŭajn fak- tojn kaj la malĝojajn epizodojn de tiu tago.
Zeĥaija, kies patra koro ĵus suferis teruran baton, ŝin ame ĉirkaŭbrakis kaj ŝin emociite subtenis, serveme dirante:
- En la daŭro de unu semajno mi reiros Palestinon. Mi ankoraŭ ne scias la ĝustan lokon, kie ni konstante loĝos, sed ni, kiuj perdis la karan filon, havos en vi am- atan filinon. Estu trankvila! Vi ja iros kun ni, vi estos nia filino por ĉiam.
Nekapabla vortigi sian ĝojan dankon, turmentata de alta febro, la junulino plorante genuiĝis, penante elmon- tri sian koran, sinceran dankon. Rut ŝin ame prenis en la brakojn kaj, kvazaŭ sindona patrina anĝelo, kondukis ŝin sur molan liton, kie Abigail, flegata de la du noblaj amikoj, deliris tri tagojn, inter vivo kaj morto.
III
En Jerusalem
Longe kaj dolorplene rigardinte la kadavron de sia patro, la hebrea junulo per maltrankvila rigardo sekvis sian fratinon ĝis la pordo al unu el la vastaj koridoroj de la tribunalo. Li neniam antaŭe spertis tian profund- an emocion. Al lia turmentata cerbo alsvarmis la patr- inaj konsiloj, ke la homo devas ami super ĉio Dion. Li ankoraŭ neniam konis larmojn tiel amarajn, kiel tiuj, torente fluantaj el lia disŝirita koro. Kiel li rericevu ku- raĝon kaj reorganizu la vojon? Li subite ekdeziris rompi la mankatenojn, alproksimiĝi al sia senviva patro, karesi liajn blankajn harojn kaj samtempe malfermi ĉiujn pord- ojn, kuri post Abigail, preni ŝin en siajn brakojn, ke ili neniam disiĝu sur la vojoj de la vivo. Li vane tordiĝadis ĉe la torturŝtipo, ĉar, kiel sekvo de tiaj penoj, nur la sango pli forte elfluadis el la oscedantaj vundoj. Doloraj singultoj skuadis lian bruston, ĉe kiu la tuniko fariĝis ruĝaj ĉifonaĵoj. Absorbite de siaj propraj pensoj, li fine estis kondukita en malsekan ĉelon, kie li dum tridek tagoj tenadis sian menson en profunda meditado.
Post unu monato la vundoj estis cikatriĝintaj kaj unu el la subuloj de Licinio opiniis, ke venis la momento por konduki lin al unu el la komercaj galeroj, kie trov- iĝis la kvestoro, tie interesita pri profitigaj aferoj.
La hebrea junulo estis perdinta la rozokoloran freŝ- econ de la vangoj kaj la naivan tonon de la milda kaj gaja mieno. La kruda sperto havigis al li fizionomion doloraspektan kaj ombran. En lia mieno vagis nedifin- ebla malĝojo kaj sur la frunto jam ekaperis trofruaj falt- oj, signantaj antaŭtempan maljunecon; sed en la okuloj tiu sama sereneco, kiun donas profunda fido al Dio. Kiel aliaj idoj de lia raso, tiel li spertis la doloran torturon; li tamen konservis la fidon kiel la dian aŭreolon de tiuj, kiuj scias agi kaj esperi. La aŭtoro de "Sentencoj" re- komendis kiel nepre necesan la serenecon de la animo ĉe ĉiuj ŝanĝiĝoj de la homa vivo, ĉar de tio fluas la plej puraj fontoj de la ekzistado, kaj Jeziel gardis la koron. Orfo pri ambaŭ gepatroj, sklavo de kruelaj turmentistoj, li scios konservi la trezoron de la espero kaj serĉos sian fratinon ĝis la finoj de la mondo, se la libereco iam denove kisos lian nun sklavigitan frunton.