Proksime sekvata de senkompataj gardistoj, kvazaŭ li estus ia ordinara senokupulo, li trairis la stratojn de Korinto ĝis la haveno, kie oni lin metis en la naŭzan hold- on de galero, ornamita per la simbolo de la superreg- antaj agloj.
Reduktita al la mizera stato de homo kondamnita al dumvivaj laboroj, li ekrigardis vizaĝo al vizaĝo la nov- an situacion plena de fido kaj humileco. La kontrolisto Lizipo mire rimarkis lian bonan konduton kaj la noblan kaj sindonan laboradon. Kutiminte trakti kun malicaj kaj senskrupulaj homoj, kiuj ne malofte devis esti skurĝ- ataj, li surpriziĝis, konstatinte en la hebrea junulo la sinceran pretecon de iu, kiu sin submetis al la puno sen ribelo kaj sen sklavaĉemo.
Manipulante la pezajn remilojn tute serene, kiel iu plenumanta kutiman taskon, li sentis, ke riĉa ŝvito banas lian junulan vizaĝon kaj emociite rememoris la penigajn tagojn de sia kara plugilo. La kontrolisto baldaŭ kon- fesis en li servanton indan je atento kaj estimo, homon, kiu sciis imponi al siaj kamaradoj mem dank'al la natura boneco, elverŝiĝanta el lia animo.
Ve al ni! - ekkriis malesperanta samsortulo. - Tre malmultaj rezistas ĉe ĉi tiuj malbenindaj remiloj dum pli ol kvar monatoj!
Sed ĉia servo estas de Dio, amiko - rediris Jeziel alte inspirita -, kaj se ni ĉi tie faras nian taskon ho- neste kaj kun trankvila konscienco, ni havu la konvinkon, ke ni estas servantoj de la Kreinto, laborantaj en Liaj faroj.
Ĉe ĉiaj komplikaĵoj de la nova aspekto de sia ekzist- ado li havis interkonsentigan procedon, kiu harmoniigis inter si la plej ekzaltiĝintajn animojn. La kontrolisto miregis pri la delikateco de lia konduto kaj pri lia labor- povo kune kun la plej alta religia edukado, kiun li ricevis en sia hejmo.
En la senluma internaĵo de la galero la firmeco de lia fido ne ŝanĝiĝis. Li dividis siajn horojn inter la krud- aj laboroj kaj la sanktaj meditoj. Ĉiujn pensojn super- staris la resopiro je la familia nesto, ĉe la espero iam revidi la fratinon, kiel ajn longedaŭra estos lia sklaveco.
El Korinto la granda ŝipo venis al Cefalonio kaj Ni- kopolis, de kie ĝi estis revenonta al la havenoj de la linio de Kipro post nelonga haltado ĉe la marbordo de Pa- lestino, laŭ la irvojo, kiun oni organizis, por profiti la senpluvan veteron, kaj konsiderante, ke la vintro para- lizas ĉian navigadon.
Kutimiĝinte al laboro, li ne malfacile alkonformiĝis al la peza tasko enŝipigi kaj elŝipigi la transportatan ma- terialon, al la manipulado de la turmentaj remiloj kaj al la helpado al la nemultaj pasaĝeroj ĉiam, kiam ili pet- is lian servadon, sub la vigla rigardo de Lizipo.
Returne de Cefalonio la galero akceptis eminentan pasaĝeron: tio estis la juna romano Sergio Paŭlo, kiu iris al la urbo Citium kun politika komisio. Ĉi tiu pa- tricio sin direktis al la haveno de Nea-Pafos ( ), kie kelke da amikoj lin atendis, kaj tuj fariĝis, inter ĉiuj, cel- punkto de grandaj komplezoj. Pro la graveco de lia nomo kaj la oficiala karaktero de lia misio, la ŝipestro Servio Karbo destinis por li la plej bonajn komfortaĵojn.
Sed longe antaŭ ol la galero denove venis al Korinto, kie ĝi estis restonta kelke da tagoj, daŭrigonte la antaŭ- difinitan veturadon, Sergio Paŭlo serioze malsaniĝis, kun alta febro kaj la korpo krevinta de pusaj ulceroj. Oni kaŝite babiladis, ke en la ĉirkaŭaĵo de Cefalonio regas ia nekonata pesto. La ŝipkuracisto ne sukcesis ĝuste difini tiun malsanon, kaj la amikoj de la malsanulo kun
(*) Por la klarigo de ĉi tiu nomo kaj de aliaj bonvolu vidi la glosaron en la fino de ĉi tiu verko. - La Trad.
nekaŝebla skrupulo komencis foriĝi de li. Post tri tagoj la juna romano estis preskaŭ forlasita. De sia flanko, maltrankvila pro sia persona situacio kaj mem timoplena, la ŝipestro venigis Lizipon kaj petis lin indiki iun sklavon el la plej edukitaj kaj ĝentilaj, kapablan preni sur sin ĉiun flegadon de la eminenta pasaĝero. La kontrolisto tuj indikis Jezielon kaj en tiu sama posttagmezo la he- brea junulo eniris en la kajuton de la malsanulo kun tia sama sereneco, kiun li kutime elmontradis en la plej di- versaj kaj riskoplenaj situacioj.
La lito de Sergio Paŭlo troviĝis en malordo. Ne mal- ofte li subite ellitiĝadis ĉe la plej alta grado de la febro, kiu igis lin deliri kaj diri vortojn sen interligo, krom tio, ke, movante la brakojn, li pli difektis la ulcerojn, kiuj sangis sur la tuta korpo.
Kiu vi estas? - demandis la deliranta malsanulo, tuj kiam li ekvidis la silentan kaj humilan figuron de la korinta junulo.
Mi estas nomata Jeziel, la sklavo, kiu venis por servi al vi.
De tiu momento li sin dediĉis al tiu malsanulo per ĉiuj fortoj de sia animo. Kun la permeso de la amikoj de Sergio li uzis ĉiajn rimedojn disponeblajn en la galero, imitante la kuracadon, kiuj li lernis hejme. Tagojn post tagoj, noktojn post noktoj, li vigle staradis ĉe la lito de la eminenta romano, sinofere kaj volonte. Banojn, balzamojn kaj pomadojn li pretigadis kaj uzadis plej sin- done, kvazaŭ li kuracus intiman kaj tre karan parencon. Ĉe la plej krizaj momentoj de la dolora malsano li parolis al Sergio pri Dio, recitis malnovajn pecojn el la skribaĵoj de la profetoj, kiujn li parkere konservis, kaj superŝutis lin per konsolado kaj frata korelverŝo.
Sergio Paŭlo komprenis la gravecon de tiu malsano, kiu forigis de li la plej karajn amikojn, kaj en la kun- vivado dum tiuj tagoj li inklinigis sian koron al la hu- mila kaj bona fleganto. Post kelke da tagoj, dum kiuj Jeziel plene havigis al si lian admiron kaj dankon, pro agoj de nesuperebla bonkoreco, la junulo rapide ekresan- iĝis, kio estis motivo por la ĝojo de ĉiuj. Sed en la an- taŭtago de sia reiro en la sufokan holdon la juna sklavo jen ekprezentis la unuajn simptomojn de tiu nekonata malsano, reganta en Cefalonio.
Konsiliĝinte kun kelke da altkategoriaj subuloj, la ŝipestro petis la atenton de la patricio, preskaŭ tute re- saniĝinta, kaj ankaŭ lian aprobon al la projekto, ke la junulo estu ĵetita en la maron.
Estas preferinde veneni la fiŝojn, ol alfronti la danĝeron de la infekto kaj riski je pereo la altvaloran vivon de tiom da homoj - klarigis Servio Karbo kun morda rideto.
La patricio momenton konsideris kaj postulis la ĉe- eston de Lizipo, kaj nun ili tri ekpritraktis la aferon.
Kia estas la situacio de tiu junulo? - demandis interesite la romano.
La kontrolisto ekklarigis, ke la juna hebreo venis al li kune kun aliaj viroj, kaptitaj de Licinio Minucio okaze de la lastaj tumultoj en Akajo. Lizipo, kiu plej simpatiis kun la korinta junulo, penis fidele pentri la bontonecon de lia konduto, liajn bonedukajn manierojn, lian bonfaran moralan influon al siaj ofte malesperantaj kaj ribelemaj kunuloj.
Post longaj konsideroj Sergio kun profunda nobleco parolis:
Mi ne povas konsenti, ke Jeziel estu ĵetita en la maron. Mi ŝuldas al tiu sklavo dankon por tia sindono, kiu egalvaloras mian vivon mem. Mi konas Licinion kaj se necese, mi iam povos klarigi al li ĉi tiun mian kon- duton. Mi ne dubas, ke la pesto de Cefalonio konsumadas lian organismon, kaj ĝuste tial mi petas vian necesan kunhelpon, por ke tiu junulo estu por ĉiam emancipita.
Sed tio estas ne ebla... - ekkriis Servio hesit-
ante.
Kial do? - rediris la romano. - En kia tago ni venos al la haveno de Jafo?
Morgaŭ ĉe vesperiĝo.
Nu, mi esperas, ke vi, amikoj, ne kontraŭstaros miajn planojn: tuj kiam ni atingos la havenon, mi kon- dukos Jezielon en boato ĝis la marbordo, pretekstante bezonon al muskola ekzerciĝo, kiun mi devas rekomenci.
Tie ni lin liberigos. Tio estas faro, kiu al mi altrudiĝas, laŭ miaj principoj.