Выбрать главу

Sed, sinjoro... - konsideris la ŝipestro sendecide.

Mi akceptas neniajn limigojn, des pli, ĉar Licinio Minucio estas malnova kamarado de mia patro.

Kaj li daŭrigis post momenta medito:

Ĉu vi ne estis ĵetonta la junulon en la maron?

Jes.

Nu, registru do en viaj notoj, ke la sklavo Jeziel, atakita de nekonata malsano, kiun li ricevis en Cefalonio, ekhavis sian tombon en la maro, antaŭ ol la pesto infekt- os la ŝipanojn kaj pasaĝerojn. Por ke la junulo sin ne kompromitu, mi donos al li koncernajn instrukciojn per iaj kelke da nepre obeendaj ordonoj. Krom tio, mi ri- markis, ke li estas sufiĉe malfortiĝinta, por sukcese rezisti al la plej akraj krizoj de la nun ankoraŭ komenc- iĝanta malsano. Kio povas aserti, ke li venkos? Kiu sci- as, li mortos forlasite ĉe la dua minuto de libereco?

La ŝipestro kaj la kontrolisto interŝanĝis inteligent- an rigardon de silenta reciproka akordo.

Post longa paŭzo Servio konsentis, konfesante sian malvenkon:

Bone, tiel estu.

La juna patricio etendis al ili ambaŭ la manon kaj

diris:

Pro ĉi tiu komplezo al mia ŝuldo de konscienco vi havas en mi amikon, kiun vi ĉiam povas disponi.

Post nelonge Sergio alproksimiĝis al la junulo, duon- dormanta apud lia kajuto kaj jam posedita de la komenc- iĝanta febro, kaj delikate kaj bonkore parolis al li:

Jeziel, ĉu vi dezirus reveni en la liberecon?

Ho sinjoro! - ekkriis la junulo, revigligante la organismon per radio da espero.

Mi volas kompensi al vi la sindonon, kiun vi ofer- is al mi dum la multaj tagoj de mia malsaneco.

Mi estas via sklavo, sinjoro. Vi ŝuldas al mi nenion.

Ambaŭ paroladis greke; subite ekpensinte pri la est- onta situacio, la patricio demandis:

Ĉu vi povoscias la idiomon ordinaran en Palestino?

Mi estas infano de izraelidoj, kiuj instruis al mi la patran lingvon en mia plej frua infaneco.

Ne estos do por vi malfacile rekomenci la vivon en tiu provinco.

Kaj prikalkulante siajn vortojn, kvazaŭ li timus ian surprizon kontraŭ liaj projektoj, li aldonis:

Jeziel, vi ja scias, ke vi estas malsana, eble tiel serioze, kiel mi antaŭ kelkaj tagoj. Pro la ebleco de ĝe- nerala infekto dank'al la ekzisto de multenombraj homoj en la galero, la ŝipestro intencis ĵeti vin en la maron, sed morgaŭ posttagmeze ni venos al Jafo, kaj mi ja uzos ĉi tiun cirkonstancon, por vin liberigi. Vi certe rekonas ke, tiel agante, mi malobeas gravajn ordonojn, kiuj pre- zidas en la interesoj de miaj sampatrujanoj, kaj tiel est- as juste, ke mi petas vin teni ĉi tion en sekreto.

Jes, sinjoro - respondis la junulo treege sen- fortiĝinta, malfacile penante kunordigi la ideojn.

Mi scias, ke la malsano baldaŭ forte pligraviĝos - daŭrigis la protektanto. - Mi donos al vi la liber- econ, sed nur via Dio povos doni al vi la vivon. Se vi resaniĝos, vi tamen devas esti ia nova homo, kun mal- sama no mo. Mi ne deziras, ke miaj amikoj mem akuzu min pri perfido, kaj mi devas kalkuli je via kunhelpo.

Mi obeos vin en ĉio, sinjoro.

Sergio direktis al li noblan rigardon kaj finis:

Mi faros ĉiujn disponojn. Mi donos al vi iom da mono por viaj unuaj bezonoj kaj vi surmetos unu el miaj malnovaj tunikoj; sed kiel eble plej baldaŭ foriru de Jafo en la internon de la provinco. La haveno estas ĉiam plena de romaj maristoj, scivolaj kaj malicemaj.

La malsanulo faris geston de danko kaj Sergio for- iris, por kontentigi la vokon de kelke da amikoj.

En la sekvanta tago, en la antaŭkalkulita horo, estis vidata la domaro de Palestino. Kiam eklumis la unuaj noktaj astroj, malgranda barko, okupita de du homoj, kies figuroj perdiĝis en la ombro, alproksimiĝis al dezerta loko de la marbordo. Lastaj vortoj de bona konsilo kaj adiaŭo, kaj la hebrea junulo kortuŝite kisis la dekstran manon al sia bonfarinto, kiu revenis al la galero rapide, kun trankvila konscienco.

Tuj post la unuaj paŝoj Jeziel sidiĝis, premata de la doloroj, kiuj suferigis lian tutan korpon, kaj de la na- tura malvigleco, kiun kaŭzis la lin konsumanta febro. Konfuzaj ideoj valsadis en lia cerbo. Li volis pensi pri la feliĉo de la liberiĝo; li deziris fikse prezenti al si la bildon de sia fratino, kiun li nepre serĉos ĉe la unua opor- tuna okazo, sed stranga torporo ŝancelis liajn fakultojn, naskante en li nevenkeblan dormemon. Li indiferente ek- rigardis la stelojn, kiuj svarmis en la nokto, malvarmet- igita de la marventeto. Li rimarkis movadon en la pro- ksimaj domoj, sed restis kviete en la herbejo, kien li ri- fuĝis, apud la marbordo. Strangaj premsonĝoj pezis sur lia fizika ripozo, dum la vento karesis al li la febrantan frunton.

Frue matene li vekiĝis ĉe la kontakto de nekonataj manoj, kiuj senhonte traserĉis lian tunikon.

Dormeme malferminte la okulojn, li rimarkis, ke la unuaj eklumoj de la matenkrepusko ruĝe strias la hori- zonton. Sagacmiena viro estis klinita super li kaj serĉis ion kun malpacienco, kies motivon la hebrea junulo tuj divenis, konvinkite, ke li havas antaŭ si unu el tiuj ordi- naraj maliculoj, avidantaj la aliulan monon. Li ektrem- is kaj faris pretervolan geston, rimarkinte, ke la neatend- ita atakinto levis la dekstran manon, tenante ian ilon por lin tuj murdi.

Ne mortigu min, amiko - li balbutis kun trem- anta voĉo.

Ĉe ĉi tiuj vortoj, kortuŝe diritaj, la fripono retenis la mortigan frapon.

Mi donos al vi la tutan monon, kiun mi havas ĉe mi - malgaje finis la junulo.

Kaj serĉfosante la saketon, kie li tenis la nemultan monon, kiun la patricio al li donacis, li ĉion fordonis al la nekonato, kies okuloj ekfulmis de avidemo kaj plezuro. En palpebruma daŭro tiu ĝenata fizionomio aliiĝis en la ridetanta mienon de homo, kiu deziras malplisuferigi kaj helpi.

Ho, vi estas treege grandanima! - li murmuris, ekprenante la monujon.

Mono estas ĉiam bona - diris Jeziel -, kiam per ĝi ni povas gajni la simpation aŭ favorkorecon de la homoj.

Lia kunparolanto ŝajnigis, kvazaŭ li ne komprenis la filozofian amplekson de ĉi tiuj vortoj, kaj rediris:

Via boneco tamen ne bezonas la kunhelpon de iaj fremdaj elementoj, por ekhavi bonajn amikojn. Mi, ekzemple, nun iris al mia laboro en la haveno, sed mi tiel simpatiis vian situacion, ke mi ĉi tie staras por ĉia servo al vi.

Via nomo?

Irineo el Krotona, por al vi servi - respondis la demandito, videble kontenta de la mono, kiu plenigis al li la saketon.

Mia amiko - diris la junulo treege senfortiĝinta -, mi estas malsana kaj ne konas ĉi tiun urbon, ke mi prenus ian decidon. Ĉu vi povus indiki al mi ian gast- ejon aŭ iun homon, kiu povus fari al mi la karitaton doni al mi rifuĝon?

Irineo faris mienon de hipokrita kompato kaj res-

pondis:

Mi bedaŭras, ke mi havas nenion, por disponigi al vi, kaj ankaŭ ke mi ne scias, kie troviĝus ia rifuĝejo konvena al vi, kiel necese. Vere estas, ke por fari mal- bonon, ĉiuj estas pretaj, sed for fari bonon...

Poste, nelonge konsiderinte, li aldonis:

Ha, nun io venas al mi en la kapon: mi konas iajn homojn, kiuj povus helpi al vi; tio estas la homoj de la "Vojo" (>).

Ili interŝanĝis ankoraŭ kelke da vortoj kaj tiam Iri­neo volontis konduki lin al plej proksima konato, sub- tenante lian ŝanceliĝantan malsanan korpon.

La karesa matena suno komencis veki la Naturon per siaj varmaj kaj vigligaj radioj. Mallongiginte la irad- on per senkultura vojeto, Jeziel, subtenate de la bandito, fariĝinta bonfaranto, haltis ĉe la pordo de humilaspekta domo. Irineo eniris kaj el tie revenis kune kun agrabla-

( ) Unua nomo de la Kristanismo. - Noto de la Aŭtoro. Vd. en Agoj, 9:2 - La Trad.

miena grandaĝa sinjoro, kiu kore etendis al la hebrea junulo la manon, dirante:

De kie vi vennas, frato?

La junulo miris pro tiaj grandaj afableco kaj deli- kateco de homo, kiun li vidis je la unua fojo. Kial tiu donis al li la familian titolon, aparte uzatan en la plej intima rondo de homoj, naskiĝintaj sub sama tegmento?