Выбрать главу

Kial vi nomas min frato, se vi min ne konas? - li kortuŝite demandis.

La demandito, kun nobla rideto, respondis:

Ni ĉiuj estas granda familio en la Kristo Jesuo.

Jeziel ne komprenis. Kiu estas tiu Jesuo? Ĉu ia nova

dio por tiuj, kiuj ne konas la leĝon? Konstatante, ke lia malsaneco ne favoras religiajn aŭ filozofiajn konsiderojn, li respondis nur jene:

Dio rekompencu vin pro via grandanima gastig- ado. Mi venas de Cefalonio kaj dumvoje mi serioze mal- saniĝis; tial mi en ĉi tiu sanstato petas la helpon de via karitemo.

Efraim - diris Irineo al la domomastro -, nia amiko febras kaj lia farto postulas zorgojn. Vi, unu el la bonaj homoj de la "Vojo", lin certe akceptas kun la koro dediĉata al la suferantoj.

Efraim pli alproksimiĝis al la malsana junulo kaj rimarkis:

Li ne estas la unua malsanulo el Cefalonio, kiun la Kristo venigas al mia pordo. Ankoraŭ antaŭhieraŭ alia venis ĉi tien kun la korpo kovrita de malbenignaj vundoj. Cetere, konante la gravecon de tiu okazo, mi in- tencas posttagmeze konduki lin al Jerusalem.

Sed, ĉu estas necese iri tiel malproksimen? - de­mandis Irineo iom mire.

Nur tie ni havas pli grandan nombron da kun- laborantoj - li humile klarigis.

Aŭdante ilian interparolon kaj konsiderante la ne- ceson forlasi la havenon, obeante la rekomendojn de la patricio, kiu montriĝis al li tiel amika, reliberigante lin, Jeziel sin turnis al Efraim kun humila kaj malĝoja peto:

Pro Dio, prenu min kun vi en Jerusalemon! Pro kompato!

La alparolito, elmontrante naturan bonecon, sen pli granda miro konsentis kaj diris:

Vi venos kun mi.

Fordonite de Irineo al la flegado de Efraim, la mal- sanulo ricevis zorgojn de efektiva amiko. Se ĝin ne mal- helpus la febro, li pli intime konatiĝus kun tiu frato, penante pli detale ekkoni la noblajn principojn, kiuj igis tiun etendi al li helpan manon. Li tamen apenaŭ povis pensi pri sia malsano por la necesa kuracado, sed ne pri iaj ĝentilaj demandoj.

Ĉe la sunsubiro, profitante la malvarmeton de la ves- pero, ĉaro, zorge sunŝirmita per malkara ŝtofo, ekveturis de Jafo direkte al Jerusalem.

Zorge veturante, por ne lacekonsumi la kompatindan beston, Efraim kondukis la du malsanulojn al la proksima urbo, por ekhavi la necesajn rimedojn. Haltante ie kaj ie, nur en la morgaŭa mateno la veturilo venis al la pordo de domego ja ekstere tre malriĉa. Gajmiena junulo kuris al la ĵusveninto, kiu per intima tono lin demandis:

Urija, ĉu vi povus diri al mi, ĉu Simon Petro est­as en la domo?

Jes, tuj.

Ĉu vi povus voki lin en mia nomo?

Jes, tuj.

Akompanata de Jakobo, frato de Levi, Simon aper- is kaj akceptis la vizitanton kun granda korelverŝado. Efraim klarigis al li la motivon de sia ĉeesto: du homoj, forlasitaj de la sorto, postulas urĝan helpon.

Sed ĉi tio estas apenaŭ farebla - rimarkis Ja- kobo. - Ni jam havas kvardek naŭ malsanulojn, ĉiujn sur litoj.

Petro noble ekridetis kaj konsideris:

Nu, Jakobo, se ni estus fiŝkaptantoj, estus juste, se ni ne akceptus tian aŭ tian devon ekster la kadro de la ĉiutagaj neprokrasteblaj ŝuldoj ĉe la familio, kies or- ganizado venas de Dio; sed nun la Majstro ŝarĝis nin per helpado al ĉiuj liaj suferantaj fratoj. Nun nia tempo estas difinita por tio; ni do vidu, kion ni povos fari.

Kaj la bonkora Apostolo antaŭenpaŝis, por akcepti la du malfeliĉulojn.

De kiam li venis de Tiberias en Jerusalemon, Simon fariĝis centra ĉelo de granda filantropia movado. La fi- lozofoj de la mondo predikadis ĉiam de sur komfortaj katedroj, sed neniam malsupreniris al la areno de la per­sona agado, apud tiuj malpli favoritaj de la sorto. Jesuo per diaj ekzemploj estis reforminta la tutan manieron de predikado de la virto. Vokante al si la afliktitojn kaj la malsanulojn, li starigis en la mondo la procedon de la vera socia bonfarado.

La unuaj helporganizacioj estiĝis per la penado de la Apostoloj ĉe la ama influo de la lecionoj de la Majstro. Tial la loĝejo de Petro, donitaĵo de pluraj amikoj de la "Vojo", estis plenplena de senesperaj malsanuloj kaj mi- zeruloj. Tie estis maljunuloj, venintaj el Cezarea, kun naŭzaj ulceroj; frenezuloj, kiuj venis de la plej malpro- ksimaj regionoj, kondukite de parencoj, sopirante plifa- ciligon de siaj suferoj; paralizitaj infanoj, el Idumeo, en la patrinaj brakoj; ĉiuj, altiritaj de la famo de la na- zareta profeto, kiu revivigadis mortintojn kaj reĝuigadis trankvilecon al la plej malfeliĉaj koroj en la mondo.

Estas kompreneble, ke ne ĉiuj resaniĝis, kio devigis la iaman fiŝkaptiston kun patra amo akcepti ĉiujn en necesbezono. Ekloĝinte tie kune kun sia familio, li estis helpata precipe de Jakobo, filo de Alfeo, kaj de Johano; sed baldaŭ ankaŭ Filipo kaj liaj filinoj ekloĝis en Jeru­salem kaj kunlaboris en la granda frata penado. Tiel kreskis la movado de ĉiaspecaj mizeruloj, ke jam de longe Simon ne povis sin fordoni al alia tasko koncerne la pre- dikadon de la Bona-Novaĵo de la Regno. La disvastiĝo de tiuj taskoj ligis la iaman disĉiplon al la plej grandaj ĉeloj de la reganta judismo. Devigite uzi la helpon de la plej eminentaj elementoj de la urbo, Petro sentis sin ĉiam pli sklavo al siaj bonfarantaj amikoj kaj favorataj malriĉuloj, kiuj venadis el ĉiuj lokoj al lia spirito de sindona kaj sincera disĉiplo kiel al ekstrema rimedo.

Kontentigante la konfidajn petojn de Efraim, li faris disponojn, por ke ambaŭ malsanuloj estu engastigitaj en la malriĉan domon.

Sur pura kaj modesta lito Jeziel kuŝiĝis, en plena senkonscieco, en la deliro de la lin konsumanta febro;

tamen liaj seninterrilataj vortoj montris tiel ĝustan scion de la sanktaj tekstoj, ke Petro kaj Johano en speciala maniero interesiĝis por tiu junulo kun palaj kaj mal- ĝojaj vangoj. Precipe Simon pasigadis tutajn horojn lin plezure aŭdante kaj notante al si liajn profundajn diraĵ- ojn, kvankam diktatajn de la febra ekzaltiĝo.

Post du lacegigaj semajnoj Jeziel pli bone ekfartis kaj reordigis siajn fakultojn, por pli ĝuste analizi kaj senti sian novan situacion. Li korinkliniĝis al Petro, simile kiel amanta filo al leĝa patro. Rimarkante lian zorgadon, ĉe ĉiu lito, ĉe ĉiu mizerulo, la hebrea junulo spertis ĉarman intiman surpriziĝon. La eksfiŝisto el Ka- pernaum, ankoraŭ rilate juna, estis vivanta ekzemplo de frata abnegacio.

Tuj kiam li ekresaniĝis, Jeziel estis transkondukita en pli kvietan ejon, en la mildan ombron de maljunaj daktilarboj, kiuj ĉirkaŭis la malnovan domon.

Ekde la unuaj tagoj naskiĝis inter ambaŭ la mag- neta fluo de la grandaj koraj altiroj.

En tiu mateno Simon lin simpatie observadis, sed malgraŭ la prava scivolo de sia animo pri tiu interesa gasto li ankoraŭ ne havis oportunan okazon por pli in- tima interŝanĝo de ideoj, ke li sondus ties pensojn, por perfekte ekkoni liajn sentojn kaj devenon. Ĉe la milda blovo de la matena venteto, sub la foliriĉaj arboj, la Apos- tolo faris al si kuraĝon kaj ĉe unu momento, distrinte la resaniĝantan junulon per kelke da koraj vortoj, li pen­is zorge penetri ties misteron, dirante:

- Amiko - li diris kun afabla rideto -, nun, kiam Dio reĝuigis al vi la altvaloran sanon, mi ĝojas, ke ni akceptis vin ĉe ni. Nia ĝojo estas ja sincera, ĉar eĉ en la plej malgrandaj detaloj de via estado inter ni vi el- montris la spiritan estecon de vera ido de la hejmoj, organizitaj de Dio, laŭ via konado de la sanktaj tekstoj. Kaj min tiel forte impresis viaj paroloj pri Jesaja, kiam vi deliradis en alta febro, ke mi dezirus ekscii, el kiu tribo vi devenas.

Jeziel komprenis, ke tiu sincera amiko, antaŭe frato plena de amo en la plej krizaj momentoj de lia malsan- eco, deziris kun delikata psikologia sagaceco koni lin pli bone, intime kaj profunde koni lian personecon. Li opini- is tion justa kaj konsideris, ke li ne devas malŝati la help- on de vere frata koro, por la rafinado de la propraj spir- itaj fortoj.

Mia patro naskiĝis en la ĉirkaŭaĵo de Sebasto kaj devenis de la tribo de Isahar - li respekte klarigis.

Kaj ĉu li tiel multe sin donadis al la studado de

Jesaja?

Li sincere studadis la tutan Testamenton, eble preferante nenian libron, sed min Jesaja ĉiam impresis profunde pro la beleco de la diaj promesoj, kiujn li port- is, anoncante al ni la Mesion, pri kies veno mi pensas de mia infaneco.