Выбрать главу

Simon Petro, ekridetis de granda ĝojo kaj diris:

Sed, ĉu vi ne scias, ke la Mesio jam venis?

Jeziel faris surprizan ekmovon sur la improvizita

seĝo.

Kion vi diras? - li vivece demandis.

Ĉu vi neniam aŭdis pri Jesuo el Nazaret?

Kvankam li malprecize memoris, kion Efraim al li

diris, li respondis:

Neniam!

Nu, la nazareta profeto jam portis al ni la me- saĝon de Dio por ĉiuj jarcentoj.

Kaj Simon Petro, kun okuloj brilantaj en la luma flamo de tiuj, kiuj sentas sin feliĉaj, rememorante feliĉ- an tempon, parolis al li pri la ekzemplado de la Sinjoro, farante perfektan buŝan biografion de la altega Majstro.

En forte koloraj trajtoj li rememoris tiujn tagojn, kiam li gastigis la profeton en sia modesta domo apud Tiberiado, la ekskursojn tra la najbaraj vilaĝoj, la vetur- adoj en ŝipeto de Kapernaum al la lokoj apud la lago. Estis admirindaj la nepriskribebla emocio de lia voĉo, lia profunda ĝojo, kun kiu li rememoradis la farojn kaj pre- dikojn de la Majstro apud la ondanta lago, karesata de la vento, la poezion kaj la mildecon de la vesperkrepuskoj. La ardanta imagemo de la Apostolo sciis teksi saĝajn kaj brilajn konsideradojn, rememorante iun resanigitan leprulon, iun blindulon, kiu rericevis la vidadon, iun mal- sanan infaneton, kiu tuj resaniĝis.

Jeziel sorbadis liajn vortojn, tute ravite, kvazaŭ li eltrovis ian novan mondon. La mesaĝo de la Bona- Novaĵo penetris lian disreviĝintan spiriton kvazaŭ milda balzamo.

Kiam Simon laŭŝajne estis finonta sian rakontadon, li ne povis sin deteni kaj demandis:

Kaj la Mesio? Kie estas la Mesio?

Antaŭ pli ol unu jaro - respondis la Apostolo, estingante sian flamiĝon ĉe la malĝoja rememoro - li estis krucumita ĉi tie, en Jerusalem, inter du rabistoj.

Poste li elnombris la korŝirajn turmentojn, la dolor- ajn maldankojn, kiuj trafis la Majstron, liajn lastajn inst- ruojn kaj lian gloran releviĝon en la tria tago. Poste li parolis pri la unuaj tagoj de la apostolado, pri la okaz- aĵoj ĉe Pentekosto kaj pri la lastaj aperoj de la Sinjoro sur la ĉiam resopirata scenejo de la malproksima Galileo.

Al Jeziel estis malsekaj la okuloj; tiuj malkaŝoj tuŝ- is lian koron, kvazaŭ li konis la profeton el Nazaret, kaj rilatigante ties figuron al la tekstoj, kiujn li tenis me- more, li ekdiris, preskaŭ laŭte, kvazaŭ parolante en sia animo:

"Li elkreskis antaŭ Li kiel juna branĉo kaj kiel ra- diko en tero senakva...

Li estis malestimata kaj evitata de homoj.

Kiel iganta deturni de li la vizaĝon, li estis males­timata, kaj li havis por ni nenian valoron.

Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis.

Ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita.

Li estis turmentata, tamen li humiliĝis; kiel ŝafido kondukata al buĉo, li ne malfermis sian buŝon. Kiam lia animo estos preninta sur lin elaĉetan punon, la in- tenco de la Eternulo sukcesos per lia mano." -[1] .

Mirante tiel profundan konadon de la sanktaj tekstoj, Simon fine diris:

Mi alportos al vi la novajn tekstojn; tio estas la notoj de Levi () pri la reviviĝinta Mesio.

Kaj post nemultaj minutoj la Apostolo enmanigis al li la notojn de la Evangelio. Jeziel ne legis, sed forglutis. Li laŭte reliefigis, unu post alia, ĉiujn pecojn de tiu ra- konto, sekvata de la atento de Petro intime kontenta.

Post la supraĵa trarigardo la junulo diris:

Mi trovis la trezoron de la vivo: mi nun devas ĝin pli kviete ekzameni; mi volas ensorbi ĝian lumon, ĉar mi sentas ĉi tie la ŝlosilon de la homaj enigmoj.

Preskaŭ plorante, li voĉlegis la Predikon sur la Mon- to, akompanata de la emociaj memoroj de Petro. Poste ankaŭ ekkomparis la instruojn de la Kristo kun la pro- fetaĵoj, kiuj anoncis lian venon. La juna hebreo estis forte kortuŝita kaj deziris koni la plej malgrandajn epi- zodojn de la vivo de la Majstro. Simon, edifita kaj ĝoj- anta, penis lin kontentigi. La grandanima amiko de Jesuo, tiel nekomprenata en Jerusalem, spertis fieran ĝojon pro tio, ke li trovis junulon, kiu entuziasmiĝis ĉe la ekzemploj kaj instruoj de la senkompara Majstro.

De kiam mi rekonsciiĝis en via domo - diris Je- ziel -, mi konstatis, ke vi sekvas principojn, al mi ne konatajn. Tiom multe da absorba zorgo pri helpado al la nefavoritoj de la sorto estas leciono tute nova por mia animo. La malsunuloj, kiuj vin benas, kiel mi nun faras, estas protektatoj de tiu Kristo, kiun mi ne havis la feliĉ- on koni.

La Majstro helpadis al ĉiuj suferantoj kaj reko- mendis, ke ni same agu en lia nomo - emfaze klarigis la Apostolo.

Konforme al la instruoj en Levidoj - diris Jeziel -, ĉiu urbo devas havi, malproksime de siaj pordegoj iun lokon, destinitan por la lepruloj kaj aliaj homoj, ri- gardataj kiel malpuraj, sed Jesuo donis al ni hejmon en la koro de siaj sekvantoj.

La Kristo portis al ni la mesaĝon de amo - klar- igis Petro -; li kompletigis la leĝon de Moseo, iniciatante novan instruadon. La leĝo antikva estas justo, sed la Evangelio estas amo. Dum la iama kodo preskribis "okul- on pro okulo, denton pro dento", la Mesio instruis, ke ni devas "pardoni ĝis sepdekoble sep fojoj" kaj ke se iu volas forpreni al ni la tunikon, ni donu al li ankaŭ nian mantelon.

Jeziel kortuŝiĝis kaj ekploris. Tiu amplena kaj bona Kristo, pendanta sur la kruco de la homa malnoblegeco, estis ja la personiĝado de ĉiuj heroaĵoj de la mondo. Kiel li malpli suferis, konsiderante ties personon! Li sentis sin feliĉa, ke li ne reagis kontraŭ la pefortaĵoj, kiujn li spertis. Kristo estis la Filo de Dio kaj tamen ne evitis la suferon. Ties kaliko superbordiĝis kaj Petro sentigis al li, ke en la plej amaraj momentoj tiu Majstro nekonata kaj humila en la mondo sciis doni la lecionon de kuraĝo, abnegacio kaj vivo. Kiel ekzemplon de ties amo tie estis tiu simpla kaj karesplena viro, kiu nomis lin frato kaj lin akceptis kiel sindona patro. La junulo rememoris siajn lastajn tagojn en Korinto kaj longe ekploradis. Tiam, malfermante sian koron, li ekprenis la manojn al Petro kaj rakontis al li sian tutan tragedion, nenion mank- igante kaj petante de li konsilojn.

Finante sian rakontadon, li kortuŝita aldonis:

Vi malkaŝis al mi la lumon de la mondo; pardonu do, ke mi malkaŝas al vi miajn suferojn, kiuj certe estas justaj. Vi havas en la koro la lumon de la parolo de la Savinto kaj sendube inspiros mian malfeliĉan vivon.

La Apostolo lin brakumis kaj rediris:

Mi opinias saĝe, ke vi tenu vin anonime, ĉar Jeru­salem svarmas per romanoj kaj ne estus juste kompro- miti la grandaniman amikon, kiu vin reliberigis. Via afero tamen ne estas nova, mia amiko. Mi troviĝas en ĉi tiu urbo de preskaŭ unu jaro, kaj ĉi tiujn litojn okupis la plej strangaj homoj. Mi, iam tre malriĉa fiŝkaptisto, akiris al mi grandan sperton dum la lastaj nemultaj mo- natoj! Ĉi tiujn pordojn frapis ĉifonvestitaj viroj, kiuj estis gravaj politikistoj, lepraj virinoj, kiuj estis preskaŭ reĝ- inoj! En kontakto kun la historio de tiom da disruin- iĝintaj kasteloj, ĉe la trompo de la homaj vantaĵoj, mi nun rekonas, ke la animoj antaŭ ĉio bezonas la Kriston.

Ĉi tiuj strangaj klarigoj havigis kuraĝon al Jeziel, kiu dankplena demandis:

Ĉu vi opinias, ke mi povus per io esti utila al vi? Mi, kiu estis sklavo de homoj, dezirus nun esti sklavo al la Savinto, kiu sciis vivi kaj morti por ni ĉiuj.

Vi de nun estos mia filo - ekkriis Simon ravita.

Kaj ĉar mi devas renaskiĝi en Kristo, kiel do mi estos nomata? - demandis Jeziel kun okuloj brilantaj de ĝojo.

La Apostolo konsideris momenton kaj respondis:

Por ke vi ne forgesu Akajon, kie la Sinjoro bon- volis venigi vin al sia dia servado, mi baptos vin en la novan kredon per la greka nomo Stefano.