Выбрать главу

Ankoraŭ pli solidiĝis la simpatioligiloj, kiuj de la unua momento ilin kunetenis, kaj la junulo neniam for- gesos tiun renkontiĝon kun la Kristo en la ombro de la daktilarboj, aŭreolitaj de lumo.

Dum unu monato Jeziel, nun konata kiel Stefano sin fordonis al la studado de la tuta ekzemplado kaj instruoj de la Majstro, kiun li ne konis persone.

En la domo de la Apostoloj, en Jerusalem, ĉiam pli kreskis la helpado al la mizeruloj, kio postulis multe da amo kaj sindono. Tio estis frenezuloj el ĉiuj provincoj, forlasitaj maljunuloj, malgrasegaj kaj malsataj infanoj. Ne nur tio. En la kutima tempo de manĝoj, longaj vic- oj da ordinaraj almozuloj petegis sian teleron da supo. Kun grandega sinofero portante sur si la taskojn, Johano kaj Petro, helpate de siaj kamaradoj, konstruis modest- an pavilonon, destinitan por la servoj de la eklezio, kiun ili ĵus fondis, por dissemi la mesaĝojn de la Bona-Novaĵo. Tamen la helpado al la malriĉuloj ne ebligis okazon al la evangelia parolo. Tiam Johano konsideris nesaĝe, ke la rektaj disĉiploj de la Sinjoro flanken metis la semejon de la dia parolo kaj uzadis sian tutan disponeblan tempon ĉe la servado en la manĝejo kaj malsanulejoj, ĉar de tago al tago kreskis la nombrro da malsanaj kaj malfe- liĉaj homoj, kiuj petis pri helpo la sekvantojn de Jesuo kiel la lastan esperon por iliaj personaj aferoj. Krom tiuj, ankaŭ bonfarantoj de la nova institucio petis spe- cialajn favorojn por siaj protektatoj, amikoj postulis dis- ponojn por la bono de la orfoj kaj vidvinoj.

Ĉe la unua kunsido de la humila eklezio Simon Petro tial petis, ke oni nomu sep helpantojn por la servado en la malsanulejoj kaj manĝejoj, kio estis aprobita kun ĝenerala plaĉo. Inter tiuj sep fratoj troviĝis Stefano, elektita kun la simpatio de ĉiuj.

Nova vivo komenciĝis por la junulo el Korinto. Tiuj samaj spiritaj virtoj, kiuj ornamis lian personon kaj tiel kunhelpis por la resaniĝo de tiu patricio, kiu lin reliber- igis, disverŝis sur la malsanulojn kaj mizerulojn de Je­rusalem la plej sanktajn konsolojn. Multe da malsan- uloj, gastigitaj en la domego de la disĉiploj, resaniĝis. Senesperaj maljunuloj rekuraĝiĝis ĉe la influo de lia pa- rolo, inspirata de la dia fonto de la Evangelio. Afliktitaj patrinoj iris al li por certeca konsilo; virinoj el la popolo, lacekonsumitaj de laborado kaj suferoj de la vivo, sopir- antaj pacon kaj konsolon, klopodis por lia revigliganta frata ĉeesto.

Simon Petro plej ĝojis ĉe la venkoj de sia spirita filo. La mizeruloj havis la impreson, kvazaŭ al ili venis ia nova heroldo de Dio, por plifaciligi iliajn dolorojn.

Post nelonge Stefano fariĝis fama en Jerusalem pro siaj kvazaŭ miraklaj faroj. Li estis rigardata kiel elekt- ita de la Kristo, kaj efektive lia energia kaj sincera agado en la daŭro de nemultaj monatoj gajnis la plej grand- ajn konkerojn por la Evangelio de amo kaj pardono. Lia nobla klopodado ne limiĝis je la laboro kvietigi la mal- saton de la nefavoritaj de la sorto. Inter la galileaj apostoloj lia parolo, prilumata de la arda kaj pura fido, brilis ĉe la predikoj de la eklezio. Dum preskaŭ ĉiuj ka- maradoj, pretekstante ne vundi de longe starigitajn prin- cipojn, sin detenis de publikaj komentarioj ekster la kon- sideroj agrablaj al la reganta judismo, Stefano kuraĝe prezentis la Savinton de la mondo en la gloro de la novaj diaj revelacioj, indiferenta al la bataloj, kiujn li levos, studante la vivon de la Majstro per sia parolo flamanta de lumo. La disĉiploj mem miris la magiecon de liaj profundaj inspiroj. Li estis animo, hardita en la super- bela forĝoforno de sufero, kaj tial lia predikado estis plena de larmoj kaj ĝojoj, alvokoj kaj aspiroj.

En la daŭro de nemultaj monatoj lian nomon kronis surpriza respekto. Kaj en la fino de la tago, en la tempo de la vesperpreĝoj, la junulo el Korinto, apud Petro kaj Johano, paroladis pri siaj vizioj kaj esperoj, plena de la spirito de tiu adorinda Majstro, kiu per la Evangelio semis en lia koro la benatajn stelojn de senfina ĝojo.

Sur la vojoj al Jafo

Ni troviĝas en la malnova Jerusalem, en hela mateno de la jaro 35.

En la interno de solida konstruaĵo, kie ĉio elspiras komforton kaj lukson de tiu tempo, ankoraŭ juna viro ŝajnas senpacienca, atendanta iun malfruantan. Ĉe la plej malgranda bruo sur la strato li rapidece kuras al la fe­nestra, poste denove sidiĝas kaj ekzamenas papirusojn kaj pergamenajn dokumentojn, iel pasigante la tempon.

Veninte en la urbon post semajno da lacegiga voj- aĝo, Cadok atendis sian amikon Saŭlo por la kora ĉir- kaŭbrako de ilia multejara amikeco.

Baldaŭ tre malgranda ĉaro, simila al la romaj bi- goj ( ), tirara de du belaj blankaj ĉevaloj, haltis ĉe la pordo. Post minuto ili kore brakumis unu la duan, ra- diante de ĝojo kaj juneco.

La juna Saŭlo prezentis la tutan vivecon de fraŭlo preskaŭ tridekjara. En la mieno plena de vireco kaj po- tenca beleco la izraelidaj trajtoj aparte montriĝis en la profundaj kaj akravidaj okuloj, propraj al la fajraj kaj nebrideblaj temperamentoj, riĉaj je sagaceco kaj decidemo. Li havis sur si tunikon de patricio kaj prefere parolis en la greka lingvo, al kiu li kutimis en sia naskiĝ- urbo ĉe la kunevivado de estimataj instruistoj, spertiĝ- intaj en la skoloj de Ateno kaj Aleksandrio.

( -1 Bigo, en la latina lingvo "bigatus". Ĉi tiun vorton mi proponis en la romano "Antaŭ du mil jaroj...", paĝ. 23, por tiaspeca ĉaro; ĝi estus simila al "kvadrigo", en la latina lingvo "quadriga", kiun registras la vortaroj de Kabe kaj de Prof. G. Waringhien (ne E. Wuster, kiel mi erare diris en tiu citita romano). Bedaŭrinde tiuj verkoj ne parolas pri ia "bigo", kaj tial mi trovis necesa tiun ennovaĵon. - La Trad.

Kiam vi alvenis? - bonhumore demandis Cadok la vizitanton.

Mi estas en Jerusalem jam de hieraŭ matene. Mi vidiĝis kun via fratino kaj via bofrato, kiuj, forironte Lidan, donis al mi sciigojn pri vi.

Kaj kiel vi kondukas vian vivon tie en Damasko?

Ĉiam bone.

Antaŭ ol fariĝos iu paŭzo, lia amiko rimarkis:

Sed kiel vi ŝanĝiĝis! Romtipa ĉaro, greklingva parolo kaj...

Sed Saŭlo ne lasis lin daŭrigi kaj finis:

Kaj la Leĝo en la koro, ĉiam deziranta submeti Romon kaj Atenon al niaj principoj.

Vi ĉiam la sama! - ekkriis la amiko kun mal- kaŝa rideto -. Cetere mi povas prezenti aldonon al viaj propraj klarigoj. La bigo estas nepre necesa por la vi- zitoj en florornamita dometo ĉe la vojo al Jafo; kaj la greka lingvo estas necesa al konversacioj kun vera idino de Isahar, naskiĝinta inter la floroj kaj la marmoraĵoj de Korinto...

Kiel vi scias tion? - demandis mirante Saŭlo.

Ho, ĉu mi ne diris al vi, ke mi hieraŭ posttagmeze parolis kun via fratino?

Kaj la du amikoj, sidante en tiutempaj komfortaj brakseĝoj kaj interplektante la konversacion per kelke da pokaletoj de la ebriiga cipra vino, vaste elvolvadis la problemojn de sia persona vivo, rakontante la ĉiutagajn bagatelajn okazaĵojn.

Tre gajhumora, Saŭlo rakontis al sia amiko, ke efe- ktive li enamiĝis en junulinon liarasan, kiu krom ekster- ordinara beleco havas ankaŭ la plej noblan koron. Ŝia kultado al la hejmo estas unu el plej sanktaj virinaj naturdotoj. Li klarigis la unuan renkontiĝon, kiun ili havis. En kompanio de Aleksandro kaj Gamaliel li antaŭ ĉirkaŭ tri monatoj iris al intima festo, kiun Zeĥarja ben Hanan, grandbienulo ĉe la vojo al Jafo, donis al kelke da bonsocietaj amikoj honore al la cirkuncidado de in­fanoj de siaj servantoj. Li aldiris, ke la gastiginto estas iama izraelida komercisto, elmigrinta el Korinto post mul- te da jaroj da laborado en Akajo, ĉagrenite de la per- sekutoj, kiujn li suferis. Post grandaj turmentoj dum la veturado de Kenkrea ĝis Cezarea, Zeĥarja alvenis al tiu haveno en tre malbona financa stato, sed lin helpis roma patricio, kiu havigis al li rimedojn, por farmi grandan bienon ĉe la vojo al Jafo, en kelka distanco de Jerusalem. Kore akceptite en ties hejmo, nun prospera kaj feliĉa, li tie ekkonis en la juna Abigail dolĉan koron de knab- ino, posedanta la plej belajn moralajn naturdotojn, kiuj povis ornami iun idinon de ŝia raso. Ŝi ja estas lia idealo de junulo: inteligenta, kompetenta en la Leĝo kaj pre- cipe obeema kaj karesema. Amare suferinte en Korinto, kie restis ŝia patro mortinta kaj ŝia frato por ĉiam sklav- igita, ŝi estis adoptita de tiuj geedzoj kiel tre kara filino. De tri monatoj ili sin konis reciproke, interŝanĝante la plej rozokolorajn esperojn kaj, kiu scias, eble la Etern- ulo al ili destinis la geedziĝon, kiel kronon de la sanktaj revoj de la juneco. Saŭlo paroladis kun la entuziasmo propra al lia fajra kaj vibrema temperamento. En lia profunda rigardo oni rimarkis la vivan flamon de la de- cidemaj sentoj koncerne la korinklinon, kiu superregis lian emociopovon.