Выбрать главу

Ĉu vi jam sciigis viajn gepatrojn pri tiuj pro- jektoj? - demandis Cadok.

Mia fratino intencas en la daŭro de la plej pro- ksimaj du monatoj iri Tarson kaj konigos al ili miajn planojn pri la organizo de mia estonteco. Cetere, vi scias, ĉi tio ne povas nek devas esti demando kun tro rapida decido. Mi pensas, ke al la viro ne estas bone trafe aŭ maltrafe decidi pri tia grava demando de sia destino. Obeante nian malnovan instinkton de singard- emo, mi de longe ekzamenas miajn proprajn idealojn kaj ankoraŭ ne venigis Abigailon, por dum kelke da tagoj kunvivi kun Delila en nia domo; mi intencas tion fari nur nemultajn tagojn antaŭ la vizito de mia fratino en la patra hejmo.

Ĉar vi karesas tiom da projektoj por la estonteco - aldonis lia amiko kun bonkora intereso -, kiel staras viaj pretendoj pri tiu ofico en la Sinedrio?

Mi ne povas plendi kontraŭ la sorto, ĉar la tri- bunalo nuntempe donas al mi tre specialan povon. Vi ja scias, ke Gamaliel jam de longe insistas ĉe mia patro pri mia transforigo en Jerusalemon, kie oni promesas al mi elstaran postenon en la administrado de nia popolo. Kiel ni scias, la malnova majstro estas jam grandaĝa kaj deziras forlasi la ŝtatan servadon. Mi lin baldaŭ ans- tataŭos ĉe la voĉdonado pri la plej altaj decidoj, krom tio, ke mi hodiaŭ ricevas tre bonan salajron, jam ne pa- rolante pri mono, kiu de tempo al tempo venas al mi el Tarso. Super ĉio mi havas la politikan idealon pligrand- igi mian prestiĝon ĉe la rabenoj. Ni ne forgesu, ke Romo estas multepova kaj Ateno estas saĝa, kaj tial estas nepre necese veki la eternan hegemonion de Jerusalem kiel tabernaklo de la unu sola Dio. Ni do devas fleksi la genuojn de grekoj kaj romanoj antaŭ la leĝo de Moseo.

Sed Cadok, komprenigante, ke li ne tre atentas la naciistan idealismon de sia amiko, ĉiam plu pensadis pri ties persona situacio kaj delikate diris:

Laŭ tio, kion vi diras al mi, mi ĝoje sciante, ke al via patro ĉiam pli bele prosperas la financa stato - kaj li ja estis ia senfama teksisto...

Eble ĝuste pro tio - rimarkis Saŭlo - li lernigis al mi metion, kiam mi estis kanabo, por ke mi neniam forgesu, ke la progresado de homo dependas de lia propra penado. Hodiaŭ, post tiom da laborado super la teksilo, li juste ripozas en honesta kaj senzorga maljuneco apud mia patrino. Liaj karavanoj da kameloj trairas la tutan Kilikion kaj la transportoj certigas al li ĉiam pli grand- an enspezon.

La konversacio daŭris plu animita, kaj ĉe unu mo- mento la junulo el Tarso demandis sian amikon pri la motivoj, kiuj lin venigis Jerusalemon.

Mi venis certiĝi pri la resaniĝo de mia onklo Fi- lodemo, kies mallnova blindeco malaperis per iaj misteraj procedoj .

Kaj kvazaŭ lia cerbo estis plena de ĉiaspecaj de- mandoj, por kiuj li ne trovis respondon en siaj propraj scioj, li demandis:

Ĉu vi jam aŭdis pri la homoj de la "Vojo"?

Ho jes! Androniko antaŭ longe parolis al mi pri ili. Ĉu tio ne estas iaj kompatindaj galileanoj, ĉifon- vestitaj kaj malkleraj, kiuj kaŝe loĝas en la malŝatindaj kvartaloj?

Jes, ĝuste tiuj.

Kaj li rakontis, ke iu viro, nomata Stefano, posed- anta, laŭ la popola famo, supernaturajn virtojn, reĝuigis al lia onklo la vidadon, ĉe la mirego de multaj homoj.

Kio tio estas? - ekkriis la miranta Saŭlo. - Kiel do Filodemo povis submetiĝi al tiaj aĉaj eksperiment- oj? Ĉu li ne komprenis, ke ĉi tiu fakto eble radikas en la artifikoj de la malamikoj de Dio? De kiam Androniko la unuan fojon parolis al mi pri ĉi tiu afero, mi ofte aŭdis komentariojn pri tiuj homoj kaj eĉ interŝanĝis ide- ojn kun Gamaliel, por bridi tiujn pereigajn klopodojn; tamen la majstro, kun sia tute propra toleremo atentigis min pri tio, ke tiuj homoj de longe helpas sennombrajn mizerulojn.

Jes - rediris lia amiko -, sed mi aŭdis, ke la predikoj de Stefano varbas multe da studemaj homoj en novajn principojn, kiuj iamaniere ŝancelas la leĝon de Moseo.

Tamen, ĉu ne ia galilea ĉarpentisto, senfama kaj senkultura, iniciatis tiun movadon? Kion ni povus atendi el Galileo? Ĉu ĝi iam produktis ion alian, ol legomojn kaj fiŝojn?

Malgraŭ tio la martirigita ĉarpentisto fariĝis ia idolo por siaj sekvantoj. Penante disfumigi la impresojn de mia onklo, prudentigante lin per la necesa energio, mi estis instigita hieraŭ viziti la karitentreprenojn, di- rektatajn de ia Simon Petro. Tio estas institucio stranga kaj ja eksterordinara. Tie senhelpaj infanoj ricevas kor­an zorgadon, lepruloj resaniĝas, maljunuloj malsanaj kaj ne favoritaj de la sorto ĝojas de komforto.

Sed la malsanuloj? Kie restas tiuj malsanuloj? - demandis Saŭlo mireganta.

Ĉiuj loĝas ĉe tiuj nekompreneblaj homoj.

Ili ĉiuj malsaĝiĝis! - diris la junulo el Tarso kun la spontanea sincereco, kiu signis liajn teniĝojn.

Ambaŭ interŝanĝis intimajn impresojn pri la nova doktrino, semante per ironio la konsideradon de multe da piaj faktoj, kiuj tenis ĉe si la atenton de la simplanima popolo de Jerusalem.

Finante la konversacion, Cadok diris:

Mi ne rezignacie vidas niajn principojn malŝatat- aj kaj proponas min por kunlabori kun vi, kvankam mi loĝas en Damasko, por ke ni bridu tiajn farojn. Kun viaj prerogativoj de estonta rabeno, alte sidanta en la Tem- plo, vi povos estri decidigan agadon kontraŭ tiuj mis- tifikantoj kaj falsaj miraklistoj.

Sendube - respondis Saŭlo -, kaj mi estas preta fari ĉiajn disponojn, kiujn la afero postulas. Ĝis nun la Sinedrio sin tenis plej tolereme, sed mi faros, ke ĉiuj kamaradoj ŝanĝu sian opinion kaj kondutu laŭdeve kon- traŭ tiuj atakoj, kiuj spitas severan punon.

Kaj per preskaŭ solena tono li finis:

Kiuj estas la tagoj de predikado de tiu Stefano?

Sabatoj.

Nu, postmorgaŭ ni iros ambaŭ plezuri ĉe tiuj stult- uloj. Se mi konstatos la sendanĝeran karakteron de iliaj instruoj, ni lasu ilin en paco kun ilia galimatio ĉe la suferoj de la proksimulo, alie ili tre kare pagos por la trokuraĝo ofendi niajn religiajn kodojn en la metropolo mem de la judismo.

Ankoraŭ longe ili teksis konsideradojn pri la sociaj faktoj, la intrigoj de la fariseoj, al kiuj ili apartenis, la nunaj okazaĵoj kaj la esperoj por la estonteco.

Ĉe vesperiĝo de tiu sama tago la eleganta bigo de Saŭlo el Tarso traveturis la pordegojn de Jerusalem kaj direktiĝis al la haveno de Jafo.

La varmega suno, ankoraŭ alte super la horizonto, plenigis la vojon per sia tre hela lumo. La mieno de la juna leĝisto radiis de freneza ĝojo ĉe la larĝapaŝa trot- ado de la ĉevaloj, kiuj de tempo al tempo ekgalopadis. Li kontente rememoris tiun sporton, kiuj li amis en sia naskiĝurbo, tiel laŭ la greka gusto, laŭ kiu li estis eduk- ita dank'al la patra zorgemo. Kun okuloj fiksitaj sur la vivaj kaj rapidaj ĉevaloj, li rememoris siajn venkojn inter la konkursantoj en sia senzorga adoleskeco.

Nemultajn mejlojn plue staris komforta domo meze de grandaj florantaj daktilaj kaj persikaj arboj. Ĉirkaŭ ĝi riĉaj legomplantejoj apud flueto da akvo, inteligente uzata en vasta hortikulturejo. Tiu bieno estis parto de unu el la multaj vilaĝetoj, ĉirkaŭantaj la sanktan urbon ĉie, kie ajn ekzistis kondiĉoj favoraj al malgranda ter- kulturado, kiu tre interesis la komercon de Jerusalem, situacianta en terure seka klimato. Tie ekloĝis Zeĥarja kun sia familio, por rekomenci honestan vivon. Rut kaj Abigail penis helpi lin en lia nobla klopodado de aktiva kaj laborema viro, kulturante fruktojn kaj florojn kaj tiel uzante ĉiun disponeblan grundpecon.