Выбрать главу

Forlasinte Korinton, la nobla izraelido renkontis te- rurajn malfacilaĵojn, ĝis li elŝipiĝis en Cezarea, kie el- ĉerpiĝis ĉiuj liaj monrimedoj, sed kelke da samlandanoj prezentis lin al konata romana patricio, grava proprietulo en Samario, kiu pruntis al li grandan sumon da mono, rekomendante al li tiun parton de Jafo, kie li povus farmi la bienon de iu amiko. Zeĥarja akceptis la helpon kaj ĉio iris glate. La vendado de legomoj kaj fruktoj, kiel ankaŭ la bredado de birdoj kaj grandaj brutoj, kompens- is al li la klopodojn. Kvankam malproksime de Jeru­salem, li pli ol tri fojojn havis okazon viziti la urbon, kaj, patronata de Aleksandro, proksima parenco de Anas, sukcesis viciĝi inter la privilegiitaj negocistoj, kiuj rajtis vendi bestojn por la oferoj en la Templo. Helpata de influaj amikoj, kiel Gamaliel kaj Saŭlo el Tarso, kiu li- beriĝis de la stato de disĉiplo kaj pli alte eksidis kiel kompetenta aŭtoritatulo, en la plej alta tribunalo de sia raso, li povis pagi multajn el siaj ŝuldoj kaj rapide iradis al bela situacio de financa sendependeco en sia nasko- lando. Rut ĝojis pri la prosperado de sia edzo, kaj same Abigail, en kiu ŝi trovis la sindonecon de efektiva filino.

La fratino de Jeziel laŭŝajne refandis la delikatecon de la virinaj trajtoj en la forĝejo de la travivitaj suferoj. La gracileco de ŝia mieno kaj la nigreco de ŝiaj okuloj kuniĝis kun ia vualo da ĉarma malgajeco, kiu ŝin tutan envolvis de post tiuj tragikaj, funebraj tagoj en Korinto. Kiel sopire ŝi deziris ricevi ian sciigon, eĉ se mallongan, banalan, pri sia frato, kiun la destino faris sklavo de kruelaj turmentistoj! Por tio Zeĥarja ekde la unua tem­po ŝparis nek rimedojn nek penojn. Komisiinte fidelan amikon en Akajo por esplori tiun aferon, li eksciis nur, ke Jeziel mankatenita estis kondukita en komercoŝipon, forveturontan al Nikopolis: nenion pli. Abigail insistis plu; kaj el Korinto venis ankoraŭ promesoj de amikoj, kiuj ne ĉesigos siajn pridemandojn ĉe la samrondanoj de Licinio Minucio, por ekscii la lokon, kie troviĝas la sklav- igita junulo.

En tiu tago la junulino profunde rememoris la fi- guron de sia kara frato, liajn ĉiam tiel korajn admonojn kaj konsilojn.

De kiam ŝi konatiĝis kun tiu junulo el Tarso kaj ekvidis la eblecon de edziniĝo kun li, ŝi sopire petegis de Dio la konsolan certecon pri la ekzistado de sia frato, kie ajn li estus. Laŭ ŝia opinio, estus por Jeziel plezuro ekkoni la elektiton de ŝia koro, kies pensojn ankaŭ pri- lumis la sincera zorgo bone servi al Dio. Ŝi rakontus al li, ke ankaŭ la amon de ŝia animo traplektas religiaj kaj filozofiaj komentarioj, kaj ke sennombraj estas la fojoj, kiam ili ambaŭ rave rigardadas la Naturon, kom- parante ĝiajn vivantajn lecionojn kun la diaj figuroj de la Sankta Skribo. Saŭlo ŝin tre helpis en la kulturado de la floroj de la fido, kiun Jeziel semis en ŝia senkulpa animo. Li ne estis viro tro sentimentala, inklina al la elverŝado de amesprimoj, kiuj forpasas sen pli grava signifo, sed ŝi komprenis lian noblan kaj lojalan spirit- on, kiun karakterizis profunda sento de sinregado. Abi­gail estis certa, ke ŝi komprenas liajn plej intimajn aspir- ojn en la grandiozaj revoj, kiuj superregis lian junecon. Superbela altiro, tiu, kiu peladis ŝin al la saĝa, obstina kaj sincera junulo! Iafoje li ŝajnis al ŝi tro kruda kaj energia. Lia kompreno de la Leĝo ne toleris paliativojn. Li povosciis ordoni, kaj al li malplaĉis ĉia montro de malobeo al liaj decidoj. Tiuj monatoj da preskaŭ ĉiu- taga kunevivado konigis al ŝi lian nebrideblan kaj mal- kvietan temperamenton ĉe plej nobla koro, kie fonto de amemo kaŝiĝis en abismaj profundoj.

Dronante en meditado, sur gracia ŝtonbenko apud la persikarboj en printempa festo, ŝi ekvidis, ke la ĉaro de Saŭlo alproksimiĝas per la larĝpaŝa trotado de la ĉevaloj.

Zeĥaija akceptis lin en kelka distanco, kaj ambaŭ kune, vigle konversaciante, eniris en la domon, kien la junulino sin direktis.

Ekestis konversacio en elkora tono, kio ripetiĝis plur- ajn fojojn en la semajno, kaj, kiel kutime, la du ge- junuloj, en la belegeco de la krepuska pejzaĝo, mano en mano kiel gefianĉoj, malsupreniris en la fruktoĝardenon, kies gazono konsistis el vastaj bedoj el orientaj floroj. La maro sterniĝis en la distanco de multe da mejloj, sed la malvarmeta vespera aero impresis kiel la mildaj vent- oj el la marbordo. Saŭlo kaj Abigail komence paroladis pri la ĉiutagaj banalaĵoj, sed ĉe unu momento, rimark- inte la malĝojovualon, kiu montriĝis sur la vizaĝo de sia kunulino, la junulo ŝin milde demandis:

Kial vi hodiaŭ estas tiel malĝoja?

Mi ne scias - ŝi respondis kun malsekaj okuloj -, sed mi de longe forte pensas pri mia frato. Mi mal- trankvile atendas sciigon pri li, ĉar mi esperas, ke li pli aŭ malpli frue povos konatiĝi kun vi. Jeziel ricevus vian parolon kun entuziasmo kaj ĝojo. Unu amiko de Zeĥarja promesis informon pri li, kaj ni atendas ian sciigon el Korinto.

Post mallonga paŭzo ŝi levis siajn grandajn okulojn kaj daŭrigis:

Aŭskultu, Saŭlo: se Jeziel ankoraŭ estas malli- berigita, ĉu vi tiam promesas al mi vian helpon al li? Viaj prestiĝohavaj amikoj en Jerusalem povus interveni, por lin liberigi, ĉe la Prokonsulo de Akajo! Ĉu ne? Miaj esperoj nun kuŝas tute en viaj manoj.

Li ekprenis ŝian manon kaj kortuŝite rediris:

Mi faros ĉion por li.

Kaj fiksante sur ŝi siajn potencemajn kaj amplenajn okulojn, li diris:

Abigail, ĉu vi eble amas vian fraton pli multe ol min?

Kion vi diras! - ekkriis ŝi, kompreninte la deli- katecon de lia demando. - Vi ja komprenas mian fratan koron kaj tio liberigas min de pli detala klarigo. Kiel vi scias, kara, Jeziel estis mia subtenanta brako dum la tagoj de nia senpatrineco. Ni estis kamaradoj en nia infaneco, kaj li, amiko de senreva juneco, ĉiam estis la amanta frato, kiu instruis min legi la diajn ordonojn, kun kunmetitaj manoj kanti la Psalmojn, forklinante min de la vojoj de malbono kaj inklinigante min al bono kaj virto. Ĉio, kion vi trovis en mi, estas dono de lia grand- anima helpo de amplena frato.

Saŭlo rimarkis ŝiajn okulojn malsekajn de ploro kaj bonkore diris:

Ne ploru. Mi komprenas viajn sanktajn korajn motivojn. Se necese, mi iros ĝis la fino de la mondo, por trovi Jezielon, se nur li ankoraŭ vivas. Mi kunportos leterojn de Jerusalem al la Provinca Kortumo de Korinto. Mi faros ĉion. Estu do trankvila. Laŭ via diro mi su- pozas en li iun sanktulon. Sed ni parolu pri aliaj aferoj. Urĝaj problemoj postulas solvon. Kaj niaj projektoj, Abigail?

Dio nin ja benos - murmuris la junulino kor-

tuŝita.

Hieraŭ Delila kaj ŝia edzo iris Lidan vizite al kelkaj el niaj parencoj. Ĉio tamen estas interkonsentita, por ke vi post du monatoj de hodiau estu kun ni en Jerusalem. Antaŭ ol mia fratino faros la plej proksiman vojaĝon al Tarso, mi volas, ke vi vin pli intime konu, por ke ŝi malkaŝe sciigu miajn gepatrojn pri nia proje- ktata geedziĝo.

Via invito min plej kortuŝas, sed...

Neniom da limigoj kaj timemo. Ni venos, por for- konduki vin. Mi kombinos kun Rut kaj Zehaija la ne- cesajn disponojn, kaj pri tio necesa, por ke vi prezentu vin en granda urbo, mi ne permesos, ke oni ĉi tie iom elspezu. Mi jam zorgas, ke vi post nemultaj tagoj ricevu plurajn grekmodelajn tunikojn.

Kaj li finis per bela rideto:

Mi volas, ke vi prezentu vin en Jerusalem kiel perfekta ekzemplo de nia raso, disvolviĝinta inter la an- tikvaj belaĵoj de Korinto.

La junulino faris timan geston, elmontrante intern- an ĝojon.

Ili faris ankoraŭ kelke da paŝoj kaj eksidis sub mal- junaj florantaj persikarboj, kie ili per plenaj pulmoj ekenspiris la mildan venteton, kiu parfumis tiun lokon. La grundo, kultivata kaj kolorata de ĉiunuancaj rozoj, eligis dolĉegan aromon. La finiĝo de la krepusko ĉiam estas plena de sonoj, kiuj preterpasas rapidece, kvazaŭ ankaŭ la animo de la aĵoj strebus al silento, la amiko de la granda ripozo... Foliriĉaj arboj vualiĝis en la ombro, lastaj vagantaj birdoj rapide flugadis, karesa ze- firo venis de malproksime, agitante la grandajn branĉ- arojn kaj pliintensigante la dolĉan murmuradon de la vento.