Выбрать главу

Ravite de nedifinebla ĝojo, Saŭlo ekrigardadis la unue aperintajn stelojn, kiuj ridetis sur la ĉielo punktita de lumo. La Naturo estas ĉiam la fidela spegulo de la plej internaj emocioj, kaj tiuj ondoj da parfumo, kiun la venteto alportis de malproksime, eĥiĝis kvazaŭ mis- tera ĝojo en lia koro.

Abigail - li diris, tenante ŝian maneton en la siaj -, la Naturo ĉiam kantas kun la esperplenaj kaj kredantaj animoj. Kiel sopire mi atendis vin sur la vojo de la vivo! Mia patro parolis al mi pri la hejmo kaj ties ĉarmoj, kaj mi atendis tian virinon, kiu min tute kom- prenus.

Dio estas bona - ŝi rediris ravita -, kaj nur nun mi konstatas, ke post tiom da suferoj Li, laŭ Sia senlima favorkoreco, destinis por mi la plej grandan tre- zoron en mia vivo, nome vian amon, en la lando de miaj gepatroj. Via korinklino, Saŭlo, koncentras en si ĉiujn miajn idealojn. La ĉielo faros nin feliĉaj. Ĉiumatene, kiam ni estos geedzoj, mi petos, per varmaj preĝoj, la anĝelojn de Dio instrui min teksi la filigranon de viaj ĝojoj; vespere, kiam la beno de la ripozo envolvos la mondon, mi donos al vi ĉiam novan kareson de mia amo. Mi prenos vian kapon, turmentatan de la problemoj de la vivo, kaj kovros vian frunton per la karesado de miaj manoj. Mi vivos nur kun Dio kaj kun vi. Mi estos al vi fidela la tutan vivon kaj amos eĉ la suferojn, kiujn la mondo spertigos al mi por via vivo kaj por via nomo.

Saŭlo pli ravite premis ŝiajn manojn kaj pasie re­diris:

Miaflanke mi donos al vi mian sindonan kaj sin- ceran koron. Abigail, mia spirito estis potencata nur de la amo al la Leĝo kaj al miaj gepatroj. Mia juneco ĝis nun estis malkvieta, sed pura. Mi ne oferos al vi ian senparfuman floron. De la unuaj tagoj de mia juneco mi konatiĝis kun kamaradoj, kiuj instigis min sekvi ili- ajn erarajn paŝojn en la ebrieco de la sentumoj, kuriero de la pereo de niaj plej noblaj zorgoj en ĉi tiu mondo, sed mi neniam perfidis la dian idealon, vibrantan en mia sincera animo. Post la komencaj studoj de mia profe- sio mi renkontis virinojn, kiuj logincitis min, instigite de danĝera kaj erara koncepto pri amo. En Tarso, en la pompaj tagoj de la junulaj ludoj, mi, konkerinte la plej belajn laŭrojn, ricevis de ardantaj junulinoj amdeklara- ciojn kaj edziĝoproponojn, sed mi efektive restis indife- renta, atendante vin kvazaŭ nekonatan heroinon de mia revo, en la kunvenoj, paradantaj per purpuraĵoj kaj flor- oj. Kiam Dio kondukis min ĉi tien al vi renkonte, viaj okuloj ekfulme parolis al mi pri superbelaj malkaŝoj. Vi estas la koro de mia cerbo, la esenco de mia menso, kaj vi estos la mano, gvidanta miajn farojn dum la tuta vivo.

Dum al la junulino, kortuŝita kaj feliĉa, larmoj mal- sekigis la okulojn, la flamanta junulo daŭrigis:

Ni vivos unu por la dua kaj havos infanojn fidel- ajn al Dio. Mi estos la ordono en nia vivo, vi estos la obeado en nia paco. Nia hejmo estos ia templo. La amo al Dio estos nia plej fortika kolono, kaj kiam la laboro postulos mian foreston for de la hejma altaro, vi restos kaj viglos super la tabernaklo de nia feliĉo.

Jes, kara, kion mi ne farus por vi? Vi ordonos kaj mi obeos. Vi estas la ordono en mia vivo, kaj mi petos la Eternulon helpi min esti via ama balzamo. Kiam vi estos laca, mi rememoros mian patrinon kaj endorm- igos vian noblan animon per la plej belaj preĝoj de David. Vi por mi interpretos la parolon de Dio. Vi est- os la leĝo, mi estos via servantino.

Saŭlo kortuŝiĝis ĉe ĉi tiuj karesaj vortoj. Tiuj estis la plej belaj, kiujn li iam rikoltis el iu virina koro. Nenia virino, krom Abigail, iam tiel parolis al lia arda spirito.

Kutiminte al la longaj kaj malfacilaj rezonadoj, brulig- ante al si la cerbon ĉe la silogismoj de la leĝistoj, celante brilan estontecon, li sentis sian animon kvazaŭ elsekiĝ- inta, soifanta veran idealismon. De infaneco, dank'al la edifa hejma edukado, li konservis puraj la unuajn im- pulsojn de la koro, neniam ilin infektante en la rondo de la trivialaj plezuroj aŭ en la fajro de la krudaj pasioj, kiuj ordinare postlasas en la animo la karbon de la sen- esperaj doloroj. Kutiminte al sportoj, al la tiamaj lud- oj, ĉiam akompanata de multe da delirantaj kamaradoj, li estis farinta la sanktan heroaĵon superstarigi la ordon­oj n de la Leĝo super siaj naturaj inklinoj. Lia koncepto pri servado al Dio ne toleris cedojn al li mem. Laŭ lia opinio, ĉiu homo devus konserviĝi libera de malsuperaj kontaktoj kun la mondo ĝis la edziĝa lito. La starigita hejmo estos ia sanktejo de la eternaj benoj; iliaj infanoj - la unuaaĵoj sur la altaro de la Plejgranda Amo, kon- sekrita al la Plejaltulo. Tiel li pensis ne tial, ke lia jun- eco havas neniom da deziroj; Saŭlo el Tarso spertis ĉiajn sopirojn de la flamanta junularo liatempa. Li imagis al si situaciojn de kontentigitaj aspiroj kaj tamen, submet- ita al la patrinaj karesoj, li promeisis al si mem neniam forflankiĝi de ĉi tiu sintenado. La hejma vivo estas la vivo en Dio, kaj Saŭlo konserviĝis por pli altaj emocioj. Kun ĉiam novaj esperoj, li vidis preterpasi la jarojn, atendante ĝis la inspiro de Dio difinos la vojon de liaj idealoj. Li atendis kaj fidis. Liaj gepatroj ie kaj ie supozis, ke ili trovis tiun virgulinon, kiun li devis elekti, sed Saŭlo, energia kaj decidema, flanken metis la enmi- ksiĝon de tiuj karuloj koncerne la elekton, kiu tuŝis la decidon de lia destino. Abigail plenigis al li la koron. Ŝi estis la mistika floro de lia idealo, la animo, kiu komprenus liajn aspirojn, en perfekta interrespondado de pensoj. Kun okuloj fiksitaj sur ŝiaj delikataj trajtoj, kiujn la pala luno prilumis, li forte ekdeziris por ĉiam ŝin retenadi en siaj fortikaj brakoj. Samtempe ia dolĉa amemo vibris en lia animo. Li deziris tiri ŝin al si, kvazaŭ mildan infanon, kaj karesi ŝiajn silkecajn harojn per ĉiuj fortoj de sia karesemo.

Ebriaj de spirita ĝuado, ili longe paroladis pri la

amo, kiu ilin identigis en sama aspiro al feliĉo. Ĉiuj plej intimaj komentarioj faris el Dio la sanktan partopren- anton en iliaj esperoj je la estonteco, kiu antaŭbildiĝis al ili benata de senfinaj ĝojoj.

Mano en mano ili raviĝis de la mirinda plenluno. La oleandroj kvazaŭ ridis al ili. La orientaj rozoj, aŭreolit- aj de la lunradioj, estis por ili la mesaĝo de beleco kaj parfumo.

Adiaŭante, Saŭlo aldiris feliĉa:

En la daŭro de du tagoj mi vin revidos. Estas inter ni konsentite. Kiam Delila forveturos, ŝi portos sciigojn pri ni al miaj gepatroj, kaj ĝuste de hodiaŭ post ses monatoj mi volas vin havi ĉe mi por ĉiam.

Ses monatoj? - Ŝi rediris duone ruĝiĝinte, duone surprizite.

Nenio, mi pensas, povos malebligi la efektivigon de ĉi tiu decido, ĉar ni jam havas ĉion necesan.

Kaj se ĝis tiam ni ne estos ricevintaj sciigojn pri Jeziel? De mia flanko, mi dezirus edziniĝi certa pri lia ĝojo kaj aprobo.

Kun supraĵa rideto, en kiu vidiĝis multe da apenaŭ kaŝita ĉagreno, Saŭlo respondis:

Pri ĉi tio estu trankvila. Ni unue zorgos pri la sintenado de miaj familianoj, kiuj staras sur pli antaŭa plano; kaj tuj kiam ni solvos ĉi tiun parton, mi, se ne- cese, iros mem Akajon. Estas ne eble, ke Zeharja ne ricevos novajn sciigojn el Korinto en la plej proksimaj semajnoj. Tiam ni faros pli certajn disponojn.

Abigail faris geston de kontenteco kaj danko.

Nun, kiam ili harmoniis ĉe la sama vibrado de ĝojo, antaŭ ol ili denove eniris en la domon, kie la mastroj ilin atendis, plezurante ĉe la legado de la Profetaĵoj, Saŭlo ekprenis la manon de la junulino ĝis siaj lipoj kaj flustr- is la kutiman adiaŭon:

Fidela por ĉiam!

Post lia kelkminuta konversacio kun siaj amikoj, aŭdiĝis la trotado de la ĉevaloj sur la vojo returne al Jerusalem. Jen la ĉareto rapide ruliĝadis ĉe la lumo de la luno, en nubo da polvo.

V

La predikado de Stefano

Saŭlo kaj Cadok eniris en la modestan preĝejon de Jerusalem kaj ekvidis la densan amason da malriĉuloj kaj mizeruloj, kiuj tie staris kun radio da espero sur la malgajaj okuloj.