Выбрать главу

La simpla pavilono, konstruita je la kosto de tiom da oferoj, estis nenio alia ol vasta korbelo, tegita de mal- fortikaj muroj, sen ia eĉ plej malgranda komforto.

Jakobo, Petro kaj Johano forte surpriziĝis pri la ĉe- esto de la juna leĝisto, kiu faris al si popularecon en la urbo dank'al sia parolvervo kaj sia profunda konado de la Skriboj.

La grandanimaj galileanoj proponis al li la plej kom- fortan benkon; li akceptis la ĝentilaĵojn, kiujn oni faris al li, kun nekaŝebla ironio ridetante pri ĉio, kion li tie vidis. En sia animo li opiniis, ke Cadok mem estis vik- timo de malveraj juĝoj. Kion povis fari tiuj malkleraj viroj, kuniĝintaj kun aliaj jam maljunaj, malsanaj kaj kadukaj? Kio danĝera estis por la Leĝo de Izrael tiuj forlasitaj infanoj, tiuj duonmortintaj virinoj, en kies koro ĉiaj esperoj ŝajnis forvelkintaj? Al li estis tre malagra- ble vidi tiom da vizaĝoj, kiujn la lepro detruis kaj la malignaj ulceroj kruele kripligis. Ĉi tie, maljunulo kun pusaj vundoj, envolvitaj en malbonodorajn tukojn; tie, kriplulo, apenaŭ kovrita de ŝtofpecoj apud ĉifone vestitaj orfoj, kiuj humile prenis al si lokon.

La konata leĝisto rimarkis la ĉeeston de pluraj per- sonon, kiuj aŭskultadis lian parolon en la interpretado de la tekstoj de Moseo, en la Sinagogo de la kilikianoj; de aliaj, kiuj proksime observis liajn laborojn en la Si- nedrio, kie lia inteligenteco estis rigardata kiel garanti- aĵo de la espero de la raso. Per la rigardo li ekkomprenis, ke tiuj amikoj tie troviĝas ankaŭ je la unua fojo. Lia vizito en la nekonata templo de la sennomaj galileanoj allogis multe da partianoj de la reganta fariseismo, sopir- antaj okazajn servojn, kiuj povus meti ilin en lumrondon kaj ilin rekomendi al la plej gravaj aŭtoritatuloj. Saŭlo venis al la konkludo, ke tiu parto de la aŭdantaro tie troviĝas en solidara teniĝo por ĉia dispono, kiun li devos fari. Tia teniĝo ŝajnis al li natura kaj logika, konvena al la celoj, kiujn li intencis atingi. Ĉu oni ne rakontad- is nekredeblajn farojn de la adeptoj de la "Vojo"? Ĉu tio ne estas trivialaj kaj skandalaj mistifikoj? Ĉu ĉio tio ne estas malnobla verko de kondamninda sorĉarto? Se li en tio konstatos ian malhonestan celon, li en tiu loko mem povus kalkuli je granda nombro da samreligi- anoj, pretaj defendi la rigoran plenumon de la Leĝo, eĉ se tio kostus al ili la plej pezajn sinoferojn.

Ekvidante tiun aŭ alian bildon malpli agrablan al lia rigardo, kutiminta al luksaj medioj, li evitis fiksi la okulojn sur la kripluloj kaj malsanuloj, dense starantaj en tiu loko, ien turnante la atenton de Cadok kun ironiaj kaj spritaj rimarkoj. Kiam tiu vasta ejo, sen iaj ornam- oj kaj figuroj, tute pleniĝis, unu junulo, havanta ĉe siaj flankoj Petron kaj Jakobon, preterpasis la longajn vic- ojn, kaj ili tri suriris preskaŭ naturan podion el ŝtonoj, kuŝantaj unu sur alia.

- Stefano! Ĝi estas Stefano!

Sufokitaj voĉoj anoncis la predikanton, dum liaj plej entuziasmaj admirantoj kun ĝoja rideto montris al li.

Subita silento tenis ĉiujn korojn en stranga atendo. La junulo, malgrasa kaj pala, pri kies helpo la plej malfe- liĉaj opiniis, ke ili ĉe ĝi trovas ian duoblaĵon de la amo de la Kristo, laŭte ekpreĝis, petante por si kaj por tiu kunvenantaro la inspiron de la Plejpotenca. Tuj poste li malfermis libron en la formo de rulaĵo kaj voĉe eklegis pecon el la notoj de Mateo:

"Sed iru prefere al la perditaj ŝafoj de la domo de

Izrael; kaj dum vi iros, prediku, dirante: La regno de la ĉielo alproksimiĝis." ()

Stefano alte levis la serenajn kaj radiantajn okul­oj n, kaj, ne konfuziĝante pro la ĉeesto de Saŭlo kaj ties multenombraj amikoj, komencis per klara kaj vibranta voĉo paroli pli-malpli jene:

"Miaj karaj, jen veninta la tempo, kiam la Paŝtisto venas, por kolekti la ŝafojn ĉirkaŭ sian senliman zorg- adon. Ni estis sklavoj al la altrudoj per la rezonoj, sed hodiaŭ ni estas liberaj per la Evangelio de la Kristo Jesuo. Nia raso, de nememorebla tempo, gardis la lumon de la Tabernaklo, kaj Dio sendis al ni Sian senmakulan Filon. Kiuj en Izrael ankoraŭ neniam aŭdis la mesaĝ- ojn de la Bona-Novaĵo? Kiuj ankoraŭ sin ne gratulis pro la ĝojoj de la nova kredo? Dio sendis Sian sankt- an respondon al niaj miljaraj aspiroj, la revelacio de la Ĉielo heligas niajn vojojn. Laŭ la promesoj de la pro- fetado de ĉiuj, kiuj ploris kaj suferis por la Eternulo, la Dia Sendito venis en la kavernon de niaj amaraj kaj justaj doloroj, por prilumi la nokton de niaj obstine kulp- antaj animoj, por ke disvastiĝu la horizontoj de nia el- aĉeto. La Mesio konsideris la premantajn problemojn de la homo kaj donis al ili kiel solvon la amon, kiu elaĉet- as ĉiujn estulojn kaj purigas la homojn de ĉiuj pekoj. Instruanto pri laboro kaj pri la perfekta ĝojo de la vivo, kaj tial liaj benoj estas nia heredaĵo. Moseo estis la pordo, la Kristo estas la ŝlosilo. Per la krono de martiro li akiris por ni la nemorteman laŭron de la savo. Ni estis sklavoj al la eraro, sed lia sango nin liberigis. En vivo kaj en morto, en la ĝojoj en Kana, kiel en la do- loroj sur Kalvario, pro ĉio, kion li faris, kaj pro ĉio, kion li ne faris dum sia glora migrado sur la Tero, li estas de Dio la Filo, prilumanta la vojon.

"Super ĉiaj homaj pensoj, ekster ĉiaj interpuŝiĝoj de la surteraj ambicioj, lia regno de paco kaj lumo brilas en la konscienco de la elaĉetiĝintaj animoj.

"Ho Izrael, vi, kiu atendis tiom da jarcentoj! Viaj afliktoj kaj doloraj spertoj ne estis vanaj! Dum aliaj po-

(>) Mateo, 10:6-7 - Noto de la Aŭtoro.

poloj implikiĝis en malnoblaj interesoj, honorante la fals- ajn idolojn per falsa adorado kaj samtempe entreprenan- te ekstermantajn militojn kun ekstrema perverseco, vi, Izrael, atendis la justan Dion. Vi portis la katenojn de la homa nekompatemo en eldetruado kaj dezertigo; vi ŝanĝis en kantojn de espero la hontindaĵojn de la sklav- eco; vi suferis malhonoron, truditan de la potenculoj de la Tero; vi vidis viajn virojn kaj virinojn, viajn junul- ojn kaj infanoj n ekstermitaj sub la premo de persekutoj, sed vi tamen neniam perdis vian kredon je la justeco de la Ĉielo! Kiel la Psalmisto, vi per via heroeco asert- is, ke amo kaj favorkoreco vibras en ĉiuj viaj tagoj! Vi ploris tra la longa vojo de la jarcentoj pro viaj doloroj kaj vundoj. Kiel Ijob, vi vivis de via fido, subjugigite de la feraj manoj de la mondo, sed vi jam ricevis la sankt- an deponitaĵon de la Eternulo, la unu sola Dio! Ho etern- aj esperoj de Jerusalem, kantu de ĝojo, gaju, kvankam ni ne estis tute fidelaj al la kompreno de la Leĝo, ĉar ni kondukis la Amatan Ŝafidon sur la brakojn de kruco; tamen liaj vundoj elaĉetis nin por la Ĉielo, per la alta prezo de lia ekstrema sinofero!

"Jesaja lin rigardadis, fleksiĝintan sub la pezo de niaj malbonagoj, florantan en la sterileco de niaj koroj kvazaŭ ĉiela floro sur brulkonsumita grundo, sed ankaŭ diris, ke eble la momento de lia ekstrema abnegacio, per malnobliga morto, la sankta dia afero por ĉiam prosperos en liaj manoj.

"Amataj, kie troviĝas tiuj ŝafoj, kiuj ne sciis aŭ ne povis atendi? Ni ilin serĉu por la Kristo, kiel drakm- ojn forperdiĝintajn de lia sindona amo! Ni anoncu al ĉiuj senesperuloj la triumfojn kaj ĝojojn de lia regno de paco kaj de senmorta amo!

"La Leĝo tenadis nin en la spirito de nacio, ne suk- cesante estingi en nia animo la homan deziron de super- regado sur la Tero. Multaj el nia raso atendis ian mastr- antan princon, kiu triumfe enirus en la sanktan urbon, kun la sangokovritaj trofeoj el ruiniga kaj mortiga ba- talo, estron, kiu enmanigus al ni abomenan sceptron de forto kaj tiraneco. Sed la Kristo liberigis nin por ĉiam. Lia plej granda ordono, de li, ido de Dio kaj sendito de

Ties gloro, konfirmas tiujn de Moseo, nome rekomend- ante al ni ami Dion super ĉio, per nia tuta koro kaj animo ( ), kaj aldonante, per la plej bela dia dekreto, ke ni amu unu alian, kiel li mem nin amis (>).

"Lia regno estas regno de la ĝusta konscienco kaj de la koro puriĝinta ĉe la servado al Dio. Liaj pordoj estas la mireginda vojo al la spirita elaĉeto, larĝe mal- fermitaj al la filoj de ĉiuj nacioj.