Выбрать главу

"Liaj amataj disĉiploj venos de ĉiuj kvar flankoj de la mondo. Ekster lia lumo ĉiam trafos tempesto la mal- firmpaŝan migranton de la Tero, ĉar sen la Kristo li falos venkita en la bataloj senfruktaj kaj detruantaj la plej bonajn fortojn de la koro. Nur lia Evangelio hav- igas pacon kaj liberecon. Ĝi estas la trezoro de la mondo. En lia plej alta gloro la justaj ricevas la venkokronon, la malfeliĉaj konsolon, la malgajaj la fortikaĵon de la kuraĝo, la pekantaj trovas la vojon de la favorkoraj elaĉetoj.

"Estas vero, ke ni lin ne komprenis. Ĉe la granda atesto la homoj ne komprenis lian dian humilecon kaj tiuj, al li plej korligitaj, lin forlasis. Liaj vundoj kriis kontraŭ nia krima indiferenteco. Neniu povas forskui de si tiun kulpon, ĉar ja ni ĉiuj estas heredintoj de liaj ĉiel- aj donoj. Se ĉiuj ĝuas bonfaron, neniu povas sin elturni de respondeco. Tio estas la motivo, kial ni respondas por la krimo sur Kalvario. Sed liaj vundoj estis nia lumo, liaj suferoj la plej varma amvoko, lia ekzemplo la vojo malfermita al la superbela kaj senmorta bono.

"Venu do manĝi kun ni ĉe la tablo de la dia bankedo! Ne plu la festoj kun putrema pano, sed la eterna nutr- aĵo de ĝojo kaj vivo... Ne plu la fermentanta vino, sed la nektaro, fortikiganta la animon, miksita kun la par- fumoj de la nepereema amo.

"La Kristo estas la substanco de nia libereco. Tago venos, kiam lia regno ampleksos la filojn de Oriento kaj de Okcidento, per ĉirkaŭpreno de frateco kaj lumo. Tiam ni komprenos, ke la Evangelio estas la respondo de Dio

(*-1 Readmono, 6:5. - La Trad. (**-1 Johano, i3:34. - La Trad.

al niaj alvokoj per la Leĝo de Moseo. La Leĝo estas homa, la Evangelio estas dia. Moseo estas la konduk- anto, la Kristo estas la Savinto. La profetoj estis fidelaj administrantoj, sed Jesuo estas la Sinjoro de la Vinber- ejo. Kun la Leĝo ni estis servutuloj, kun la Evangelio ni estas liberaj infanoj de amanta kaj justa Patro!"

Tiam Stefano interrompis sian parolon, kiu harmonie kaj vibre fluadis el liaj lipoj, inspirite de la plej puraj sentoj. La aŭdantoj, kiaj ajn iliaj inklinoj, ne sukcesis kaŝi sian miregon ĉe liaj asertoj de solidaj instruoj. Tiuj multaj homoj raviĝis de la prezentitaj principoj. La al- mozuloj, tie dense starantaj, direktis al la predikanto aproban rideton, kiu ja esprimis ĝojigajn esperojn. Joha- no fiksis sur li karesan rigardon, ankoraŭ unu fojon kons- tatante en lia flama parolo la evangelian mesaĝon, do- nitan de disĉiplo plej amata de la neforgesebla Majstro, kiu ĉiam estas ĉe tiuj, kiuj kunvenas en lia nomo.

Nature emociema, Saŭlo el Tarso fandiĝis en la ondo da ĝenerala mirego, sed, forte surprizite, li rimarkis la diferencon inter la Leĝo kaj la Evangelio, diskonigata de tiuj strangaj homoj, kiujn lia menso ne povis kom- preni. Momente li konsideris la danĝeron de la novaj instruoj rilate la regantan judismon. Li indignis pro tiu prediko malgraŭ ĝia mistere bela eĥo. Laŭ lia pensma- niero estis nepre necese forfini la komenciĝantan kon- fuzon pri Moseo. La Leĝo estas unu sola. Tiu Kristo, kiu kulminis en malvenko, inter du rabistoj, aperis antaŭ liaj okuloj kiel ia mistifikanto, neinda je ia estimo. La venko de Stefano ĉe la popola konscienco, kiel li ĝin vid- is en tiu momento, lin indignigis. Li konsentis, ke tiuj galileanoj eble estas piaj homoj, sed ili ja estas krimuloj pro la renverso de la netuŝeblaj principoj de lia raso.

Kiam la oratoro estis reprenonta la momente inter- rompitan parolon, atendatan kun sintenado de ĝenerala ĝojo, la juna leĝisto kuraĝe stariĝis kaj preskaŭ kolere ekkriis, akcentante la frazojn per evidenta ironio:

- Piaj galileanoj, kian sencon havas viaj strangaj kaj absurdaj doktrinoj? Kiel vi kuraĝas proklami la mal- veran superecon de ia senfama nazaretano super Moseo, en la urbo Jerusalem mem, kie estas decidataj la destin- oj de la triboj de la nevenkebla Izrael? Kio estas tiu Kristo? Ĉu nenio alia krom ia ĉarpentisto?

Ĉe la impertinenta aplombo de ĉi tiu neatendita apos- trofo fariĝis en tiu medio ia retiriĝo pro timo, sed de la nefavoritoj de la sorto, por kiuj la mesaĝo de la Kristo estis la plej bonega nutraĵo, venis al Stefano rigardo de defendo kaj gaja entuziasmo. La Apostoloj el Galileo ne sukcesis kaŝi sian timon. Jakobo estis palega. La amikoj de Saŭlo rimarkis ties mokan vizaĝon. Ankaŭ la predikanto paliĝis, sed elmontris en la decidema ri- gardo ĉiam saman nekonsterneblan serenecon. Fiksante la okulojn sur la leĝisto, la unua homo en tiu urbo, kiu kuraĝis malhelpi la noblan klopodadon de la evangeli- ismo, li, ne perfidante la ondon da amo, kiu elbordiĝis el lia koro, vidigis al Saŭlo la sincerecon de sia parolo kaj la noblecon de siaj pensoj. Kaj antaŭ ol liaj kunuloj rekonsciiĝis de la surprizo, kiu ilin ekposedis, kun mir- inda spiritoĉeesto indiferenta al la impreso de kolektiva timo, li rediris:

Bone estas, ke la Mesio estis ĉarpentisto, ĉar tiel la homaro jam ne restis sen ia ŝirmejo. Li estis ja la Rifuĝejo de la paco kaj espero! Ni jam neniam iros laŭ la kaprico de la tempestoj aŭ laŭ la ĉeno de la ĥimeraj rezonoj de tiuj, kiuj vivas laŭ la kalkulo, sen la heleco de la sento.

Ĉi tiu konciza kaj kuraĝa respondo senaplombigis la estontan rabenon, kutimintan venki en la plej kultur- itaj sferoj, en ĉiuj parolturniroj. Energia, ruĝiĝinta, el- montrante profundan koleron, li mordis la lipojn, kio est- is al li propra, kaj per impona voĉo diris:

Kien ni venos kun tia misinterpretado laŭ ia vul- gara mistifikanto, kiun la Sinedrio punis per skurĝado kaj morto? Kion ni diru pri ia Savinto, kiu ne sukcesis savi sin mem? Se li estis sendito kun ĉiela povo, kial do li ne evitigis al si la humiligon de malhonoriga ver- dikto? Ĉu la Eternulo Cebaot, kiu liberigis de la sklaveco la privilegiitan popolon; kiu kondukis ilin tra la dezerto kaj trabatis al ili vojon tra la maro; kiu kvietigis al ili la malsaton per la dia manao kaj, pro amo, ŝprucigis el la senviva roko fonton de viva akvo, ĉu Li havis neni- ajn aliajn rimedojn signigi Sian senditon, ol per ofera kruco inter ordinaraj maliculoj? Ĉu vi en ĉi tiu domo tiel malŝatis la gloron de la Plejalta Sinjoro? Ĉiuj leĝistoj de la Templo konas la historion de la trompanto, kiun vi honoras kun la simpleco de via malklereco! Ĉu vi ne hezitas malaltigi niajn proprajn valoraĵojn, prezentante ian Mesion disvunditan kaj sangantan ĉe la mokfajfado de la popolo? Vi superverŝas Izraelon per honto, tamen vi deziras starigi novan regnon? Estus juste, ke vi tute konigu al ni la instigilon de viaj piaj fabeloj.

Kiam ĉesis ĉi tiu katilinario, Stefano digne reprenis la parolon:

- Amiko, oni ja prave diris, ke la Majstro venos al la mondo, por konfuzi multajn en Izrael. La tuta edifa historio de nia popolo estas dokumento pri la reve- lacio de Dio; tamen, ĉu vi ne vidas en la mirindaj signoj, per kiuj la Providenco iam kondukis la hebreajn tribojn, elmontron de la ekstrema amo de Patro, deziranta kons- trui la spiritan estontecon de infanoj karaj por Lia koro? Kun la tempo ni rimarkos, ke la infana menso donas oportunajn okazojn por pli vastaj edukprincipoj. Kio hie- raŭ estis karesemo, tio hodiaŭ estas energio, naskita de la grandaj amesprimoj de la animo. Kio hieraŭ estis trankvileco kaj vigleco, tio hodiaŭ povas esti tempesto, por havigi sekurecon kaj reziston. Iam ni estis infanoj eĉ rilate la revelacion, sed nun la viroj kaj la virinoj en Izrael atingis sian plenaĝecon pri la konado. La Filo de Dio portis al la homoj la lumon de vero, instruante al ili la misteran belecon de la vivo ĉe sia plialtiĝo per sin- ofero. Lia gloro resume konsistis en tio, ke li amis nin, kiel Dio nin amas. Ĝuste tial oni ne komprenis lin. Ĉu ni povus atendi ian savonton konforman al niaj mal- noblaj celoj? La profetoj asertas, ke la vojoj de Dio povas ne esti la vojoj, kiujn ni deziras, ke Liaj pensoj ne ĉiam povas akordi kun la niaj. Kion ni dirus pri ia Mesio, kiu prenus la sceptron de la mondo, konkurante kun la korifeoj de la malbonagado pri laŭro el sango- verŝaj venkoj? Ĉu la Tero jam ne satiĝis de bataloj kaj kadavroj? Ni demandu iun roman generalon, kiom kost- is al li la konkero de la plej sensignifa vilaĝeto; ni ri- gardu la nigran liston de la venkintoj laŭ niaj eraraj ideoj pri la vivo. Izrael neniam povus atendi iun Mesion, kiu paradus en ia ĉaro de pompaj gloroj de la materia sfero, veturilo, kiu povus renversiĝi sur la plej proksima deklivo de la vojo. Tiuj pasemaj esprimoj apartenas al tiu efemera scenejo, kie la plej brilanta purpuro revenas en la polvon. Malsame ol ĉiuj, kiuj pretendis instrui virton, apogante sin sur la kontentigo de la propraj sent- umoj, Jesuo plenumis sian taskon inter la plej simplaj aŭ plej malfeliĉaj, ĉe kiuj oni ofte trovas la manifestiĝ- ojn de la Patro, kiu edukas per la nekontentigita espero kaj la doloroj, kiuj de lulilo ĝis tombo prilaboras la hom- an ekzistadon. La Kristo ĉe ni konstruas sian regnon de amo kaj paco sur diaj fundamentoj. Lia ekzemplado estas ĵetita sur la homan animon per eterna lumo! Kiu do el ni, komprenante ĉion ĉi, povus vidi en tiu Sendito de Dio ian militeman estron? Ne! La Evangelio estas amo en ĝia plej bela senco. La Majstro lasis sin buĉi, don- ante al ni la ekzemplon de elaĉeto per la plej pura amo. Kiel paŝtisto de multenombra grego, li ne volas, ke perd- iĝu eĉ unu el liaj amataj ŝafoj, kaj ne ordonas la mort­on de pekinto. La Kristo estas la vivo, kaj la savo, kiun li havigis al ni, kuŝas en la sankta oportuna okazo de nia altiĝo, kiel infanoj de Dio plenumante la belajn ins- truojn de la Majstro.