Post paŭzo la leĝisto jam leviĝis por kontesti lian parolon, sed Stefano daŭrigis:
Kaj nun, fratinoj kaj fratoj, mi petas permeson, por elfini mian paroladon. Se mi ne parolis tiel, kiel vi deziris, mi tamen parolis tiel, kiel la Evangelio al ni kon- silas, akuzante min mem per la interna kondamno de miaj grandaj difektoj. La beno de la Kristo estu kun vi ĉiuj.
Antaŭ ol la predikanto povis malsupreniri de la tri- buno, por sin miksi en tiun homamason, la estonta rabeno subite ekstaris kaj kolere ekkriis:
Mi postulas la daŭrigon de ĉi tiu polemiko! La predikanto atendu, ĉar mi ne finis, kion mi bezonas diri.
Stefano serene rediris:
Mi ne povos diskuti.
Kial do? - demandis Saŭlo ekscitegita. - Mi ordonas al vi daŭrigi.
Amiko - trankvile rediris la alparolito -, la Kristo konsilis, ke ni devas redoni al Cezaro la propraĵon de Cezaro kaj al Dio la propraĵon de Dio ( ). Se vi havas ian leĝan akuzon kontraŭ mi, sentime prezentu ĝin, kaj mi obeos al vi, sed pri tio, kio apartenas al Dio, nur Lin koncernas eldemandi min.
Tia alta spirito de decido kaj sereneco kvazaŭ kon- fuzis la leĝiston de la Sinedrio, sed, komprenante, ke flam- iĝo povus nur nubigi lian menson, li rediris pli trankvile, malgraŭ la aŭtoritateca tono, kiu travidigis lian tutan energion:
Sed mi bezonas meti en lumon la erarojn de ĉi tiu domo. Mi bezonas demandi kaj vi nepre respond- os al mi.
Tuŝante la Evangelion - rediris Stefano -, mi jam prezentis al vi tiujn elementojn, kiujn mi povis dis- poni, klarigante ĉion, kio estis por mi ebla. Koncerne la ceteraĵon, ĉi tiu modesta templo estas konstruaĵo de fido, sed ne por kazuistikaj polemikoj. Jesuo plej insiste rekomendis al siaj disĉiploj eviti la fermenton de diskut- oj kaj malkonsentoj. Jen kial ne estas permesite, ke ni perdu tempon en senutilaj kvereloj, dum la laboro de la Kristo postulas nian klopodadon.
Ĉiam la Kristo! Ĉiam la trompanto! - tondris Saŭlo kun acida vizaĝo. - Mia aŭtoritateco estas in- sultata de via fanatikeco en ĉi tiu ĉambro de mizero kaj malklereco. Mistifikantoj, vi rifuzas la eblon por klar- igo, kiun mi proponas al vi; neinstruitaj galileanoj, vi ne volas levi mian ganton. Mi ja scios venĝi pro la Leĝo de Moseo, kiun oni ĉi tie piedpremas. Vi rifuzas mian ordonon, sed vi ne povos eviti mian venĝon. Vi lernos ami la veron kaj honori Jerusalemon, defalante de tiu aroganta nazaretano, kiu pagis sur la kruco por siaj krim- aj deliroj. Mi turnos min al la Sinedrio, por vin juĝi kaj puni; la Sinedrio havas aŭtoritaton, por forbati vi- ajn kondamnindajn halucinojn.
n Mateo, 22:21. - La Trad.
Tiel fininte, li ŝajnis posedita de furiozo, sed eĉ tiel li ne sukcesis konfuzi la predikanton, kiu kun serena animo respondis al li:
Amiko, la Sinedrio havas mil manierojn igi min plori, sed mi ne rekonas en ĝi povon, por devigi min re- zigni la amon al Jesuo Kristo.
Tion dirinte, li malsupreniris de la tribuno kun tia sama humileco, ne lasinte sin entuziasmigi de la aprobo- gesto de tiuj malfeliĉuloj, kiuj tie aŭdis lin kiel defend- anton de sanktaj esperoj.
Ekaŭdiĝis iaj kelke da unuopaj protestoj. Koleraj fariseoj vomis malrespektajn kaj mokajn parolojn. Tiu homamaso agitiĝis, antaŭvidante tuj okazontan konflikt- on; sed antaŭ ol Stefano faris dek paŝojn en la internon, apud siajn kamaradojn, kaj antaŭ ol Saŭlo trafis lin per aliaj personaj kaj rektaj kontraŭdiroj, ĉifone vestita mal- junulino prezentis al la brava ĉampiono malriĉe vestitan junulinon kaj fidplene ekkriis:
Sinjoro! Mi scias, ke vi kontinuigas la bonecon kaj la farojn de la nazareta profeto, kiu unu tagon savis min de la morto, malgraŭ miaj pekoj kaj malfortaĵoj. Helpu min ankaŭ vi, pro kompato! Mia filino mutiĝis antaŭ pli ol unu jaro. Mi ŝin kondukis el Dalmanuta ĉi tien tra grandegaj malfacilaĵoj, fidante vian fratan helpon!
La predikanto antaŭ ĉio ekpensis pri la danĝero de ia kaprico de li mem kaj, dezirante kontentigi la petant- inon, ekrigardis kun sincera simpatio la malsanulinon kaj diris:
Nian ni havas mem nenion, sed estas juste es- peri de la Kristo la donojn al ni necesajn. Li, justa kaj grandanima, ne forgesos vin en la sankta distribuado de sia favorkoreco.
Kaj kvazaŭ pelita de ia stranga forto, li aldiris:
Vi ja parolos, por laŭdo al la bona Majstro!
Tiam oni ekvidis strangan fakton, kiu subite im- presis tiun multenombran kunvenantaron. Kun radio da grandega ĝojo la malsanulino ekparolis:
Mi laŭdos la Kriston per mia tuta animo, por
eterne.
Forte afekciite, ŝi kaj ŝia patrino sur tiu sama loko falis genue kaj kisis al li la manojn; sed Stefano, pro- funde emociite, nun havis okulojn nebulitajn de ploro. Li la unua kortuŝiĝis kaj miris la ricevitan protekton, kaj ne alie, ol per larmoj, li povis esprimi la grandecon de sia danko.
La fariseoj, kiuj alproksimiĝis, intencante kompro- miti la pacon de tiu humila rondo, miregante repaŝis. La malriĉuloj kaj afliktitoj, kvazaŭ ricevinte ian helpon de la Ĉielo por la sukceso de la pura kredo, plenigis la ĉambron per ekkrioj de forta espero.
Saŭlo observis tiun scenon, ne povante kaŝi sian koleron; se eble, li disfrakasus Stefanon en siaj manoj; tamen, malgraŭ sia impulsiĝema temperamento, li venis al la konkludo, ke iu atako trenus liajn ĉeestantajn amikoj n en terure grandan konflikton. Li pripensis ankaŭ, ke ne ĉiuj adeptoj de la "Vojo" estas kapablaj, kiel la predikanto, enfermi la lukton en la kadro de la spirit- regionaj lecionoj, kaj iamaniere ne malakceptus la korp- an lukton. En momento li rimarkis, ke iuj el ili estas armitaj, ke la maljunuloj portas solidajn apogiĝilojn kaj la kripluloj uzas fortikajn lambastonojn. La korpa lukto en tiu malforta konstruaĵo havus bedaŭrindajn sekvojn. Li ekpenis kunaranĝi pli efikajn ideojn. La Leĝo estus por li favora; li povus kalkuli je la Sinedrio; la plej eminentaj pastroj estas liaj sindonaj amikoj. Li batalus kontraŭ Stefano, ĝis li fleksos ties moralan reziston. Se li ne sukcesus submeti tiun fiulon, li tiun malamus por ĉiam. Por la kontentigo de siaj kapricoj li scius formovi ĉiajn barojn.
Rimarkinte, ke Cadok kaj ankoraŭ du kamaradoj estas komencontaj la tumulton, ki kriis al ili per serioza kaj ordonema voĉo:
- Ni foriru! La adeptoj de la "Vojo" tre kare pag- os por sia trokuraĝo.
Ĉe tiu momento, kiam ĉiuj fariseoj estis pretaj obei lian ordonvoĉon, la junulo el Tarso rimarkis, ke Stefano sin direktas en la internon de la domo, preterŝoviĝante antaŭ liaj ŝultroj. Saŭlo sentis ekskuitaj ĉiujn fibrojn de sia fiero kaj malame fiksis sur li siajn siajn okulojn, sed la