Выбрать главу

predikanto respondis al li per serena kaj amika rigardo.

Tuj kiam la juna leĝisto foriris kun siaj multenombr- aj kamaradoj, kiuj ne sukcesis kaŝi sian resenton, la ga- lileaj Apostoloj kun granda timo komencis konsideri la eblajn sekvojn de tiu neatendita epizodo.

En la sekvanta tago, kiel kutime, Saŭlo el Tarso ĉe vesperiĝo eniris en la domon de Zeĥarja, vidigante tra la mieno la ĉagrenon, kiu mordis lian animon. Iom forpel- inte la mallumajn pensojn, kiuj lin konsumis, dank'al la karesado de la fianĉino amata, kiu insistis ĉe li, ke li konigu la motivojn de tia granda maltrankvileco, li ra- kontis al ŝi la hieraŭajn okazaĵojn, aldonante:

Tiu Stefano tre kare pagos por la humiligo, kiun li pretendis fari al mi antaŭ la publiko. Liaj subtilaj rezonoj povas konfuzi malpli sagacajn homojn, kaj estas necese, ke ni superstarigu nian aŭtoritaton super tiuj, kiuj ne estas kompetentaj por pritrakti la sanktajn prin- cipojn. Ankoraŭ hodiaŭ mi konversaciis kun kelke da amikoj pri la farendaj disponoj. Tiuj pli toleremaj pa- rolis pri la nemalutila karaktero de la galileanoj, homoj kvietaj kaj karitemaj, sed mi opinias, ke unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas.

Mi dividas kun vi la defendon de niaj kredoj - rediris la junulino kontenta -; ni ne forlasu nian fidon al la kaprico de individuaj nekompetentaj interpretoj.

Post paŭzo ŝi daŭrigis:

Ha, se Jeziel troviĝus ĉe ni, li estus via ĉefa asist- anto en la elvolvado de la sankaj konoj. Li certe vol- onte defendus la Testamenton kontraŭ ĉia malpli pru- denta kaj fidinda parolo.

Ni batalos kontraŭ la malamiko, kiu minacas la verecon de la dia revelacio - rediris Saŭlo -, kaj mi ne cedos al tiuj senkulturaj kaj sofismemaj ennovaĵistoj.

Ĉu tiuj homoj estas multaj? - demandis Abigail zorgoplena.

Jes, kaj faras ilin pli danĝeraj tio, ke ili maskas siajn intencojn per piaj agoj, ekzaltante la ŝanĝiĝeman imagpovon de la popolo per supozataj misteraj kapabloj, nature nutrataj per sorĉaĵoj kaj magiaĵoj.

En ĉia okazo - admonis la junulino post mo­menta pripenso - estas konsilinde agi serene kaj pru- dente, detenante sin de iaj povekscesoj. Ĉu ili ne est­as homoj, pli ĝuste bezonantaj edukadon, ol meritantaj punon?

Mi jam pensis pri ĉio ĉi. Vere, mi ne intencas ĝeni la simplanimajn kaj modestajn galileanojn, kiuj ko- lektas ĉirkaŭ sin, en Jerusalem, kriplulojn kaj malsan­uloj n, farante al ni la impreson de trankvilaj frenezuloj; sed mi ne povas ne frakasi la oratoron, kies lipoj, laŭ mia opinio, inokulas terure efikan venenon al la variema spirito de la popolo, ne tute konscianta la akceptitajn principoj n. La unuaj n estas necese klerigi, sed la dua devas esti nuligita. Ĉar oni ne scias liajn celojn, eble krim- ajn kaj revoluciajn.

Mi povas prezenti nenian argumenton kontraŭ viaj konkludoj - konsenteme rediris la junulino.

Tuj poste, kiel kutime, ili ekparolis pri la sanktaj sentoj de la koro, kaj tiam oni vidis, ke la junulo el Tarso trovas apartan ĉarmon kaj karesan balzamon ĉe la amaj rimarkoj de la kara amikino.

Post kelke da tagoj oni en Jerusalem faris la neces- ajn paŝojn, por ke Stefano estu kondukita antaŭ la Si- nedrion kaj tie eldemantata pri la celo, al kiu li strebas per tiuj predikoj de la "Vojo".

Dank'al la paciga interveno de Gamaliel tiu afero konsistus nur en diskutado, en kiu la predikanto de la novaj interpretoj difinus antaŭ la plej alta tribunalo de la raso siajn vidpunktojn, por ke la pastroj, kiel juĝistoj kaj defendantoj de la leĝo, per la ĝustaj vortoj prezentu la veron.

La invito por la polemiko venis al la modesta eklezio, sed Stefano ĝin ne akceptis, dirante, ke obee al la ordon- oj de la Majstro ne estas saĝe disputi, malgraŭ la ar- gumentoj de la filo de Alfeo, kiun timigis la perspektivo de iu lukto kontraŭ la altaj aŭtoritatuloj, ĉar al li ŝajn- is, ke la rifuzo vundus la publikan opinion. Siaflanke Saŭlo ne povis devigi sian antagoniston akcepti la defion, des pli ke la Sinedrio povus uzi trudajn rimedojn nur ĉe iu publika denunco, post starigo de proceso, en kiu la akuzito estus konfesita kiel blasfemanto aŭ kalumnianto.

Ĉe la ripetata rifuzo de Stefano la leĝisto el Tarso eksplodis de kolero. Incitinte la plej multajn kamara- ojn kontraŭ la malamiko, li ŝpinis grandan planon, por devigi la kontraŭulon akcepti la deziratan polemikon, en kiu li penus humiligi tiun antaŭ ĉiuj potenculoj de la superreganta judismo.

Post unu el la ordinaraj kunsidoj de la tribunalo Saŭlo vokis unu el siaj malaltrangaj amikoj kaj flustr- is al li:

Neĥemja, nia afero bezonas ian decideman kun- laboranton kaj mi ekpensis pri vi por la defendo de niaj sanktaj principoj.

Kia estas la tasko? - demandis lia amiko kun ia enigma rideto. - Ordonu, kaj mi estas preta vin obei.

Ĉu vi jam aŭdis pri ia falsa miraklisto, nomata Stefano?

Ĉu unu el tiuj homaĉoj de la "Vojo"? Mi jam aŭdis lian parolon mem, kaj, por diri la veron, mi rimark- is en liaj ideoj la fantaziojn de efektiva deliranto.

Bone estas, ke vi lin proksime konas - rediris la juna leĝisto kontenta. - Mi bezonas iun, kiu denuncus lin kiel blasfemanton kontraŭ la Leĝo, kaj venis al mi en la kapon via kunhelpo en tio.

Ĉu nur tion vi ordonas? - ruze demandis la al- parolito. - Ĝi estas facila kaj agrabla afero. Ĉu mi ja ne aŭdis lin, ke la krucumita ĉarpentisto estas la funda- mento de la dia vero? Ĉi tio estas pli ol blasfemo. Li estas danĝera revolucianto, punenda kiel kalumnianto de Moseo.

Tre bone! - ekkriis Saŭlo kun triumfa rideto. - Mi do kalkulas je vi.

En la sekvanta tago Neĥemja iris al la Sinedrio kaj denuncis la noblan predikanton de la Evangelio kiel blasfemanton kaj kalumnianton, false aldonante krimajn asertaĵojn. En la akuza akto Stefano estis prezentita kiel ia vulgara sorĉisto, kiel instruanto de renversaj normoj en la nomo de iu falsa Mesio, kiun Jerusalem antaŭ kelka tempo krucumis per similaj kulpigoj. Neĥemja sin pre- zentis kvazaŭ viktimo de tiu danĝera sekto, kiu atingis kaj malpacigis lian familion mem, kaj asertis, ke li ĉe- estis fiajn sorĉaĵojn, kiujn ili faris por malutilo al aliaj.

Saŭlo el Tarso notis ĉiujn eĉ plej sensignifajn de- poziciojn, akcentante la kompromitantajn detalojn.

La sciigo pri tiu proceso eksplodis inter la adeptoj de la "Vojo", farante tre dolorajn afikojn. Tiuj malpli bravaj, kun Jakobo en la fronto, lasis sin kapti de ĉi- aspecaj konsideroj, timante esti persekutataj, sed Ste­fano, kune kun Simon Petro kaj Johano, tenadis sin absolute serena, trankvile ricevinte la ordonon kuraĝe respondi la akuzon. Plena de espero, li petis Jesuon lin ne forlasi, por ke li atestu la solidecon de sia evangelia fido, kaj fidele kaj ĝoje atendis la oportunan okazon por tio.

VI

Antaŭ la Sinedrio

En la tago difinita la granda salono de la plej alta izraealida institucio pleniĝis per efektiva multego da kon- fesantoj kaj vidamuloj, avidantaj ĉeesti la unuan kon- fkliton inter la pastroj kaj la piaj kaj strangaj homoj de la "Vojo". Tie kolektiĝis ĉio, kion Jerusalem havis da plej aristokrata kaj kulturita; sed al la almozuloj ne estis permesite eniri, kvankam la afero estis publika.

La Sinedrio prezentis siajn plej eminentajn membr- ojn. Kune kun la pastroj kaj instruantoj de Izrael tie troviĝis la plej gravaj personoj de la fariseismo. Tie est­is reprezentantoj de ĉiuj sinagogoj.

Komprenante la sagacecon de Stefano, Saŭlo deziris havigi al li okazon kompari la scenejon, sur kiu regis lia talento, kun la senluksa domo de la adeptoj de la nazereta ĉarpentisto. En la fundo lia intenco kuŝis en la pava elmontro de ia supereco, samtempe karesante la koran esperon gajni lin al la vicoj de la judismo. Tial li preparis tiun kunvenon laŭ ĉiuj postuloj, tiel, ke ĝi im- presu la antagoniston.

Stefano sin prezentos ne kiel ia ordinara arestito, devanta reguligi kontojn kun la Justico, sed kiel homo, vokita por sin defendi kontraŭ imputitaj akuzoj. Ekza- meninte do la situacion, li insiste petis la galileajn apos- tolojn ne akompani lin, konsiderante ne nur la neceson, ke ili restadu apud la suferantoj, sed ankaŭ la eblan far- iĝon de seriozaj konfliktoj en la okazo, se tien iros adept- oj de la "Vojo", pro la fortanimeco, kun kiu li penos gardi la purecon kaj la liberecon de la Evangelio de la Kristo. Krom tio la rimedoj, kiujn ili povos disponi, estis tro simplaj, kaj ne estus juste per ili alfronti la altegan potencon de la pastroj, kiuj trovis rimedojn por krucumi la Mesion mem. Favore por la "Vojo" emfaze parolis nur tiuj kompatindaj malsanuloj, la puraj konvinkoj de la plej humilaj, la danko de la plej malfeliĉaj - la sola forto potenca pro sia enhavo de dia virto, subtenanta ilian aferon antaŭ la aŭtoritatuloj, superregantaj en la mondo. Tiel pensante, li nepre volis ekhavi la ĝojon preni sur sin solan la respondecon por sia sintenado, kom- promitante neniun el siaj kamaradoj tiel same, kiel agis Jesuo iam en sia dia apostolado. Se necese, li ne evitus la eblon de la ekstrema sinofero, atestante sian amon al la respektinda kaj kompatema koro de la Majstro. La sufero por ĉi tiu estus por li milda kaj dolĉa. Lia argu- mentado venkis la bonan deziron de la plej flamanimaj kunuloj; tiel, helpate de neniu amiko, li sin prezentis al la Sinedrio, kiu lin forte impresis pro sia grandeco kaj lukso. Kutiminte al la malgajaj kaj malriĉaj scenoj en la antaŭurbo, kie loĝis ĉiaspecaj malfeliĉuloj, li raviĝis de la riĉeco de la Templo, de la majesta aspekto de la turo de la romanoj, de la grekastilaj loĝokonstruaĵoj, de la ekstera mieno de la tie multenombraj sinagogoj.