Komprenante la gravecon de tiu kunsido, kien iris la elito de la urbo, por sciiĝi pri tiu neordinara interesiĝo de Saŭlo, kiu tiam estis la plej vibra esprimo de juneco de la judismo, la Sinedrio petis la kunhelpon de la roma aŭtoritatularo por la perfekta tenado de la ordo. La Pro- vinca Kortumo ne domaĝis penojn. La patricioj mem, loĝantaj en Jerusalem, en granda nombro iris, por ĉeesti la gravan okazon de tiu tago, konsiderante, ke tiu est- is la unua proceso pri la ideoj, instruitaj de la nazareta profeto post lia krucumo, kiu postlasis tiel profundan per- pleksecon kaj tiom multe da duboj en la publika spirito.
Kiam la granda salono estis plenplena de homoj kun alta socia rango, Stefano, kondukita de iu servanto de la Templo, sidiĝis sur antaŭdifinita loko, kie li restis sub la gardo de soldatoj, kiuj fiksis sur li ironian rigardon.
La kunsido komenciĝis laŭ ĉiuj statutaj ceremonioj. Komencante la laborojn, la ĉefpastro anoncis la elekton de Saŭlo, laŭ ties deziro mem, por eldemandi la denunc- iton kaj esplori la grandecon de ties kulpo pro la mal- ŝato de la sanktaj principoj de la raso. Ricevinte la inviton, por ofici kiel juĝanto de la afero, la tarsa junulo ekmontris venkan rideton. Kun aŭtoritateca gesto li or- donis al la senfama predikanto de la "Vojo" proksimiĝi al la centro de la luksa salono, kaj tien Stefano serene sin direktis, akompanata de du mallumvizaĝaj gardistoj.
La junulo el Korinto fikse ekrigardis la medion ĉir- kaŭ si kaj konsideris la kontraston inter la du atmosfer- oj, rememoris la lastan kunvenon en lia malriĉa eklezio, kie li malgraŭvole konatiĝis kun tia kaprica antagon- isto. Ĉu tiuj ne estas la "perditaj ŝafoj" de la domo de Izrael, pri kiuj Jesuo parolis en siaj viglaj instruoj? Kvan- kam la judismo ne akceptis la mision de la Evangelio, kiel do ili interkonsentigas la sanktajn asertojn de la profetoj kaj ties noblan ekzempladon de virto kun la avar- eco kaj la malsolideco de la moroj? Moseo mem estis sklavo kaj pro sindono al sia popolo spertis sennombrajn malfacilaĵojn tra ĉiuj tagoj de sia ekzistado, konsekrita al la Ĉiopova. Ijob suferis nepriskribeblajn dolorojn kaj atestis sian fidon ĉe la plej akraj suferoj. Jeremia ploris nekomprenata. Amos gustumis la galon de sendankeco. Kiel la izraelidoj povus harmoniigi inter si egoismon kaj la aman saĝecon de la Psalmoj de David? Estis strange, ke, tiel ĵaluzaj pri la Leĝo, ili sin tute fordonas al mal- noblaĉaj interesoj, dum Jerusalem estas plena de tute senhelpe vivantaj familioj, iliaj fratoj laŭ la raso. Kiel kunlaboranto en modesta societo li proksime konis la bezonojn kaj suferojn de la popolo. Ĉe tiuj ĉi konkludoj li sentis, ke la nazareta Majstro nun multe pli altiĝas antaŭ liaj okuloj, tiu profeto, kiu disdonis al la afliktitoj la plej purajn esperojn kaj la plej konsolantajn spirit- ajn veraĵojn.
Li ankoraŭ ne rekonsciiĝis de la mirego, kun kiu li rigardadis la brilantajn tunikojn kaj la orajn ornamojn, abunde paradantajn en tiu salono, jen la hela kaj vibr- anta voĉo de Saŭlo vekis lin al la realeco de la situacio.
Leginte la akuzan akton, en kiu Neĥemja estis la ĉefa atestanto, kaj aŭdite plej atente, Saŭlo parolis al Stefano samtempe krude kaj fiere:
Kiel vi vidas, vi estas akuzita kiel blasfemanto, kalumnianto kaj sorĉisto, antaŭ la plej gravaj aŭtoritat- uloj. Tamen antaŭ ol ion decidi, la tribunalo deziras ek- koni vian devenon, por difini viajn rajtojn en la nuna momento. Ĉu vi estas el familio izraelida?
La aldemandito paliĝis, pesante la malfacilaĵojn de ia plena identigo, se ĝi estus necesa, sed per firma tono respondis:
Mi apartenas al la idoj de la tribo de Isaĥar.
La leĝisto iomete surpriziĝis, sed nerimarkeble por la ĉeestantoj, kaj daŭrigis:
Kiel izraelido vi rajtas libere rebati miajn demand- ojn, tamen estas necese klarigi, ke tia rajto ne evitigos al vi severajn punojn, se vi obstinos en la diskonigo de la krudaj eraroj de revolucia doktrino, kies fondinton kondamnis al la malhonoriga kruco la aŭtoritateco de ĉi tiu Tribunalo, kie alte sidas la plej respektindaj idoj de la triboj de Dio. Supozante vian devenon, mi invitis vin lojale diskuti kun mi ĉe nia unua renkontiĝo en la kun- sido de la homoj de la "Vojo". Mi fermis al mi la okul- ojn antaŭ la scenoj de mizero, kiuj tiam min ĉirkaŭis, por analizi sole nur vian inteligentecon, sed, elmontrante strangan ekzaltitecon, eble dank'al sorĉaĵoj, kies influoj estas tie videblaj, vi detenis vin de ĉia parolo, malgraŭ mia insistado. Via neklarigebla sintenado igis la Sine- drion, laŭ ĉi tiu denunco de via nomo, rigardi vin kiel malamikon de niaj leĝoj. Vi do nun devos respondi ĉiujn konvenajn kaj necesajn demandojn, kaj vi rekonos, mi esperas, ke via izraelida karaktero ne povos liberigi vin de la puno, destinita por la perfidantoj de nia afero.
Post ne malgranda paŭzo, dum kiu la juĝanto kaj la denuncito povis rimarki la korpreman atendon de la ĉe- estantoj, Saŭlo komencis la eldemandadon:
Kial vi forpuŝis mian inviton je diskutado, kiam mi per mia alesto honoris la predikadon en la eklezio de la "Vojo"?
Stefano, kies okuloj brilegis, kvazaŭ per ia dia forto respondis per firma voĉo, ne malkaŝante la emocion, kiu regis lian internon:
La Kristo, al kiu mi servas, rekomendis al siaj disĉiploj ĉiam ajn eviti la fermenton de la kvereloj. Kon- cerne tion, ke vi per via alesto honoris mian modestan parolon, mi dankas vin por tiu montro de nemeritita in- teresiĝo, sed mi preferas konsideri kun David ( ), ke per la Eternulo gloriĝas nia animo, ĉar ja ni posedas nenion bonan en ni mem, se Dio ne helpas nin per la grandeco de Sia gloro.
Ĉe tia subtila leciono, kiu estis ĵetita al li rekte en la vizaĝon, Saŭlo el Tarso mordis la lipojn, kun sam- tempaj kolero kaj resento, kaj nun penante eviti ĉian personan atakon, por ne fali en iun similan situacion, daŭrigis:
Vi estas akuzita kiel blasfemanto, kalumnianto kaj sorĉisto...
Mi permesas al mi demandi, kiamaniere - brave rediris la alparolito.
Blasfemanto, prezentante la nazaretan ĉarpentist- on kvazaŭ Savinton; kalumnianto, malŝatante la Leĝon de Moseo per forneado de la sanktaj principoj, kiuj pre- zidas en niaj destinoj. Ĉu vi konfirmas ĉion ĉi? Ĉu vi konsentas ĉi tiujn akuzojn?
Stefano senhezite klarigis:
Mi persistas en mia kredo, ke la Kristo estas la Savinto, promesita de la Eternulo per la instruoj de la profetoj de Izrael, kiuj ploris kaj suferis tra multe da jarcentoj, ĉar ili sciigis al ni la dolĉajn ĝojojn de la Pro- meso. Rilate la duan parton, mi pensas, ke la akuzo ven- as de erara interpreto de miaj vortoj. Mi ĉiam respektis la Leĝon kaj la Sanktajn Skribojn, sed mi konsideras la Evangelion de Jesuo ilia dia komplemento. La unuaj estas la verko de la homoj, la dua estas la salajro de Dio al la fidelaj laboristoj.