Выбрать главу

Ĉu vi do opinias - diris Saŭlo, ne kaŝante sian koleron ĉe tia solida firmeco -, ke la ĉarpentisto estas pli granda, ol la granda leĝodonanto?

Moseo estas la severa justeco en la revelacio, la Kristo estas la viva kaj daŭra amo.

(*-1 Psalmaro, 34:2. - Noto de la Aŭtoro.

Ĉe ĉi tiu respondo de la akuzito leviĝis ŝaŭmo de ekzaltiĝo inter la multenombra ĉeestantaro. Kelkaj koler- antaj fariseoj elkriadis insultojn, sed Saŭlo faris al ili ordonan geston, kaj la silentiĝo ebligis la rekomencon de la eldemandado. Donante al sia voĉo aŭtoritatan ton- on, li daŭrigis:

Vi estas izraelido kaj ankoraŭ juna. Konsiderinda inteligento servas al via klopodado. Ni do devas, antaŭ ol vin iel puni, klopodi por via reveno en la ŝafejon. Est­as nepre necese ame voki la defalintan fraton antaŭ la ekstremokaza uso de la armiloj. La Leĝo de Moseo pov- os havigi al vi eminentan situacion, dum kion vi havos de la sensignifa, senesprima parolo de la malklera na- zareta laboristo, kiu revis pri la gloro, sed pagis por siaj malsaĝaj esperoj sur malhonoriga kruco?

Mi malŝatas la pure konvencian valoron, kiun la Leĝo povus havigi al mi interŝanĝe kontraŭ la apogo al la monda politiko, kiu kun ĉiu tago estas alia, konsider- ante, ke nia sekureco kuŝas en la prilumita konscienco kun Dio kaj por Dio.

Sed kion vi atendas de tiu mistifikinto, kiu ĵetis konfuzon inter nin kaj fine mortis sur Kalvario? - ko- lere rediris Saŭlo.

La disĉiplo de la Kristo devas scii, al kiu li serv- as kaj por mi estas honoro esti humila instrumento en liaj manoj.

Ni bezonas nenian ennovaĵiston por la vivo en

Izrael.

Vi iam komprenos, ke, por Dio, Izrael signifas la tutan homaron.

Ĉe tiu ĉi tro brava respondo preskaŭ ĉiuj kunsidant- oj eksplodis per mokfajfado, elmontrante sian malkaŝan malamikecon kontraŭ la denuncito de Neĥemja. Kutim- inte al necedema regionismo, la izraelidoj ne toleris la ideon de kunfratiĝo kun tiuj popoloj, kiujn ili konsider­is barbaroj kaj idolanoj. Dum la pli ekzaltitaj elverŝis flamajn protestojn, la romanoj observadis la scenon, sci- volaj kaj interesitaj, kvazaŭ ili ĉeestus ian festan cere- monion.

Post longa paŭzo la estonta rabeno daŭrigis:

Vi jesigas la akuzon pri blasfemo, eldirante tiun principon kontraŭ la pozicio de la elektita popolo. Ĉi tio estas via unua kondamno.

Tio min ne timigas - diris la akuzito per firma tono. - Anstataŭ la fieraj iluzioj, kiuj kondukus la homon en pereigajn abismojn, mi preferas kredi kun la Kristo, ke ĉiuj homoj estas infanoj de Dio, meritantaj la amon de la unu sama Patro.

Saŭlo kolere mordis la lipojn kaj, aspektigante pli severa sian teniĝon de juĝanto, akre parolis plu:

Vi kalumnias Moseon per ĉi tiuj vortoj. Mi atend- as de vi ilian konfirmon.

Ĉi tiun fojon la alparolito direktis al li signifoplenan rigardon kaj diris:

Kial vi atendas de mi la konfirmon de miaj vort­oj, se vi juĝas arbitre? La Evangelio ne konas la kom- plikaĵojn de la kazuistiko. Mi ne malŝatas Moseon, sed mi ne povas ne proklami la superecon de Jesuo Kristo. Vi povas skribi verdiktojn kaj eldiri anatemojn kontraŭ mi, sed iu devas kunlabori kun la Savinto, por la restar- igo de la vero super ĉio kaj spite la plej dolorajn sekv- ojn. Mi ĉi tie staras, por ĝin fari, kaj mi scios pagi, pro la Majstro, la prezon de la plej pura fideleco.

Post kiam ĉesis la murmurado de la ĉeestantaro, Saŭlo reprenis la parolon:

La tribunalo rekonas vin kiel kalumnianton, kiu devas ricevi la punon rilatan al tiu abomeninda kvalitigo.

Tuj kiam la skribisto, kiu notis la vortojn de tiu eldemandado, registris ĉi tiujn novajn deklarojn, Saŭlo akcente diris, ne kaŝante la koleron, kiu lin posedis:

Oni tute ne forgesu, ke vi estas akuzita kiel sorĉ- isto. Kion vi respondas al ĉi tiu kulpigo?

Pri kio oni akuzas min en ĉi tiu rilato? - sentime demandis la predikanto de la "Vojo".

Mi mem vidis vin resanigi mutan junulinon en sabato, kaj mi ne scias la specon de sorĉaĵoj, kiun vi por tio uzis.

Ne mi faris tiun agon de amo, kiel vi certe aŭdis min, sed la Kristo, per mia mizereco, kiu havas nenion bonan.

Ĉu vi pensas, ke mi senkulpigas vin per tia naiva aserto? - ironie rediris Saŭlo. - Tia ŝajna humileco ne liberigas vin de kulpo. Mi vidis tiun okazaĵon, kaj nur sorĉarto povus klarigi ĝian strangan influan kaŭzon.

Tute ne konfuziĝante, la akuzito inspirite respondis:

Kaj tamen la judismo estas plena de tiaj faktoj, pri kiuj vi pensas, ke vi ilin ne komprenas. Dank'al kia sorĉarto Moseo sukcesis ŝprucigi el roko la fonton de vivanta akvo? Kia sorĉaĵo tio estis, ke la elektita popolo vidis disflankiĝi la malkvietajn ondojn, por ke ĝi forkuru de la sklaveco? Per kia talismano Josuo pretendis halt- igi la sunon? Ĉu vi en ĉio ĉi ne vidas la rimedojn de la Dia Providenco? De ni mem ni povas preni nenion, tamen en la plenumado de nia devo ni nepre atendu ĉion de la Dia Favorkoreco.

Analizante ĉi tiun koncizan respondon, kiu enhavis logikon, nerefuteblan rezonadon, la leĝisto el Tarso grinc- is per la dentoj. Ekrigardante la ĉeestantaron, li kons- tatis, ke lia antagonisto ĝuas la simpation kaj admiron de multaj. Li eĉ konsterniĝis. Kiel li rericevu trankvil- econ ĉe la impulsiĝema temperamento, kiu instigadis lin al emociaj ekstremoj? Ekzamenante la lastan aserton de Stefano, li sentis, ke estas por li malfacile aranĝi decid- igan argumentadon. Ne povante elmontri sian desapont- iĝon, ne kapablante trovi la ĝustan rediron, li konsideris la urĝecon de ia taŭga solvo kaj turnis sin al la ĉef- pastro jene:

La akuzito per sia propra parolo konfirmas la denuncon, kies objekto li estis. Li ĵus publike konfesis, ke li estas blasfemanto, kalumnianto kaj sorĉisto, tamen pro sia naskiĝo li rajtas lastan defendon, sendepende de mia juĝopinio. Mi do proponas, ke la kompetenta aŭto- ritatulo konsentu al li ĉi tiun rimedon.

Fikse rigardante la vizaĝon de la fiera leĝisto, ruĝan de kolero, kiu travidigis la tempeston, tondrantan en lia koro, granda nombro da pastroj kaj eminentuloj ekri- gardis unu alian kun mirego, kvazaŭ antaŭĝuante la unu- an malvenkon de Saŭlo, kies flama parolo ĉiam super- fortis ĉiajn kontraŭulojn.

La juĝanto de la afero akceptis tiun proponon, kaj sekve Stefano ekuzis rajton, kiun al li konsentis lia naskiĝo.

Stariĝinte, li noble ekrigardis la afliktitajn mienojn, kiuj lin serĉis de ĉiuj flankoj. Li rimarkis, ke la plej multaj ĉeestantoj supozas en lia figuro ian danĝeran mal- amikon de la rasaj tradicioj, tiaj estis iliaj agresemaj mienoj; sed li rimarkis ankaŭ, ke iuj izraelidoj lin ri- gardas simpatie kaj kompreneme. Uzante ĉi tiun sub- tenon, li sentis sin pli kuraĝa, povanta pli serene elvolvi la sanktaj n instruojn de la Evangelio. Pretervole venis al li en la memoron la promeco de Jesuo al siaj sekv- antoj, ke li staros ĉe ili en la momentoj, kiam ili devos atesti sian kredon per la parolo, kaj tial li devos ne tremi ĉe la malsaĝaj provokoj de la mondo. Pli ol iam li sent- is la konvinkon, ke la Majstro lin helpos ĉe lia pritrakt- ado de la doktrino de amo.

Post minuto da maltrankvila atendo li en impresa maniero ekparolis:

- Izraelidoj! Kiel ajn granda la malkonsento de niaj religiaj opinioj, ni ne povus modifi nian ligilon de frateco en Dio, la plej alta liveranto de ĉiaj favoroj. Al tiu Patro, grandanima kaj justa, mi levas mian peton, ke ni fidele komprenu la sanktaj n veraĵojn. En la pas- intaj tempoj niaj prapatroj aŭdis la grandiozajn kaj pro- fundajn admonojn de la senditoj de la Ĉielo. Por prepari estontecon de solida paco por siaj posteuloj, niaj pra­patroj travivis mizeraĵojn kaj necesbezonojn de la sklav- eco. Ilian panon malsekigis dolorlarmoj, ilia soifo sufok­is. Ili vidis fiaskintaj ĉiujn esperojn pri sendependeco, sennombraj persekutoj disbatis iliaj n hejmojn, pligrand- igante la suferojn en la bataloj de ilia migrado. La sankt­aj viroj de Izrael akceptis siajn nobligajn martiriĝojn kvazaŭ gloran kronon de triumfo. Nutris ilin la parolo de la Eternulo ĉe ĉiuj sortobatoj. Iliaj spertoj prezent- as potencan kaj sanktan posedaĵon; el tiuj ni havas la Leĝon kaj la Skribaĵon de la profetoj. Malgraŭ tio ni ne povas trompi nian soifon. Nia koncepto pri justeco estas frukto de miljara laborado, en kiu ni streĉas niajn plej grandajn fortojn, sed intuicie ni sentas, ke super tiu justeco ekzistas io pli alta. Ni havas la karceron por la deviintoj, la valon de la malpuruloj por tiuj, kiuj mal- saniĝas, sen la protekto de la familio, la ŝtonumadon sur la publika placo por la erarinta virino, la sklavecon por la ŝuldantoj, la tridek naŭ skurĝobatojn por tiuj plej malfeliĉaj. Ĉu tio sufiĉas? Ĉu la pasintatempaj le- cionoj ne estas plenaj de la vorto "favorkoreco"? Io parolas al nia konscienco pri ia supera vivo, kiu inspiras pli noblajn kaj belajn sentojn. Grandega estis la laboro tra multe da jarcentoj, sed la justa Dio respondis la angorajn vokojn de la koro, sendante al ni Sian amatan Filon, la Kriston Jesuo!