La ĉeestantaro aŭdis lin kun mirego, sed kiam li pli akcente parolis pri la nazareta Mesio, la alestantaj fariseoj, aliĝinte al la junulo el Tarso, eksplodis per pro- testoj, freneze kriante:
Anatemo! Anatemo! Punon al la defalinto!
Stefano serene ricevis tiun riproĉuraganon kaj, tuj kiam la ordo estis restarigita, firme daŭrigis:
Kial vi min tiel mokfajfas? Ĉia rapideca juĝo estas signo de malforteco. Antaŭe mi ne akceptis dis- kutadon, konsiderante, ke oni devas ekstermi ĉian fer- menton de malkonkordo; sed de tago al tago la Kristo kunvokas nin por nova laboro, kaj certe la Majstro vokas min hodiaŭ, por ke mi konversaciu kun vi pri liaj pro- fundaj veraĵoj. Ĉu vi deziras min ridindigi kaj moki? Tio ja devas kuraĝigi min, ĉar Jesuo en la plej alta grado ricevis tian saman traktadon. Malgraŭ via abomeno, estas por mi honoro proklami la nesupereblajn glorojn de la nazareta profeto, kies grandeco venis helpe al nia mor- ala ruino, altigante nin al Dio per sia elaĉeta Evangelio.
Ankoraŭ unu hajlo da insultoj interrompis lian pa- rolon. Mordaj esprimoj kaj akraj ofendoj estis kontraŭ lin ĵetataj de ĉiuj flankoj. Stefano ne senkuraĝiĝis. Serene turnante sin al la ĉeestantoj, li ilin noble ekri-
() En Readmono, 25:3 ni legas: "Kvardek batojn oni povas doni al li, sed ne pli", kaj en II Korintanoj, 11:24: "De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu." - La Trad.
gardis kaj ricevis la senton, ke tiuj plej ekzaltitaj estas la fariseoj, tiuj plej funde atingitaj de la novaj veraĵoj.
Atendinte, ĝis refariĝos kvieteco, li denove ekparolis:
- "Amikaj fariseoj, kial vi obstinas en nekompreno? Ĉu vi timas la realecon de miaj asertoj? Se viaj protestoj sin bazas sur tiu timo, silentiĝu, ke mi plue parolu. Ri- marku, ke mi parolas pri niaj pasintatempaj eraroj, kaj kiu dividas kun iu kulpon, tiu atestas amon, en la kadro de kompensoj. Malgraŭ niaj malfortaĵoj Dio amas nin, kaj mi, konfesante mian propran malfortecon, povus pa- roli al vi nur kiel frato. Tamen, se vi esprimas mal- esperon kaj indignon, memoru, ke ni ne povas formeti de ni la realecon de nia profunda malgraveco. Ĉu vi iam legis la lecionojn de Jesaja? Estas grave konsi- deri la admonon (>), ke ni ne povas eliri rapidante, nek trompante nin mem, nek forkurante de niaj devoj, ĉar la Eternulo iros antaŭ ni kaj la Dio de Izrael gardos nin malantaue. Audŭ min! Dio estas la Patro, la Kristo estas nia Sinjoro.
"Vi multe parolas pri la Leĝo de Moseo kaj pri la Profetoj, tamen ĉu vi povas tute konscience aserti, ke vi absolute observas iliajn lumajn instruojn? Ĉu vi nun ne estas blindaj, rifuzante kompreni la dian mesaĝon? Tiu, kiun vi ironie nomas la nazareta ĉarpentisto, estis amiko al ĉiuj malfeliĉuloj. Lia predikado ne limiĝis je elvolv- ado de filozofiaj principoj: pli ĝuste, per ekzemplado, li renovigis niajn morojn, reformis la pli altajn ideojn, sigelante ilin per la dia amo. Liaj manoj honorindigis la laboron, kuracis ulcerojn, resanigis leprulojn, donis vidadon al blinduloj. Lia koro disdividiĝis al ĉiuj homoj laŭ la nova kompreno de amo, kiun li havigis al ni per la plej pura ekzemplo.
"Ĉu vi ne scias, ke la parolo de Dio havas aŭdant- ojn kaj praktikantojn? Estus al vi utile, se vi demandus vin mem, ĉu vi la Leĝon sole nur aŭdis, por ne falsi la ateston.
"Jerusalem ne ŝajnas al mi tiu sanktejo de tradicio de la kredo, kiun mi de infaneco konis per informoj de
(*) Jesaja, 52:12. - Noto de la Aŭtoro.
miaj gepatroj. Hodiaŭ ĝi faras la impreson de ia granda bazaro, kie oni vendas la sanktaĵojn. La Templo estas plena de komercistoj. La sinagogoj estas plenŝtopitaj de aferoj rilataj al mondaj interesoj. La fariseaj ĉeloj similas bolantan svarmejon de malnoblaĉaj interesoj. La lukso de niaj tunikoj skandalas. Via malŝparado mi- regigas. Ĉu vi ne scias, ke apud viaj muroj iom da mal- feliĉuloj mortas de malsato? Mi venas de la antaŭurboj, kie centriĝas granda parto de niaj mizeruloj.
"Vi parolas pri Moseo kaj la Profetoj, mi ripetas. Ĉu vi kredas, ke la respektindaj prapatroj komercis per la donoj de Dio? La granda leĝdonanto vivis meze en teruraj, doloraj spertoj. Jeremia pasigis longajn nokt- ojn de afliktoj, laborante por la netuŝebleco de nia re- ligia posedaĵo ĉe la diboĉoj en Babel. Amos estis malriĉa paŝtisto, ido de la laboro kaj humileco. Elija suferis ĉiaspecajn persekutojn kaj devis rifuĝi en dezerton, ri- cevinte nur larmoj n kiel prezon de lia iluminateco. Ezra estis modelo de sinofero por la paco de siaj samlandanoj. Jeĥezkel estis kondamnita al morto, ĉar li proklamis la veron. Daniel elportis la plej akrajn suferojn de kaptit- eco. Ĉu vi citas niajn iamajn heroajn instruantojn nur por tio, por pravigi la egoisman ĝuadon de la vivo? Kie vi konservas vian kredon? Ĉu en la senfara komforto aŭ en la produktanta laboro? Ĉu en la monujo de la mondo aŭ en la koro, kiu estas la dia templo? Vi inst- igas al ribelo, sed volas pacon? Vi ekspluatas la pro- ksimulon, kaj samtempe parolas pri amo al Dio? Ĉu vi ne pensas pri tio, ke la Eternulo ne povas akcepti laŭd- on el lipoj, dum la koro de la homo restas malpro- ksime de Li?"
Ĉe la blovo de tiu altega inspiro la ĉeestantaro ŝajnis ŝtoniĝinta, ne kapablanta preni ian decidon. Multaj el tiuj izraelidoj supozis, ke ili vidas en Stefano la re- aperon de unu el la pratempaj profetoj de ilia raso, sed la fariseoj, kvazaŭ rompinte la misteran forton, kiu ilin mutigis, eksplodis per surdiga kriegado, per delira gestado kaj per vomado de insultoj, penante malpliigi la fortan impreson, kiun faris la elokventaj kaj varmaj ekflugoj de la parolanto.
Ni ŝtonumu la fiulon! Ni frakasu la kalumnion! Anatemon al la vojo de Satano!
Intertempe Saŭlo stariĝis ruĝa de kolero. Li ne pov- is kaŝi la furiozon de sia impulsiĝema temperamento, eliĝantan el liaj malkvietaj kaj brilantaj okuloj. Li ra- pide ekpaŝis al la akuzito, komprenigante, ke li reprenos ties parolon, kaj la kunvenantaro tuj kvietiĝis, kvankam ankoraŭ daŭris susuro de sufokitaj komentarioj.
Rimarkinte, ke li suferos ian perforton, kaj ankaŭ, ke la fariseoj petis lian morton, Stefano fikse ekrigardis tiujn plej ironiantajn kaj flamantajn, kaj laŭte kaj tran- kvile diris:
Via sintenado min ne timigas. La Kristo zorge rekomendis al ni, ke ni ne timu tiujn, kiuj povas mortigi nur nian korpon.
Li ne povis daŭrigi sian paroladon. La tarsa junulo, kun manoj al la flankoj, kolera rigardo kaj krudaj gest- oj, kvazaŭ antaŭ li starus ia ordinara malbonfarinto, furioze kriis al li en la orelon:
Sufiĉe! Sufiĉe! Eĉ ne unu vorton plu! Nun, kiam estis al vi senutile konsentita la lasta helprimedo, ankaŭ mi uzos la rajton, kiun al mi donas mia deveno, antaŭ defalinta frato.
Kaj li forte ekpugnis la vizaĝon de Stefano, kiu ne- niel reagis. La fariseoj aplaŭdis tiun brutalaĵon per delira kriegado, kvazaŭ en festa tago. Donante liberan kuron al sia flamiĝemo, Saŭlo senkompate pugnadis plu sian viktimon. Sen rimedoj en la morala sfero, ĉe la logikeco de la Evangelio, li uzis perforton, kontentigante sian trudeman naturon.