Выбрать главу

Sub tiaj ekstremaj elprovoj, la predikanto de la "Vojo" petis Jesuon pri la helpo necesa, por ne fali ĉe la atesto. Malgraŭ la radikala reformo, kiun la influo de la Kristo trudis al liaj plej profundaj konvinkoj, li ne povis sin deteni ne senti la doloron de vundita digno; tamen li tuj penis reĝustigi sian fortojn, komprenante la abnegacion, kiun la Majstro predikis kiel plej altan lecionon. Li rememoris la suferojn de sia patro en Ko­rinto, revidis en la imago lian torturon kaj morton. Li revenigis en la memoron la doloran provon, kiun li mem travivis, kaj konsideris, ke se per la sola konado de la parolo de Moseo kaj de la Profetoj li tian moralan energion ricevis, por kontraŭstari tiujn nesciantojn de la Dia Boneco, kion do li ne povos atesti nun kun la Kristo en la koro? Ĉi tiuj pensoj alsvarmis al lia turmentata cerbo kiel ia ekstreme konsola balzamo. Tamen, malgraŭ la fortanimeco, kiu signis lian karakteron, oni vidis, ke li verŝas abundajn larmojn. Rimarkinte lian ploron, miks- itan kun la sango, ŝprucanta el la vundo, kiun la pugno- batoj faris en lia vizaĝo, Saŭlo el Tarso sin detenis, satigante sian koleregon. Li ne povis kompreni la pasiv- econ, kun kiu la atakito ricevis la batojn de lia forto, hardita en la sportekzercoj.

La sereneco de Stefano lin ankoraŭ pli konfuzis; sen- dube li staris antaŭ ia nekonata energio.

Mokridetante, li fine demandis:

Ĉu vi ne reagas, malkuraĝulo? Ĉu via skolo est- as ankaŭ doktrino de sendigneco?

La kristana predikanto, kvankam plorante, firme respondis:

Paco diferencas de brutaleco tiel same, kiel la forto de la Kristo malakordas kun la via.

Konstatinte tian grandan superecon de konceptado kaj pensado, la leĝisto ne povis kaŝi la resenton kaj la furiozon, kiuj vidiĝis tra liaj flamantaj okuloj. Ŝajnis, ke li troviĝas sur la supro de incitiĝo, kiu elfluis per la plej grandaj malsaĝaĵoj. Li kvazaŭ atingis la zeniton de la toleremo kaj rezistemo.

Turnante sin, por vidi, ĉu kun li konsentas liaj parti- anoj, kiuj tie prezentis la plimulton, li petis de la ĉef- pastro kruelan verdikton. Lia voĉo tremis pro la farita fizika peno.

Analizinte la kondamnan akton - li aldonis triumfe - kaj konsiderinte la gravajn insultojn, ĉi tie elvomitajn, mi, kiel juĝanto de la afero, petas, ke la juĝ- ato estu ŝtonumita.

Uragana aplaŭdado subtenis lian krudan parolon. La fariseoj, tiel akre trafitaj de la flamaj esprimoj de la disĉiplo de la Evangelio, supozis, ke ili tiamaniere venĝ- as tion, kion ili rigardis kiel kriman mokon al iliaj pre- rogativoj.

La supera aŭtoritatulo ricevis la proponon kaj jam intencis submeti ĝin al voĉdonado en la malgranda rondo de siaj plej eminentaj kolegoj.

Tiam Gamaliel, mallaŭte parolinte kun siaj altrangaj kolegoj, eble konsiderante la noblan karakteron kaj la nebrideblan impulsiĝemecon de sia ekslernanto, kompren- igante al ili, ke la proponita sankcio kuntrenus la tuj an morton de la predikanto de la "Vojo", stariĝis meze en la malkvieta kunsidantaro kaj grandanime rimarkis:

Havante voĉon en ĉi tiu tribunalo kaj ne dezir- ante trorapidigi la solvon de problemo de konscienco, mi proponas, ke oni pli prudente studu la petitan ver- dikton, tenante la akuziton en karcero, ĝis estos klarigita lia respondeco antaŭ la Justico.

Saŭlo komprenis la vidpunkton de sia eksinstruanto kaj deduktis, ke ĉi tiu agigas sian ĉie konfesatan toler- emon. Tiu propono treege kontraŭis liajn solidajn intenc- ojn, sed sciante, ke li ne povas malŝati la respektindan aŭtoritatecon de tiu majstro, li rediris:

En karaktero de juĝanto de la afero mi akceptas tiun proponon, tamen, se la puno, kiel dezirata, estas prokrastota, kaj konsiderante la venenon, elspiritan de la malrespekta kaj sendanka parolo de la juĝato, mi es- peras, ke li estos mankatenita kaj tuj kondukita en kar- ceron. Mi proponas krom tio, ke oni faru pli vastajn esplorojn pri la pseŭdo-piaj laboroj de la danĝeraj kred- antoj de la "Vojo", por ke estu elradikita la ĝermo de maldisciplino, kiun ili semis kontraŭ la Leĝo de Moseo; tia revolucia entrepreno trenos neantaŭvideblajn sekv- ojn kaj esence estas malordo kaj konfuzo en nia tendaro mem kaj abomeninda forgeso de la diaj ordonoj; ĝi tia- maniere kunhelpas por la disvastiĝo de la malvera doktri- no, kies kreskado pliseverigus la punojn.

Ĉi tiu nova propono estis plene aprobita. Laŭ sia profunda sperto pri la homoj Gamaliel komprenis, ke estas nepre necese fari kelkan cedon.

En tiu sama loko Saŭlo el Tarso estis rajtigita de la Sinedrio komenci la plej vastajn esplorojn pri la agado de la "Vojo", kun la ordono admoni, korekti kaj aresti ĉiujn izraelidojn, regatajn de sentoj ricevitaj el la Evan­gelio; de tiu momento ĉi tiu estis rigardata de la semida regionismo kiel fonto de ideologia veneno, per kiu la tro kuraĝa ĉarpentisto pretendis renversi la izraelidan vivon, diserigante ĝiajn plej legitimajn ligilojn.

La tarsa junulo, antaŭ Stefano, nun malliberigita, ricevis la oficialan komunikon kun triumfa rideto.

Tiel finiĝis tiu memorinda kunsido. Multenombraj kamaradoj alproksimiĝis al Saŭlo kaj lin gratulis pro lia flama parolo, ĵaluza pri la hegemonio de Moseo. La ekslernanto de Gamaliel ricevis la saluton de siaj amik- oj kaj kuraĝigite diris:

- Mi kalkulas je ĉiuj; ni batalos ĝis la fino.

La laboroj en tiu posttagmezo konsumis ĉies fort- ojn, sed la vekita interesiĝo estis grandega. Stefano estis ekstreme laca. Antaŭ la grupoj, kiuj foriris plej diverse konsiderante la faktojn, li estis manligita, antaŭ ol esti kondukita al la malliberejo. Gardante en la koro la sent- ojn de la Majstro, li, malgraŭ la laceco, sentis la kon- sciencon konsolata. Kun sincera interna ĝojo li konst- atis, ke Dio ankoraŭ unu fojon havigis al li okazon, por atesti sian fidon.

Post kelke da momentoj ŝajnis, ke la ombro de la krepusko rapide glitas en la malluman vesperon.

Suferinte la plej dolorajn humiligojn de kelke da fariseoj, kiuj unu post alia foriris kun profunda resento, jen nun li kun pezaj mankatenoj troviĝis en karcero sub la okuloj de krudaj kaj nesentemaj gardistoj.

VII

La unuaj persekutoj

Laŭ la karaktero de sia impulsiĝemo, Saŭlo el Tarso lasis sin posedi de la penso de venĝo, ĉar ja impresis lin la braveco de Stefano antaŭ lia aŭtoritateco kaj famo. Laŭ sia opinio tiu predikanto de la Evangelio lin publike humiligis, kio necesigis samvaloran kompenson.

Kvankam li nun ankoraŭ nelonge sin trovis en Jeru­salem, neniu el la tieaj rondoj kaŝis sian admiron al li. La intelektuloj de la Templo rigardis lin kiel energian personon, fidindan gvidanton, majstron en la supera ra- cionalismo. La pli malnovaj pastroj kaj leĝistoj de la Sinedrio rekonis lian akran inteligentecon kaj al li kon- fidis sian esperon pri la estonteco. En tiu tempo lia aktiva juneco, preskaŭ tute sin donanta al la servado al la Leĝo, por tiel diri, centrigis en si ĉiujn interesojn de la kazuistiko. Kun la psikologia penetremo, kiu lin karakterizis, la tarsa junulo sciis la rolon, kiun Jeru­salem asignis al li. Tial la kontraŭparoloj de Stefano dolorigis la plej sentemajn fibrojn de lia koro. En la fundo lia resento estis trajto de nobla kaj sincera juneco, tamen la vundita vantamo, la rasa fiero, la instinkto de superregado malklarigis lian spiritan vidadon.

En la profundo de sia meditado, li nun malamis tiun krucumitan Kriston, ĉar li abomenis Stefanon, tiam kon- sideratan kiel danĝeran malamikon. Li ne povis toleri ian ajn esprimon de tiu doktrino ŝajne simpla, sed kiu skuis la fundamenton de la starigitaj principoj. Li sem- kompate persekutos la "Vojon" en la persono de ĉiu, al ĝi aliĝinta. Li intence mobilizos ĉiujn disponeblajn sim- patiantojn, por plivastigi la necesan traserĉadon. Li certe devis preni en kalkulon la pacigajn admonojn de ia Ga­maliel kaj aliaj nemultaj spiritoj, kiuj laŭ lia opinio, lasos sin trompi de la filozofio de boneco, kiun la gali- leanoj estigis per la novaj skriboj, sed li estis konvink- ita, ke la plej multaj fariseoj, kun iu politika funkcio, staros sur lia flanko, kuraĝigante lin en la komencita entrepreno.