Выбрать главу

En la tago sekvanta la areston de Stefano li plej lerte ekpenis kolekti la unuajn fortojn. Serĉante sim- pation por la ampleksa persekutado, kiun li intencis efe- ktivigi, li vizitis la plej eminentajn personojn de la jud- ismo, sed sin detenis peti la kunhelpon de la rekonate pacemaj aŭtoritatuloj. La inspiro de la prudentaj lin ne interesis. Li bezonis temperamentojn similajn al lia, por ke la entrepreno ne fiasku.

Teksinte grandan planon kun samlandanoj, li petis aŭdiencon de la Provinca Kortumo, por ekhavi la apogon de la romanoj, komisiitaj por solvi ĉiujn politikajn afer- ojn de la provinco. La Prokuroro, kvankam li oficiale loĝis en Cezarea, kelkan tempon troviĝis en la urbo kaj tie sciiĝis pri la kuriozaj hieraŭaj okazaĵoj. Ricevinte la peton de la prestiĝohava leĝisto, li esprimis al tiu sian plenan solidarecon, laŭdante la atendatajn paŝojn. Logite de la flua parolo de la juna rabeno, li sentigis al ĉi tiu, kun la senzorgeco de la politikisto en ĉiuj tempoj kaj en ĉiaj cirkonstancoj rilate religiajn temojn, ke li kon- fesas en la fariseismo nekontesteblajn motivojn, por ba- tali kontraŭ la malkleraj galileanoj, kiuj tumultigas la ritmon de la fidmanifestiĝoj en la preĝejoj de la sankta urbo. Konfirmante siajn promesojn, li tuj donis al la tarsa junulo la necesan permeson por la celata faro, kom- preneble esceptinte la politikajn rajtojn, kiujn la roma superega aŭtoritato devis tenadi netuŝeblaj; sed sufiĉis al la sensperta rabeno la aliĝo de la ŝtataj estroj al la prezentitaj projektoj.

Kuraĝigite pri siaj intencoj de la preskaŭ ĝenerala aprobo al lia plano, Saŭlo komencis aranĝi la unuajn esplorojn, por malkaŝi la agojn de la "Vojo" en ĉiuj ĝiaj formoj. Blindigita de la ideo de iu publika venĝo, li pentris timegigajn bildojn en la superekscitita menso.

Tuj kiam eble, li arestos ĉiujn kulpulojn. En liaj okuloj la Evangelio kaŝis minacan ribelon. Li prezentos la ora- toraĵojn de Stefano kiel signalvorton de la revolucia partio por veki la abomenon de la malpli viglantaj ka- maradoj, kutimantaj cedi al la malbono, pretekstante pa- ciencan toleremon. Li kombinos la tekstojn de la Leĝo de Moseo kaj de la Sanktaj Skriboj, por pravigi la pens- on, ke oni devas konduki ĝis la morto tiujn, kiuj defalis de la principoj de la raso. Li pruvos la neriproĉindecon de sia nefleksebla konduto. Li faros ĉion, por meti Si- monon Petron en karceron. Laŭ lia opinio, tiu certe est- as la intelekta aŭtoro de la subtila intrigo, kiu ŝpiniĝis pri la memoro de ia simpla ĉarpentisto. En la flamado de la rapidecaj ideoj li eĉ venis al la konkludo, ke neniu ricevos indulgon de liaj nenuligeblaj decidoj.

En tiu tago, kiun li elektis, por viziti alte sidantajn aŭtoritatulojn, por ilin varbi al sia afero, aliaj surprizaj faktoj pliakrigis la zorgojn, kiuj lin premis. Hoŝea Marko kaj Samuel Natan, du tre riĉaj samlandanoj el Jerusa­lem, aŭdinte la personan defendon de Stefano, en la Si- nedrio, impresitaj de la elokventeco kaj ĝusteco de la parolo de la predikanto donis al ĉiu el siaj infanoj la koncernantan heredaĵon kaj donacis al la "Vojo" la rest- aĵon el siaj havaĵoj. Por tio ili iris al Simon Petro, al kiu kisis la manojn harditajn en la laboro, post kiam ili aŭdis lian parolon pri Jesuo Kristo.

La sciigo pri ĉi tiu fakto eksplodis en la fariseaj rondoj sub la formo de efektiva skandalo.

Saŭlo el Tarso eksciis tiun okazaĵon en la morgaŭa tago kaj taksis la ĝeneralan afekcion, kiun naskis la sintenado de Stefano. La defalo de tiuj du samreligianoj, kiuj transiris al la galileanoj, kaŭzis al li profundan in- dignon. Oni plie disfamigis, ke, donacante al la "Vojo" ĉiujn siajn havaĵojn, Hoŝea kaj Samuel kun larmoj de- klaris, ke ili akceptas la Kriston kiel la promesitan Me- sion. La komentarioj de liaj amikoj pri tio instigis lin al la plej forta revenĝo. Elektita de la kapricaj popolaj fluoj kiel la plej juna defendanto de la Leĝo, li ĉiam pli sentis sin devanta montri sian superecon en tiu posteno, kiun li konsideris sankta. Ĝuste tial, defendante sian mandaton, li formetos de si ĉiajn konsiderojn, kiuj povus ŝanceli ties rigorecon, kiun li rigardis kiel dian devon.

Konsiderante la seriozecon de la lasta okazaĵo, kiu minacis la stabilecon de la judismo en la sino mem de ĝiaj plej eminentaj personoj, li denove iris al la supereg- aj aŭtoritatuloj de la Sinedrio, por akceli la intencatajn punojn.

Observante la rajtigon, konsentitan de la plej altaj politikaj potenculoj de la provinco, Kajafas proponis, ke oni nomu la fervoran leĝiston el Tarso estro kaj plen- umanto de ĉiuj disponoj rilataj kaj necesaj al la gardo kaj defendo de la Leĝo. Koncernis lin do ellabori ĉiajn rimedojn, kiujn li opinios konvenaj kaj utilaj; la last- aj decidoj, precipe tiuj pli gravaj, estas rezervitaj al la Sinedrio.

Kontenta de la rezultato de la kunveno, kiun li im- provizis, la tarsa junulo diris, antaŭ ol adiaŭi siajn amikojn:

Ankoraŭ hodiaŭ mi rekvizicios la armean trupon, kiu devas agadi en la ĉirkaŭo de la urbo. Morgaŭ mi ordonos aresti Samuelon kaj Hoŝean, ĝis ili decidiĝos saĝiĝi, kaj en la fino de la semajno mi faros disponojn, por aresti la fiularon de la "Vojo".

Ĉu vi do ne timas la sorĉaĵojn? - ironie demand- is Aleksandro.

Tute neniel - li serioze kaj decideme respondis. - Aŭdinte, ke la militistoj mem fariĝas superstiĉaj sub la influo de la ekstravagancaj ideoj de tiuj feĉuloj, mi mem estros la ekspedicion, ĉar mi intencas enkarcerigi tiun Simonon Petron.

Simonon Petron? - Kun miro demandis unu el la ĉeestantoj.

Kial do ne?

Ĉu vi scias, kial Gamaliel forestis de nia hodiaŭa kunveno? - demandis tiu.

Ne.

Tial, ke, invitite de tiu sama Simon, li iris ĉir- kaŭrigardi la instalaĵojn kaj la farojn de la "Vojo". Ĉu vi ne trovas tion treege kurioza? Mi iamaniere havas la impreson, kvazaŭ la senfama estro de la galileanoj, mal- aprobante la konduton de Stefano antaŭ la Sinedrio, deziras rebonigi la situacion, penante alproksimiĝi al nia administra aŭtoritatulo. Kiu scias, eble ĉio ĉi estas iel utila. Almenaŭ eble ni paŝas al la necesa reharmoniiĝo.

Saŭlo elmontris pli ol surpriziĝon, ĝuste miregon.

Sed, kion signifas ĉio ĉi? Ĉu Gamaliel vizitas la "Vojon"? Mi ja dubas lian mensan sanecon.

Ni tamen scias - intermetis Aleksandro -, ke nia instruanto ĉiam plej ĝuste kondukis siajn agojn, kaj pensojn. Estus juste, ke li ne akceptus tiun inviton, pro konsidero rilate nin, tamen, se li tiel ne agis, ni ne riproĉu tiun decidon, kiun li certe prenis kun la nobleco de celoj, kiu lin ĉiam inspiris.

Konsentite - diris Saŭlo iom ĝenata -, tamen, malgraŭ mia amikeco kaj danko al li, eĉ Gamaliel ne povas ŝanĝi mian decidon. Povas esti, ke Simon Petro sin pravigos kaj saviĝos el la provoj, al kiuj li estos submetita, sed, kiel ajn ĝi estas, li devos iri en karceron por la necesaj demandoj. Mi suspektis lian ŝajnan hu- milecon. Por kia celo li kuraĝis forlasi siajn retojn, por pozi ian komplezeman bonfaranton de la malriĉuloj de Jerusalem? Mi en ĉio ĉi vidas planojn de ribelo, kiu probable ne estas tre malproksime. La plej malaltrang- aj kaj malkleraj iras en la fronto de la danĝeroj; la estroj de la detruado sin montras poste.

La konversacio vigle daŭris ankoraŭ kelkan tempon pri la ĝenerala atendo de la alproksimiĝantaj okazaĵoj, ĝis Saŭlo adiaŭis siajn amikojn kaj revenis hejmen, por pretigi la lastajn detalojn de sia plano.

La aresto de Stefano faris fortan efikon en la mo- desta eklezio de la "Vojo", naskante pravan timon ĉe la galileaj apostoloj. Petro ricevis tiun sciigon kun pro­funda malĝojo. En la junulo el Korinto li trovis help- anton sindonan kaj fraton. Krom tio pro la nobleco de siaj koraj ecoj Stefano fariĝis ia centra figuro, kiu alt- iris la atenton de ĉiuj. Al lia inspirata menso alsvarmis multenombraj problemoj, por kies solvo la eksfiŝisto el Kapernaum jam ne forhavis lian altvaloran kunhelpon. Amata de afliktitoj kaj suferantoj, li ĉiam havis la re- kuraĝigan parolon, kiu levadis la plej senesperan koron.