- Kion mi faru, Sinjoro?
Inter li kaj Jesuo oscedis abismo, kiun la apostolo sciis transiri tra jardekoj da konstanta elaĉeta batalado.
Montri tion por la ekzameno de tio, kio nin kon- cernas kiel persona laboro, por iri al Jesuo, jen nia celo.
Alia celo de ĉiu tiu nia senpretenda peno estas kon- fesi, ke nia apostolo ne povus sukcesi, agante sola en la mondo.
Sen Stefano ni ne havus Paŭlon el Tarso. Tiu granda martiro de la Kristanismo komenciĝanta multe pli influis la sperton de Paŭlo, ol kiom oni povus imagi el la solaj konataj tekstoj en la surteraj dokumentoj. Iliaj vivoj estas mirinde bele interplektita. La kunhelpo de Stefano kaj de aliaj personoj de ĉi tiu reala historio kon- firmas la neceson kaj la universalecon de la leĝo de kunlaborado. Kaj por konstati la amplekson de ĉi tiu aserto, ni rememoru, ke Jesuo, kies kompatemo kaj povo ĉion entenis, elserĉis al si la kompanion de dek du helpantoj, por efektivigi la renovigon de la mondo.
Cetere sen kunlaborado amo ja ne povus ekzisti, kaj amo estas la forto de Dio, kiu tenadas en ekvilibro la Universon.
n Vd. en Agoj, 22:10. - La Trad.
Jam nun mi vidas la kritikistojn konsultantaj tekstojn kaj komparantaj paragrafojn, por elaperigi la erarojn de ĉi tiu nia senartifika provo. La bonintencajn ni sincere dankas, konfesante nian parolon de erarema estulo kaj dirante, ke ĉi tiu modesta libro estas skribita de unu Spirito por tiuj, kiuj vivas spirite; rilate al la dogma aŭ literatura pedantismo de ĉiuj tempoj ni nin turnas al la Evangelio mem, ripetante, ke, se la litero mortigas, la spirito vivigas.
Donante do ĉi tiun modestan verkon al niaj surteraj fratoj, ni esprimas la deziron, ke la ekzemplo de la Granda Konvertito fariĝu pli klara en niaj koroj, por ke ĉiu disĉiplo povu kompreni, kiom li devas labori kaj suferi pro amo al Jesuo Kristo.
EMMANUEL
Pedro Leopoldo, la 8-na de Julio 1941
UNUA PARTO
I
Torturataj koroj
La mateno sin ornamis per multe da ĝojo kaj per sunlumo, sed la centraj stratoj de Korinto estis preskaŭ dezertaj.
En la aero petoladis la samaj aromaj ventetoj, kiuj blovis de malproksime; tamen oni ne vidis en la pompa mieno de la publikaj promenejoj la rideton de iliaj sen- zorgaj infanoj, nek la ordinaran movadon de la luksaj portoseĝoj en ilia kutima cirkulado.
Tiu urbo, rekonstruita de Julio Cezaro, estis la plej bela juvelo de la malnova Akajo kaj servis kiel ĉefurbo al la ĉarma provinco. Oni ne povis trovi en ĝia interno la helenan spiriton en ties antikva pureco, des pli, ke, bedaŭrinde forlasita dum cent jaroj, post kiam Mumio ĝin detruis, Korinto estis de la granda imperiestro, kiu restarigis ĝin, ŝanĝita en gravan kolonion de la romanoj, kien venis granda nombro da eks-sklavoj, avidantaj en- spezigan laboron, aŭ posedantoj de esperdona riĉeco. Al ĉi tiuj lastaj aliĝis amasa fluo da izraelidoj kaj granda kvanto da alirasaj homoj, kiuj tie kolektiĝis, transform- ante la urbon en kernon, kien sin direktis ĉiaj aventur- istoj el oriento kaj el okcidento. Ĝia kulturo troviĝis tre malproksime de la intelektaj faroj de la plej eminenta greka gusto; sur ĝiaj placoj mikse staris la plej diversaj temploj. Eble dank'al tia malsameco de sentoj Korinto famiĝis pro la tradicioj de libertinismo de la granda pli- multo de siaj loĝantoj.
La romanoj tie trovadis vastan kampon por siaj pasioj kaj delire sin fordonadis al la venena parfumo de tiu ĝardeno el fremdaj floroj; apud la belegaj aspektoj kaj la lumradiantaj juveloj la marĉejo de la moralaj mi- zeraĵoj elspiradis naŭzan odoron. La tragedio ĉiam estis la dolora prezo de la facilaj plezuroj. Iam kaj iam grand- aj skandaloj postuladis grandajn punojn.
En tiu jaro 34 la tuta urbo estis turmentata de brutala ribelo de la premataj sklavoj.
Mistere fariĝis nigraj krimoj, kiuj postulis severajn esplorojn. La Prokonsulo, ĉe la graveco de la situacio, ne hezitis; per oficialaj senditoj li petis de Romo la ne- cesajn rimedojn, kaj ĉi tiuj ja ne malfruis: baldaŭ la galero de la superregantaj agloj, pelata de favoraj vent- oj, alportis la aŭtoritatulojn de la punmisio, kies agado klarigos la okazaĵojn.
Jen kial, en tiu hela kaj gaja mateno, la loĝejoj kaj komercejoj montriĝis envolvitaj en profunda silento, du- onfermitaj kaj malgajaj. La stratirantoj estis malmult- aj, krom kelkaj grupoj da soldatoj, kiuj senzorgaj kaj kontentaj preterpasadis la stratangulojn, kvazaŭ volonte sin donante al la ĝuado de la novaĵoj.
Jam antaŭ kelke da tagoj unu roma estro, kies nomo estis ligita kun maltrankviligaj tradicioj, estis akceptita de la Provinca Kortumo, kie li alte oficis kiel delegito de Cezaro, ĉirkaŭita de granda nombro da politikaj kaj militistaj funkciuloj, kaj dissemante terurismon ĉe ĉiuj klasoj per siaj malnoblaj procedoj. Licinio Minucio ating- is ŝtatan aŭtoritatecon, uzante ĉiajn rimedojn de intrigo kaj kalumnio. Sukcesinte reveni Korinton, kie li estis antaŭ kelke da jaroj, sen pli alta aŭtoritatecon, li nun ĉion kuraĝe faradis, por pligrandigi sian bonstaton, frukton de nesatigebla kaj senskrupula avareco. Li intencis iam ripozi en tiuj teroj, kie liaj personaj havaĵoj estis grand- aj, atendante la nokton de la profundaĝa kadukeco. Tial, por plenumi siajn krimajn planojn, li komencis fari multe da arbitraj eksproprietigoj, pretekstante asekuri la pu- blikan ordon por la bono de la potenca imperio, kiun lia aŭtoritateco reprezentis.
Multenonbraj familioj el juda origino estis elektitaj kiel preferataj viktimoj de tiu abomeninda eltrudado.
Ĉie ekploris la prematoj, sed kiu kuraĝus prezenti publikajn kaj oficialajn plendojn? Sklaveco ĉiam atendis ĉiun, iel instigitan al liberiĝo kontraŭ la manifestiĝoj de la roma tiraneco. Ne nur la aĉa figuro de tiu abomen- inda oficisto estis ĝena kaj konstanta minaco; liaj ka- maradoj troviĝis en pluraj lokoj de la stratoj, estigante netolereblajn scenojn, karakterizajn de senkonscia ma- liceco.
Estis jam malfrue matene, kiam grandaĝa viro, kom- preniganta, ke li sin direktas al la bazaro laŭ la korbo, pendanta de liaj manoj, malrapide trairis sunan vastan placon.
Grupo da milestroj, ironie ridegante, pafis lin per humiligaj mokŝercoj. La maljunulo, kiu laŭ la fiziono- miaj trajtoj estis izraelido, vidigis, ke li komprenas la ridindigon, kies celo li estis, sed, foriĝante de la patriciaj militistoj, kvazaŭ dezirante sin gardi, li pli timeme kaj humile ekpaŝis, silente forirante de tie.
En tiu momento unu el la milestroj, en kies aŭto- ritatema rigardo vidiĝis forta maliceco, alproksimiĝis kaj lin akre demandis:
He, ci malŝatinda judo, kiel do ci kuraĝas pre- terpasi, ne salutante ciajn mastrojn?
La aldemandito haltis, pala kaj tremanta. Liaj okul- oj elmontris strangan angoron, kiu esprimis, en sia si- lenta elokventeco, ĉiujn senfinajn suferojn, kiuj vipadis lian rason. Liaj faltoplenaj manoj iomete tremadis kaj lia brusto respekte kliniĝis, premante la longan grizan barbon.
Cia nomo? - ankoraŭ demandis la oficiro duone malrespekte, duone ironie.
Joĥedeb, filo de Jared - li time respondis.
Kaj kial ci ne salutis la imperiajn milestrojn?
Sinjoro, mi ne kuraĝis! - li preskaŭ en larmoj klarigis.
Ĉu ci ne kuraĝis? - plej akre demandis la ofi-
ciro.
Kaj antaŭ ol la aldemandito sukcesis ankoraŭ peti pardonon, la imperiestra delegito ekbatis per la pugnoj la respektindan vizaĝon per sinsekvaj senkompataj sur- vangoj.
Jen! Jen! - li kruele ekkriadis, ĉe la gaja eks- plodo de la ridegoj de la kamaradoj, ĉeestantaj tiun scen- on. - Prenu al vi ankoraŭ ĉi tiun memoraĵon! Fava hundo, lernu edukadon kaj dankemon!