Выбрать главу

Sentante la maldelikatajn manojn de la soldato, kiu lin mankatenis, Johano levis siajn okulojn al la Ĉielo kaj nur murmuris:

Mi rekomendas min al la Kristo.

La taĉmentestro ekrigardis lin kun profunda mal- ŝato kaj fiere diris al siaj kamaradoj:

Restas du el la plej suspektindaj: ni ilin serĉu.

Li parolis pri Filipo kaj Jakobo, kiel rektaj disĉiploj de la nazareta Mesio.

Post kelke da paŝoj ili facile trovis la unuan. Filipo lasis sin senproteste mankateni. Liaj filinoj lin afliktitaj kaj kun larmoj ĉirkaŭis.

Kuraĝon, infanoj! - diris li sentime - Ĉu ni estas superaj ol Jesuo, kiu estis persekutata kaj krucum- ita de la homoj?

Ĉu vi aŭdas, Klemento? - kolere demandis Saŭlo unu el siaj plej distingiĝaj amikoj. - Oni aŭdas nenion alian, ol parolojn pri la stranga Nazaretano! La unua parolis pri la jugo de la Kristo, la dua rekomendis sin al la Kristo, ĉi tiu tria parolas pri la supereco de la Kristo... Kien ni venos?

Per akraj vortoj elverŝinte sian koleron, li finis per konstanta rediraĵo:

Ni nepre iros ĝis la fino.

Post la kapto de tiuj tri adptoj restis la filo de Alfeo. Iu ekpensis serĉi lin en la barako, kie li loĝis; efektive ili tie lin trovis genuante, havante antaŭ la okul- oj rulon da skribaĵoj, kie troviĝis la Leĝo de Moseo. Oni vidis la marmoran palecon de lia vizaĝo, kiam Saŭlo alproksimiĝis kaj krude ekkriis:

Kio tio estas! Ĉu ĉi tie iu studas la Leĝon?

La frato de Levi turnis supren la okulojn plenajn de sincera timo kaj humile klarigis:

Sinjoro, mi neniam forgesis la Leĝon de niaj pra- patroj. Miaj prauloj instruis min ricevi surgenue la lum- ojn de la sankta profeto.

La konduto de Jakobo ne estis hipokrita. Ĉiam aŭd- inte, ke la sanktajn librojn de la liberiginto de Izrael stampas dia vorto, li tiujn plej profunde respektis. Atend- ante sian enkarcerigon, li pleniĝis de timo ĉe la minac- anta danĝero. Li ne povis pli bone kompreni, kiel liaj kunuloj, la dian kaŝitan sencon de la lecionoj de la Evan- gelio. Lia ofero inokulis al li nekaŝeblan timon. Efektive, li konsideris, nur parte kompreninte la Kriston, kiu rest- os, por direkti la komencitajn laborojn? La Majstro mort­is sur la kruco, kaj en ĉi tiu momento la jerusalemaj Apostoloj estis jam arestitaj. Li do devis defendi sin per la disponeblaj rimedoj, kiel li nur povos. Li ekpensis helpi al si per la supernaturaj virtoj de la Leĝo de Moseo, konforme al la malnovaj kredoj. Sur genuoj li atend- is la alproksimiĝantajn turmentistojn.

Ĉe tiu neatendita sintenado de Jakobo, Saŭlo el Tarso konfuziĝis. Nur tiuj homoj, profunde enradikiĝintaj en la judismo, genue legadis la instruojn de Moseo. Tute konscience li ne povos arestigi tiun homon. La argu- mento, kiu pravigis lian taskon ĉe la politikaj kaj relig- iaj aŭtoritatuloj de Jerusalem, estis la batalado kontraŭ la malamikoj de la tradicioj.

Sed, ĉu vi ne estis amiko de la ĉarpentisto?

Kun mirinda spiritoĉeesto la demandito respondis:

Mi neniam aŭdis, ke la Leĝo malhelpus iun havi amikojn.

Saŭlo konfuziĝis, sed daŭrigis:

Sed kion do vi elektas: ĉu la Leĝon aŭ la Evan- gelion? Kiun el ambaŭ vi akceptas preference antaŭ la dua?

La Leĝo estas la unua dia revelacio - lerte diris Jakobo.

Ĉe tiu ĉi respondo, kiu lin iom konsternis, la tarsa junulo momente konsideris kaj diris, turnante sin al la ĉeestantoj:

Bone do. Ĉi tiu viro estos plu en paco.

Tre kontenta de la rezultato de sia iniciativo, la filo de Alfeo nun kredis, ke la Leĝo de Moseo estas tuŝita de vivaj kaj daŭraj gracoj. En liaj okuloj la talismano, kiu konservis lin libera, estis la kodo de la judismo. De tiu tago la frato de Levi por ĉiam plifirmigos siajn su- perstiĉajn inklinojn. Tie havis sian originon de fanatik- eco, kiun la raportintoj pri la historio de la Kristanismo vidis en lia enigma persono.

Elirinte el la ĉambro de Jakobo, Saŭlo jam intencis foriri, sed jen, revenante al la pordistejo, por ordoni, ke la arestitoj estu forkondukitaj, li ekvidis tiun scenon, kiu lin plej profunde impresos. Ĉiuj malsanuloj, kiuj povis sin treni, ĉiuj gastoj, kapablantaj sin movi, ĉirkaŭis Petron, kortuŝite plorante. Kelkaj infanoj nomis lin "pa­tro", tremantaj maljunuloj kisis al li la manojn...

Kiu nun kompatos nin? - demandis maljunulino kun larmoj.

"Patro", kien oni vin forkondukos? - ame diris orfo, brakumante la arestiton.

Mi iras al la monto, infano - respondis la Apos-

tolo.

Kaj se oni mortigos vin? - rediris la kanabeto kun granda demando en la bluaj okuloj.

Mi renkontiĝos kun la Majstro kaj revenos kun li - bonkore klarigis Petro.

En ĉi tiu momento ekaperis Saŭlo, kiu revenis. Ri- gardante la amason da kripluloj, blinduloj, lepruloj kaj infanoj, kiuj plenŝtopis la salonon, li kolere ekkriis:

For! liberigu vojon!

Kelkaj sin retiris timigite, vidante la alproksimiĝ- antajn soldatojn, dum la pli obstinaj ne eliris for de sia loko. Leprulo, kiu apenaŭ staris, elpaŝis: la maljuna Samonio, rememorante tiun tempon, kiam li povis ordoni kaj esti obeata, kuraĝe alproksimiĝis al Saŭlo.

Ni devas ekscii, kien iros ĉi tiun arestitoj - li diris per serioza tono.

For! - ekkriis la tarsa junulo kun naŭza gesto. - Ĉu eble leĝisto donu kontentigon al malpura maljun- ulaĉo?

La armitaj gvardianoj provis antaŭeniĝi, por puni la tro bravan, sed la lepro defendis Samonion kontraŭ iliaj atakoj. Profitante el la situacio, la iama bienulo el Ce- zarea per firma tono rediris:

La leĝisto devas doni kontentigon nur al Dio, kiam li akurate plenumas siajn devojn, sed en ĉi tiu domo pa- rolas la kodoj de humaneco. Laŭ vi mi estas malpurulo, sed laŭ Simon Petro mi estas frato. Vi arestas la bon- ajn, sed liberigas la malbonajn! Kia justeco la via! Ĉu vi kredas nur al la Eternulo Cebaot? Vi nepre devas scii, ke, se la Eternulo estas la plej alta faranto de la ordo, la Evangelio instruas nin klopodi, por havi en Lia Pro- videnco la amon de Patro.

Aŭdante tiun dignan voĉon, fluantan el mizero kaj sufero, kvazaŭ ĝi estus ia alvoko de malespero, Saŭlo silentis mirplena. Post longa paŭzo la malriĉulo daŭrigis emfaze:

Kie estas viaj domoj por rifuĝo de la batitaj de la sorto? Kiam vi ekpensis pri ia azilo por la pli mal- feliĉaj? Vi eraras, supozante inercion en nia konduto. La fariseoj pelis Jesuon sur la Kalvarion de la krucumo kaj sekve senigis la malfeliĉulojn je lia potenca ĉeesto. Ĉar li faris bonon, Stefano estis enkarcerigita. Nun la Si- nedrio arestas la Apostolojn de la "Vojo", repagante ilian bonkorecon per la senlumeco de karcero, sed vi ĉiuj erar- as. Ni, la mizeruloj de Jerusalem, ja batalados kontraŭ vi. De Simon Petro ni luktos por la posedo eĉ de la om­bro mem. Se vi rifuzos kontentigi niajn petojn, ne for- gesu, ke ni estas lepruloj. Ni venenos viajn akvujojn. Vi pagos por via maliceco per la sano kaj la vivo.

Nun li ne povis daŭrigi. Ĉe la korprema atendo de ĉiuj Saŭlo krude ekkriis:

Silentu, fiulo! Kiel mi povis aŭdi vin ĝis nun? Eĉ ne unu vorteton plu!

Kaj montrante lin al unu el la soldatoj, li malŝate

siblis:

Sinezio, kalkulu al li dek bastonbatojn. Estas ne- pre necese puni lian impertinentan kaj vipuran langon.

Sur tiu sama loko, antaŭ ĉiuj kamaradoj, kiuj tim- igite sin retiris, Samonio sen ia plendo ricevis la punon. Al Petro kaj Johano staris larmoj en la okuloj. La ce- teraj malsanuloj kuntiriĝis teruregitaj.

Post tio granda silento regis la maltrankvilajn kaj dolorantajn korojn. La leĝisto el Tarso rompis la atend- on, ordonante, ke ĉiuj foriru direkte al la karcero.

Du palaj infanoj tiam alproksimiĝis al la eksfiŝisto el Kapernaum kaj larme demandis:

"Patro", ĉe kiu ni staros?

Petro sin turnis konsternita kaj dolĉe respondis:

La filinoj de Filipo staros ĉe vi... Se Jesuo per- mesos, miaj infanoj, mi ne longe forestos.

Saŭlo mem en la profundo de sia koro estis tuŝita, sed li ne deziris perfidi sin, lasante sin venki de la emocio, kiun tiu sceno naskis en li.