Petro komprenis, ke la silentaj larmoj de ĉiuj mal- eminentaj zorgatoj de la "Vojo" esprimas sindonan amon en tiu momento de korpremanta adiaŭo.
Post ĉi tiu entrepreno la tarsa junulo disvolvis siajn fortojn en la unua persekutado, kiun spertis homoj kaj kolektivoj de la naskiĝanta Kristanismo. Pli multe, ol kiom oni povis supozi, Jerusalem svarmis per homoj, kiuj interesiĝis pri la ideoj de la nazareta Mesio. Saŭlo uzis ĉi tiun cirkonstancon, por ankoraŭ unu fojon sentigi tian ideologian danĝeron, kia estis la Evangelio. Multenombr- aj homoj estis arestitaj. El la urbo komenciĝis amasa elirado. La konfesantoj de la "Vojo", disponantaj mon- rimedojn, preferis komenci novan vivon en Idumeo aŭ en Arabujo, en Kilikio aŭ en Sirio. Kiuj povis, tiuj sin tiris el la rigoro de la perfortaj enketoj, starigitaj kun tondrado de publika skandalo. La plej eminentaj per- sonoj estis enkarcerigataj, sen permeso komukikiĝi kun la ekstero, sed la simpluloj kaj senfamuloj, la pleban- oj, tiuj suferis grandan molestadon en la ĉambroj de la tribunalo, kie oni faris la eldemandadon. La gardistoj, dungitaj de Saŭlo por tiu abomeninda tasko, translimis la perfortaĵojn.
Ĉu vi apartenas al la "Vojo" de la Kristo Jesuo? - kun ironia rideto demandis unu el ili malfeliĉan vir- inon.
Mi... mi... - balbutis la kompatinda, kompren- ante la delikatecon de sia situacio.
Rapidu, respondu rapide! - malrespekte rediris la policisto.
La mizerulino tremente paliĝis, meditante pri la krud- aj pupnoj, kiujn ŝi ricevus, kaj plena de timego diris:
Mi... ne...
Sed por kio vi iris en la ribelajn kunvenojn?
Por preni medikamenton por malsana fileto.
Ĉe tia nea respondo la delegito de la Sinedrio ŝajne sereniĝis, sed tuj ekkriis al unu el siaj helpantoj:
Tre bone! La eldemanditino povas foriri pace, sed antaŭ ol ŝi foriros, la regularo ordonas ke oni regalu ŝin per kelke da glavobatoj.
Rezisti estis senutile. En tia stranga tribunalo, tra multaj sinsekvaj tagoj, fariĝis ĉiaspecaj punoj. De la respondoj de la eldemandito dependis enkarcerigo, skurĝ- ado, glavobatado, bastonado, turmentoj kaj mokfajfoj.
Saŭlo fariĝis la centra motoro de tiu terura maŝino kaj malamegata de ĉiuj amikoj de la "Vojo". Streĉante siajn fortojn, li ĉiutage vizitadis la rondojn de tiu serv- ado, kiun li kutime nomis "elpurigo de Jerusalem", plen- umante miregigan aktivecon, per kiu li tenadis la kons- tantan viglecon de la administraj aŭtoritatuloj, kuraĝigis helpantojn kaj delegitojn, instigis aliajn persekutantojn de la principoj de Jesuo, ne lasante malvarmiĝi la religi- an fervoron de la Sinedrio.
Unu semajnon post la arestoj en la modesta eklezio okazis tiu memorinda kunsido, en kiu Petro, Johano kaj Filipo estis juĝotaj. Tiu escepta kunveno vekis la plej grandan scivolon. Tie kolektiĝis ĉiuj eminentuloj de la superreganta fariseismo. Gamaliel venis, montrante pro- fundan deprimitecon.
Plej multe oni faradis konsiderojn pri la konduto de la almozuloj, kiuj, ne ricevinte la permeson eniri, dense staris en longaj vicoj sur la granda placo, protestante per tondra kriegado. Oni vane donis al ili bastonfrap- ojn ĉi tie kaj tie, ĉar tiu amaso da mizeruloj prenis neniam antaŭe viditan amplekson. La sceno estis kurioza kaj alarma. Fari disponon por forpeli tiun kolekton ŝajnis ne ebla entrepreno. La pilgrimantoj kaj malsanuloj estis en la nombro de multe da centoj. Estus senutile bridi tiun aŭ alian grupon, ĉar tio nur pliigus la indignon kaj malesperon de multaj. Kriegante, ili postulis la li- berigon de Simon Petro, kaj ĝin postulis tumulte, kvazaŭ postlasitaĵon, super kiu ili havus leĝan rajton.
En la solenejo ne nur la ĉeestantoj komentariis tiun fakton, sed ankaŭ la juĝistoj ne kaŝis profundan im- preson. Anas mem rakontis la sieĝon, per kiu lin ĝenis la helpatoj de Jerusalem. Aleksandro diris, ke al lia domo alamasiĝis centoj da afliktitoj, petantaj lian inter- helpon por la arestitoj. Saŭlo de tempo al tempo res- pondis al tiu aŭ alia per simplaj duonvortoj. Lia mal- luma mieno esprimis malnoblajn intencojn rilate al la destino de la Apostoloj de la Bona-Novaĵo, sidantaj antaŭ li, en la fundo de la salono, humilaj, serenaj, sur la benko de la ordinaraj krimuloj.
Oni tiam vidis, ke Gamaliel tenas kun la ĉefpastro intiman konversacion, kiu daŭris kelke da minutoj kaj vekis grandan scivolon ĉe liaj kolegoj. Tuj poste la res- pektinda leĝisto vokis sian ekslernanton por aparta in- terparolo, antaŭ ol ili komecos la laborojn. Liaj kolegoj komprenis, ke la tolerema kaj grandanima rabeno pledos por la afero de la sekvantoj de la Nazaretano.
Kian verdikton oni eldiros pri la arestitoj? - demandis la maljunulo kun bonkora interesiĝo, tuj kiam ili staris malproksime de la bruantaj grupoj.
Ĉar ili estas galileanoj - emfaze respondis Saŭlo de la supro de sia aŭtoritateco -, ne estos al ili konsent- ita la rajto de la parolo en la salono, kaj tial mi jam decidis la punon, kiu ilin trafos. Mi proponos la mort- igon de la tri kune kun Stefano per ŝtonumado.
Kion vi diras! - ekkriis Gamaliel surprizita.
Mi vidas nenian alian rimedon - diris la tarsa junulo -; ni devas elsarki ĉe la radiko la elkoviĝantajn malbonojn. Mi opinias, ke se tiun movadon ni rigardos tolereme, niaj manoj mem ŝancelos la prestiĝon de la judismo.
Tamen, Saŭlo - rediris la maljuna instruanto kun profunda bonkoreco -, mi devas voki al mia influo sur vian spiritan konstruitecon, por defendi tiujn homojn de la mortpuno.
La kaprica junulo palegiĝis. Li ne kutimis cedi pri siaj konceptoj kaj decidoj, lia volo estis ĉiam tirana, ne- fleksebla; sed Gamaliel ĉiam estis lia plej bona amiko. Tiuj sulkitaj manoj donis al li la plej sanktajn ekzempl- ojn; de ili li ricevis altvalorajn helpon en ĉiuj tagoj de sia vivo. Li komprenis, ke li staras antaŭ potenca baro por la tuta plenumo de siaj deziroj. La respektinda rabeno rimarkis lian perpleksecon kaj tuj insistis:
Neniu pli bone ol mi konas la noblecon de via koro, kaj mi super ĉiuj konfesas, ke viaj decidoj obeas la nesupereblan zorgon pri la defendo de niaj miljaraj principoj; sed la "Vojo', Saŭlo, laŭŝajne havas grandan celon, nome la renovigon de niaj homoj kaj religiaj va- loroj. Kiu ĉe ni iam ekpensis helpi al la malfeliĉuloj per la havigo de ama, frata hejmo? Antaŭ ol vi faris tiun punan traserĉadon, mi vizitis tiun modestan insti- tucion kaj povis plezuri, observante ĝian bonegan pro- gramon.
La juna leĝisto estis pala, aŭdante ĉi tiujn vort- ojn, kiuj, laŭ lia opinio, estis senduba signo de malfort- animeco.
Sed ĉu estas eble - li diris kun miro -, ke an- kaŭ vi legis la Evangelio de la galileanoj?
Mi ĝin ankoraŭ legas - senhezite jesigis Gamaliel -, kaj mi intencas pli profunde meditadi pri la nun okazantaj fenomenoj. Mi antaŭsentas grandajn ŝanĝojn ĉie. Mi intencas post nemultaj tagoj forlasi mian oficon, por iri en la dezerton. Kompreneble, ĉi tiujn miajn vort- ojn vi gardu kiel signon de reciproka konfido.
Treege impresite, la tarsa junulo ne sciis, kion res- pondi. Li suspektis, ke la respektinda majstro estas mense afekciita de troa meditado, sed la majstro, kva- zaŭ leginte lian penson, aldiris:
Ne opiniu min mense malvigliĝinta; la kadukeco de la korpo ne forviŝis de mi la kapablecon pensi kaj distingi mem. Mi komprenas la skandalon, kiu eksplod- us en Jerusalem, se iu rabeno de la Sinedrio publike ŝanĝus siajn plej intimajn konvinkojn, sed ni nepre kon- sentu, ke mi parolas al iu mia spirita infano, kaj sincere elvokante mian vidpunkton, mi faras ĝin nur, por de- fendi noblajn kaj justajn homojn kontraŭ nejusta kaj maltaŭga verdikto.
Via parolo - impete ekkriis Saŭlo - min pro- funde disrevigas!
Vi konas min de via infaneco kaj scias, ke la sincera homo ne povas zorgi pri siaj laŭdantoj aŭ be- daŭrantoj en la plenumado de sankta devo.
Kaj donante al la voĉo mildan akcenton, li insistis:
Ne devigu min en ĉi tiu kunsido ekpaŝi kun vi al publikaj debatoj skandalaj kaj atencantaj la aman trajton, kiun ĉiu vero devas kunporti. Liberigu ĉi tiujn homojn pro konsidero al nia pasinteco de interkompren- iĝo. Nur pri ĉi tio mi vin petas. Lasu ilin en paco, pro niaj korligiloj. Post kelke da tagoj vi ankoraŭ nenion bezonos konsenti al via maljuna instruanto. Vi estos mia anstataŭanto en ĉi tiu rondo, ĉar mi intencas post kelke da tagoj forlasi la urbon.