Kaj ĉar Saŭlo hezitis, li daŭrigis:
Vi bezonos longe primediti. La ĉefpastro scias, ke mi petos vian indulgon por la arestitoj.
Sed... kaj mia aŭtoritateco? - arogante demandis la junulo. - Kial akordigi indulgemon kun la neceso ekstermi la malbonon?
Ĉia aŭtoritateco estas de Dio. Ni estas nuraj iloj, mia infano. Neniu malaltiĝas, ĉar li estas bona kaj tolerema. Koncerne la plej dignan decidon, konvenan al ĉi tiu afero, ĝi estas la liberigo de ili ĉiuj.
Ili ĉiuj? - kun mirego demandis Saŭlo.
Kial do ne? - konfirmis la respektinda leĝisto. - Petro estas nobla homo, Filipo estas familiestro, eks- treme sin donanta al la plenumado de siaj devoj, Johano estas simplanima junulo, Stefano oferis sian koron al la malriĉuloj.
Jes, jes - interrompis la tarsa junulo. - Mi konsentas la liberigon de la tri unuaj, sub unu kondiĉo. Estante edzoj, Petro kaj Filipo povos resti en Jerusalem, limigante siajn laborojn per helpado al malsanuloj kaj mizeruloj; Johano estos ekzilita; sed Stefano devos su- feri mortpunon. Mi publike jam proponis la ŝtonumad- on, kaj mi ne vidas, kial mi cedus, ankaŭ tial, ĉar, por averta ekzemplo, almenaŭ unu el la disĉiploj de la ĉar- pentisto ja devas morti.
Gamaliel komprenis la forton de ĉi tiu decido el la vigleco de la vortoj, kiuj ĝin esprimis. Saŭlo diris tre klare, ke li ne cedos pri tiu miraklisto. La maljuna ra- beno ne insistis; por eviti skandalon, li konsentis, ke Stefano pagos per sia sinofero. Cetere, konsiderante la obs- tinan temperamenton de sia ekslernanto, al kiu la urbo donis tian grandan aŭtoritatecon, li opiniis, ke li ne mal- multe sukcesis, havigante indulgon al la tri justaj homoj, sin dediĉantaj al la komuna bono.
Komprenante la situacion, per firma tono diris la respektinda rabeno:
- Nu, tiel estu!
Kaj kun bonkora rideto li foriris de la iom maltrankvila kaj perpleksa junulo.
Post kelke da sekundoj, surprizante la tutan ĉeest- antaron, Saŭlo el Tarso, de sur la tribuno, proponis la liberigon de Petro kaj Filipo, kiel ankaŭ la ekzilon de Johano, kaj ree faris sian peton pri ŝtonumado de Ste- fano, ĉar li tiun rigardis kiel la plej danĝeran el la parti- anoj de la "Vojo". La aŭtoritatuloj de la Sinedrio, ple- zure konsiderante ĉi tiujn proponojn, ĉar ili sciis, ke tia decido plaĉos al la tiea grandnombra popolamaso, donis sian unuaniman konsenton; la morto de Stefano estis difinita por post unu semajno, kaj Saŭlo invitis siajn amikojn al tiu bedaŭrinda publika ceremonio, en kiu li mem prezidos.
VIII
La morto de Stefano
Malgraŭ sia intensa aktiveco la tarsa junulo ĉiam vizitadis la domon de Zeĥarja, kie, en la koro de Abigail, li ĝuis la necesan ripozon. Se la klopodoj en Jerusalem konsumadis liajn fortojn, tamen apud la amata virino li ilin kvazaŭ regajnis, en tiu dolĉa raviteco, kun kiu li atendis la realigon de la plej karaj esperoj. Li havis la impreson kvazaŭ la mondo estas ia batalkampo, kie li devas bataladi por la leĝo de Dio; tamen, estante justa kaj grandanima, la Eternulo havigis al li, en la sindon- eco de lia amatino, ian konsolrifuĝejon.
Abigail estis lia sentimenta mondo. La ĉiutagajn klopodojn, la rigorajn disponojn, kiujn lia ofico trudis al li, la severecon, kun kiu li devis trakti la aferojn, kon- fiditajn al lia juĝo, li transverŝis en la koron de sia fianĉ- ino, plenan de amo, pieco kaj justeco. Liajn ideojn ŝi ricevis kun ama atento, ŝi kvazaŭ moderigis per la ka- resemo de sia frata animo, kaj ilin revenigis al la amata fianĉo sub la formo de ĝustaj kaj amikaj proponoj.
Saŭlo estis kutiminta al tiu ĉiutaga altvalora inter- ŝanĝado de ideoj. Kiam lia koro ne ricevis la mildajn konsolojn en tiu domo ĉe la vojo al Jafo, li sentis sin skuata de siaj propraj energiaj, impetaj sentoj. Abigail korektadis lian spiriton, glatigadis la akraĵojn de lia per- fortema, kruda karaktero, kunhelpadis por la malpliri- gorigo de liaj arbitraj decidoj. Tutajn horojn la tarsa junulo raviĝis aŭdante ŝin, kvazaŭ ŝiaj sentoj de boneco estus ia dolĉa nutraĵo por lia animo, kiun la cerbostreĉ- oj, postulataj de la mondo, ofte varmegigis. Ne spert- inte la tiamajn galantajn aventurojn, ĉar li nepre deziris konservi pura sian konsciencon antaŭ la leĝo, li trovis en tiu virino, kiun lia koro elektis, la personiĝadon de ĉiuj revoj de sia esperplena juneco.
En la vespero, sekvanta la memorindan kunsidon en la Sinedrio, Saŭlo el Tarso, flanken metinte ĉiajn plej gravajn absorbajn demandojn, pli sopire iris al la domo de Zeĥarja. Liaj klopodoj en tiu tago skuis liajn fort- ojn. Li volis rapide trairi la distancon, droni en la ka- resoj de sia fianĉino, forgesi la zorgojn, bolantajn en lia menso, taŭzata de la plej kontraŭaj pensoj.
La nokto jam disfaldis la lunluman mantelon super la Naturon, kiam la juna leĝisto transpaŝis la sojlon de tiu domo, surprizante la noblan familion per delikata kaj elkora saluto.
La ĉeesto de la fianĉino inokulis ian balzamon al lia koro; post nelonge li ŝajnis revigliĝinta. Posedite de bonhumoro, nun, kiam la internaj fortoj ripozis ĉe mildaj karesoj, li entuziasme rakontis la lastajn okaz- aĵojn. Zeĥarja, kiel fidela observanto de la Leĝo, lin absolute pravigis rilate la faritajn decidojn. La persono de Stefano estis detale diskutata. La ekslernanto de Gamaliel, kompreneble klarigis la aferon kiel konvene al li, pentrante la predikanton de la "Vojo" kiel homon inteligentan kaj, ĝuste pro tio, danĝeran, dank'al la re- voluciaj ideoj, kiujn lia flua parolo dissemadis.
Abigail kaj Rut ilin aŭskultadis silente, dum la du sinjoroj tenadis animitan konversacion.
Ĉe iu momento, aŭdinte rektan rimarkon de Saŭlo, la junulino demandis:
Ĉu do ne ekzistus ia rimedo, por almenaŭ modifi la difinitan punon?
Kion vi dezirus, ke ni faru? - emfaze respondis la junulo. - Tio ne estis malgranda indulgo, ke ni li- berigis la plej elstarajn ĉefojn, prenante en kalkulon la trobravecon de iliaj strangaj predikoj. Rilate Stefanon, ni faris ĉion, por ke li, kiel rekta ido de la triboj de Izrael, revenu al siaj fratoj. Li ribelis, kaj lia ribelo diktis lian kondamnon. Li min publike insultis en la Sinedrio, li tretis niajn plej sanktajn principojn, kritikis la plej eminentajn personojn de la fariseismo per men- sogaj kaj sendankaj ilustraĵoj.
Kaj li finis:
Kio min koncernas, mi estas kontenta. Mi ri- gardas la atendatan ŝtonumadon kiel unu el la faroj plej gravaj por la estonteco de mia kariero; ĝi atestos mian zorgon pri la defendo de nia plej ŝatinda posedaĵo. Ni devas konsideri, ke Izrael, dum siaj plej nigraj tagoj, preferis la religian emancipiĝon ol la politikan sendepend- econ. Ĉu ja ni povus elmeti niajn plej altajn moralajn valorojn al la malhonora influo de ia aventuristo?
La junulo nun ekpenis ŝanĝi la vojon de la konver- sacio, dum Rut ordonis disporti pokalojn da revigliga vino.
Antaŭ ol foriri, la tarsa junulo invitis sian fianĉ- inon al la kutima promeno. En tiu vespero ŝajnis, ke la Naturo sin ornamis per mirindaĵoj. La lunlumo, kiu reliefigis ĉiujn florojn per palaj tonoj, estis saturita de ĉarmegaj odoroj. La geamantoj, mano en mano, sur kru- da benko, ravite kontempladis tiun scenon. Saŭlo spertis dolĉan komforton. Lia koro faciliĝis. Jerusalem nebul- igis lian menson en kirlego da zorgoj, sed tiu modesta domo ĉe la vojo al Jafo kvazaŭ deŝarĝis de li koro ĉi- ujn ĉagrenojn, abunde portante al lia spirito grandegan konsolon.
Nun, mia kara, ĉio estas preta - li flame diris - Post ses tagoj de hodiaŭ Delila venos mem, por vin forkonduki. Vi ekkonos la urbon kaj miaj amikoj ho- noros en via nobla animo mian feliĉan elekton. Ĉu vi estas kontenta?
Jes, tre kontenta - ŝi dolĉe murmuris.
Ni jam organizis ampleksan amuzan programon. Mi volas konduki vin en Jeriĥon, kie iuj niaj amikoj nin ĝojege atendas. En Jerusalem mi konigos al vi ĉiujn plej gravajn konstruaĵojn. Vi estos ravita de la Templo kaj de la trezoroj, tie tenataj de la religia sindoneco de nia raso. Vi vidos la turon de la romanoj. Miaj sam- landanoj, kiuj vizitas la Sinagogon de la kilikianoj, in- tencas regali vin per altpreza donaco.