Выбрать главу

Abigail raviĝis, aŭdante lin. Tiu junulo impulsiĝema kaj krudmaniera en fremdaj okuloj, sed amema kaj sent- ema en intimaj rondoj, estis ĝuste ŝia idealo, la viro, kiun esperis ŝia karesema animo.

Neniu povas regali min per ia donaco pli alt- valora ol tiu, sendita de Dio al mia ekzistado, per via lojala kaj nobla koro - diris la junulino gaje ridetante.

Mi, mi gajnis multe pli - rediris la tarsa leĝ- isto -, ricevante al altprezan juvelon de via amo, kiu riĉigos mian tutan vivon. Iafoje, Abigail - li daŭrigis kun la entuziasmo propra al lia revema juneco -, en mia idealismo de venkoj por Jerusalem super la grandaj urboj de la mondo, mi pensas, ke mi venos al la maljuneco kiel venkinto plena de tradicioj de saĝo kaj gloro. De kiam mi renkontis vin, kreskis mia fido je la destino, mi plifortikigis miajn esperojn, mi havos vian kunhelpon en la grandega tasko, sterniĝanta antaŭ miaj okuloj. La romanoj asignas al la venkintoj triumfan kronon el laŭroj kaj rozoj; se Jerusalem iam donos al mi sian triumfan kronon, tiun ĉi mi ne metos ĉirkaŭ mian kap- on, sed ĝin kuŝigos ĉe viaj piedoj, kiel tributon de eter- na kaj sola amo.

"Ankoraŭ hodiaŭ - daŭrigis Saŭlo, fidante la est- ontecon - Gamaliel sciigis min, ke li baldaŭ forlasos la Sinedrion, por ke mi lin anstataŭu en lia prestiĝa fun- kcio. Jen, kara, nia unua gradmezura venko. Tuj kiam Delila revenos el Tarso, ni povos difini la feliĉegan tag- on de nia geedziĝo. Mi pensas, ke, ĉiam kune kun vi, mi bridos miajn impulsojn, miaj taskoj estos pli facilaj, mia ekzistado estos pli glata kaj pli feliĉa. Hejmo estas beno, kaj ni ja havos tian hejmon."

Mi neniam sentis min tiel feliĉa - diris la jun­ulino kun larmoj de ĝojo.

Li karesis ŝiajn manojn kaj, dezirante, ke ŝi kun li dividu liajn plej intimajn sentojn, aldonis:

Vi venos kun ni al la urbo ĝuste en la antaŭtago de la morto de la revolucia predikanto. La ekzekuto, kiel juste, obeos la ceremoniaron, starigitan de niaj mor- oj, kaj mi deziras, ke vi ĝin ĉeestu kune kun mi.

Sed kial? - ŝi demandis, iomete tremante.

Ĉar tie ni renkontos niajn plej eminentajn amik­oj n kaj mi deziras uzi la okazon, por nerekte prezenti vin al ili ĉiuj.

Ĉu vi ne povus evitigi al mi tiun spektaklon? - ŝi timeme insistis. - La morto de mia patro, en tur- mentoj, antaŭ la brutala soldataĉaro, neniam forviŝiĝis de mia menso.

Saŭlo ne kaŝis sian ĉagrenon kaj respondis:

Ĉu vi do ne komprenas? La afero de Stefano est- as ja tre malsama. Li estas homo, kiu por ni havas nenian signifon, kiu arogis al si la rolon de ribela kaj impertinenta reformisto. Lia persono ja reprezentas la daŭrigon de la malrespekto kaj insulto al la Leĝo de Moseo, kiujn en grandaj mezuroj iniciatis ia deliranta ĉarpentisto el Nazaret. Ĉu vi do opinias, ke oni ne punu rabiston, kiu trarompe penetris en iun loĝejon? Ĉu pun- on ne meritas la blasfemantoj en la sanktejo de la Eternulo?

Komprenante, ke ŝi malplaĉus al sia fianĉo, se ŝi el- montrus malkonsenton de opinio, la junulino diris:

Mi vidas, ke vi estas tre prava. Mi ne devas dis- kuti pri viaj saĝaj kaj ĝustaj argumentoj; cetere mi ja intecas akiri al mi la amikecon de viaj kamaradoj el la Sinedrio, ĉar mi ne perdas la esperon pri via protekto ĉe la afero de Jeziel, tuj kiam sin prezentos iu oportuna okazo por pluaj esploroj en Akajo. Sed aŭdu, Saŭlo: se vi permesas, mi iros, kiam la ceremonio estos proksima al sia finiĝo. Konsentite?

Al la tarsa junulo, kiu rimarkis ŝian alkonformigan bonvolon, heliĝis la mieno per bela rideto de kontenteco kaj li respondis:

Jes, konsentite, kaj mi esperas, ke vi vidos ĉion serene, certa, ke mi povus ŝarĝi min nur per justaj task- oj kaj estimindaj decidoj en la plenumado de la devo. Estas bedaŭrinde, ke la arestito montriĝis necedema en tia grado, ke li devigis min preni ekstremajn decidojn. Vi tamen kredu, ke mi faris ĉion, por eviti la lastan ri- medon. Mi uzis ĉiajn akordigajn procedojn, por deadmoni lin de tiuj danĝeraj iluzioj, sed lia konduto estis tiel in- cita, ke ĉia cedo fariĝis praktike ne ebla.

Ili ankoraŭ longe interŝanĝis elkorajn parolojn, kiujn la amika vespero zorge rikoltis en sian luman mantelon el steloj. Tio estis karesaj ĵuroj pri senmorta amo sub la beno de Dio, beno, kiun ili prenis kiel la plej altan celon de siaj sanktaj pensoj, projektoj kaj esperoj pri estonteco.

Estis jam malfrue nokte, kiam Saŭlo adiaŭis sian fianĉinon kaj kun feliĉa animo reiris Jerusalemon.

Post kelke da tagoj Abigail kune kun sia fianĉo kaj lia fratino sin direktis al la urbo, kies interesa mieno prezentis vidaĵojn novajn por ŝiaj okuloj. En tiu sama vespero, kiam ŝi venis, la domo de Delila pleniĝis de amikoj, kiuj iris esprimi al la virino, elektita de la koro de Saŭlo, sian estimon; kaj la junulino el Korinto ĉiujn ĉarmis per siaj naturdotoj kaj solida, bone prizorgita spiritokonstruo. Ŝia parolo, plena de koreco, laŭŝajne tre malproksime staris de la frivolaĵoj, kiuj karakterizis la tiaman junularon. Ŝi povosciis eldiri la plej delikat- ajn opiniojn ĉe la pritraktado de ĉiuj temoj, pri kiuj oni petis ŝian parolon, ĉerpante belajn deduktojn el la Leĝo kaj la Sanktaj Skriboj, por difini la pozicion de la virino ĉe la plej intimaj devoj en la familia vivado. La tarsa leĝisto fieris pri tiu ĝenerala admiro je ŝia vigla kaj simpatia persono. Kiel lia plej granda idealo, Abigail plenigis lian koron per belegaj promesoj. La mirego de liaj amikoj, kiuj lin gratulis per la rigardo, kreskigis en lia arda animo ian novan ĝojon.

La tago sekvanta naskiĝis hela kaj bela. En la bril- ega suno de Jerusalem Saŭlo adiaŭis sian amatan fianĉ- inon, por ankoraŭ frue matene zorgi pri la laboroj en la Sinedrio.

Ĝis baldaŭ do, en la Templo - li afable diris.

En la Templo? - demandis Delila kun miro, brakumante Abigailon.

Jes - li ĝentile klarigis -, Abigail ĉeestos la finan parton de la puno de Stefano.

Sed kiel do? - ankoraŭ demandis la juna si- njorino - Virinoj en la ceremonio?

La ŝtonumado okazos proksime al la altaro de la oferoj, ne en la sanktaj kortoj - li klarigis. - Laŭ mia opinio la ĉeesto de virinoj ne estos malpermesita, kaj eĉ se la pastroj decidus kontraŭe, tia decido tamen ne povus kontraŭstari mian personan intencon, kaj mi deziras, ke Abigail partoprenu en mia unua venko ĉe la defendo de niaj regantaj principoj.

La du sinjorinoj ridetis feliĉaj, konstatante liajn bonegajn dispoziciojn.

Kiel lastan rimedon, Saŭlo - diris Abigail, el- montrante trakvilecon kaj amemon -, nepre havigu al la kondamnito ekstreman okazon, por saviĝi de la morto. Post du monatoj en la karcero li eble rebakis siajn pli profundajn sentojn. Ankoraŭ unu fojon demandu lin, ĉu li persistas ĉe sia insultado al la Leĝo.

La tarsa junulo direktis al ŝi dankan rigardon, ĝoj- ante pri tia granda nobleco, kaj rediris:

Tiel mi agos.

En tiu tago, jam de tre frua mateno, la plej alta tribunalo en Izrael prezentis nekutiman movadon. La ekzekuto de la predikanto de la "Vojo" estis objekto de longaj komentarioj. Precipe la fariseoj nepre volis ri- cevi ĉiajn informojn, sed la modesta eklezio de Simon Petro ne kuraĝis alproksimiĝi por ia ajn pridemando. Saŭlo, kiel malkaŝa persekutanto kaj uzante la prero- gativojn de sia leĝa funkcio, anoncigis, ke neniu adepto de la "Vojo" povos ĉeesti la ekzekuton, okazontan en unu el la grandaj kortoj de la sanktejo. Longaj vicoj da soldatoj estis starigitaj sur la granda placo, por dis- peli ĉian grupon da mizeruloj, kiu estiĝos kun nekonataj intencoj, kaj ekde la unuaj horoj de la mateno multe da almozuloj en Jerusalem estis per glavo forpelataj for de la najbaraĵo de tiu loko.

Posttagmeze aŭtoritatuloj kaj vidamuloj, avidantaj sensacion, kolektiĝis en la Sinedrio, kun apenaŭ aŭdebla voĉmurmurado. Oni atendis la kondamniton, kiu fine alvenis ĉirkaŭita de armita eskorto, kvazaŭ ia ordinara kriminto.