Ni ŝparu lian kapon - diris unu el la plej flam- antaj -, por ke la spektaklo perdu neniom da intenseco kaj intereso.
Ĉiu prestiĝohava reprezentanto de la judismo sekvis la ekzekutanton, nomitan de la korifeoj de la sinagogo, atente kaj entuziasme kriegante: "Mortu la perfidinto! Mortu la sorĉisto!".
Celu al lia koro, en la nomo de la kilikianoj! - kriis iu el la popolamaso.
- Defaligu al li kruron, pro la idumeanoj! - apoge blekis alia senhonta voĉo.
En kelka distanco de la popolamaso, de proksime sekvante la movojn de la kondamnito, Saŭlo el Tarso ĝoje kaj kontente observis la vibradon de tiuj homoj. Kiel ajn ĝi estis, la morto de tiu predikanto de la Kristo prezentis lian unuan grandan venkon ĉe la akiro de la atento de Jerusalem kaj de ĝiaj prestiĝohavaj politikaj korporacioj. En tiu momento, kiam li estis la celo de tiom da aklamoj de la popolo de sia raso, li fieris pri la decido, kiu igis lin senkompate kaj senhalte perse- kutadi la "Vojon". Tamen tiu trankvileco de Stefano ja impresis lin profunde en la volforta kaj necedema koro. Kie tiu martiro povas ĉerpi tian serenecon? Sub la ŝton- oj, kiuj lin celis, tiuj okuloj rigardadis la ekzekutantojn ne palpebrumante, elmontrante nek timon nek konfuzit- econ!
Efektive, genue ligite al la torturoŝtipo, la junulo el Korinto konservis impresan pacesprimon en la helaj okuloj, el kiuj rivere fluadis silentaj larmoj. La senkovra brusto estis ia sanganta vundo. La disĉifoniĝintaj vest- oj, pastiĝinte de ŝvito kaj sango, algluiĝis al lia korpo.
La martiro de la "Vojo" sentis sin tenata de grandaj netuŝeblaj fortoj. Ĉe ĉiu frapo li sentis pliakriĝi la kruelegajn suferojn, kiuj taŭzis lian senfortiĝintan korp- on, sed interne li sentis superteran dolĉecon. Lia koro batis sentakte; la torakon ŝiris profundaj vundoj, la rip- oj estis rompitaj.
En tiuj ekstremaj momentoj li rememoris eĉ la plej etajn fidoligilojn, kiuj tenis lin ĉe ia pli alta vivo. Li rememoris ĉiujn preĝojn, kiujn li preferis en sia infan- eco. Li faris ĉion eblan, por bildigi sur la retino la morton de sia turmentata kaj nekomprenata patro. En sia animo li ripetis la Psalmon 23 de David, kiel li farad- is apud sia fratino en tiuj situacioj, kiuj ŝajnis neelir- eblaj: "La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos...". La vortoj de la Sanktaj Skriboj, kiel ankaŭ la promesoj de la Kristo en la Evangelio, kuŝis en la profundo de lia koro. La korpo konsumiĝadis en la tor- turo, sed la spirito estis trankvila kaj esperplena.
Nun li havis la impreson, kvazaŭ du manoj milde karesas liajn dolorantajn vundojn, donante al li dolĉan sensaĵon de malpli akra sufero. Sen ia timo li komprenis, ke venis al li la ŝvito de agonio.
Sindonaj amikoj el la spirita regiono ĉirkaŭis la martiron en liaj lastaj minutoj. En la apogeo de la fi- zikaj doloroj, kvazaŭ li transflugis grandegajn vidabism- ojn, la junulo el Korinto rimarkis, ke io disŝiriĝis en lia afliktita animo. Liaj okuloj kvazaŭ penetris en glorajn scenojn de la transtomba vivo. La legio da senditoj de Jesuo, kiuj lin ame ĉirkaŭis, ŝajnis al li la ĉiela kortego. Sur la luma vojo, etendiĝanta antaŭ li, li rimarkis, ke iu alproksimiĝas al li kun malfermitaj amikaj brakoj. Laŭ la priskribo, kiun li aŭdis de Petro, li konkludis, ke li rigardas la Majstron mem, venantan en la tuta brilego de sia dia gloro. Saŭlo rimarkis, ke la okuloj de la kondamnito estas senmovaj kaj radilumaj. Tiam la kristana heroo, movante la lipojn, laŭte ekkriis:
- Jen mi vidas la ĉielon malfermita kaj la Kriston reviviĝinta en la majesto de Dio!
Oni tiam vidis, ke du junaj virinoj kun intimaj gest- oj alproksimiĝas al la persekutanto. Delila lasis Abi- gailon ĉe sia frato kaj tuj adiaŭis, por kontentigi la vokon de alia amikino. La amplena fianĉino portis grek- modan tunikon, kiu ankoraŭ plibeligis ŝian ĉarman vi- zaĝon. Ĉu pro la elvolviĝanta dolora sceno, ĉu pro la ĉeesto de la amata virino, Saŭlo videble estis iom per- pleksa kaj emociita. La nesubigebla koro de Stefano kvazaŭ instigis lin konsideri la nekonatan trankvilecon, certe regantan en la spirito de la martiro.
Ĉe la ĉirkaŭanta kriegado kaj observante la mizeran situacion de la viktimo, la junulino apenaŭ retenis krion de mirego. Kiu estas tiu viro, ligita al la punŝtipo? Ĉu tiu leviĝanta kaj malleviĝanta brusto, kovrita de alglu- iĝinta sango, tiuj haroj, tiu pala vizaĝo, kiun la longe kreskinta barbo aliaspektigis, ĉu ili ne estas de ŝia frato? Ha, kiel pentri la grandegan angoron ĉe la surprizo de unu minuto? Abigail tremadis. Ŝiaj afliktoplenaj okuloj sekvis la plej malgrandajn movojn de la heroo, kiu ŝajnis indiferenta, en la ekstazo, kiu lin absorbis. Vane Saŭlo diskrete deturnis ŝian atenton, por ŝpari al ŝi dolorajn impresojn. Ŝajnis, ke la junulino vidas nenion, krom la kondamnito, konsumiĝanta de la elfluanta sango de la martireco. Ŝi nun rememoris... Forirante de la karcero, post la morto de sia patro, ĝuste tiel ŝi vidis Jezielon en la pozicio de la torturo. La abomeninda punŝtipo, la krudaj mankatenoj kaj la kompatindulo genuanta! Ŝi sentis impulsojn sin ĵeti antaŭ la ekzekutantojn, peti klarigon pri la situacio, ekscii, kiu estas tiu viro.
En tiu momento, ne sciante, ke li estas celpunkto de tia stranga atento, la predikanto de la "Vojo" eliris el sia impresa senmoveco. Vidante, ke Jesuo melankolie rigardadas la figuron de la leĝisto el Tarso, kvazaŭ bedaŭrante ties riproĉindajn deflankiĝojn, la disĉiplo de Simon eksentis en la koro por sia turmentanto veran amikecon. Li konis la Kriston, Saŭlo ne. Ekposedite de efektiva frateco kaj dezirante defendi sian persekut- anton, li per impresa tono ekkriis:
- Sinjoro, ne metu sur lin ĉi tiun pekon!
Tion dirinte, li turnis la okulojn, por ilin amplene fiksi sur sia turmentanto, sed jen li ekrimarkis apud tiu sian fratinon, vestitan kiel en la festaj tagoj, en la patra domo. Ĝi estis ja ŝi, la amata fratino, por kies amikeco lia koro tiel ofte batadis de resopiro kaj espero. Kiel klarigi ŝian ĉeeston? Eble ankaŭ ŝi foriris en la regnon de la Majstro kaj nun spirite revenis kun tiu, por bonvenigi lin el ia pli bona mondo? Li ekdeziris elkrii sian senfinan ĝojon, altiri ŝin, aŭdi ŝian voĉon en la kantoj de David, morti lulata de ŝiaj karesoj, sed lia gorĝo jam ne vibris, la emocio lin ekregis en la ekstrema momento. Li eksentis, ke la Majstro karesas lian frunt- on, kie la lasta ŝtonfrapo plugis sulkon el sango. Li aŭ- dadis arĝentajn voĉojn, kiuj malproksime kantadis sankt- ajn himnojn pri la diaj motivoj de la Prediko sur la Monto. Ne povante rezisti ankoraŭ longe al tiu torturo, la disĉiplo de la Evangelio sentis, ke liaj fortoj forsvenas.
Aŭdinte la esprimojn de la kondamnito kaj ricevinte lian luman kaj klaran rigardon, Abigail ne povis kaŝi sian korŝiran surpriziĝon.
Saŭlo! Saŭlo! Tio estas mia frato! - ŝi ekkriis terurita.
Kion vi diras? - mallaŭte balbutis la tarsa leĝ- isto, larĝe malfermante la okulojn. - Ne eble! Ĉu vi freneziĝis?
Ne, ne, tio estas li, estas li! - ŝi ripetadis treege pala. - Tio estas Jeziel, karulo - insistis Abigail te- rurita -; donu al mi unu minuton, lasu min paroli al la mortanto sole nur unu minuton.
Ne eble! - rediris la ĝenata junulo.
Saŭlo, pro la Leĝo de Moseo, pro niaj prapatroj, kontentigu mian peton! - ŝi ekkriis, tordante la manojn.
La ekslernanto de Gamaliel ne kredis la eblecon de tia koincido, krom tio estis diferenco en la nomo; estis necese antaŭ ĉio klarigi ĉi tiun detalon. Certe la mal- vera impreso de Abigail disfumiĝos ĉe la unua kontakto kun la agonianto. Ŝia sentema kaj amema tempreamento pravigis tion, kio en liaj okuloj estis absurdo. Rapide farinte al si ĉi tiujn konsiderojn, li severe diris al sia fianĉino:
Mi iros kun vi identigi la mortanton, sed ĝis ni povos tion fari, prisilentu viajn impresojn... Eĉ ne vort- eton, ĉu vi aŭdas? Estas necese ne forgesi la respekt- indecon de la loko, kie vi staras!
Tuj poste li vokis altrangan oficiston kaj seke diris:
Ordonu porti la kadavron en la kabineton de la pastroj.
Sinjoro - respekte rediris la oficisto -, la kon- damnito ankoraŭ ne estas mortinta.