Ne grave, eĉ tia li iru, ĉar mi elpremos lian pento- konfeson en la lasta momento.
La ordono estis senprokraste plenumita, dum Saŭlo regalis siajn amikojn kaj estimantojn per pluraj amfor- oj da bongustega vino, por festi lian unuan venkon. Poste, kun mulluma vizaĝo, maltrankvila, li ŝtelmove tra- ŝoviĝis, en kompanio de sia fianĉino, ĝis la salono, re- zervita al la pastroj de Jerusalem.
Traŝirante la grupojn, kiuj lin salutis per freneza aklamado, la tarsa junulo ŝajnis senkonsciiĝinta. Li kon- dukadis Abigailon je la brako delikate, sed senvorte. La surprizo lin mutigis. Se Stefano efektive estas tiu Je- ziel, kiun ili tiel sopire atendas? Dronante en premanta cerbumado, ili eniris en la izolitan ĉambron. Ordoninte al siaj helpantoj eliri, la juna leĝisto zorge fermis la pordon.
Abigail kun plej kora dolĉeco alproksimiĝis al sia sangokovrita frato kaj ambaŭ rimarkis, ke la viktimo ekmovas la sangelverŝantan kapon, kvazaŭ grandega, ne- venkebla forto vokis lin en la vivon. Vidigante la eks- treman penon de la agonio, Stefano murmuris:
Abigail!
Tiu voĉo estis nur bloveto, sed la rigardo estis kvie- ta, klara. Aŭdante lian hezitan kaj treniĝantan parolon, la tarsa junulo terurita repaŝis. Kion ĉio ĉi signifas? Li ne povus dubi. La viktimo de lia senindulga persekut- ado estis ja la tre kara frato de lia elektitino. Kia aranĝo de la destino forĝis tian situacion, kiu maldolĉigos lian tutan vivon? Kie troviĝis Dio, kiu lin ne inspiris en la labirinto da cirkonstancoj, kiuj pelis lin al tia senrimeda, kruela rezulto? Li sentis sin posedita de senfina ĉagreno. Li, elektinta Abigailon la anĝelo-protektanto de lia ek- zistado, nun devis por ĉiam rezigni tiun amon. La fiereco de viro ne permesos al li edziĝi kun la fratino de la supozita malamiko, konfesita kaj juĝita kiel ia ordinara kriminto. Perpleksa, li sin ne movis, kvazaŭ ia nevenk- ebla forto lin alnajlis al la tero, turnante lin en objekton de neelporteblaj ironioj.
Jeziel! - ekkriis Abigail, kisante kaj surverŝante per larmoj la frunton de la mortanto. - Kia mi vidas vin! Ŝajnas, ke la torturo daŭris al vi de la tago, kiam ni disiĝis unu de la dua!
Kaj ŝi plorsingultadis...
Estas al mi bone... - diris la disĉiplo de Jesuo, plej penante movi la rompitan dekstran manon kaj vid- igante la deziron karesi ŝiajn harojn, kiel en la tagoj de sia infaneco kaj unuatempa juneco. - Ne ploru! Mi estas kun la Kristo!
Kiu estas la Kristo? - demandis la junulino - Kial oni nomas vin Stefano? Kiel oni tiel ŝanĝis vian personon?
La Kristo... Jesuo... estas nia Savinto... - klarigis la agonianto, dezirante ne perdi la rapide for- fluantajn minutojn - Nun oni nomas min Stefano tial..., ĉar bonkora romano liberigis min... sed petis min... gardi absolutan sekreton. Pardonu min... Mi obeis lian konsilon pro danko. Neniu estas danka al Dio, ne el- montrante dankon al la homoj...
Rimarkinte, ke lia fratino ankoraŭ plorsingultas, li daŭrigis:
Mi scias, ke mi estas tuj mortonta... sed la animo estas senmorta... Mi bedaŭras, ke mi foriras de vi nun..., kiam mi vin apenaŭ revidis, sed mi ja helpos vin el tie, kie mi staros.
Aŭskultu, Jeziel - diris la junulino kun korel- verŝo -, kion instruis al vi tiu Jesuo, ke li kondukis vin al tia dolora fino? Kiu tiel forlasas lojalan servanton, ĉu tiu pli ĝuste ne estas ia kruela mastro?
La mortanto ŝajnis admoni ŝin per la rigardo.
Ne tiel pensu - li pene respondis. - Jesuo estas justa kaj kompatema..., promesis, ke li estos kun ni ĝis la maturiĝo de la mondaĝo... Iam vi komprenos... Min li instruis ami eĉ miajn turmentantojn...
Ŝi ameme, en larmoj, lin brakumis. Post paŭzo, kiam montriĝis, ke la viktimo troviĝas en la lastaj moment- oj de sia materia vivo, ili vidis, ke Stefano plej pene agitiĝas.
Kun kiu mi lasos vin?
Jen mia fianĉo - klarigis la junulino, montrante al la tarsa junulo, kiu ŝajnis ŝtoniĝinta.
La mortanto ekrigardis lin sen malamo kaj akcente
diris:
La Kristo benu vin ambaŭ... En via fianĉo mi havas ne malamikon, sed fraton... Saŭlo certe estas bona kaj grandanima, li defendis Moseon ĝis la fino... Kiam li konos Jesuon, tiam li servos al la Majstro, tiel same fervore... Estu al li amplena kaj fidela kunulino...
Sed la voĉo de la predikanto de la "Vojo" estis nun raŭka kaj apenaŭ aŭdebla. En la angoroj de la morto li frate kortuŝite rigardadis Abigailon.
Aŭdante liajn lastajn frazojn, la leĝinstruisto el Tar- so palegiĝis, volis esti malamata, malbenita. La kompato de Stefano, frukto de ia paco, kiun li, Saŭlo, neniam konis en la zenito de la mondaj pozicioj, lin profunde impresis; tamen, ne sciante kial, la rezignacio kaj la dolĉ- eco de la agonianto mordis lian rigidiĝintan koron. Sed interne li perfortis sin mem, por ne emociiĝi ĉe tiu do- lora vidaĵo; li ne fleksiĝos pro ia sentimentaleco; li abo- menos tiun Kriston, kiu laŭŝajne lin ĉie vokas, eĉ enŝov- iĝante inter lin kaj la adoratan virinon. La turmentata cerbo de la estonta rabeno estis ia erupcianta vulkano. Li malŝatis la fierecon de sia familio kaj elektis Abigail- on kiel sian kunulinon en la batalo de la vivo, kvankam li ne konis ŝian praularon. Li amis ŝin per la ligiloj de la animo, li eltrovis en ŝia delikata koro de virino ĉion, kion li revis dum siaj meditadoj en la monda sfero. Ŝi reprezentis liajn esperojn de junulo, estis la garantio de lia destino, la respondo de Dio al la alvokoj de lia ideal- ista juneco. Nun profunda abismo oscedas inter ili. Ŝi, fratino de Stefano! Neniu iam antaŭe kuraĝis alfronti lian aŭtoritatecon krom tiu flamanta predikanto de la "Vojo", kies ideoj neniam povos akordi kun liaj. Li abo- menis tiun junulon, pasie regatan de la delira idealo de ia ĉarpentisto, kaj atingis la supron de siaj intecoj de venĝo. Se li edziĝus kun Abigail, ili neniam estus feliĉaj: li estus la turmentanto, ŝi la viktimo. Krom tio lia fa- milio, alkroĉita al la rigoreco de la malnovaj tradicioj, ne povus, ekkoninte tiujn faktojn, toleri tian ligiĝon.
Posedite de premante senkuraĝeco, li metis la man- ojn al la brusto.
Plorante, Abigail observis la doloran agonion de sia frato, kies lastaj minutoj pasadis malrapide. Peza emo- cio ekposedis ĉiujn ŝiajn fortojn. Ŝajnis, ke en la doloro, kiu disŝiradis ŝiajn plej sentemajn fibrojn, ŝi ne vidas sian fianĉon, kiu sekvis ĉiujn ŝiajn movojn samtempe miregante kaj terurite. Sidiĝinte, por karese alpreni al si la mortanton, ŝi tre zorge subtenis lian kapon.
Rimarkinte, ke la frato direktis al ŝi lastan rigardon, ŝi afliktoplena ekkriis:
Jeziel, ne foriru... Restu kun mi! Ni neniam dis- iĝos unu de la dua!
Li, preskaŭ elspirante sian animon, murmuretis:
La morto ne disigas tiujn... kiuj sin reciproke
amas...
Kaj kvazaŭ rememoriĝinte pri io tre agrabla al lia koro, li larĝe malfermis la okulojn kun esprimo de grand- ega ĝojo:
Kiel en la Psalmo... de David... - li diris per tirata voĉo -, ni povas... diri... ke amo... kaj favorkoreco... sekvis nin... ĉiujn tagojn... de nia vivo... (>)
La junulino tre kortuŝite aŭskultadis liajn lastajn vortojn kaj forviŝadis la ŝviton, miksitan kan sango, de lia vizaĝo, kiu heliĝis de supertera sereneco.
Abigail... - li ankoraŭ flustris -, mi foriras en paco... Mi dezirus aŭdi de vi la preĝon... de la afli- ktitoj kaj agoniantoj...
Ŝi rememoris la lastajn momentojn de la torturo de sia patro, en tiu neforgesebla tago de ilia disiĝo en la karceroj en Korinto. Momente ŝi komprenis, ke tie agas aliaj fortoj. Nun ne Licinio Minucio kaj ties kruelaj partianoj, sed ŝia fianĉo mem, aliiĝinta en turmentiston per terura eraro. Pli ame ŝi karesis lian sangokovritan kapon, alpremis la mortanton al sia koro, kvazaŭ li est- us ia adorinda infano. Tiam, kvamkam laŭŝajne rigida kaj nefleksebla, Saŭlo el Tarso pli klare ekvidis tiun scenon, kiu neniam elviŝiĝos el lia menso. Tenante la mortanton en sia frata sino, la junulino levis la okulojn al la Ĉielo, elmontrante la varmajn larmojn, kiuj el ili fluadis. Ŝi ne kantis, sed la preĝo venis el ŝiaj lipoj kiel la natura petego de ŝia spirito al iu amanta sed nevid- ebla Patro: