Dronante en tiaj pensoj, li atingis la enirpordon, ĉe kiu li rekonis la florantajn rozarbetaĵojn.
Lia koro sentakte batis, kiam Zeĥarja forte surpriz- ite aperis. Longedaŭra brakumo signis ilian revidiĝon. Abigail estis la temo de lia unua demando. Kun miro li rimarkis, ke Zeĥarja malĝojiĝis.
Mi pensis, ke iu el viaj amikoj jam portis la vi la malagrablan sciigon - li komencis dirante, dum la junulo lin sopire atentis. - Abigail antaŭ pli ol kvar monatoj malsaniĝis je la pulmoj, kaj, sincere parolante, ni havas neniom da espero pri ŝia resaniĝo.
Saŭlo estis nun palega.
Tuj kiam ŝi rapidece revenis el Jerusalem, ŝi pli ol monaton baraktis inter vivo kaj morto. Mi kaj Rut, ni ambaŭ vane klopodis, por ke ŝi rericevu la viglecon kaj la vizaĝoruĝon de la juneco; la kompatinda ekvelkis kaj baldaŭ iris senforta en la liton. Mi sopire petis pri via ĉeesto, por ke vi faru ĉion eblan por ŝi, sed vi ne venis. Ŝajnis al mi, ke iu nova medio ŝin resanigus, sed mankis al mi rimedoj por pli ampleksa entrepreno, kiel estis necese.
Sed, ĉu Abigail iamaniere plendis kontraŭ mi? - demandis Saŭlo afliktita.
Tute neniel. Ŝia neatendita reveno el Jerusalem, ŝia subita malsaniĝo kaj via nepreavigebla foriĝo for de ĉi tiu domo naskis ĉe ni dubojn kaj timojn, sed post la pli akra fazo de la febro ŝi tuj efektive ekfartis pli bone, kaj ŝi nin trankviligis pri tio. Ŝi klarigis vian bezonon foresti, dirante, ke ŝi scias pri viaj multaj politikaj okup- iĝoj kaj taskoj; ŝi danke parolis pri la akcepto, kiun viaj parencoj faris al ŝi, kaj kiam Rut, por konsoli ŝin, kvalitigas sendanka vian konduton, Abigail tuj elpaŝas, por vin defendi.
Saŭlo ekdeziris diri ion, dum Zeĥarja iom haltis, sed nenio venis al li en la kapon. La emocio, kiun al li kaŭzis la spirita nobleco de lia amata fianĉino, paralizis lian pensadon.
Malgraŭ ŝia klopodo por nin trankviligi - daŭr- igis la edzo de Rut -, ni havas la impreson, ke nian adoptitan filinon regas profundaj ĉagrenoj, kiujn ŝi pen- as kaŝi. Dum ŝi povis iradi, ŝi vizitadis la persikarbojn en tiu sama tempo, kiam ŝi kutime ĝin faradis kune kun vi. En la komenco mia edzino surprizis ŝin ploranta en la ombro de la nokto, sed ni vane penis ekscii la kaŭzon de ŝiaj intimaj suferoj. La sola motivo, kiun ŝi prezent- is, estis ĝuste la malsaneco, kiu ekkonsumis ŝian orga- nismon. Post kelka tempo ĉi tie pasigis unu semajnon mizera maljunulo, nomata Ananias, kaj tiam okazis io stranga: Abigail vidis lin en la domo de niaj farmantoj kaj ĉiun posttagmezon aŭdadis lin tutajn horojn; de tiam ŝi ekmontris grandan animfortecon. Ĉe sia adiaŭo la al- mozulo donacis al ŝi kiel memorigaĵon iom da paperaĵoj kun la instruoj de la fama ĉarpentisto el Nazaret...
De la ĉarpentisto? - interrompis Saŭlo kun vid- ebla ĉagreno. - Kaj poste?
Ŝi fariĝis fervora legantino de la tiel nomata Evangelio de la galileanoj. Ni konsideris, kiel konsilinde estus fortiri ŝin de tia spirita novaĵo, sed Rut rimarkigis, ke tio estas nun ŝia sola distraĵo. Efektive, de kiam ŝi komencis paroli pri la pridiskutata Nazareta Jesuo, ni ri- markis, ke Abigail ricevis profundan konsolon, kaj ja ni neniam plu vidis ŝin plori, kvankam ne estingiĝis en ŝia konsumita mieno la dolora esprimo de amareco kaj me- lankolio. De tiam ŝajnas, ke ŝia konversacio ricevis ali- ajn inspirojn. Ŝia doloro sin turnis en konsolan esprim- on de intima ĝojo. Pri vi ŝi parolas kun ĉiam pli pura amo. Ŝi faras la impreson, kvazaŭ ŝi eltrovis en la mis- teraj faldoj de la animo la energion de ia nova vivo.
Post spirĝemo Zeĥarja finis:
Tamen tiu ŝanĝiĝo ne retenis la iradon de la mal- sano, kiu ŝin iom post iom konsumas. Kun ĉiu tago ni vidas ŝin klini sin al la tombo simile al floro, kiu defalas de la tigeto ĉe la blovo de forta vento.
Saŭlo travivis nekaŝeblan angoron. Peza emocio taŭz- is lian kaprican kaj senteman animon. Al kio decidiĝi? Turmentaj demandoj frakasis lian spiriton. Kiu ja estas tiu Jesuo, kiu aperas antaŭ li ĉie? La interesiĝo de Abigail pri la persekutata Evangelio montris la venkon de la nazareta ĉarpentisto, kontrastantan kun la revoj mem de lia juneco.
Sed, Zeĥarja - demandis galhumore la leĝisto el Tarso -, kial vi ne malhelpis tian kontakton? Tiuj sorĉ- antaj maljunuloj trairadas la vojojn, dissemante kon- fuzon. Tiu via cedo miregigas min, ĉar nia fideleco al la Leĝo ne konsentas aŭ almenaŭ neniam devas konsenti cedojn.
La alparolito ricevis la riproĉon serene kaj akcente
rediris:
Antaŭ ĉio estas grave konsideri, ke mi vane petis la helpon de via ĉeesto, por orientiĝi. Cetere, kiu kuraĝus rifuzi la medikamenton al amata malsunulo? De kiam mi vidis ŝian sanktan rezignacion, mi decidis ne paroli pri ŝiaj novaj vidpunktoj en la kadro de religia kredo.
Kaj ĉar Saŭlo dronis en profunda meditado, ne sci- ante, kion respondi, tiu bonkorulo finis:
Venu kun mi, vi vidos per viaj propraj okuloj!
La junulo ŝanceliĝe sekvis ties paŝojn. La pensoj valsadis en lia doloranta cerbo. Tiuj neatenditaj sciigoj venenis lian koron.
Surdorse kuŝante sur la lito, flegate de la patrineca amo de Rut, la junulino el Korinto montris en la mieno profundan senfortiĝon. Pro ŝia altgrada malgrasiĝo la haŭto ricevis eburan koloron, sed la hela rigardo tra- vidigis absolutan spiritan trankvilecon. Ĉiela sereneco stampiĝis en ŝia malgaja mieno. Iam kaj iam reaperadis la dispneo, akompanata de longedaŭra aflikto, kaj tiam ŝi sin turnadis al la malfermita fenestro, kvazaŭ de tie atendante ian helpilon por sia laceco per la malvermeta venteto, venanta el la malavara sino de la Naturo.
Ekvidinte ŝin, Saŭlo ne kaŝis sian miregon. Siaflan- ke la junulino, ricevinte tiun agrablan surprizon, estis ekposedita de sincera kaj elverŝiĝanta ĝojo.
Aman saluton ambaŭ interŝanĝis, dum la okuloj es- primis la premantan sopiron, kun kiu ili atendis tiun momenton. La estonta rabeno ekkaresis ŝiajn delikatajn manojn, kiuj nun ŝajnis modlitaj el diafana vakso. Ili parolis pri la espero, kiu ilin kuraĝigis antaŭ la revidiĝo. Rimarkinte, ke ili deziras esti solaj, por pli libere kon- fidenci, Zeĥarja kaj Rut diskrete foriris.
Abigail! - forte emociite ekkriis Saŭlo, tuj kiam ili estis solaj - Mi foiĵetis de mi mian fieron kaj mian vantamon de politikisto, por veni ĉi tien demandi, ĉu vi pardonis min, ĉu vi min ne forgesis!
Forgesi vin? - ŝi respondis kun malsekaj okuloj - Kiel ajn akra kaj longedaŭra la tempo de varma suno, la folio en la dezerto ne povas forgesi la bonfaran pluvon, kiu donis al ĝi vivon. Ne parolu al mi ankaŭ pri pardono, ĉar ĉu iu povas pardoni sin mem? Ni ambaŭ, Saŭlo, apartenas unu al la dua por eterne. Ĉu mi ne estis la koro de via cerbo, kiel vi ofte diris al mi?
Aŭdante la karesan tembron de tiu amata voĉo, la tarsa junulo emociiĝis en la profundo de sia flamiĝema animo. Tiu humileco kaj tiu karestono penetris lian kor- on, rehavigante al li la prudenton por la rekta vojo.
Tenante inter la siaj la blankajn manojn de sia fianĉ- ino, li ekkriis kun ekfulmo de ĝojo en la okuloj:
Kial vi diras, ke vi "estis" la koro, se vi ankoraŭ estas kaj por ĉiam estos? Dio benos niajn esperojn. Ni efektivigos nian idealon. Mi revenis, por forkonduki vin kun mi. Ni ja havos hejmon kaj en ĝi vi estos la reĝino!