Profunde humiligita kaj posedita de afliktaj pensoj, li rapidis hejmen, kie li konsiliĝos kun siaj tre karaj infanoj, en kies amo li certe trovos la necesan inspiron.
Lia modesta loĝejo staris ne malproksime, kaj an- koraŭ en kelka distanco li deprimita ekvidis la simplan dometon, el kiu li faris la niĉon de sia amo. Rapide li ekiris la vojeton, kiu finiĝis ĉe la kruda kradpordo, dron- anta meze en la rozarbetoj de Abigaill, elspirantaj fortan kaj agrablegan parfumon. La verdaj branĉriĉaj arboj dissemis malvarmeton kaj ombron, kiuj mildigis la ar- decon de la suno. Hela kaj amika voĉo de malproksime venis al liaj oreloj. La patra koro divenis. En tiu tempo de la tago Jeziel, laŭ la programo, kiun li mem starigis al si, plugadis la grundon, preparante ĝin por la unuaj semoj. La voĉo de lia filo kvazaŭ harmoniis kun la gaj- eco de la suno. La malnova hebrea kanzono, kiu sonis el tiuj varmaj lipoj de junulo, estis ia himno de laŭdo al la laboro kaj al la Naturo. La harmoniaj versoj pa- rolis pri la amo al la tero kaj pri la konstanta protekto de Dio. La grandanima patro apenaŭ retenis la larmojn de la koro. La popola melodio inspiris al li tutan mond- on da pripensoj. Ĉu li ja ne laboris sian tutan ekzist- adon? Ĉu li ne opinias sin homo honesta ĉe la plej sen- signifaj agoj de la vivo, por neniam perdi la titolon de justulo? Tamen la sango de la kruela persekuto jen gutadis el lia respektinda barbo sur la tunikon blankan, sen ia makulo, kiu povus turmenti lian konsciencon.
Li ankoraŭ ne transiris la krudan kradpordon de la modesta domo, kiam karesa voĉo ekkriis al li, forte kaj timplene:
- Patro! Patro! Vi sangas!
Rimarkinde bela junulino ekkuris al li, por lin plej kore brakumi, samtempe prenante la korbon el liaj trem- antaj kaj dolorantaj manoj.
Abigail, en la pureco de siaj dek ok jaroj, estis gracia bildo de ĉiuj ĉarmaĵoj de la virinoj de ŝia raso. Ŝiaj sil- kecaj haroj pendis per kapricaj bukloj sur la ŝultroj, kadrante ŝian allogan vizaĝon en harmonian tutaĵon el simpatio kaj beleco; sed kio plej forte impresis en ŝia svelta figuro de virino iom knabino, iom junulino, tio estis ŝiaj profunde nigraj okuloj, en kiuj intensa vibrado ŝajnis paroli pri la plej altaj misteroj de la amo kaj de la vivo.
Filineto, mia kara filino! - li murmuris, apog- ante sin sur ŝiajn karesajn brakojn.
Li baldaŭ rakontis ĉiujn okazaĵojn; kaj dum la mal- juna patro banis sian kontuzitan vizaĝon en la balzama infuzaĵo, kiun lia filino zorge preparis, Jeziel estis vokita, por ekscii la okazintaĵon.
La junulo rapide venis. Enbrakiĝinte kun sia patro, li aŭdis ties amaran korelverŝon, vorto laŭ vorto. En la tuta vigleco de la junaĝo li ne ŝajnis pli ol dudekkvinjara, sed la mezurateco de liaj gestoj kaj la seriozeco, kun kiu li parolis, vidigis en lin spiriton noblan, konsidereman kaj plej konscienceman.
Kuraĝon, patro! - li, aŭdinte la doloran raport- on, ekkriis per firma, sed ankaŭ iom karesa tono. - Nia Dio estas Dio de justeco kaj saĝo. Ni fidu Lian protekton!
Joĥedeb ekrigardis sian filon de la kapo ĝis la piedoj kaj fiksis siajn okulojn sur liaj, mildaj kaj kvietaj, kie, regata de la deziro revenĝi, li deziris en tiu momento vidi la indignon, kiu ŝajnis al li komprenebla kaj justa. Estas vero, ke li edukis Jezielon por la puraj ĝojoj de la devo, por la lojala plenumo de la leĝo; tamen nenio instigis lin forlasi sian penson pri revenĝo en tia ma- niero, ke li senmakuligus sian honoron je la ricevitaj ofendoj.
Filo - longe meditinte, li konsideris -, la Etern- ulo estas ja justa, sed ankaŭ la idoj de Izrael, kiel elektitioj, devas fari juston. Ĉu ni ja povus esti justaj ignorante ofendojn? Mi ne povos ripozi, ĝis ripozos la konscienco ĉe la plenumita devo. Mi devas elmontri la erarojn, kiuj min vundis en la nuna kaj en la pasinta tempoj, kaj morgaŭ mi iros al la delegito reguligi mi- ajn kontojn.
La juna hebreo faris mirgeston kaj rediris:
Ĉu vi do iros al la kvestoro Licinio, esperante leĝajn disponojn? Kaj la antaŭaj faktoj, patro? Ĉu ja ne tiu sama patricio senigis vin je granda bieno kaj vin enkarcerigis? Ĉu vi ne vidas, ke li havas sub la mano la fortojn de maljusteco? Ĉu ne timindaj estas novaj atakoj, por elpreni la malmulton al ni restantan?
Joĥedeb fikse ekrigardis la okulojn de sia filo, kiujn ties kornobleco malsekigis per emociaj larmoj, sed, laŭ la regideco de sia karaktero, kutimante elplenumi siajn planojn, li iom seke respondis:
Kiel vi scias, mi devas reĝustigi malnovajn kaj novajn kontojn, kaj morgaŭ, laŭ la ordono, mi uzos la okazon, kiun la provinca registaro havigas la mi.
Mia patro, mi vin petegas - admonis la junulo duone respekte, duone karese -, ne uzu tiujn rimedojn!
Kaj la persekutoj? - eksplodis la maljunulo - Kaj tiu senĉesa ventego da fiaĵoj ĉirkaŭ la niarasaj homoj? Ĉu ne fariĝos fino al tiu vojo de plej doloraj afliktoj? Ĉu ni senfare ĉeestu la malpurigon de ĉio, kion plej sanktan ni havas? Mia koro ribelas kontraŭ tiuj abomenindaj krimoj, kiuj nin senpune trafas...
Lia voĉo fariĝis trenata kaj melankolia, travidigante ekstreman senkuraĝiĝon; tamen, ne konfuziĝante ĉe la patraj kontraŭparoloj, Jeziel diris plue:
Tiuj turmentoj ja ne estas io nova; antaŭ multe da jarcentoj la faraonoj tiel ekstremigis sian kruelecon kontraŭ niaj prauloj, ke la niarasaj knabetoj estis eks- termataj, tuj naskiĝinte. Antioko Epifanio, en Sirio, ordonis senkapigi virinojn kaj infanojn en la sino mem de niaj hejmoj. En Romo, iam kaj iam, ĉiuj zraelid- oj suferas humiligojn kaj konfiskojn, persekutadon kaj morton. Sed certe, patro, Dio permesis tion, por ke Iz- rael rekonu, en la plej akraj suferoj, sian dian mision.
La maljuna izraelido ŝajnis mediti pri la konsideroj de sia filo, sed per decida tono rediris:
Jes, ĉio ĉi estas vera, tamen la ĝusta justo devas ja esti plenumita litere, kaj nenio povos forkonvinki min de tio.
Vi do morgaŭ metos vian plendon ĉe la delegito?
Jes!
En tiu momento la rigardo de la junulo longe fiksis la malnovan tablon, kie kuŝis la Sankta Skribo de la familio. Tuŝite de subita inspiro, Jeziel humile parolis:
Patro, mi ne rajtas admoni vin, tamen ni vidu, kion sugestas la parolo de Dio pri tio, kion vi nun pensas.
Kaj hazarde malfermante la skribaĵon, laŭ la tiu- tempa kutimo, por ekscii la inspiron el la sanktaj tekst- oj, li legis el la "Sentencoj":
"La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne mal- ŝatu, kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon; ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron" (>).
La maljuna izraelido malfermegis la okulojn, vidig- ante la miregon, kiun kaŭzis al li la nerekta parolo, kaj ĉar Jeziel longe fiksis sur li sian rigardon, elmontrante premantan intereson ekkoni lian animan teniĝon ĉe la inspiro de la sanktaj dokumentoj, li tial akcente diris:
Mi ricevis la admonon de la Skribo, mia filo, tamen mi ne rezignacias ĉe la maljusteco kaj, kiel mi decidis, mi prezentos mian plendon al la koncernaj aŭ- toritatuloj.
La junulo eksopiris kaj per rezignacia tono rediris:
Dio nin protektu!
En la sekvanta tago densa popolamaso staris apud la templo de la populara Venuso. El la malnova dom- ego, kie funkciis improvizita tribunalo, estis vidataj la luksaj kaj ekstravagancaj veturiloj, trairantaj la placon en ĉiuj direktoj. Tio estis patricioj, kiuj sin direktis al la aŭdiencoj ĉe la provinca Kortumo, aŭ iamaj posed- antoj de la privata riĉeco de Korinto, kiuj sin fordonis al la amuzoj de la tago je la kosto de la ŝvito de la
(*) Sentencoj de Salomono, 3:11-12. - Noto de la Aŭ- toro.
mizeregaj sklavoj. Eksterkutima movado montriĝis en tiu loko, kaj de tempo al tempo ebriaj oficiroj forlasadis la malvirtan templon de la ĉarma diino, plenplenan de kapturnaj parfumoj kaj kondamnindaj plezuroj.
Joĥedeb trairis la placon, ne haltinte por atenti ian detalon de la homamaso, lin ĉirkaŭanta, kaj penetris en la tribunalon, kie Licinio Minucio, kune kun multe da helpantoj kaj soldatoj, ekspedis multenombrajn ordonojn.