Estas al ni tamen necese, vigli en nia propra provizejo, por ke ni ne malhelpu tiun eternan donadon de Nia Patro kaj ja senĉese transdonu la bonaĵojn, per kiuj Li riĉigas nin.
Kiu observas la principojn de elektro, tiu nepre scias, ke la konstanta fortofluo, kiun ĝi estigas por efektivigi siajn bonefikojn, postulas kompletan cirkviton. Se ne estus polusoj pozitivaj kaj negativaj, ni ne disponus la bonojn de lumo kaj movo.
Kiu same observas la fonton, tiu scias, ke la akvo, por resti pura, postulas defluejon.
Tial ĉia obstrukco signifas inerton kaj malsanon.
La leĝo pri helpo permesas la peton sed ĝi ankaŭ ordonas distribuon, por ke la helpo ne malhelpu.
Sango ne cirkulanta kaŭzas nekrozon, kiu signifas kadavriĝon en viva korpo.
Homo, kiu scias administri multenombran havaĵon, per ĝi konstruante bazon por la laboro kaj edukado de multaj aliaj homoj, estas kvazaŭ digo aganta en la sociala kampo - nome misiisto de progreso, kiun la leĝoj de la vivo nutras per espero kaj sano, sekureco kaj ĝojo; male, tiu, kiu retenas multenombrajn havaĵojn sen ia utilo por la komunumo, estas ombra englutejo flanke de la vojo - ja bedaŭrinda uzuristo, kiun tiuj samaj leĝoj de la vivo ĉirkaŭas per angoro kaj timo, soleco kaj sekeco. La helpo, kiun ni ricevas, respondas al la helpo, kiun ni donas. Kaj la helpo, kiun ni donas, nepre estas ĉiam sekvata de virtualaj aldonoj por la okazo, se ni fariĝos ankoraŭ pli utilaj.
Ni do memoru, ke reflekti la benojn de Dio, ĉe la memvola helpo al la proksimulo, ne influate de la tamburado de l' vanteco, kiu stimulus nin al ekskluzivismo, estas altiri la reflektojn de Dio sur tiujn, kiuj, vivante ĉirkaŭ ni, same senbrue venas renkonte al ni kaj al ni donas efektivan helpon.
Helpi per la sento, la ideo, la parolo kaj la ago, helpi ĉiujn kaj ĉiam pliboniĝi estas alvoki favore al ni la plenan helpon de la vivo.
Ni do ne forgesu, ke la helpo, kiun ni faras al la homoj, senpostule kaj senpage, estas nia silenta preĝo al la Dia Helpo, kiu al ni senŝanĝe respondas per la lumo de kunlaboro kaj provizado.
24
Humileco
Humileco, estante dia forto, lume reflektiĝas en ĉiuj kampoj de la Naturo, kiuj ja bildigas la Tronon de Dio, favorante progreson kaj renoviĝon.
Helgrandioza, la Suno ĉiutage kisas la vizaĝon de la marĉo, sen plendkrioj kontraŭ la kota insulto; la floro senparade incensas la ĉielan gloron. Filtrita tra la aspraĵoj de la roko, la akvo fariĝas pli pura, kaj, post la grandaj plagoj, herba tegaĵo kovras la kampon por ke la homo rekomencu sian laboron.
Pro manko de humileco, kiu esence estas agnosko de nia malgrandeco antaŭ la Universo, aperas en la homa animo malsanecaj kistoj de la sento kiel orgojlo kaj ambicio, egoismo kaj vantamo, kiuj ja kaŭzas malpacon kaj krimadon en ĉiuj direktoj.
Ne reflektante humilecon, atributon de Dio en la regno de l' "mio", la kreito sin rigardas absoluta posedanto de ĉio ĉirkaŭ si kaj ne atentas sian realan karakteron de spirito iranta la evoluan vojon. Kaj, kondukante sian ekzistadon laŭ partikularisma kriterio, li aliigas sian animon en citadelon de iluzio, en kiu li rifuzas kontakton kun la fundamentaj realaĵoj de la vivo.
Sub la fascinpotenco de tia negativa sintenado, li vipas per sia ribelemo ĉiujn provantajn inklinigi lian spiriton al utila uzado de la horoj, ĉar ekster la atmosfero de l' humileco li ne sukcesas malimplikiĝi el la ombroreto, per kiu li ankoraŭ ligiĝas al la regiono de la besteco, kiun ni ĉiuj forlasis, aŭreoliĝinte per la racio.
Regata de la spirito de ekskluziva posedo, la ammo senreziste inkliniĝas al malespero kaj ĵaluzo, al envioĉagreno kaj malmodero, estigantaj la psikan tension, el kiu fontas danĝeraj sindromoj en la organis- mo, kiel la nerva deprimo kaj la emocia malekvilibro, la ulceriĝo kaj la ĉela misfunkcio, sen paroli pri la bedaŭrindaj okazaĵoj de la ĉiutaga vivo, en kiuj la manko de humileco estas la ĉefa instiganto al frenezo ĉe plej doloraj pasiaj konfliktoj.
Kiu portas la laŭrojn de tiu preskaŭ ne konata virto, senĝene akceptas la devon labori kaj servi por la bono de ĉiuj, tiel ricevante la benon de la ekvilibro kaj konkretigante la manifestiĝon de la Diaj Leĝoj, kiuj neniam distrumpetas siajn donojn.
Humileco ne estas sklaveco. Ĝi estas super ĉio sendependeco, interna libereco fontanta el la profundaĵoj de la spirito kaj subtenanta lian konstantan renoviĝon por la bono.
Kulturi humilecon signifas iri antaŭen sen kateniĝi; estas projekcii tion plej bonan el sia memo sur la vojojn de la mondo; estas forgesi ĉian malbonon kaj ĝoje rekomenci, en ĉiu tago, la taskon de amo.
Ĝin reflektante, el la Ĉielo sur la Teron, kiel garantiaĵon de elaĉeto kaj beleco, la Kristo de Dio naskiĝis sur la pajlo de la Ŝtaltrogo kaj adiaŭis la homojn sur la brakoj de la Kruco.
25
Toleremo
Toleremo sidas en la bazo de ĉia efektiva progreso.
La pecoj de ĉia ajn maŝino sin reciproke eltenas favore al la produktado de difinitaj bonaĵoj.
Ĉiuj donoj de la Naturo konsistigas vastan sinsekvon da manifestiĝoj de tiu benata virto, kiu inspi- ras la veran fratecon.
Toleremo tamen ne estas supraĵa koncepto.
Ĝi ja estas viva reflekto de la komprenemo, kiu fontas, klara, el la animo, estigante esperon, paciencon, pardonon kun plena forgeso pri ĉia malbono.
Peti, ke aliuloj pensu per nia kapo, signifus postuli, ke la mondo konformiĝu al niaj kapricoj, dum nia devo estas mem digne adaptiĝi al la mondo kun firma preteco helpi ĝin.
La Dia Providenco ĉie reflektas la saĝan kaj aktivan toleremon.
Dio ne postulas, ke la semero tuj produktu la koncernan specion. Al ĝi li donas tempon por ĝermi, kreski, flori kaj frukti. Li ne petas la rivereton pri improvizita integriĝo al la ĝin atendanta maro. Li malfermas al ĝi vojojn sur la grundo, donante la tempon necesan, ke ĝi venku sian iradon.
Tiel same, de animo al animo, nepre necesas, ke ni neniel perfortu.
La krudeco de homo impulsiĝema kaj la koleremo de neĝentila malsanulo, simile al besta krifo kaj al rozuja dorno, elmontras la naturajn signojn de ilia evolua pozicio.
Kontraŭmeti malamon al malamo naskas detruon.
Kiu vundas, tiu altiras malbonon sur sin mem. Tial malbono efikas malbone nur kontraŭ sia aŭtoro mem. Ĝin reciproki do, laŭ ĝia senpripensa karaktero, estas asimili ĝian venenon.
Nepre necesas trakti sensciecon per tiu sama medikamenta kareso, kiun ni uzas por kuraci ulceron, ĉar senkaritata batado de vundo estus tio sama, kiel aliigi kuraceblan malsanon en neforigeblan kriplaĵon.
Tiakaŭze, toleremo estas super ĉio absoluta forgeso pri ĉia malbono kaj senĉesa servado al bono.
Kiu ĉiam havas surlipe vortojn de pardono, elmontras plezuri ĉe la ĉagreno, al kiu, perdante tempon, li akomodiĝas.
Pardoni estas forgesi la ombron, serĉante la lumon.
Pardoni ne estas genufleksi aŭ ascendi galeriojn de falsa supereco, afektante elkorajn impulsojn, sed ja persisti ĉe la renoviga laboro, kreante bonon kaj harmonion, per kiuj la homoj, nin ne tuj komprenantaj, rigardus nin alimaniere, kaptante la signifon de nia senvorta idiomo el ekzemploj.
Revenante el la tombo renkonte al la desapontiĝintaj disĉiploj, la Kristo montras al ni la modelon de la ideala toleremo. Sen aludi la dekliniĝon de Petro aŭ la malfortaĵon de Judaso por buŝe vortigi sian pardonon, li atentigas pri la elaĉeta penado, ilin instigante rekomenci la apostolan laboron por la eterna bono.
Toleri estas reflekti la fratecan komprenemon, kaj pardono ĉiam estos sekura profilakto ĉie certiganta sanon kaj pacon, renovigon kaj trankvilon.
26
Preĝo
La preĝo estas dia movo de la spegulo de nia ani- mo turne al la Supro, por reflekti ties grandecon.
Ni parolas pri la arda alvoko de spirito al la Ĉielaj Potencoj, ĉu vestita en la vorta esprimo, ĉu tute senvorta, per la silenta, vibra mesaĝo.