Выбрать главу

Ni prezentu al ni, ke la surfaco de spegulo estas turnita al la Suno kaj deturnas ties brilegon en abismon.

Esence, ĉi tiu estas la funkcio de la preĝo, nome serĉi la Dian Amon por koncentri ĝian lumon sur la valojn de nescio kaj sufero, de mizero kaj malamo, kiuj ankoraŭ kovras la mondon.

Ĝi grade altiĝas, ekde la plej simpla deziro, eksteriĝanta el malsuperegaj estaĵoj, ĝis la dia ekstazo de la anĝeloj, kaj pro tio sur la Tero nenio efektiviĝas ne impulsate de tiu strebo gvidanta la iradon de ĉiuj kreitoj.

La preĝo estas la movo, kiu tenas la ciklopan korpon de la planedo en la kosma kadro; en la oceano ĝi estas la tajdo, montranta la aspiron de la akvoj al la granda ekvilibro; en la planto ĝi montriĝas en fototropismo, nome strebo de l' kreskaĵo leviĝi al la lumo por asimili ties principojn; en la animalo ĝi estas la instinkto de scivolo kaj esploro, kiuj formas bazon al la unuaj konkeroj de ĝia intelekto, kaj en la ordinara homo ĝi sin montras en la natura pripenso, kiu antaŭas ĉian konstruon sur la homa vojo.

La instruisto preparanta sian lecionon kaj la kuracisto sin koncentranta en siaj studoj por kuraci difinitan malsanon; la administratoro programanta la plenumon de tiu aŭ tiu alia servo kaj la inĝeniero absorbiĝinta en la verkado de plano por difinita konstruaĵo ja utiligas la preĝoprocedojn, reflektante en siaj mensoj la celojn de la edukado kaj de la kuraca scienco, de la leĝoscienco kaj de la progreso, kiuj fluas el la nevideblaj regionoj, kiel abstraktaj ideoj, antaŭ ol substance montriĝi en la mondo.

Preĝi estas harmonii kun la plej alta fonto de potenco en la tuta Universo, ensorbante ĝiajn rezervojn kaj respegulante la leĝojn pri konstanta renovigo, kiuj regas la fundamentojn de la vivo.

La preĝo agigas la kaŝitajn energiojn de la koro, ilin liberigante, kun la imagoj de nia deziro, per la viva, plastikiga forto de la penso, kaj tiuj imagoj, suprenflugante al Superaj Regionoj, atingas la nin ĉirkaŭantajn intelektajn estaĵojn, videblajn aŭ nevideblajn, per kiuj ni ordinare ricevas la respondojn de la Dia Providenco, ĉar la Ĉiobonfara Patro ankaŭ manifestiĝas pere de tiuj siaj filoj, kiuj iĝas bonfaraj.

La volo, kiu preĝas, gvidas la koron, kiu sentas. Tiel, ĝi produktas lumigajn reflektojn, per kiuj la spirito silente ricevas, sub la formo de inspiro kaj intima helpo, la influon de la Diaj Kurieroj, direktantaj lian evoluan programon kaj al li renovigantaj la senton kaj la penson, per kiuj perfektiĝas lia ekzistado.

En la preĝo ni disponas la plej altan sistemon de komunikiĝo inter la Tero kaj la Ĉielo.

Per la dia preĝo-cirkvito, la kreito petas la Kreinton pri helpo kaj la Kreinto respondas al la kreito laŭ la nekontraŭebla principo de la spirita reflektado, al li etendante la Eternajn Brakojn, por ke li altiĝu el la valoj de la vivo fragmenta sur la suprojn de la Venka Vivo.

27

Obsedo

Se mediumeco estas agordo, obsedo estas ekvilibro de malsuperaj fortoj sin reciproke respegulantaj.

Estante fenomeno de pura kaj simpla reflekto, ĝi okazas ne nur en la direkto de la tiel nomataj mortintoj al la tiel nomataj vivantoj, ĉar efektive ĝi ofte aperas inter la enkarniĝintaj Spiritoj mem, sin reciproke subjugigantaj per la nevideblaj fadenoj de la sugestio.

La menso, kiu celas alian menson, kreas imagojn por iĝi rimarkata kaj komprenata, kaj ĝi ne bezonas la parolon kaj la agon por enŝoviĝi, ĉar, aplikante ripetadon, ĝi trafas la deziratan celon, sin projekciante sur tiun menson, kiun ĝi povas influi. Kaj se la celata menso alagordas al la kreiva ondo, kiu sur ĝin ĵetiĝas, ekestas vigla forto-cirkvito, en kiu parolo kaj agado fortikigas la reciprokecon, tiel formante la sorĉo-rondon, en kies limoj obsedanto kaj obsedato enfermiĝas, agante kaj reagante, unu sur la duan.

Ne ekzistas do unuflanka obsedado. Ĉiu tiaspeca okazaĵo nutras sin per pli aŭ malpli senmanka interŝanĝo. Ju pli vigle estas tenataj la malsuperaj imagoj, de unu Spirito al la dua, en reĝimo de konstanta interŝanĝo, des pli profunda fariĝas la obsedo, ĉar ili ja foriĝas de la klara realo en la regionon de ombro, lasante sin regi de reciproka fascinado.

Simile okazas al ŝtono submetata al ĉizado. Ju pli ripetiĝas la movo de l' ĉizilo, des pli funde kaviĝas la sulko fiksonta detale la bildon.

Ni ankoraŭ memoru la ordinaran diskon, en kies subtilaj entranĉaĵoj konserviĝas la sonoj gravuritaj por nia laŭplaĉa ripetado. La obsedita menso ofte similas la ebonitan platon, registrante ordonojn kaj avertojn de la obsedanto (ĉefe dum la ordinara dormo, kiam ni liberigas niajn reflektojn sen la kontrolo de nia periferia konscienco), kiujn ordonojn kaj avertojn la obsedato preskaŭ aŭtomate plenumas, same kiel pasivulo en mag- netiza eksperimento plenumas posthipnotajn sugestiojn.

Ju pli ni interne cedas al tiu aŭ tiu alia ideo, des pli forte ni al ĝi konvertiĝas kaj nin fordonas al ĝiaj celoj.

Ja tiamaniere ekestas strangaj perturboj, kiuj en multaj okazoj rezultigas malsanon kaj deprimon, aflikton kaj frenezon, krom ankaŭ krueleco kaj morto.

Ĉia obsedo komenciĝas per la malpreciza bildiĝo de aliula penso nin kaŝe trafanta. Hodiaŭ ia ombroguto, morgaŭ neta streko kaj poste vigla sceno, el kiu ni asimilas bedaŭrindajn sugestojn, kiuj nin enfermas en tenebrajn kirlojn.

Nepras do, ke ni kapablu sentime eviti la iluziojn de senfareco, ĉar la senokupa spegulo de nia ombra vivo povas longe kaptiĝi kaj koruptiĝi de la potencoj de l' malbono, kiuj, nin vampirizante, etendas sur aliuloj la inferajn retojn de mizero kaj krimo.

Doni novan nutraĵon al la menso pere de nobliga studo kaj sin pacame dediĉi al senĉesa servado: jen la ideala formulo por liberiĝi de ĉiuj katenoj, ĉar per la akirado de benoj por la spirito kaj per la memvola helpo al la nin ĉirkaŭanta vivo ni ĉiam reflektos la Supron kaj fine antaŭeniĝos, de la mensa blindeco en la dian lumon de la Dia Vidado.

28

Malsano

Neniu rajtas aserti, ke ĉia malsano estas ligita al la ellaboriĝ-procesoj de la mensa vivo, sed estas tute certe, ke la ellaboriĝ-procesoj de la mensa vivo efektive in- fluas ĉiujn malsanojn.

Estas malsanoj, kiuj sendube plenumas gravan rolon en la purigado de la spirito, aperante kun la homo ĉe la lulilo aŭ lin akompanante, jaro post jaro, ĝis la tombo.

La denaskaj inhibicioj, la neatenditaj mutiloj kaj la malfacile kuraceblaj malsanoj nediskuteble klasiĝas, en la kadro de la necesaj elprovoj, tiel same, kiel certaj medikamentoj nepre devas enskribiĝi en la preskrib-slipo de malsanulo; tamen, en la ordinara vivo, la patologiaj simptomoj, en frakase grandega plimulto, rezultas el la malsuperaj reflektoj de la menso sur la portilon de niaj manifestiĝoj, estigantaj malordojn ĉe ties konsistigaj elementoj.

Ĉia kruda emocio efikas sur la korpon simile al forta martelfrapo sur la strukturo de sentiva aparato, kaj ĉia aflikto, karese nutrata, malbonigas ĝian funkciadon kvazaŭ ruiniga rusto.

La nuntempa medicino scias, ke ĉia mensa streĉiteco kaŭzas gravajn malordojn en la fizika korpo.

Post kiam efektiviĝis la spirita perturbo, la salivaj glandoj preskaŭ ĉiam haltigas sian sekreciadon, kaj la stomako, en spasma stato, rifuzas produkti la kloridan acidon, estigante digestan misfunkciadon, manifestiĝantan per la tiel nomata mukoza kojlito. Post kiam fariĝis tiu primara fenomeno, kiu ofte malfermas pordon por timegindaj organaj malordoj, ripetiĝas gastrointestaj perturboj, kiuj fine ruinigas la nutroprocesojn koncernantajn la nervan stimulon, el kio rezultas diversaj simptomoj, ekde la plej supraĵa iritiĝo de la stomaka membrano ĝis la malfacile sondebla frenezo.

Ombra penso malbonfartigas sanan korpon kaj pligravigas la malbonojn de malsana korpo.

Se estas neprudente veneni la fiziologian aparaton per la ingesto de substancoj, kiuj ĝin katenus al miskutimo, ankaŭ nepre necesas eviti la spiritajn malbonmoraĵojn, kiuj al ĝi trudas hontigajn perturbojn, kiel tiuj ĉerpitaj en la elreviĝoj kaj ĉagrenoj, kiujn ni adoptas kiel konstantan turmenton por nia interno.