Flegi ofendiĝemon kaj bedaŭron, incitiĝemon kaj ĉagrenon estas tio sama, kiel semi kaj sterki magnetajn dornejojn en la emocia grundo de nia ekzistado; estas propravole toksi la ŝtofon de la karna vesto, difektante la centrojn de nia profunda vivo kaj sekve ruinigante sangon kaj nervojn, glandojn kaj viscerojn de la korpo, kiun la Dia Providenco al ni donas inter la homoj, cele al la disvolviĝo de niaj kapabloj por la Eterna Vivo.
Ni do havu, ĉe ĉiuj paŝoj de nia irado, komprenemon kaj paciencon, senlacan bonkorecon kaj edifan toleremon, ĉar nur koste de la senĉesa renoviĝo de nia menso por la bono, kun la apogo de nobla studado kaj konstanta servado, ni ja sukcesos superregi la malsanon, utiligante la donojn de la Sinjoro kaj evitante la letalajn reflektojn kuntrenantajn la neintencitan sinmortigon.
29
Morto
Ĉar la menso estas la spegulo de la vivo, ni tial facile komprenas, ke sur ĝia surfaco elstaras, okaze de la morto, tiuj imagoj plej profunde gravuritaj de niaj deziroj, dank'al interna senĉesa, reflektado. Kaj ĉar la penso - fluideca plasmo - havas la proprecon precize substancigi siajn kreaĵojn, al ili donante kelkatempan vivon kaj movon, la plimulto el la surteraj homoj, ĉe la tomba transiĝo, restas nature obsedata de siaj propraj imagoj, katenita al halucinaj fenomenoj, same kiel fariĝas dum la ordinara dormo, en kiu, en la plimultaj okazoj, la enkarniĝinto, anstataŭ disiĝi de la fizika korpo, restas ligita al ĝi, suferante la reflektojn de la krudaj sensaĵoj, al kiuj li ankoraŭ altiriĝas.
Ĉiuj sferoj de la ekzistado, por adaptiĝi al la edukprocesoj, bezonas la kutimon, ĉar ĉiuj konkeroj de la spirito efektiviĝas surbaze de refaritaj spertoj.
La klasoj estas vastaj sektoroj de specifa laboro, konkretigantaj, per longa reflektado, siajn apartajn celojn en tiuj, kiuj ilin konsistigas.
Ja tial la junulo destinita al tiu aŭ tiu alia kariero devas submetiĝi, en la lernejaj klasoj, al difinitaj disciplinoj, inkluzive la antaŭan sperton de la instruistoj, kiuj ilin antaŭiris en la elektita profesio.
La estonta militisto frue lernos manipuli la armilojn, kulturante la instruojn de la eminentaj strategiistoj, kaj la medicin-studento devos ripeti, dum sinsekvaj jaroj, la instruojn kaj eksperimentojn de la specialistoj, antaŭ ol fari la Hipokratan promeson.
En ĉiuj profesiigaj lernejoj ni vidas instruistojn alkonformigi infanojn, junulojn kaj plenkreskulojn al la principoj aprobitaj en tiu aŭ tiu alia stud-branĉo kaj fiksantaj ĉe ili apartan karakteron por difinitaj celoj, surbaze de la sistema mensa reflektado, en for- mo de lecionoj persiste konstantaj kaj progresivaj.
Universitata diplomo kerne signifas tempoatestan pergamenon pri ripetitaj spertoj nepre necesaj por ke lernanto regu certan kampon de la sciado cele al servado en kolektivo.
Laŭ tiu sama principo, la morto liveras la ateston pri la ripetitaj spertoj, al kiuj ni adaptiĝis, ĉar ĉiu spirito, pli aŭ malpli, fariĝas tio, kion li imagis. Ja tiamaniere la morto, eltirante la ĉiomon de nia mensa enhavo, devigas nin kelkatempe resti ene de ĝi. Se tiu enhavo estas la bono, ni rajtos al kvoto da ĉielo responda al la pli bona parto de la konstruaĵo, kiun ni starigis en ni mem, kaj se tiu enhavo estas la malbono, tiam ni nepre restos enfermita en tiu ero de la infero responda al niaj malbonaj agoj tiel longe, ĝis estingiĝos, per meritita elpurigado, la infero, kiun ni mem kreis en la interno de nia konscienco.
Ĉio kontraŭa al la leĝo de amo kaj de progreso, ne havanta renoviĝon kaj sublimiĝon kiel bazon, estigas la mensan enkistiĝon, kiu estas nenio alia ol la produktado de personaj reflektoj, akumuliĝintaj kaj havantaj nenian valoron por la cirkulado de la komuna bono, kiuj reflektoj prezentas la fiksideojn formantajn la atmosferon, en kiu ni transtombe spiras, simile al efektivaj frenezuloj tre malproksimaj de la vera realo.
Ĝuste tial, morti signifas pli profunden penetri en la mondon de nia memo, konsumante longan tempon por demeti la tunikon de niaj malpli noblaj reflektoj aliformiĝintaj en halucinan regionon de nia ombra fiksideismo; aŭ, kontraŭe, simple translokiĝante de unu sfero en alian, plibonigante la atmosferon el niaj reflektoj harmoniantaj kun la bono, antaŭeniĝante, laŭ sinsekvaj ŝtupoj, al novaj horizontoj de ascendo kaj lumo.
30
Amo
La pura amo estas la reflekto de la Kreinto en ĉiuj
kreitoj.
En ĉio ĝi brilas, en ĉio ĝi pulsas per unu sama vi- brado de saĝo kaj beleco, estante ja fundamento de la vivo kaj justeco de la tuta Leĝo.
Ĝi aperas, sublima, tiel en la ekvilibro de la mondoj pendantaj en la gloro de la senlimo, kiel ankaŭ en la nekonataj floroj forgesitaj en la kamparo.
En Ĝi brilegas, bonfara, la animo de ĉiuj religioj, kiuj naskiĝas en la fluo de la civilizacioj kiel sistemoj de fido serĉantaj komunikiĝon kun la Ĉiela Boneco, kaj en ĝi radikiĝas ĉia impulso de interhoma solidareco.
Dia plasmo, en kiu Dio envolvas ĉian kreaĵon, la amo estas Lia spiro mem penetranta la Universon.
Ni tiel ĝin rigardas kiel silentan esperon de la Ĉielo, atendantan la evoluon de ĉiuj principoj kaj respektantan la decidon de ĉiuj konsciencoj.
Dank 'al tia beno, ĉiu estaĵo estas protektata sur la vivoŝtupo, en kiu li troviĝas.
La vermo estas amata de la Sinjoro, kiu al ĝi donas milojn kaj milojn da jarcentoj, por ke ĝi leviĝu el la kota abismo, same kiel la anĝelo reprezentanta la Sinjoron apud la vermo. La suko nutranta la rozon estas la sama, kiu vivigas la ŝirvundan dornon. En la arbo, kie nestas la sendefenda birdo, povas ankaŭ loĝi la serpento kun siaj mortigaj armiloj. En la spaco de pundomo samsekure spiras tiel la krimulo spertanta la suferon de la kadroj, kiel ankaŭ la honesta administranto, kiu tie certigas la ordon.
La amo, ni ripetas, estas la reflekto de Dio, kiu ĉiujn kompatas kaj neniun perfortas, kvankam, ĝuste pro tiu senfina amo al ni, Li ordonas, ke nin ĉiam regu la leĝo pri respondeco manifestiĝanta por ĉiu konscienco laŭ ties propraj faroj.
Kaj pro sia amo la Sinjoro permesas, ke ni sen templimo ascendu al Li, al ni konsentante, kiam ni senpripense nin fordonas al la malbono, la eternecon por nia repaciĝo kun la Bono, kiu estas Lia Neŝanĝebla Regulo.
Ĉar ni estas Liaj heredontoj, radioj de Lia Senfina Inteligento, dum Li Mem, en ĉio kaj en ĉiuj lokoj, estas la Eterna Amo de la Tuta Kreaĵaro, tial Lia Leĝo preskribas, ke ĉiu spirito libere reflektu tion, kion li plej amas, kaj transformiĝu, tie kaj aliloke, en lumon aŭ tenebron, en ĝojon aŭ doloron, al kiuj li oferus sian koron.
Jen kial Jesuo, la Dia Modelo, kiun Li sendis al la Tero por al ni lumigi la vojon, ĉe ĉiu paŝo de sia Agado prenis la amon al la Patro kiel inspiron por sia tuta vivo, amante sen la intereso esti amata kaj helpante sen ia ideo pri rekompenco.
Descendinte, pro amo, en la sferon de l' homoj, pro amo helpante kaj suferante, Li pasas sur la mondo kun la penso levita al la Altega Patro, reflektante Lian saĝan kaj favorkoran volon. Kaj, por ke la vivo kaj la penso de ni ĉiuj reflektu liajn lumajn paŝojn, li postlasis al ni, en la nomo de Dio, la neforgeseblan regulon: - "Amu vin, unuj la aliajn, kiel mi vin amis."
FINO
[1] Mateo, 5:16 - Noto de la spirita aŭtoro.