Выбрать главу

Sen ĝi, la Deziro povas ĉerpi el la trompo afliktajn jarcentojn da riparado kaj sufero, la Inteligento povas kaptiĝi en la karceron de l' krimado, la Imago povas naski danĝerajn monstrojn en la ombro, kaj la Memoro, kvankam fidela al sia funkcio de registrilo, laŭ la destino al ĝi asignita de la naturo, povas fali en bedaŭrindan malviglecon.

Nur la Volo estas sufiĉe forta por tenadi la harmonion de la spirito.

Efektive, ĝi ne kapablas bari la mensan reefikon sur la kampo de la rilatoj inter similuloj, ĉar la agordiĝo estas nenuligebla leĝo, sed ĝi povas trudi disciplinon al la elementoj, kiujn ĝi direktas, por teni ilin koheraj en la fluo de l' bono.

3

Kunlaboro

Por ke iu efike kaj sukcese direktu gravan entreprenon, ne sufiĉas lin enoficigi.

De li oni postulas, ke li havu superajn kvalitojn por ke la afero solidiĝu kaj prosperu. Ne nur aŭtoritato sed saĝa direktado. Ne nur teorio kaj klereco sed virto kaj klara mezurtaksado.

Vastaj rimedoj en la manoj de senprudenta kapo similas al trezoroj en la brakoj de l' malsaĝeco, same kiel riĉeco sen gvido estas kvazaŭ ŝipo drivanta.

Kiu estras, tiu nepre uzas justecon kaj bonecon, laboron kaj disciplinon por atingi la celojn de la tasko al li komisiita.

Kiam povo malmoderas, la popolo suferas maltrankvilon kaj malordon, kaj kiam inteligenton ne gvidas sana karaktero, ĝi ĉirkaŭen dissemas mizeron kaj kruelecon.

Jen kial ekzistas tiom da tiranoj aŭreolitaj per mensa grandeco kaj tiom da genioj kun rafinita sentemo, sed tamen baraktantaj en la kotejo de l' malvirto.

En la intima mondo, la volo estas kiel kapitano, kiu ne povas malzorgi sian taskon.

Kaj kiel la administranto de iu servo bezonas la helpon de kompetentaj asesoroj, tiel same la volo ne povas malhavi la pripenson kaj la logikon kiel respektindajn konsilantojn en la decidopova estreco.

Sed nepre necesas alvoki la spiriton de kunlaboro por subteni ĝiajn impulsojn. En la kampo de la surtera agado, la kompetenta orientisto ne ignoras la naturan hierarkion, kiu regas ĉiujn valorojn nepre necesajn al la vivo.

En la fabrikado de vestoj, la fadeno kalkulos je la apogo de la maŝino, la maŝino fidos la kompetentecon de la laboristo, la laboristo konfidos la teknikiston kontrolantan lian laboron, la teknikisto trovos subtenon ĉe la estraro de la fabriko, kaj la fabrik-estraro serĉos ekvilibron ĉe la industria produktado, de kiu ili ĉerpos la financan brulaĵon necesan al la funkciado de la laborejo obeanta ilian komandon.

Ni rimarkas do, ke en la Individuo-Ŝtato la volo, por plenumi la ĝin koncernantan regadon, sen kolapso de la ekvilibro, devas helpi al si per kunlaboro por lumigo de sia aktiveco.

La spontanea kunlaboro estas la ĉefa elemento de la ordo.

De la Dia Gloro ĝis la subatomaj limoj, la Universon oni povas difini, kiel ĉenon da vivoj kunligitaj en la Granda Vivo.

Kunlaboro signifas konstruan obeadon al la postuloj de la fronto kaj implicitan helpon al la mankoj de la malantaŭo.

Kiu helpas, tiu estas helpata, kaj ĉe tio li silente trovas la plej trafan formulon por alkonformiĝi al la evolu-procesoj.

4

Instruo

Oni jam diris, ke du flugiloj kondukos la homan spiriton al Dio.

Unu estas nomata Amo, Saĝo estas la alia.

Per la amo, kiu super ĉio estas amo al la proksimulo, la homo sin lumigas kaj beligas interne, elsendante, helpe al aliaj homoj, la reflekton de siaj virtoj; kaj per la saĝo, kiu komenciĝas per la scioakirado, li rikoltas la influon de la avangardo de l' progreso, kiu al li komunikas la reflektojn de sia grandeco, lin puŝante en la Alton.

Per la amo ni valorigas nin por la vivo.

Per la saĝo ni estas valorigataj de la vivo.

De tio venas la imperativo, ke inteligento kaj bo- neco kune marŝu.

Boneco senscia estas kvazaŭ amika puto en plena ombro, kiu sensoifigas vojaĝanton sen instrui lin pri la vojo.

Inteligento senama povas esti komparata al valora montra fosto, kiu indikas al migranto la ĝustan direkton sed lasas lin perei turmentata de l' soifo.

Ni ĉiuj bezonas instruon kaj amon..

Studi kaj servi estas vojoj neeviteblaj ĉe la klopodoj por altiĝo.

La intelekta kulturo estas tute formita laŭ ĉeno de grada disvastiĝo.

La civilizacioj seninterrompe sin sekvas sub la efiko de la mensa heredo.

La arto, en parolo aŭ muziko, grifelo aŭ peniko, disvolviĝas kaj perfektiĝas pere de la resendo esprimata per la laboro de la kulturantoj de l' belo, kiuj sin reciproke inspiras.

La lernejo estas centro de inspirita instigado, kie la hodiaŭaj instruistoj kontinuigas la laboron de la hieraŭaj.

La libro prezentas potence altirfortan magneton, modlanton de la emocioj kaj konceptaĵoj, de kiuj fontas la grandaj movadoj de la Homaro en ĉiuj kampoj de religio kaj scienco, opinio kaj tekniko, penso kaj laboro. Ĉe tiu dinamo de kreiva energio ni trovas la plej altajn rimedojn de mens-influa telekomunikiĝo, ĉar trans nemezureblaj distancoj, en spaco kaj tempo, ni asimilas la ideojn de la superaj spiritoj, kiuj antaŭ jarcentoj pasis inter ni.

Sokrato reflektiĝas en la verkoj de la disĉiploj, kiuj intime kunvivis kun li, kaj ankoraŭ hodiaŭ ni nutras nin per liaj noblaj pensoj.

Jesuo bildiĝas en la libroj de la apostoloj, kiuj disvastigis lian verkon, kaj la Evangelio ja estas kristalklara spegulo, en kiu, per dia reflekto, la Majstro reaperas, orientante la homan konduton por la konstruado de la Dia Regno inter ni.

Scii estas favori nian propran liberiĝon, prenante la vojon al novaj horizontoj en la vivo.

Koncernas nin do la devo ĉiam studi, elektante la plej bonan, por ke niaj ideoj kaj ekzemploj respegulu la ideojn kaj ekzemplojn de l' ĉampionoj de la lumo.

5

Eduko

Admonis al ni la Kristo: "lumu via lumo..."[1]Kaj li mem, la Dia Majstro, estas nia dia lumo ĉe la surplaneda evoluo.

Oni iam akceptis, ke la admono de la Sinjoro estas nura avizo mistiknatura, instiganta konfesantojn de la religiaj eksteraj kultoj al supozata postmorta elstareco en ia imaga ĉiela kortego.

Ni tamen hodiaŭ agnoskas, ke la leciono de Jesuo devas esti aplikata ĉiutage, en ĉiaj situacioj.

La nuntempa surtera scienco mem konstatas la ĉiean ĉeeston de lumo.

La homa korpo, konvene studita, montriĝis ne plu kiel kompakta materio sed ja kiel iaspeca energia portilo, strukturita per infinitezimaj partikloj, kiuj sin reciproke altiras kaj repuŝas, estigante mikroskopajn lumeksplodojn.

Kemio, Fiziko kaj Astronomio elmontras, ke la surtera homo loĝas regnon trakuratan de radioj.

En la sino de tiu glora imperio de la energio troviĝas la mensaj radioj, reguligantaj la elementojn, per kiuj la vivo esprimiĝas.

La penso estas kreiva forto, kiu eksteriĝas el la elsendanto pere de subtilaj ondoj, en cirkvitoj de ago kaj reago en la tempo. Ĝi estas tiel mezurebla kiel la fotono, kiu, elĵetita de la ĝin produktanta lumfonto, trakuras la spacon kun difinita rapido, subtenante la brilegan spiron de la Kreado.

La homa menso, ni ripetas, estas luma spegulo elsendanta kaj asimilanta radiojn.

Sed tiu spegulo restas pli malpli enfermita en la densaj ombroj de la nescio, simile al multekosta ŝtono inkrustiĝinta en kaverna erco aŭ en la anfraktoj de abis- mo. Por ke ĝi reflektu la ĉielan radiadon kaj el si mem ŝprucigu la propran brilon, nepre necesas, ke ĝi malimplikiĝu el la tenebroj helpe de la smirgo de l' laboro.

Ni do konstatas la neformeteblan necesecon de eduko ĉe ĉiuj estaĵoj.

Ni memoru, ke la Eterna Bonfaranto per sia parola instruo ordonforme difinis tiun admonon, kiun ni nun pritraktas:

"Lumu via lumo."