Выбрать главу

Tio signifas, ke la lumpotencialo de nia spirito devas brilegi per sia tuta grandeco, kio atingeblas nur per la eduko, nin submetanta al la konvena cizelado.

Sed la edukon, kiu kulturus la intelekton kaj perfektigus la intiman estecon, glorante scion kaj bonecon, klerecon kaj virton, oni ne atingos nur helpe de la instruo, efikanta de ekstere internen, sed ja per la konscia aliĝo de la volo.

Estas ja la volo, kiu, per si mem strebante al bono, sub nenia premo, povas liberigi kaj poluri la koron, sur ĝi ĉizante la kristalpuran facon de la animo, kapablan reflekti la Gloran Vivon kaj transformi la cerbon en altvaloran uzinon de supera energio elsendanta rebrilojn de beleco kaj sublimo.

6

Fido

Por trovi la bonon kaj asimili ĝian lumon, ne sufiĉas agnoski ĝian ekziston. Nepre necesas ĝin serĉi kun persisto kaj fervoro.

Neniu povas pridubi la elektron, sed por ke lampo lumigu ĉambron oni sin helpas per konduktaj dratoj, kiuj transportu ĝian forton, de la malproksima uzino ĝis la interno de nia domo.

Fotografio estas nuntempe banala afero, sed, por ke la bildo fiksiĝu, ĉe preparado de foto, estas necese, ke la gelata emulsio sentivigu la koncernan plakon.

La homa voĉo transsendiĝas radiofonie, de unu kontinento al alia, kun absoluta fideleco, sed por tio ĝi nepre bezonas la elektronan kirlon, kiu, konvene subigita, transportas ĝian moduladon.

Ni do ne povas realigi ion ajn sen pozitiva konfido.

Sed kiel esprimi la fidon ? - oni multfoje deman-

das.

Fido ne havas difinon en la ordinara lingvo.

Ĝi estas forto naskiĝanta kun la animo, instinkta certeco pri la Dia Saĝo, kiu estas la saĝo de la vivo mem. Ĝi pulsas en ĉiuj kreitoj, vibras en ĉiuj aĵoj, montriĝas en la fendita kristalo, kiu humile rekunmetiĝas, kaj vidiĝas en la dehakita arbo, kiu iom post iom sin rebonigas helpe de la renovigaj leĝoj regantaj la Naturon.

Ĉiuj agoj de la ekzistado iel disvolviĝas sub la potenco de l' fido.

Konfidante la forton de la printempo, la kampo kovriĝas per floroj.

La rivero, fidante la realecon de la fonto, ĝin ne povas malhavi por fluigi sian larĝan, profundan torenton.

Ĉe la homo, la simpla manĝo estas spontanea ago de fido. Sin nutrante, li fidas la abdomenajn viscerojn, kiujn li ne vidas.

Ĉia sukceso en la socia kunvivado rezultas de la fido, kiun la kolektivo metas sur la respekton al la leĝaj preskriboj regantaj ilian vivon.

Se ni konscience utiligas tian potencon, tiam al ni eblas eviti longajn kurbiĝojn sur nia evolua vojo.

Tiucele, kia ajn nia religia koncepto pri Dio, nepre necesas plifortigi en ni la fidon al la bono, por respeguli ties grandecon.

Ni prezentu al ni la lenson kaj la Sunon. La astro de l' tago egale disdonas siajn rimedojn, sed se ni konverĝigas ĝiajn radiojn per ordinara lenso, ni ricevas pli potencan efikon.

La Eterna Bono same lumas al ĉiuj, sed, koncentrante ĝian forton sur nin pere de pozitiva, inti- ma certeco, ni sendube pli efike respegulos ĝian gloron.

Ni do senlace strebu al ĝi, ne haltante ĉe malbono.

Senbranĉigita trunko proponas la samajn fruktojn, kiel tiuj produktitaj antaŭ la bato, kiu ĝin stumpigis.

La fonto atingas la riveron, dissolvante en la propran sinon la koton ĵetitan al ĝi.

Ni tenu nian koron en la viva akvo de la neelĉerpebla bono.

Ni serĉu la bonan parton de la kreitoj, aferoj kaj okazaĵoj, kiuj trapasas nian ĉiutagan agadon. Tiel ni havos la spegulon de nia menso turnita al la bono, asimilanta ties eternajn trezorojn, kaj la feliĉo, kiu fontas el la malavara, aganta fido, liberigos nin el la katenoj de

ĉia malbono, ĉar tiam la bono, konstanta kaj pura, estos trovinta en ni fidindan reflekton.

7

Laboro

Se ni celas mense reflekti la lumon de la Superaj Spiritaj Sferoj, nepre necesas, ke nia volo spontanee alprenu laboron kiel ĉiutagan nutraĵon.

En la pasinteco ni ĝin rigardis kiel malnoblan okupon de ĉiuj falintaj sub la malhonora signo de malŝato.

Lernejo, artoj, mastrumado, industrio kaj terkulturado estis malŝate forlasataj en sklavaj manoj, dum por la ŝajne liberaj brakoj oni rezervis la orkoloran senfarecon.

Sed ni hodiaŭ scias, ke la leĝo de laboro estas vojo al justa emancipiĝo. Sen ĝi la mensa mondo dormas senmova. Eskapi ĝiajn ordonojn estas halti marĝene de la vojo, kie la progreso-ĉaro antaŭeniĝas, nedeturnebla, lasante ĉe la posto ĉiujn, kiuj alkroĉiĝas al la pigro-iluzio.

Uzuristo malfeliĉas ne nur tial, ke li proprigas al si la havon destinitan al Ĉies Bono, sed ankaŭ pro tio, ke li elfosas al si mem ornamplenan kavon, en kiu velkiĝos liaj plej noblaj spiritaj kapabloj.

Tamen ne valoras agi sencele.

La inferaj regionoj estas plenaj de movado.

Krom la devo-laboro, kiu nin tuj kompensas per pago, al ni ankaŭ estas necesa la plezuro servadi.

Ĉe la naturaj kondiĉoj de sia surtera disvolviĝo, la enkarniĝinta spirito estas devigita al senĉesa penado por subteno de la fizika korpo. Li senpage ricevas la puran akvon, la sunlumajn principojn kaj la nutrajn rimedojn de la atmosfero, sed necesas, ke li ŝvitu kaj suferu serĉe de proteino kaj karbonhidrato certigantaj al li la organan viglon.

Kvankam subigita de l' cirkonstancoj trudataj de la obskura materio, en kiu li kelkatempe spiras, tamen, ankoraŭ sur la Tero, la feliĉon de la volonta servado al la similuloj povas ĝui ĉiuj, kiuj malfermas la spegulon de sia animo al la lumo de la Dia Sfero.

La laboro-ago transformas la medion.

La laboro-servado transformas la homon.

La salajritaj taskoj konkeras la dankon de ĉiuj ricevantaj ilian bonefikon, sed ili ja apartenas al la ron­do de l' ĉi-mondaj aferoj, en la kadro de la ordinaraj interŝanĝoj.

La spontanea servado, motivita de nenia kompenso, vastigas la influon de la Ĉiela Boneco, kiu ĉiujn subtenas sen ia pagpostulo.

Laŭmezure kiel nia ascendo longiĝas, ni pli klare komprenas la neceson labori pro amo al servado.

Kiam ni komencas helpi la proksimulon, ne bezonante pikilojn, tiam ni matrikuliĝas en la kurso de mempurigado, agordiĝante al la Plena Vivo.

En la pli altaj spiritaj rondoj laboro ne estas trudata. La kreito, konscianta la veron, komprenas, ke agado por la bono estas alkonformiĝo al la Leĝoj de Dio, al kiuj li memvole submetiĝis.

Ĝuste tial, en la superaj sferoj, kiu servas, antaŭeniĝas direkte al la suproj de la glora senmorteco, rebildigante en si mem la miregindaĵojn el la Ĉielo, kiu nin ĉirkaŭas kaj ĉie respeguliĝas.

8

Asociiĝo

Se la homo povus propraokule rigardi la fluojn de la penso, li tuj rekonus, ke ni ĉiuj vivas en reĝimo de komuneco laŭ la principoj de altiriĝemo.

La asociiĝo troviĝas en ĉiuj aferoj, difinas ĉiujn okazaĵojn kaj regas la ekzistadon de ĉiuj estaĵoj.

Demokrito, la greka saĝulo vivinta sur la Tero lon- ge antaŭ la Kristo, asertis, ke "la atomoj, nevideblaj al la homa okulo, grupiĝas kiel kolomboj serĉantaj manĝaĵon kaj tiel formas la korpojn de ni konatajn."

Nuntempe ni komencas penetri la esencon de l' mikrokosmo kaj ĉiamaniere povas provizore rigardi la esploratan atomon kiel simbolan miniaturan sunsistemon, kie la nukleo ludas la rolon de ĉefcentro kaj la elektronoj tiun de planedoj en gravita movo.

En la sfero de la Plejampleksa Vivo, ni vidas la sunojn portantaj la mondojn tra la senlimaĵo pro la elektromagneta interagado de la universaj fortoj.

Tiel same, en la ordinara vivo la animo vibras agorde al la mensaj fluoj, elsendataj de tiuj animoj similaj al ĝi.

Ni asimilas la pensojn de tiuj same pensantaj kiel ni.

Efektive, sentante, pensante, parolante aŭ agante, ni agordiĝas al la emocioj kaj ideoj de ĉiuj personoj, enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj, kiuj apartenas al nia simpatio-rondo.