Ni senĉese altiras aŭ forpuŝas mensajn elementojn, kiuj, agregiĝante al la niaj, fortigas nin por la bono aŭ por la malbono, laŭ la direkto, kiun ni elektis.
En ĉiu faro, en ĉiu opinio, ni ĉiam prezentas la sumon de multaj influoj.
Ni esprimas milojn da personoj, kaj miloj da personoj nin esprimas.
La deziro, levilo de nia sento, produktas, laŭ nia volo, la energion, kiun ni konsumas.
Kiam ni okupiĝas pri la neperfektaĵoj kaj eraroj de la aliaj, la spegulo de nia menso ilin tuj reflektas, kvazaŭ ensorbante ties hontigajn bildojn. Tiam nia imago komencas digesti tiaspecan nutraĵon, kiu poste fariĝas konsistaĵo de la subtilaj histoj de nia animo. Kun la tempopaso, nia animo ne malofte komencas esprimi, per sia organo de manifestiĝo, tion, kion ĝi asimilis, ĉu per la karna korpo, inter la homoj, ĉu per la korpo spirita, post la morto.
Jen kial ordinare la kritikistoj de la aliula konduto fine faras la samajn agojn, kiujn ili kondamnas ĉe la proksimulo, ĉar, celante plendetale esplori la malbonon, ili ne konscie ensorbas ties emanaĵojn kaj iam surprize sin vidas potencataj de la fortoj, kiuj ĝin reprezentas.
Ĉia ombro-makulo en nia personeco respegulas la pli grandan ombron.
Kiel la eta infekta fokuso povas, forlasita al si mem, fariĝi en kelkaj horoj grandega, putra maso, tiel same klaĉado povas ĵeti nin en malvirton, kaj sistema kolero povas nin treni en la labirintojn de frenezo aŭ en la tenebrojn de l' krimo.
Pensante, konversaciante aŭ laborante, la forto de niaj ideoj, paroloj kaj agoj atingas en momento potencon des pli grandan, ju pli multaj estas la personoj, enkarniĝintaj aŭ ne, kiuj konsentas kun ni, kaj tiu potenco emas senĉese kreski, reciproke trudante al ni la sekvojn de niaj iniciatoj.
Ni do senĉese strebu al bono, helpante, lernante, servante, indulgante kaj amante, ĉar per tia sinteno ni reflektos la kulturantojn de lumo kaj senmanke solvos nian problemon de kompanio.
9
Sugesto
Oni priparolas la fenomenon de la mensa sugesto kvazaŭ aferon ekskluzive privatan de specialaj magnetaj eksperimentejoj, rigardante hipnotigantojn kaj hipnotigitojn kiel miraklistojn.
Grasset, la eminenta neŭrologo de la Montpeliera skolo, eĉ klasas la sugestojn en du kategoriojn: - tiujn intrahipnotajn, kiuj efektiviĝas dum la nenatura dormo, kaj tiujn posthipnotajn, kiuj manifestiĝas post la vekiĝo.
Sed sugesto okazas ĉiumomente, en la vivo de ĉiuj homoj, surbaze de la konstanta mensa reflekto.
Ĝin la plej vigle mastras la magio, kiu, signifante la regadon de la okultaj fortoj, montriĝas super ĉio kiel la etoso de ĉiuj religiaj ceremonioj sur la Tero, en kiuj kunagas la fortoj de potencaj mensoj, enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj, estigante okazaĵojn, kiuj impresas la popolan menson kaj disciplinas ties impulsojn.
Sugesto, tiu ja simpla kaj pura mensa forto, portanta la ideon kiel vivan bildon, estas, kiel la elektro, la eksplodaĵo, la vaporo kaj la atoma diseriĝo, nek bona nek malbona, ĉar ĝiaj efikoj dependas de la uzo, kiun oni faras el ĝi. Ni do vidas ĝin ne nur ĉe la altaro de preĝado kaj ĉe la sakralaj simboloj de la diservoj, admonantan la popolan koron al virto kaj progreso, sed ankaŭ ĉe la malnoblaj spektakloj de la barbaraj ritoj kaj ĉe la forloga demagogio elspiranta la malsuperan psikismon, kiu inspiras malĉaston kaj ribelon.
Niaj emocioj, pensoj kaj agoj estas dinamikaj sugest-elementoj.
Ĉiu homo eksterigas la mensan energion, formante subtilajn bildojn, per kiuj li influas la proksimulon, same kiel li ankaŭ estas influata de tiuj formoj elsendataj de aliulaj cerboj.
Ĉiu nia sinteno en la vivo polarizas fortojn sur tiujn afinantajn al nia esteco, ilin pelante al konscia aŭ nekonscia imitado.
Tiel okazas, ĉar kio gvidas nian agadon ĉe ĉiuj paŝoj en la vivo, tio estas la principo de reflekto.
La lernejo estas ia inicejo por la animoj komencantaj la laborojn de intelekta perfektiĝado, kaj samtempe ia centro de kondiĉitaj refleksoj por milionoj da spiritoj, kiuj reenkarniĝas celante repreni, per la alfabeto, la laboron por siaj propraj konkeroj sur la kampo de la intelekto.
Kun la helpo de multaj instruistoj, nin gvidantaj de la katedro kaj de la tribuno, per la libro kaj la gazetaro, ni reprenas, en la mondo, nian psikan realaĵon, difinitan de la tutaĵo el niaj akiroj, emociaj kaj kulturaj, faritaj en la pasinteco, sed kun la ebleco vaste eduki la volon por la konvena alĝustiĝo al la Supera Vivo.
Tiamaniere ni hodiaŭ estas efektivaj heredantoj de la reflektoj de niaj hieraŭaj spertoj, disponante rimedojn por turni ties direkton al la vera feliĉo.
Helpante aliulon, ni sugestas helpon al ni mem. Humile elportante la sortovicojn de la revirtiga vojo, ni sugestas al ĉiuj ĉirkaŭ ni esti paciencaj kaj solidaraj al ni mem.
Helpante, ni nin mem helpas.
Malutilante, ni malutilas nin mem.
Per la spontanea sugesto ni semas reflektojn de nia esteco kaj rikoltas ties efikojn ĉe aliulaj personecoj, same kiel, en la mondo, ni semas kaj rikoltas kanabon kaj tritikon, karoton kaj terpomon.
Ni do mem respondas pri nia ligo kun la konstruaj fortoj de l' bono aŭ kun la renversaj fortoj de l' malbono.
10
Komprenemo
La terkulturisto ne malbezonas la plugilon, per kiu li sulkos la grundon.
La statuisto utiligas la ĉizilon por konformigi la marmoron al la krea ideo flamiganta lian kapon.
La homo strebanta al estigado de mensaj reflektoj, kiuj protektu lian vojon, ne malhavos la komprenemon kiel fundamenton de la renoviga laboro: komprenemon, kiel simbolon de aktiva frateco, kaj simpation, kiu, kiel fortaltira centro, eksterigu lian plej bonan flankon, por ke la plej bona flanko de aliuloj eksteriĝu favore al li.
Ni ĉiuj nepre estas envolvitaj en la mensa ondo de ni elsendata en reĝimo de natura cirkvito.
Ni karakteriziĝas bona aŭ malbona laŭ tio, kiel ni uzas niajn sentojn kaj pensojn, kiuj esence ja estas ŝarĝoj da elektromagneta forto, per kiuj ni vundas aŭ karesas, helpas aŭ malutilas, vivigas aŭ ruinigas, kaj kiuj nepre revenas al ni mem saturitaj de la bonaj aŭ malbonaj elementoj, per kiuj ni difinis ilian direkton.
Kiam koleraj kaj acidhumoraj, agresemaj kaj malĝentilaj kontraŭ la aliaj, ni kreas kontraŭ ni mem, per reflekta efiko, senkuraĝecon kaj malmoderon, kruelecon kaj malvarmecon, sed kiam malavaraj kaj komprenemaj, komplezemaj kaj utilaj al ĉiuj el nia rondo, ni sekve kreas al ni mem ĝojon kaj trankvilon, sekurecon kaj kuraĝon.
Ĉe ĉiuj aferoj, ĉe ĉiuj kreitaĵoj, la vivo respondas al ni laŭ la naturo de nia alvoko.
Tiel longe ĝis ili atingos la Kosman Konscion, ĉiuj kreitoj distingiĝas per luma flanko, kiu ilin altigas al la suproj de la evoluo, kaj per ombra flanko, pro kiu ili ankoraŭ suferas la influon de la malantaŭo.
Eĉ la ordinara pozicio de la homo sur la Tero simbolas tiun specifan kondiĉon. Supre la plena brilego de la Suno, malsupre la mallumeco de la abismo.
Ni ĉiuj ricevas de la Ĉiela Patro stimulojn por la estonteco kaj suferas reflektojn de la pasinteco, disverŝiĝantajn sur nian ekzistadon.
Malligante la katenojn de l' malbono, kiujn ni mem forĝis malutile al niaj animoj, ni sekve devas strebi al la bono, senti ĝin, mense bildigi ĝin kaj ĝin konkretigi per ĉiuj fortoj al ni disponeblaj.
Por komenci, ni devas distingi krimulon disde krimado, same kiel terkulturisto diferencigas vermon de plantado, celante estingi la regadon de la unua kaj kreskigi la utilon de la dua. Kaj kiel la kamparano estingas la plagon por savi la kultivaĵon, tiel same necesas, ke nia kompreno improvizu rimedojn por helpi la proksimulon, falintan en la kaptilon de l' krimado, sed tamen ĉi tiun ne stimulante.
Malgrandiĝi por helpi, ne malsupreniĝante, estas certigi ĉies pliboniĝon, reliefigante sian propran sublimecon.
Sed nur la senlaca strebado al komprenemo povas certigi al ni la nemalhaveblan ekvilibron ĉe la memperfektiga penado, kiun ni garantiu per niaj plej bonaj revoj, ĉar nur la pura amo kapablas krei en nia menso la energion de la dia lumo, kiu el ni elsendiĝas per reflektoj de protekta renovigado.