Выбрать главу

Sendube lian spiriton atendas, en nova etapo, la instruado, kiu riĉigos lian iradon direkte al tiu aŭ tiu alia celo. Sed gravas konsideri, ke la vorto skribita, kompare kun tiu parolata aŭ kun la senpera ekzemplo, havas malpli fortan reflekto-potencon, precipe se katenita inter la gramatikaj konvencioj.

Tiel okazas, ĉar la voĉo kaj la agado estas saturitaj de indukta magnetismo, kiu efikas per tuja reflekto, kaj pro tio ili estigas signifoplenajn transformiĝojn, por la bono aŭ por la malbono, laŭ la naturo de tiuj, per kiuj ili manifestiĝas.

La infanoj, konfiditaj sur la Tero al nia prizorgado, portas neŭrocerban aparaton tute novan laŭ ties organa strukturo, similan al fotografilo laŭcele preparita por registri impresojn. La objektivo, kiu en tiaspeca aparato konsistas el sistemo de adekvataj lensoj kapablaj kapti ĝustajn bildojn sur sentivaj elementoj, estas figurata, ĉe la infana menso, de ia renovigita spegulo, en kiu kune funkcias vidado kaj observado, atento kaj pripensado kiel lensoj de la animo, kiu ensorbas la reflektojn de la ĝin ĉirkaŭantaj mensoj kaj ilin fiksas en si mem kiel bazajn elementojn de konduto.

La infanoj do troviĝas sub rekta efiko de spirita muldado fare de tiuj, kiuj por ili preparas la lulilon aŭ al ili certigas la lernejon, simile al viva, malfortika argilo rilate al la ideoj de la argilaĵisto.

Ni do ne povas forgesi, ke, sur la Tero, niaj filoj, kvankam portante kun si la sedimenton el pasintaj spertoj dum antaŭaj migradoj sur la fiziologia kampo, estas tamen kamaradoj, kiuj dumtempe revenas por denova kunvivado, preskaŭ ĉiam celante kune kun ni reĝustiĝi laŭ la imperativoj de la Dia Leĝo kaj bezonante, kiel ankaŭ ni mem, elprovojn kaj instruojn koncerne al la klopodoj por la dezirata regeneriĝo.

Escepte de tiuj animoj transcendantaj niajn evoluajn markŝtonojn pro sia aparta misio plibonigi la ordinaran socian scenejon, ĉiuj ceteraj ricevas la efikon de niaj reflektoj, asimilante impresojn, kiuj longdaŭre enradikiĝas kaj iafoje akompanas ilin ekde la infanaĝo ĝis la morto de la fizika korpo.

Trakti ilin kiel ornamaĵojn de la koro signifas ilin konduki al pereigaj eraroj, ĉar, nekapabliĝante por la elaĉeta lukto dum la disvolviĝo de sia organa envolvaĵo, ili facile alkonformiĝas al la superreganta reflekto de la inteligentoj kutimiĝintaj al la ombro aŭ al ribelemo, pro kio ili gravitas al la influo de la plej evitinda kaj timinda pasinteco.

Ĉiu infano do, konfidita al nia prizorgo, estas viva vazo rikoltanta la bildojn de nia ĉiutaga sperto. Pro tio koncernas nin la devo lernigi al ili nociojn pri justeco kaj laboro, frateco kaj ordo, ilin frue kutimigante, per la forto de nia ekzemplado, al disciplino kaj praktikado de bono, tamen sen forpreni de ili la spiriton de optimismo kaj espero. Akceptante ĝin kun amo, ni devas memori, ke la infana koro estas altvalora urno konservonta niajn reflektoj n, ia trofeo nin respegulonta en la granda estonteco, en kiu ni ĉiuj ankaŭ vivos kiel heredontoj de niaj propraj verkoj.

14

Korpo

Detenante nin de ĉia scienca pritrakto, ĉar la teknikaj libroj por la ordinara instruado sufiĉe klerigas pri tio koncernanta la eksterajn aspektojn de la homa korpo, ni memorigu, ke la Spirito, loĝanto en la fizika domo, konscie aŭ nekonscie direktas ĝian formadon kaj subtenadon ekde la unua momento de la feta organiziĝo, kvankam tio preskaŭ ĉiam okazas sub la protekta zorgo de la Kurieroj de la Dia Providenco.

Portante kun si la ĉiomon de siaj bonaj kaj malbonaj reflektoj, laŭ la rikolto de meritoj kaj malmeritoj per kiuj li mem prisemis la grundon de l' tempo, la Spirito alproprigas al la reduktita muldilo de sia esto la ĉelojn de la karna ekipaĵo, ilin alligante al sia vivo ekde la genera veziketo.

Ŝirmita en la patrina sino, lia korpo strukturiĝas per tiuj ĉeloj, kiuj, multobliĝante ĉirkaŭ la spirita matrico, kiel ferfajlaĵo sur magneto, komence formas la blastodermajn tavolojn, de kiuj originas la intesta tubo, la nerva tubo, la haŭta histo, la ostoj, muskoloj kaj angioj.

Baldaŭ, per spontanea disvolviĝo, la Spirito materiiĝas sur la fizika areno, manifestiĝante per la lin individuiganta karna portilo. Tiu portilo, konsistanta el miliardoj da ĉeloj aŭ mikroskopaj unuaĵoj, kiuj alĝustiĝas al la subtilaj histoj de la animo kun ties sama elektromagneta naturo, similas kompleksan fabrikon, konsistantan el miliardoj da infinitezimaj motoroj, movataj de elektromagneta oscilado kun specifa ondolongo, elsendantaj proprajn radiojn kaj asimilantaj la radiojn de la sferoj, en kiuj ili troviĝas, sub la komando de unu sola direktanto, nome la menso.

Ekde la embria fazo de l' instrumento, per kiu li manifestiĝos en la mondo, la Spirito stampas sur ĝi siajn proprajn reflektojn.

Ekzistas estuloj tiel perturbataj en la transtomba regiono pro la malfacilaĵoj rezultintaj el sinmortigo, murdo, krimado kaj malvirtiĝo, ke, renaskiĝante, ili tuj elmontras plej dolorajn malordiĝojn, pro la vibra misfunkcio, kiu ilin alkalkulas al la kadro de ĉeldevena patologio.

La denaskaj malsanoj estas nenio alia ol reflektoj de la malfeliĉa pozicio, en kiun ni falis en proksima pasinteco kaj kiu postulis nian interniĝon en la fizika sfero, iafoje dum mallonga tempo, por kuracado de la interna malordo karakterizanta nian kompromitiĝon.

Diversas tamen la reflektoj de la pasinteco sur la korpo. Amaraj kaŭzoj de mutiloj kaj malsanoj nestas en la profundo de nia spirita kampo, kiel semoj de agresiva dornejo de ni mem iam kultivata sur la obskura grundo de maskita kulpo kaj kaŝitaj rimorsoj. Tio estas planta- do por rikolto en difinita tempo, kiun la leĝo pri kaŭzo kaj efiko vigle, firme kaj precize direktas.

Ĝuste tial, laŭ planoj difinitaj antaŭ la naskiĝo, en la kadro de ŝuldoj kaj koncernaj elpagoj, la homo estas trafita, en plena materiala prospero, de strangaj elprovoj, aŭ, kiam pli fortika montriĝas lia sano, de fiziologiaj akcidentoj kun kortuŝa aspekto.

Estas tamen necese memorigi, ke reflektoj estigas reflektojn, kaj ke ne estas elpago sen justaj malgravigoj, kiam la ŝuldanto volontas likvidi siajn debetojn.

La farado de bono, simpla kaj senlaca, povas ŝanĝi la linion de la destino tial, ke la klara kaj rekta pensado, kune kun la agado, influas tiel la ĉelajn funkciojn kiel ankaŭ la homajn okazojn, altirante al ni, per nia plibonigita kaj pli nobla reflekto, subtenon, lumon kaj apogon, laŭ la leĝo pri helpo.

15

Sano

Sano similas la staton de loĝejo, malkaŝanta la kondiĉojn de ties loĝanto, aŭ de instrumento, elmontranta en si mem la zorgon aŭ la malzorgon de ties uzanto.

La farita kulpo estigas en nia menso ian perturbon, al kiu aldoniĝas ne nur la senbridaj efikoj de nia pento sed ankaŭ la ondoj de malĝojo kaj akuzo elsendataj de la viktimo kaj de ĉiuj kunsentantaj al li, pro kio la centrojn de la animo potencas vastproporciaj malordoj, trafantaj la fizikan korpon mem.

Tiaspeca perturbo, prezentante diversajn gradojn, kaŭzas ankaŭ diversajn funkciajn lezojn.

Kolero kaj malespero, kruelo kaj malmodero kreas en la organismo malsanecajn regionojn de specifa naturo, trudante al la ĉeloj tiun mistonion, pro kiu nuliĝas preskaŭ ĉiuj defendrimedoj kaj malfermiĝas fekunda tereno al kulturo de patogenaj mikroboj ĉe la organoj malpli kapablaj por rezistado.

Ĝuste tial tuberkulozo kaj kancero, lepro kaj ulce- ro multfoje aperas kiel flanka fenomeno, dum ilia pri- mara kaŭzo sidas en la perturbitaj reflektoj de la interna vivo.

Ĉiuj simptomoj de la mensa deprimiteco afekcias la ĉelojn en mitozo, estigante diserigajn faktorojn.

Aliflanke, gravas kompreni, ke malzorgo ĉe nutrado trudas al la korpo pezajn sufertributojn.

Dum ni restas en la karno estas nature, ke la infinitezimaj vivoj konsistigantaj nian porvivan portilon respegulu la substancojn, kiujn ni ingestas. Ĉe tiu konstanta interŝanĝa procezo ni enlasas grandegan kvanton da patogenaj bakterioj, kiuj, senpene enloĝiĝante en la ĉela mondo, povas kaŭzi diverskarakterajn infekto-malsanojn kaj tiel devigi nin returne rikolti la rezultojn de nia neantaŭzorgemo.