Выбрать главу

Sed ne nur tie, nome en la kampo de la videblaj kaŭzoj, originas la multformaj patologiaj procezoj.

Niaj plej profundaj, malsanecaj emocioj, kiaj ajn ili estas, naskas malbonfartajn statojn.

La reflektoj de niaj malnoblaj sentoj, transformiĝinte en mensajn ondojn, revenas al ni kaj perturbas la funkciadon de la nervaj ĉeloj, kiuj, dissemitaj en la haŭto, visceroj, medolo kaj cerba trunko, plenumas plej kompleksajn teknikajn funkciojn; emfazindas ankaŭ, ke tiuj reflektoj, disverŝiĝinte sur la encefalan kortekson, estigas halucinojn variantajn inter kaŝa fobio kaj evidenta frenezo, per kiuj halucinoj la reflektoj de tiuj enkarniĝintoj aŭ elkarniĝintoj, agordiĝemaj al nia maniero konduti kaj esti, nin atingas per rektaj aŭ nerektaj pereigaj sugestoj, tiel nin kondukante al bedaŭrindaj manifestiĝoj de mensa alieneco, en la kadro de la ordinara obsedo, malgraŭ ke ni, ĉe la kampo de la eksteraĵoj, povas aspekti kiel spirite sanaj personoj.

Ni do ne forgesu, ke nur la nobla sento povas produkti la noblan pensadon, sen kiuj la animo malsaniĝas pro manko de interna ekvilibro kaj stampas en la somata aparato konsekvencajn psikomaniojn kaj perturbojn.

16

Alvokiĝo

La alvokiĝo estas la sumo de la reflektoj el la sperto, kiun ni kunportas el aliaj ekzistadoj.

Estas kompreneble, ke ni multfoje rangas kiel komencanto en tiu aŭ tiu alia servofako, ĉe la progreso de la laborteknikoj, kiuj ĉiam postulas novajn agadmanierojn. Sed ordinare ni ekde la lulilo reprenas la antaŭe iritan vojon, ĉu por daŭrigi difinitan verkon, ĉu por reĝustigi tiun iradon mem.

Kiel ajn tamen, ĉiuokaze la profesia titolo signifas kreditleteron, per kiu ni estigu noblajn reflektojn.

Administranto, juĝisto, instruisto, kuracisto, artisto, maristo, manlaboristo kaj terkulturisto estas perfekte figuritaj en tiu parabolo de la talantoj, per kiu la Dia Majstro invitas nin taksi nian propran respondecon antaŭ la pruntoj de la Senlima Boneco.

Ĉiu Spirito ricevas, en la sfero kie li troviĝas, certan kvanton da rimedoj por honori kaj glori la Dian Verkon. Sed, en la plimulto de la okazoj, ni senrajte proprigas al ni la donojn de la Sinjoro, ilin uzante por la bedaŭrinda kontentigo de niaj senbridaj pasioj, kun la freneza celo spiti Dion mem.

El tio fontas la amaraj rikoltoj de nia konduto, kiam, pro la eluziĝo de la surtera korpo, ni estas devigitaj al dolora reveno al la malfacilaĵoj de la rekomenco, ĉe kiu la evolu-reĝimo de la reenkarniĝo funkcias per preciza valortaksado.

Kaj ĉar ĉiu profesia kampo ampleksas diversajn fakojn de aktiveco, la juĝisto kiu naskis reflektojn de krueleco, persekutante senkulpulojn, ofte revenas al tiu sama tribunalo, kie li plenumis siajn pompajn funkciojn, verŝante larmojn de maljuste kondamnita akuzito, por suferi en la spirito kaj en la karno la turmentojn, kiujn li iam trudis al sendefendaj viktimoj.

La kuracisto, kiu misuzis la al li konsentitajn eblecojn, revenas al la hospitalo, kiun li malhonoris, kiel obskura flegisto, luktante kontraŭ aspraj malfacilaĵoj por gajni sian vivtenon. La granda bienulo, kiu forkonsumis la energiojn de la humilaj kunlaborantoj al li donitaj de la Ĉielo por la kampkulturado, venas returne al la terpeco, kiun li malnoble ekspluatis, kiel malriĉa laborulo, suferante tiun saman laborreĝimon, per kiu li morale katenis aliulajn esperojn.

Eminentaj artistoj, kiuj el la inteligento faris alirejon al hontegindaj malbonmoraĵoj, reaperas kiel senfamaj kunlaborantoj ĉe pentrejoj kaj scenejoj, portante longajn nerebonigeblajn inhibiciojn simile al lertaj, lastrangaj laboristoj. Virinoj distingitaj de honorindaj nomoj, sed kiuj sin donis al malĉastado kaj diboĉo, forgesante la noblajn devojn koncernantajn ilian ekzistadon, ofte revenas al tiuj hejmoj, kiujn ili hontigis, en la karaktero de obskuraj servistinoj, kaj en kiuj ili penege lernas rekonkeri la respektegindajn titolojn de edzino kaj patrino...

Kaj reveninte, ili ofte renkontas ĉe ĉiu paŝo malŝaton kaj malamikemon, obstaklojn kaj ĉagrenojn, spertante sublimajn aspirojn kaj amarajn frustraciojn, ĉar estas laŭ la Leĝo, ke ni nepre rikoltu la reflektojn de niaj propraj agoj, plantitajn en aliulaj animoj, kaj tiel rebonigu en ni mem la fonton de la emocio kaj de la ideo, por ke ni revenu al la fluo de l' bono, kiu, deirante de Dio, trakuras la tutan Universon kaj al Dio revenas.

17

Profesio

Per la profesiaj kontaktoj la homo kreas vastan laborlernejon, konstruante la homan dignon; sed per la abnegacio li elsendas reflektojn de la dia beleco, malfermante novajn vojojn al la Ĉiela Regno.

La honeste praktikata profesio, malgraŭ sia pagkompensa reĝimo, inklinigas la homojn al devokulto.

La abnegacio, kiu estas sinofero por aliula feliĉo, sublimigas la spiriton.

Ĝuste tial ĉiuj popoloj sentas la neceson starigi, plejprofunde en sia sino, konstantan altaron, sur kiu ili faru honoron al siaj veraj herooj.

La abnegacio, kiu komenciĝas ĉe la punkto, kie la devo finiĝas, ebligas la reflekton de la Supera Spirita Sfero sur la kampo de la homaro.

La ordinara deliktulo, malliberigita en karcero, inspiras kompaton kaj suferon. La ĉampiono de nobla afero, maljuste enfermita en tiu sama loko, estigas respekton kaj imitemon.

La konscienca kaj amika administranto, kiu dis- tribuas la bonojn de la servado, uzante sian parton kun skrupula honesteco, estas modelo de surteraj virtoj. La homo, kiu donas sian ŝviton kaj sangon por la bono de ĉiuj, ne zorgante pri siaj interesoj, estas apostolo de la ĉielaj virtoj.

La vartistino, juste kompensita por sia servado ĉe la infano kiu ricevas ŝian kareson, ja meritas konsideron kaj dankon, sed la patrina koro, en konstanta abnegacio, ravas siajn rigardantojn per la gloro de la pura amo.

Ja tial la matematikisto, ricevante la laŭrojn de la publika estimo kaj la indan pagon por sia verko, estas nomata scienculo, dum la scienculo, droninta en senĉesa laborado por la trankvileco kaj sekureco de la civilizacio kaj forgesinta pri si mem, estas klasigita kiel bonfaranto.

Per la fidela plenumo de siaj devoj, la homo sin mem plibonigas, kaj per la abnegacio la anĝelo proksimiĝas al la renoviĝinta homo, perfektigante la vivon kaj la mondon.

Sur la aktivecojn transcendantajn la kadrojn de la surteraj salajrataj servoj kaj rezultantajn el la agado de animoj, kiuj transpasis la impulson por konservado de sia propra komforto, falas la mensaj reflektoj de la Ĉielaj Inteligentoj, kiuj pro amo laboras sur la kampoj de la kaŝita bonfarado, en kiuj kampoj ni tro- vas la eternajn brakojn de la Nekonebla Diaĵo, nome Dio.

En tiu morala regiono de senlima abnegacio, en kiu ni trovas ĉiujn homajn korojn sin dediĉantajn al la volonta bonfara servado, ne ĉiam vivas la genio iafoje premata de angoro pro la sumo de la bedaŭrindaj reflektoj, kiujn li kunportas ekde malproksima pasinteco. Sed tie nepre troveblas la noblaj sacerdotoj de ĉiuj religioj, la admirindaj artistoj de ĉiuj patrioj, la noblaj inventistoj de ĉiuj regionoj, la kleraj metiistoj de ĉiuj popoloj kaj la grandaj patrinoj, multfoje forgesitaj kaj suferantaj, de ĉiuj latitudoj. Per ili ĉiuj la Supera Spirita Mondo iom post iom descendas en la homan sferon, havante nenian ligon kun tributoj de populareco aŭ monkompensoj, ĉar ĝuste en tiu kampo, helpante aliulojn pro absoluta rezigno al siaj interesoj, la ani- mo vivas la subliman apostoladon de la sanktiga abnegacio, altirante la Dian Penson cele al la plibonigo kaj la progreso de la homaro.

18

Socio

La homan scion oni povas similigi al vastega arbaro el mensaj kreaĵoj, kie ĉiu spirito, en proceso de evoluado kaj elpuriĝo, renkontas siajn proprajn reflektojn.